世界语学习  

翻译研究

Lasu min eniri

 

Yi Su

 

Polica inspektistino Perlo Fang kunvenis kun siaj subuloj.

“Tiu ĉi kazo rilatas al mortigo pro venĝemo inter sekretaj bandoj. Ĝi kaŭzas maltrankvilecon ĉe urbanoj. Estas necese solvi la kazon kiel eble plej baldaŭ.”

Frapinte je la pordo, la sekretario subite eniris kaj flustris kelkajn vortojn en ŝian orelon.

Ŝi montris iom surprizitan mienon kaj diris al siaj kolegoj: “Pardonon. Mi devas forresti dum dek minutoj.”

Ŝi forlasis la kunvenejon kaj rapideme eniris la oficejon. Apenaŭ ŝi eniris, jam aŭdiĝis: “Perlo, ĉu vi fartas bone?”

Ŝin kaptis surprizo kaj ĝojo. “Kia vento alportis vin ĉi tien, majstro Yang? La alveno de vi gravulo donas al nia oficejo gloran brilon!”

La nomata majstro, kiu estis mezaĝulo kun paro da brilaj okuloj, eksplodis per ridego.

Li diris: “Perlo, via kapablo jam superas la mian. Kia modesteco!”

Fang alportis kafon. “Vi jam tro flatis min. Por kia afero vi turnas vin al mi, majstro Yang? Ĉu mi povas fari ion por vi?”

Majstro Yang diris: “Mi volas revenigi vin al la sekcio pri murdaj kazoj por solvi kriman kazon.”

Fang levis alten unu brovon.

“Vespere de la lasta merkredo la filino de parlamentano Zhou Guangxing estis murdita. Ĉu vi scias pri tio?”

“Mi legis pri tio en ĵurnalo.”

“Ĝis nun la kazo troviĝas en gordia nodo. Zhou sin turnis al la buroestro por plendi. La estro alvokis min kaj ordonis al mi bone trakti ĝin.”

Perlo duonvoĉe diris: “Ĉiutage ni traktas kelkajn kazojn de murdado. Ni egale penas ilin solvi.”

“La estro sankciis, ke vi laboru en mia sekcio dum unu semajno.”

“Mi estas enketanta kazon de murdo inter sekretaj bandoj.”

La majstro ekridetis. “Portempe flankenmetu ĝin.”

Perlo ne povis doni decan respondon.

“Perlo, vi estas mia plej bona lernanto. Mi anticipas, ke vi povos solvi la kazon en sepdek du horoj.”

Li metis stakon da dokumentoj sur la tablon, kio signifis premon sur ŝi.

“Mi volas reiri al la ĉefsidejo. Mian traktadon bezonas la kazo pri ĉeno da knabinaj perdiĝoj en la distrikto Daqing.”

Perlo akompanis sian majstron al la pordo.

Turninte sian kapon, li demandis: “Ĉu vi havas koramikon?”

Ŝi lin enpuŝis en lifton.

Reirinte en la kunvenejon, ŝi diskutis kun siaj kolegoj, kiel enketi la kazon. Poste ŝi diris al sia asistantino Wang Mei: “Prenu mian respondecon. Bone faru meritojn por promociiĝo. Mi estas transpostenigota por solvi kazon de murdo.”

“Ĉu tiu kazo pri la filino de parlamentano Zhou?”

“Ha, kiel sagaca vi estas!”

“Inspektistino Fang, kunportu min.”

“Ne, ĉi tie mankas manoj.”

“Vi des pli bezonas min,” la asistantino persistis.

“Ni devas solvi la kazon en sepdek du horoj.”

“Tio ne estas malfacila por ni,” certis Wang Mei.

“Bone, sekvu min.”

Ili sidiĝis en la oficejo kaj disfaldis la dokumentojn sur la tablo.

Post legado Wang Mei stuporiĝis. “Kiel feroca murdinto!”

Perlo Fang sin tenis senparola.

Tiuj estis konfidencaj dokumentoj.

Zhou Ziyu, deknaŭjara junulino, estis murdita en sia hejmo. La murdilo estis golf-klabo, kiu rompiĝis pro troa forto de la murdinto. Tamen li ne kontentiĝis pri tio. Li enŝovis la rompitan klabon en ŝian kolon kaj volvis ŝiajn harojn ĉirkaŭ ŝia kolo. La kapo de la junulino aspektis kiel ĵetrompita torto, tro tragika por vidi.

“Kiu, kiu tiom ŝin malamas?”

Fang demetis la foton kaj asertis: “Ŝi estas murdita pro amo.”

“Sed vidu la dokumenton. Polico konsideras, ke oni entrudis la domon kaj faris rabadon, ĉar troviĝas perdoj de riĉaĵoj.”

“Ne, mi certas, ke ĝi estas la murdo pro amafero. Li certe enamiĝis kun ŝi tiom arde ĝis ekstremeco, ke li naskis tian profundan malamon.”

“Ni serĉu ŝian koramikon.”

“Jen estas ŝia foto antaŭ murdo.”

“Ha, kiel bela junulino.”

En la foto ŝi havis belan rideton, brilajn okulojn, blankajn dentojn kaj longajn harojn pendantajn ĝis la ŝultroj.

“Telefonu al la rezidejo de parlamentano Zhou. Ni iros al lia hejmo morgaŭ matene.”

Wang Mei jesis kaj foriris.

Perlo Fang eligis suspiron. Ĉiufoje kiam ŝi alfrontis tian murdon, ŝi ekhavis miksitajn sentojn.

Ŝi eltrovis kelkajn suspektindaĵojn en la kazo.

Iom poste Wang revenis. “Mi jam aranĝis la viziton je la oka de la morgaŭa mateno.”

“Tiel frue?”

“Parlamentano Zhou kaj lia edzino forlasos la hejmon. Kaj ili estos liberaj dum tiu tempdaŭro.”

“Ĉu ili ankoraŭ loĝas en tiu domo?”

“Ili planas translokiĝi alien por eviti la lokon, kie restas tragika vidaĵo por ili.”

Ili ambaŭ esploradis la kazon ĝis la profunda nokto.

“Jen vidu, Wang Mei. La koramiko de Zhou Ziyu nomiĝas Bai Shaobin. Policanoj jam pridemandis lin kelkfoje, sed li havas pruvon de alibio. Tiuvespere li, kiel volontulo, lakis murojn en preĝejo. La pastro estas atestanto.”

“Ĉu aliaj en la domo aŭdis tion, kiam la junulino estis murdita de entrudinto?”

“Laŭ policaj registroj parlamentano Zhou kaj lia edzino feriis aliloke kaj la servistino hazarde libertempis, tiel nur ŝi sola troviĝis en la domo.”

“Tiu golf-klabo, la murdilo, apartenas al parlamentano Zhou. La klab-sako estis metita ĉe la pordo kaj la murdinto eltiris klabon el ĝi kiel murdilon.”

“La alarmsonorilo estis malŝaltita, la pordego ne havis postesignojn de perforta malfermado per iloj, kaj en la domo troviĝis neniaj piedsignoj aŭ fingropremaĵoj.”

“Estas ne mirinde, ke oni ne povas solvi la kazon, ĉar la sola suspektato havas la pruvon de alibio.”

“La krimo certe estas farita de ŝia konato.”

Wang Mei kaŝite ekoscedis.

“Tempas por ni fini la deĵoron.”

Frumatene ili ambaŭ iris kune al la familio Zhou.

Sinjorino Zhou persone malfermis la pordon por ili.

La trista patrino rigardis tiujn du junulinojn civile vestitajn en blankaj ĉemizo kaj kakia pantalono, kun neŝminkita vizaĝo kaj iom infaneca mieno.

Je ekvido de tiuj junaj knabinoj ŝi subite sentis, ke estos nenia espero solvi la kazon, kaj nereteneble faligis malĝojajn larmojn.

Perlo Fang mallaŭte konsolis: “Sinjorino Zhou, bonvole fidu nin.”

Sinjorino Zhou nur kapjesis kaj kondukis ilin en la domon.

La domo aspektis lukse kaj impone. Ne ĉiuj parlamentanoj havis tian luksan rezidejon. Tamen sinjoro Zhou estis konstanta sukcesinto en komercado.

Polica inspektistino Fang kaj ŝia asistantino faris esploradon en la domo.

“Ĉu troviĝis ĉi tie la malgranda monŝranko, kiu jam perdiĝis?”

“Jes. Ĝi troviĝis sub la malsupra breto de la libroŝranko en la kabineto. Ĝi, kun pezo de cent funtoj, estis transportita la tuta.”

Se oni transportis tiel pezan objekton, oni devus forlasi siajn piedsignojn. Tamen la sekcio de pruvokolektado akiris nenion. Estis evidente, ke la krimulo jam purigis la lokon de murdado.

La krimulo bone konis la rezidejon de la familio Zhou kiel sian propran hejmon.

Tiam parlamentano Zhou eniris kaj laŭte kriis kun kolerego: “La krimulo certe estas Bai Shaobin. Kiu alia povus esti murdinto krom li? Kion vi policanoj faras, irante tien kaj alien?”

Sinjorino Zhou lin fortiris.

Perlo Fang dronis en pensoj.

Post momento sinjorino Zhou revenis kaj diris al la policanoj: “Ziyu kaj Bai Shaobin jam rompis la rilaton. Post someraj ferioj Ziyu estus vojaĝonta al Havardo por studado.”

Jen videblis la fuzeo al la murdado.

“Kia estas Bai Shaobin en kondutado?”

Kvankam premata de ekstrema sufero, sinjorino Zhou sin tenis eleganta. “Mi ne volas klaĉi malantaŭ lia dorso. Vi pli bone mem faru enketon pri tio.”

Fang ekbalancis la kapon.

Tiumomente parlamentano Zhou sin ĵetis antaŭen kaj kriis: “Kiu povus esti la murdinto krom Bai Shaobin? Li kaptis la okazon de nia vojaĝo kaj entrudis nian domon por ĝeni nian filinon. Li eĉ aŭdacis peti de ŝi la manon! Li eĉ aroge deziris edziĝi al mia filino! Kiel bela revo...”

Denove lia edzino fortiris lin kun ruĝiĝinta vizaĝo.

Fang diris adiaŭ al ili.

Wang Mei diris kun amara rideto: “Ni rikoltis nenion.”

“Ni ĉiuj scias, kiu murdis ŝin, sed ni ne havas pruvojn.”

“Ni faru viziton al Bai Shaobin.”

En universitato Bai Shaobin estis fama luktisto, brava kaj fortika. Kiam polica inspektistino Fang venis al la universitato, li estis luktanta kun kunlernanto en la sportejo. Lia belaspekta staturo kaj muskoloplena korpo klarigis, kial li povis allogi multe da junulinoj.

La instruisto de korpa ekzercado defendeme diris: “Jam estas la kvara fojo por policanoj pridemandi lin. Mi vere ne komprenas, kial vi policanoj ĉiam alkroĉiĝas al li. Li estas bona studento, morale kaj akademie. Ĉu malriĉeco estas peko?”

“Ĉu lia familio estas malriĉa?” Fang demandis .

La instruisto aldonis: “Jes. Li loĝas en malalt-renta loĝejo. Liaj gepatroj estas blu-kolumaj laboristoj laborantaj sur konstruejo. Tamen li mem estas ambicia. Ĉiujare li akiras stipendion pro sia plej bona rekordo en la klaso. Polico traktas lin maljuste!”

Tiam venkinte la rivalon en la sportejo, Bai Shaobin aliris, deviŝante ŝviton.

“Ĉu via policana moŝto ankoraŭ havas demandon por mi?”

“Bonvole venu ĉi tien.”

Li diris: “Pri murdo de Ziyu mi sentas samajn ĉagrenon kaj indignon kiel ŝiaj gepatroj. Mi sopiras, ke vi policanoj solvu la kazon kiel eble plej baldaŭ.”

Fang rigardis lin senvorta.

“Mi amas Ziyu kaj ni jam gefianĉiĝis private. Kiam Ziyu atingus la aĝon de dudek unu jaroj, ni tuj geedziĝus.”

“Parlamentano Zhou oponas ĉi tiun aferon.”

“Li malestimas min, sed tempo pruvos mian koron. Li sciiĝos, ke mi estas entreprenemulo kaj elkore amas Ziyu. Li akceptos min.”

“Sed nun ĉio jam fariĝis pasintaĵo.”

Li turnis sian vizaĝon kaj faligis larmojn.

“La vesperon de lasta merkredo, t.e. la dekan ĝis dek duan de la dektria tago de tiu ĉi monato, kie vi troviĝis?”

Li levis la kapon. “Mi faris volontulan laboron en la preĝejo Mingxin.”

“Ĝis tiel malfruaj horoj?”

“Mi jam diris al vi policanoj, ke mi lakis murojn por la preĝejo. Mi ekis tiun laboron nur post kiam kredantoj forlasis. Mi laboris de la naŭa ĝis la tagiĝo sen forlasi la preĝejon. Vi povas pridemandi la pastron Petro.”

Fang ekbalancis la kapon.

Ŝi subite demandis: “Ĉu ŝi estas dorlotata filino?”

“Multaj junulinoj esperas cedemon de la koramiko,” Bai respondis.

“Oni diras, ke ŝi estus studonta en Havardo?”

“Post geedziĝo ŝi ankaŭ povus studi.”

“Geedziĝo koncernas du personojn. Neeblas geedziĝi por unu persono. Ĉu vi deziras geedziĝi nur viaflanke?”

Bai mallevis la kapon. “Nun Ziyu jam mortis. Eble vi pravas diri tion.”

Fang signis, ke la pridemando finiĝu.

Wang Mei diris: “Nenion ni akiris, ĉar li havas pruvojn.”

“Bai Shaobin estas tro profundmensa, tro nekonsternebla kaj tro nedubema.”

Wang ekridis. “Do, kion ni faru?”

“Ni malkaŝu liajn antecedentojn. Sendu kolegojn pridemandi liajn gepatrojn, kaj akiri de liaj kunlernantoj informojn pri lia kondutado. Ni vizitu pastron Petro.”

La pastro, jam mezaĝa, estis simple vestita, kun afabla mieno. Li vere ne estis tia persono, kian policanoj suspektis.

“Tiun vesperon Bai Shaolin okupiĝis pri lakado ĉi tie. Mi iradis tien kaj reen, kaj kelkfoje mi alportis kafon al li. Li neniam forlasis ĉi tien. Sur la muro pendas horloĝego kaj mi konsultis la tempon laŭ ĝi.”

“Ĉu vi ne forlasis dum la tutaj ok aŭ naŭ horoj?”

“Malantaŭ la preĝejo estas mia loĝejo. Mi ripozis tie nur kelkan tempon.”

“Kiel longe?”

“Tri dek minutojn. Mi certe endormiĝis. Kiam, vekiĝinte, mi preparis la morgaŭan predikon, mi vidis lin ankoraŭ en laborado.”

“Kioma horo tiam?”

“La dekunuan horon nokte.”

Jen fera pruvo de alibio.

“Ĉu ni povus pririgardi vian dormoĉambron?”

“Bonvolu iri laŭ ĉi tiu flanko.”

Lia loĝejo konsistis el unu ĉambro kaj unu haleto, treege simpla kaj senornama. Iu vokis elekstere kaj la pastro eliris.

“Kiel simpla kaj mizera vivo!”

“La pastro sin tenas en simpla vivo. Jen vidu. Li havas nek privatan komputilon nek telefonilon. Malnovaj mebloj estas alies donacoj kaj la televidilo vera malnovaĵo. Li vere meritas nian respekton.”

Perlo Fang ĉirkaŭrigardis. “Ne troviĝas pendhorloĝo.”

Wang Mei tuj levis la kapon. “La pastro konsultas tempon laŭ la horloĝo ekster sia loĝejo.”

“Tio signifas, ke li tute ne certis, ĉu li dormis duonhoron aŭ unu horon. Bai Shaobin povis plifruigi aŭ malfruigi la tempon de la horloĝo.”

“Kiom da tempo oni bezonas iri kaj reiri de ĉi tie al la rezidejo de la familio Zhou? Tuj sendu iun por akiri la informon pri la trafika stato de la lasta merkredo.”

“Ni reiru al la policejo unue.”

Vidinte ilin, la kolegoj aliris renkonte fari raporton: “La gepatroj de Bai scias nenion pri tio, kion ilia filo faris ekstere. Li ne estas la filo sindonema al siaj gepatroj, kaj li malofte hejmeniras. Liaj najbaroj diras, ke li estas saĝa kaj kompetenta, sed li ĉiam volas grimpi supren por promociiĝo ĝis la ekstremeco de perdiĝo de humaneco, kaj ke li tute ne salutas siajn najbarojn nek donas respekteman rigardon al ili, aspektante fieraĉe.”

“Li vere estas tute alia ol kian ni vidas,” diras Wang Mei.

“Kiam li studis en universitato, li havis koramikinon, kies familio vivas pli aŭ malpli bone kaj kies patro estas estro de mezlernejo. Sed kiam li konatiĝis kun Zhou Ziyu, li tuj fremdiĝis de la antaŭa koramikino, tiel ke ŝi deprimiĝis la tutan jaron kaj regresis en studado.”

“Venigu ŝin por pridemandado.”

Alia kolego raportis: “La trafika buroo informis, ke lastmerkrede estis glata la trafiko al la strato Hongmian pere de la strato Hongdu. Oni bezonis nur unu horon, maksimume unu horon kaj dek minutojn por ir-reiro de la strato Hongdu al la strato Hongmian.”

Polica inspektistino eklevis la kapon. “Do, li devis stiri aŭtomobilon.”

Wang Mei tuj iris akiri informon, kaj post malpli ol kvaronhoro ŝi raportis: “Li havas motorbiciklon kun licencplato MB70784.”

“Tamen motorbiciklo ne povas transporti monŝrankon. Sendu serĉi tiun malgrandtipan monŝrankon en herboj ĉirkaŭ la domo. Mi kredas, ke ĝi estas forĵetita nemalproksime.”

“Tuj sendu serĉi ĝin.”

Tiam alvenis Yu Jinyun, la antaŭa koramikino de Bai Shaobin.

Fang ŝin salutis.

Fraŭlino Yu, kun blanka haŭto, aspektis milde kaj bele. Sed kiam oni menciis Bai Shaobin, ŝi montris sin ĉagrena.

“Fraŭlino Yu, kia li estas?”

“Saĝa, sagaca, ambicia kaj diligenta.”

“Ĉu li malhavas mankojn?”

“Li malamas sian devenon. Nur kiam li volas veki kompaton ĉe oni, li mencias siajn malriĉajn gepatrojn. Li tro penas grimpi supren por promociiĝo ĝis tia grado, ke mi eĉ sentis timon kelkfoje.”

“Ĉiurimede?”

“Povas diri tiamaniere. Ĉar li forlasis min por ĉasi Zhou Ziyu, mi ne diras bonajn vortojn por li.”

“Ĉu li amas Zhou?”

“Li amas ŝian familian riĉecon. Li iam diris al mi: “Zhou Ziyu havas ĉion, kion oni volas!’ Ekde tiu tago li trompe montras sin afabla kaj komplete obeema al ŝi.”

“Sed finfine Zhou decidis forlasi lin, ĉu ne?”

Fraŭlino Yu diris objektive: “Mi ne scias, kio okazis poste, ĉar mi kaj li ne plu renkontiĝis.”

Kiel longe ili intime rilatis inter si?”

“Li rompis kun mi pli ol unu jaron.”

“Dankon, fraŭlino Yu.”

Tuj post ŝia foriro, policano raportis: “La monŝranko jam estas trovita.”

Fang ekbalancis la kapon.

Kun dikfingro levita, Wang Mei diris: “Vi ja estas magia inspektistino.”

Kompreneble Fang ekridetis je tiuj flataj vortoj.

Montrante la foton ĉeloke faritan, la policano raportis: “Ĝi estas enterigita en la fosaĵo sub la vojeto irita de neniu, ĉirkaŭ kvindek metrojn proksime al la domo de la familio Zhou.”

“Ĉu troviĝas radspuro de motorbiciklo sur la tero ĉirkaŭe?”

“Kiel mirakle vi antaŭvidas, inspektistino Fang! Feliĉe ne pluvis dum ĉi tiuj tagoj. La sekcio de pruvokolektado asertas, ke tiuj spuroj de la pneŭoj apartenas al la sama speco de la motorbiciklo de Bai Shaobin.”

Wang Mei urĝe diris: “Mi iru peti la ordonon de traserĉado.”

Aŭdinte, ke la polico jam trovis novajn indikaĵojn, geedzoj Zhou tuj rapidis hejmen. Tiam ili jam ŝanĝis sian sintenon al Perlo Fang.

Policano trovis en la ĉambro de Bai Shaobin taglibron apartenantan al Zhou Ziyu.

“Mi decidas rompi kun Shaobin.”

“Li ĉiam senĉese mencias geedziĝon. Mi apenaŭ atingis la aĝon de dek naŭ jaroj. Ĉu geedziĝo estas tre frua por mi? Miaj gepatroj diras prave, ke plibone estas por mi daŭrigi studadon. Mi rifuzis lian peton.”

“Li subite fariĝas kruda kaj malĝentila. Ĉiutage li atendas min ĉe la lerneja pordo kaj ne volas rompi kun mi.”

“Mi sentas iom da timo kaj mi ne kuraĝas diri tion al miaj gepatroj. Li diris, ke li ne forlasas min.”

Wang Mei demetis la taglibron.

“Ĝi ankaŭ estas pruvo.”

Tamen inspektistino Fang diris: “Ni devas trovi atestanton al lia kazo.”

Wang Mei diris: “Do, ni pridemandu pastron Petro ankoraŭfoje.”

Post salutado Fang mallaŭte demandis al la pastro: “Ĉu vi havas kutimon dormeti?”

Li respondis: “Ankaŭ mi trovas tion stranga. Tiun nokton mi subite sentis dormemon.”

Fang ekridetis. “Vi diris, ke vi faris kafon por Bai Shaobin. Ĉu vi trinkis kafon?”

“Jes, Shaobin alportis tujmanĝan kafpulvoron kaj donacis al mi.”

“Post trinkado de kafo vi iris al loĝejo dormi, ĉu ne?”

“Mi spektis televidan programon de novaĵoj kaj post momento mi endormiĝis. Kiam mi vekiĝis, la programo de novaĵoj jam finiĝis. Mi malŝaltis la televidilon kaj irinte al la halo, mi vidis Shaobin ankoraŭ en laborado.”

“Vi havas nek brakhorloĝon nek alarmhorloĝon, pastro.”

La pastro ekridetis. “Ne deziro, ne bezono.”

Reirinte al la policejo, Fang diris: “Estas evidente, ke oni enmetis dormigilon en kafon. Pastro Petro dormis almenaŭ du horojn.”

“Proksime al tagiĝo, kiam la pastro ripozis, Bai Shaobin malfruigis la tempon de la horloĝo kaj foriris.”

“Ĉu tiel simple?”

“Por mistifiki la puraniman pastron sufiĉas nur la plej simpla rimedo.”

“Kiel longe li konatiĝis kun la pastro?”

“Nur unu aŭ du monatojn. Li estas tre laborema kaj tiuj en la preĝejo konsideras lin bona junulo.”

“En certa senco li vere estas diligenta kaj progresema.”

Wang Mei protestis: “Progresemo dependas de lia klopodado, sed ne de alies rilatoj.”

Fang diris: “Kafo estas jam eltrinkita kaj la glasoj pure lavitaj. El tio ni ne kolektis pruvojn.”

“Nek piedspuro nek fingropremaĵoj restas ĉe la krima loko. Kia ruzemulo!”

Rideto ludis sur la vizaĝo de Fang. “Ne forgesu lian motorbiciklon.”

Wang Mei eklevis la kapon.

“Lia motorbicklo jam estas trenita al la sekcio de pruvokolektado, tiel ke oni povas ekzameni, ĉu la koto sur ĝi estas identa kun tiu sur la vojeto, kie li forĵetis la monŝrankon.”

“Sed tiuj ĉiuj pruvoj estas nur nominalaj. Ajna defendanta advokato povas senkulpigi lin kontraŭ ili.”

“Jes,” Fang diris, “necesas por ni teni lian motivon.”

“Venigu lin al la policejo por pridemandado.”

Fang diris: “Malaltigu la temperaturon de la klimatizilo kaj urĝu lin trinki teon de tempo al tempo.”

Tiumomente la kolego el la sekcio de pruvokolektado alvenis kun raporto: “La pneŭ-spuro de la motorbiciklo kaj kota samplo estas identaj kun tiuj ĉe la krima loko. La posedanto de la motorbiciklo vere aperis ĉe la krima loko.”

Fang sin tenis silenta.

Ŝi sola reiris al la oficejo, enpensiĝante.

Iom poste ŝia asistantino frapis je la pordo. “S-ro Bai jam estas invitita ĉi tien.”

Fang eniris la ĉambron por pridemandado. Ĉifoje ŝi trovis, ke Bai Shaobin montras maltrankvilecon unuafoje.

Sidiĝinte kontraŭ li, ŝi mallaŭte diris: “Se iu volas venki sin mem, tio ne estas facila. Mi komprenas, kio pezas sur lia koro.”

Bai diskrete diris: “Mi jam malkaŝis ĉion, kion mi scias.”

Tamen Fang diris laŭ alia temo: “De infaneco mi elkreskis en la vilaĝo de malalt-rentaj domoj. Mia patro estis ordinara komizo. Kiel nova enmigrinto kaj pro malalta klereco li ne povis havigi al si pli bonan okupon. Ni familianoj devis fari ŝparadon en ĉiuj aferoj, sed ni nek aĉetis kredite nek prunteprenis. Malgraŭ tio ni estis ankoraŭ malestimataj de aliaj.”

Bai subite eklevis la kapon kaj videble li komprenis tian mizeran vivon.

“Ĉu vi havas la saman senton? Kiel ajn bone ni faras, iu ĉirkaŭ ni ĉiam esprimas, ke li havas altan devenon kaj bonan familian fonon, kaj pro tio li estas pli supera al ni.”

Bai ektusis. “Nuntempe oni egale konkuras unu kun la alia. Heroo ne konas la familian devenon.”

Fang fikse rigardis lin. “Ĉu jes? Vi havas elstaran atingon en studado, sed parlamentano Zhou ne volas, ke lia filino rilatu kun vi.”

Post momento da silento Bai diris: “Li havas antaŭjuĝon.”

“Li konsideras, ke vi neniam revus venki vian humilan devenon.”

“Li eraras.”

“Li sendus sian filinon al Usono por plua studado, sed vi povas fari nenion pri tio. Ĉu vi kapablus iri al Usono ĉasi ŝin? Ne, vi ne povas.”

Bai diris kontraŭvole: “Mi havas povon aĉeti flugbileton.”

Li trinkis multe da akvo, sed li ankoraŭ sentis soifon. Fang senĉese verŝis teakvon por li.

Fine li diris: “Mi volas iri al klozeto.”

Fang respondis: “Momenton. Mi ankoraŭ ne finparolas.”

Bai vole nevole sidiĝis denove.

“Mi aŭdis, ke vi estis blinde obeema al Ziyu. Ĉiutage post lecionoj vi akompanis ŝin lerni du horojn en biblioteko, kaj pro tio ŝi faris grandan progreson en studado kaj sukcesis pasi la ekzamenon de fama universitato. Vi indus je granda merito.”

Liaj okuloj montris tristecon.

“Sed,” Fang eligis suspiron, “vi ne havas ŝancon eniri tian internacian superan altlernejon.”

Li sin tenis senparola, kun firme pugnigitaj manoj.

“Estas Zhou Ziyu, kiu utiligis vin. Vi skribis la lecionojn por ŝi ĝis la profunda nokto, kaj akompanis ŝin tien kaj ĉi tien, kiel servosoldato, sed ŝi decidis forlasi vin kaj vojaĝi al Usono. Ŝi kaj ŝia patro primokis vin...”

Bai abrupte stariĝis.

“Vi esperas, ke la pordo de la familio Zhou malfermiĝu por vi. Vi atendis ekster la pordo kaj zorgeme oferis viajn servojn, ĉar vi konsideris, ke via sorto pliboniĝus. Dum la tempo de pli ol unu jaro via deziro eniri la pordon pli kaj pli intensiĝis. Sed dum nur unu nokto via espero pereiĝis, vi perdis ĉion kaj vi devis entrepreni de la komenco.”

El lia gorĝo eliĝis klak-sonoj.

Fakte la plej granda bato al li ne estis perdi Ziyu, sed la pordo, ĉu? Malantaŭ la pordo troviĝas lukseco kaj riĉeco, tiel proksime kaj ankaŭ malproksime. Vi povas aŭdi muzikon kaj spekti la pejzaĝon ene. Vi nur esperas, ke Ziyu povu kunporti vin tra la pordo, sed ŝi ne plenumis la promeson.

Bai subite diris: “Kiam mi konatiĝis kun ŝi, ŝi nur staris sur la nivelo C en studado, tial la instruisto, kiu helpis ŝin plibonigi, povis fari nenion pri ŝi. Ĉiutage mi helpis ŝin ordigi notojn, lecionojn kaj raportojn. Post unu jaro ŝi jam atingis la nivelon A.”

Fang ridete diris: “Ŝi vere ne devus piedbati vin for.”

Liaj okuloj malseketiĝis. “Kial ŝi ne lasis min eniri la pordon?”

Fang lin rigardis. “Ĉar vi ankoraŭ ne estas sufiĉe bona.”

Bai petis: “Mi volas iri al klozeto.”

“Sidiĝu. Mi tuj finparolos. Lastmerkrede kiam vi informiĝis, ke ŝiaj gepatroj forvojaĝis kaj la servistino feriis, vi, post bona elektado de la temp-atestanto, vin turnis al ŝi ĉe ŝia hejmo. Ĉe la pordo vi surportis gantojn kaj ŝukovrilojn. Apenaŭ ŝi malfermis la pordon, vi komencis ŝin ĝeni. Sed ŝi rifuzis vin. Pro timo ŝi volis repuŝi vin per la golf-klabo sinapoganta ĉe la pord-angulo, sed vi forkaptis ĝin kaj uzis ĝin kiel krimilon.”

Fab-grandaj ŝvitgutoj falruliĝis de la frunto de Bai Shaobin.

Bluaj vejnoj riveliĝis sur lia frunto. “Ŝi kriis al mi ‘For!’ kaj prenis min kiel hundon.”

“Kiom da batoj vi donis al ŝia kapo?”

Bai respondis: “Mi ne scias. Mi trafis ŝin nur per unu bato. Ŝia sango elŝpruciĝis. Sen ajna sono ŝi malpeze sidiĝis kun krucitaj kruroj rezignacie. Ŝi havis trankvilajn trajtojn, kvazaŭ sciante, ke ŝi devas pagi, kion ŝi ŝuldis.”

“Kie troviĝas la sangmakulita vesto, kiun vi surhavis tiam?”

“Mi jam forbrulis. Mi jam respondis ĉiujn viajn demandojn. Ĉu mi povas iri al klozeto?”

Fang kapjesis. “Bonvole.”

La kriminala kazo estis solvita ĝuste en sepdek du horoj, nek pli nek malpli.

La prokuroro perpleksiĝis. “Bai ĉiam ruzeme malkonfesis, kion li faris. Kial li subite konfesis sian krimon?”

“Ĉar li urĝe volis iri al klozeto.”

“Inspektistino Fang vere emas ŝerci.”

“Li fakte ne estas tiel firma kiel li mem konsideras. La premo de rimorso pri la krimo iompostiome pliiĝis kaj lin sidigis maltrankvile sur la pingloj. Finfine li faciligite elverŝis ĉion, kiel li faris en klozeto.”

La prokuroro ekskuis la kapon. “Ne, tiaj sangmalvarmaj krimuloj, kia li, ne sentas rimorson.”

Fang eklevis la kapon. “Do, mi devas diri, ke la leĝa reto povas kapti ĉion kriman.”

La prokuroro akceptis ŝian klarigon. “Prave kaj trafe vi diris.”

Post du tagoj parlamentano Zhou kaj lia edzino invitis polican inspektistinon Fang al sia hejmo por trinki teon kaj esprimi ilian dankemon.

Sinjorino Zhou diris: “Kvankam Ziyu neniam revenus, la krimulo jam estis arestita laŭ la leĝo. Ni sentas nin iom pli faciligitaj ol antaŭe.”

Fang restis senparola.

“Vi vere estas kapabla. Ni jam sendis leteron al la policestro por peti, ke li laŭdu vin per rekompenco.”

Fang ne restis tie longe.

Ŝi ne ŝatis tian sintenadon de tiuj homoj, kiuj respektas la riĉajn kaj malestimas la malriĉajn.

Ŝi ankoraŭ memoris, ke, kiam ŝi revenis post penplena studado en fremlando per stipendio, iu demandis duonmoke kaj duonŝerce: “Ĉu la universitato, kie vi studis, estas diplomfabrikejo!” Se Perlo Fang hazarde havus klabon en la mano tiam, ŝi eble, pro kolerego, disbatis per la klabo tiun homon kaj lian buŝon en kaĉon.

Ŝi hasteme forlasis la rezidejon de la hipokrita sinjoro Zhou.

 

*Yisu: ĉindevena fekunda verkistino, nun loĝanta en Kanado

                          

                                                                                               elĉinigis Vejdo

 

                                    

 

 

让我进来

 

亦舒

 

 

方珍珠督察正在与手足开会。

这件案子牵涉到帮会仇杀,导致市民不安,需尽快破案。

秘书忽然敲门进来,在她耳边说了几句。

方督察露出略为讶异的神色来,与同事们说:对不起,借十分钟。

她离开会议室,匆匆走进办公室,一进房门,已经有人说:珍珠,别来无恙?

方督察又惊又喜,杨师,甚么风把你吹来?大驾光临,蓬荜生辉。

被方督察叫师傅的中年男子双目炯炯,哈哈大笑。

他说:珍珠,你青出于蓝,青胜于蓝。

方督察斟上咖啡,已大量应用过成语了,杨师,有甚么事找我,我可以做甚么?

那杨师说:我想把你调回谋杀组破一件案。

方珍珠扬起一条眉毛。

上星期三晚上,周光星议员的女儿在家中遇害,你可知此事?

在报上看到。

案子到今日还没有头绪,周氏到局长处投诉,局长昨日召见我,说了几句,嘱我做好些。

珍珠轻轻说:每日都有好几宗命案,警方均公平努力处理。

局长批准你到我处工作一星期。

我正在做一单帮会仇杀。

杨氏微笑,帮会只好等一等了。

珍珠无奈。

珍珠,你是我得意门生,我预计你七十二个小时可侦破此案。

他把一叠资料放在桌子上,压力来了。

我要回总部,大庆区有一宗离奇少女连环失踪案需要处理。

珍珠送师傅到门口。

师傅转过头来,找到男朋友没有?

珍珠把他推进电梯内。

她回到会议室,与同事们部署了侦察方针,同助手王玫说:由你接棒,好好立功升职,我将调出去办一件凶杀案。

可是周议员女儿那宗?

咦,你几时变成鬼灵精?

方督察,带我过去。

不,这边需要人。

你更需要我。王玫不放松。

七十二小时之内可得破案呢。

难不倒我们。王玫一句是一句。

好,跟我来。

她们在办公室坐下,摊开资料。

王玫一看怔住,哗,这样凶残!

方珍珠不出声。

这是机密资料。

十九岁少女周子瑜深夜在家遭人谋杀,凶器是一支哥尔夫球棒,凶手用力过度,球棒折断,他意犹未足,用断棒插过少女颈项,把她长发像针穿线般扯过颈项,少女整个头像一只摔烂蛋糕,不忍卒睹。

谁,谁那样恨她?

方珍珠放下照片,情杀案。

可是你看资料,警方认为是入物行劫,因有财产损失。

不,这肯定是情杀案,一个人必需要爱得极度强烈才能恨得那么彻底。

让我们去找她的男朋友。

这是她遇害前的照片。

啊,是个美少女。

照片中的她巧笑倩兮,明眸皓齿,长发披肩。

去打一个电话,我们明晨到周议员家去。

王玫一声是走开。

方珍珠叹一口气,又一个美好生命硬生生截断,每次都叫她感慨万千。

她组合了几处疑点。

稍后王玫回来,约了明晨八点。

那么早?

周议员夫妇要出门,只有那段时间有空。

他们仍住在那大屋里?

打算搬走,离开伤心地。

她俩一直研究案情到深夜。

王玫,你看,周子瑜的男友叫柏少彬,警方已经与他谈过几次,他有不在场证据,当晚,他在一间教会做义工髹墙壁,神职人员可作人证。

少女遭入屋凶徒残杀,屋内没有人听见?

据警方记录,周议员夫妇出外度假,佣人刚巧放假,屋内只得她一个人。

嗯。

凶器,那枝哥尔夫球棒,属周议员所有,整袋放在门边,凶手顺手抽出一枝应用。

大宅警钟被关掉,大门无撬凿痕迹,全屋没有陌生人指纹与脚印。

难怪破不了案,唯一疑凶有不在场证据。

确是一个熟人所做。

王玫偷偷打了一个呵欠。

该下班了。

第二天一早,她俩齐集了前往周宅。

周太太亲自来开门。

那哀伤的母亲看到两个大学二年生似的年轻女子,便衣,穿白衬衫卡其裤——经典服装又来了,头发刚洗过未曾吹干,素脸,还带三分稚气。

她忽然觉得破案无望,不禁伤心流泪。

方珍珠轻轻说:周太太,请你予我们信心。

周太太只得点点头,引她们进屋。

大宅华丽堂皇,并非每个议员都这样富有,周氏一直是成功商人。

方督察与助手在屋里巡视一遍。

失去的小型夹万就在这里?

是,放在书房书架下格,重一百磅,整座抬走。

抬那样重物,应有足印留下,可是鉴证科一无所获,可见凶手已清理现场。

凶手对周宅熟悉得像自己家一样。

这时周议员走出来,他大声怒吼:凶手一定是柏少彬,除了他还有谁,警方兜兜转转干甚么?

周太太把他拉走。

方珍珠一直沉思。

过片刻周太太回来,她告诉方督察:子瑜已与那柏少彬分手,暑假后子瑜原本将往哈佛升学。

连导火线都有了。

这柏少彬是个怎样的人?

周太太在极度悲痛下仍然维持优雅,方督察,背后不说人非,你们去调查好了。

方督察点点头。

这时,周议员又扑出来叫:除出柏少彬还有谁?他趁我们外游登堂入室来缠住子瑜,他胆敢向她求婚!他痴心妄想高攀与我周家结成姻亲!他打得如意算盘——”

整张脸通红的周氏再一次被妻子拉开。

方督察告辞。

王玫苦笑,一无所得。

我们都知道是谁做的,但是没有证据。

去探访柏少彬。

柏少彬在大学里是著名摔角手,孔武有力,方督察找到他时,他正与同学在运动场角力,英俊的他身上肌肉贲起,可以了解他为何吸引小女生。

体育老师代他抱不平:这已经是警方第四次找他问话,我不明你们何以钉牢柏少彬不放,他是个品学兼优的好学生,是否家贫便是原罪?

方督察问:他家清贫?

老师答:是又怎样?他住在廉租屋,父母均是蓝领,在工地操作,但他有志气,考取奖学金,年年名列前茅,警方对他不公平!

这时,运动场内的柏少彬战胜同学,抹着汗走近。

警方还有话问我?

请过来这一边。

他这样说:子瑜遇害,我与她父母一样伤心忿怒,盼望警方早日破案。

方督察看着他不出声。

我爱子瑜,我们已私下订婚,一等子瑜届廿一岁就会结婚。

周议员反对这件事。

周议员看不起我,但是日久见人心,他会明白我是一个上进的人,我真心爱子瑜,他会接受我。

现在,一切已成过去。

他别转面孔,流下泪来。

上星期三晚上即本月十三号十至十二时,你在甚么地方?

他抬起头来,我在明信堂做义工。

这么晚?

我已与警方说过,我帮教会髹漆,一定要等公众散去才可以进行,我自九时做到天亮,未曾离开,你可以问彼得神父。

方督察点点头。

她忽然问:周子瑜可是一个娇纵女?

柏少彬答:女孩子多数希望男友迁就。

听说,她将往哈佛读书?

结了婚也可以读书。

结婚,是两个人的事,一个人结不成婚,你会不会一厢情愿?

柏少彬低下头,现在,子瑜已经不在,也许你说得对。

方督察表示问话结束。

助手王玫说:一无所得,他有证据。

柏少彬太深沉、太镇定、太无可疑了。

王玫笑出来,我们怎样做?

去把他的底掀出来:派伙计与他父母谈话、向他同学打听他为人,我们去找彼得神父。

彼得神父已届中年,衣着朴素,态度谦恭,他真不是警方会怀疑的人物。

当晚,柏少彬在这里髹漆,我进进出出,有时给他一杯咖啡,他未曾离开过,墙上有只大钟,我清楚看到时间。

整整八九个小时,你未曾走开?

我的宿舍在教会后边,我只回房休息过一会。

多久?

三十分钟,我一定是盹着了,醒来后,准备第二天的讲辞,看到柏少彬还在工作。

那时几点?

晚上十一点。

铁一般不在场证据。

我们可以参观你的宿舍吗?

请过来这边。

小小一房一厅,就在教堂后厢,简陋得叫人惊奇,有人唤神父,他出去了。

如此清苦。

神父守清贫,你看,他没有私人电脑、电话 ,旧家具由人捐赠,电视机根本是古董,他真可敬。

王玫开着电视,一声,她又关掉。

方珍珠四周看了看,没有时钟。

王玫骤然抬头,神父用外头的钟。

那意思是,他根本不能肯定他睡了半个小时抑或一小时,柏少彬可以把钟拨快拨慢。

从这里去周宅,来回需时多久?速叫人打探上星期三深夜交通情况。

我们先回派出所再说。

同事见了她们立刻迎上来报告:柏氏夫妇对儿子在外所作所为一无所知,他并非孝子,不大回家,邻居说他很聪明能干,但一味往上爬,不大有人情味,他不与老邻居招呼,也不正眼看他们,十分骄傲。

王玫说:与我们看到的柏少彬大不一样。

他在大学里本有个女朋友,那女孩家境不错,父亲是中学校长,可是,他认识周子瑜之后,立即疏远她,那女孩失意整年,学业退步。

请她来说几句话。

又有同事来报告:运输局说,上星期三由畅之路经鸿都道去红棉路交通畅顺,来往只需一小时,最多一小时零十分。

方督察抬起头,他得用一部车。

王玫立刻去查,不到一刻钟来说:柏少彬有一辆机车,车牌MB70784。

机车不能运夹万,派人到附近草丛找那只小型夹万,我相信它被人弃置附近。

马上叫伙计去搜寻。

这时,柏少彬的前女友余锦云到了。

方督察亲自招呼她。

余小姐白皙皮肤,文静秀丽,说到柏少彬三字,仍觉怅惘。

余小姐,他是一个怎么样的人?

聪敏、机伶、上进、勤学。

没有缺点?

他恨恶自己出身,只有在博人同情时才提及父母清贫,太努力往上爬了,有时叫人害怕。

不择手段?

我会那样说,不过,他仍下我去追周子瑜,我当然不会有好话。

他爱周子瑜?

他爱周子瑜的家势,他曾经对我说:周子瑜甚么都有!自那日起,他哄着周子瑜,千依百顺。

到最后,周子瑜还是决定离开他?

余小姐很公道,往后的事我不知道,我们不再见面。

他们在一起多久?

他与我分手有一年多。

谢谢你,余小姐。

她一走,就有警员汇报,夹万找到了。

方督察点点头。

王玫竖起大拇指,神探。

好话谁不爱听,方督察笑起来。

同事回来报告,指着现场拍摄照片说:就在这条人迹不到的小径下,离周宅五十公尺左右,埋在坑里。

泥土附近可有机车轮胎印?

方督察料事如神,幸亏这几天没下雨,鉴证科已经查到轮胎与柏少彬机车属同一类型。

王玫说:去申请搜查令。

周氏夫妇听说警方找到新线索,立刻赶回来,这时,他们对方珍珠督察已另眼相看。

警员在柏少彬的宿舍房间找到一本属于周子瑜的日记。

我决定与少彬分手。

他老是提结婚结婚结婚,我才十九岁,太早了一点吧,爸妈说得对,我还是去升学好,我拒绝了他。

少彬突然变得粗暴,他天天到学校门口等我,不肯分手。

我有点害怕,不敢告诉父母,他说,他不会放过我。

王玫放下日记。

这也是证据。

方督察却说:我们要破他的人证。

王玫说:再与彼得神父谈一次。

方督察招呼过后,轻轻问神父:你有打盹习惯?

彼得神父说:我也觉得奇怪,那晚忽然眼睏。

方督察微笑,你说你做咖啡给柏少彬喝,你可有喝咖啡?

有,即饮咖啡粉由少彬带来送我。

喝了之后,你去房间睡了一觉。

我正看电视新闻,没到一会,就睏着了,醒来后时,新闻已播完,我熄掉电视,走到前边去,看到少彬还在工作。

神父,你没有手表,也没有闹钟。

神父笑了,无欲,就无求。

回到警署,方督察说:很明显,咖啡中被人下了一点安眠药,彼得神父这一觉,起码睡了两个小时。

近天亮,神父休息,柏少彬拨好钟离去。

就这样简单?

对付单纯的神父,用最简单的手法即可。

他认识神父多久?

才一两个月时间,但非常卖力,教会上下都认为他是好青年。

在某些角度来看,他的确好学上进。

王玫不以为然,上进,靠自己努力,而不是利用任何人际关系。

方珍珠说:咖啡已经喝干,杯子也已洗净,我们没有证据。

现场亦无足印、指纹,这人好不狡猾。

方珍珠微笑,别忘记他的机车。

王玫抬起头来。

他的机车已经拖往鉴证科,伙计检验轮胎上泥土,是否与弃置夹万小路上泥土相同。

但这一切都不过是表面证据,任何一名能干的辩护律师都和为他脱罪。

是,方督察说:必需掌握到他的动机。

叫他到派出所来问话。

方督察说:把冷气调低一点,频频请他喝茶。

这时,鉴证科同事带了报告来见方督察:胎痕与泥土样版均相同,车主的确在现场出现过。

方督察不出声。

她独自回办公室沉思。

稍后,助手敲门,已请来柏先生。

方督察走进询问室,这次,她发觉柏少彬首次露出不安的神情。

她坐在他对面,轻轻说:一个人要战胜出身,不易做到,我很明白其中苦况。

柏少彬慎言,我所知道,已全部告诉警方。

方督察却说:我自幼在廉租屋村长大,父亲是小职员,他是新移民,学历所限,找不到更好职位,我们甚么都要节省,这倒也罢了,但我家不赊不借,却遭人看低。

柏少彬忽然抬起头来,很明显了解其中滋味。

你有没有共鸣?无论我们做得多好,总有人在一旁表示他系出名门,家庭有良好背景,所以他更优秀。

柏少彬咳嗽一声,今日社会公平竞争,英雄不论出身。

方督察凝视他,是吗,你学业优秀,周议员却不愿子瑜与你来往。

柏少彬沉默一会, 他这人有偏见。

他认为你一辈子也别妄想战胜你的出身。

他错了。

他把子瑜送往美国升学,你便无可奈何,你有能力追上去吗?没有。

柏少彬倔强地说:我买得起飞机票。

他喝了很多水,可是仍觉口渴,方督察不住替他添茶。

终于他说:我想上卫生间。

方督察答:稍后,我还没有讲完。

他只得重新坐下来。

你对子瑜千依百顺,听说,每天放学,你陪她在图书馆做两个小时功课,她的成绩突飞猛进,考入名校,你居功至伟。

柏少彬双目露出悲哀的神情来。

但是,方督察叹口气,你却无缘进这种国际高级学府。

他握紧拳头,不出声。

周子瑜利用你,你为她写功课到深夜,陪进陪出,像个勤务兵,她却决定撇下你到美国去,周氏父女讥笑你——”

柏少彬霍地站起来。

你希望周宅大门会为你而开,你等在门外,小心伺侯,以为命运会有转机,你想进门去,一年多来,盼望一天比一天浓,可是,一夜之间,希望毁灭,你一无所有,又得从头开始。

柏少彬喉咙发出格格的声音。

最大打击不是失去子瑜,而是那扇门,是不是?门内有荣华富贵,那样近,又那样遥远,你听得见音乐,又看得到风景,你只希望子瑜可以带你进门去,但是她悔了约。

柏少彬忽然说:我认识她的时候,她的功课只有C级,所有补习老师束手无策,由我每天帮她整理笔记、功课、报告,一年之后,她进为A级。

方督察微笑,真不该一脚把你蹴开。

柏少彬双眼濡湿,她为甚么不放我进门?

方督察看着他,因为你不够好。

柏少彬说:我要去洗手间。

坐下,就快讲完了,上星期三,你打探到她父母外游,佣人放假,你设计时间证人,上门找她,在门口戴上手套鞋套,她一开门,你就发难,她再次拒绝了你,她害怕,用门角的哥尔夫球棒想击退你,反而被你抢到手中,作为凶器。

柏少彬豆大汗自额上流下。

他额上现出青筋,她叫我滚出去,她当我像一条狗般。

你一共打了她的头几次?

柏少彬答:不知道,一下击中,鲜血溅射,她忽然一声不响,轻轻盘膝坐下,任凭处置,她神色平静,像是知道此债必需偿还。

你身上的血衣呢?

已经烧毁,我已经回答所有问题,我可以去洗手间了吧。

方督察点点头,请便。

不多不少,七十二小时之内破案。

事后,主控官久惑不解,这柏少彬一直狡猾抵赖,为甚么又忽然认罪?

他急于要上厕所。

方督察真爱说笑。

他没有他想象中那般坚强,罪恶的内疚压力渐渐增加,使他坐立不安,他终于像上卫生间那样,一吐为快。

主控官摇头,不,他这种冷血罪犯,不会内疚。

方督察抬起头,那么,只好说是天网恢恢了。

主控接受这个解释,对,说得好。

过两日,周议员夫妇请方督察到家中喝茶,亲自道谢。

周太太说:虽然子瑜不会回来,但凶手绳之于法,我们心中略为好过。

方督察不出声。

方督察,你真能干,我们已去信警务署长褒奖。

方督察没有久留。

她忘不了这种势利眼。

她记得千辛万苦靠奖学金留学返来,有人半讽刺半说笑地问她:你读的那间是野鸡大学吧!

倘若那时方珍珠手边有一支球棒,她说不定也会在盛怒之下,取过球棒,把那人那张嘴,打个稀巴烂。

她迅速离开了周宅那势利之家。

 

                                                       Vejdo 世译

 


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录