世界语学习  

翻译研究

 

                                      Mi ŝatas ekiri

Wang Guozhen

   Ĉiuj lokoj, kiujn mi jam atingis, apartenas al tiuj de hieraŭo. Kiel ajn verdaj la montoj estas, kiel ajn belaj la riveroj, kiel ajn mildaj la ventoj, la forta alkroĉiĝemo al ili fariĝas katenoj, kiuj katenas ne nur la piedojn, sed ankaŭ la estontecon.

   Kiel mi ne povus ŝati ekiri? Se vi ne vidis la imponecon de la montoj, tio vere estas bedaŭro; se vi vidis la imponecon de la montoj, sed ne la senlimecon de la maroj, tio ankaŭ estas bedaŭro; se vi vidis la senlimecon de la maroj, sed ne la vastecon de la dezertoj, tio ankoraŭ restas bedaŭro; se vi vidis la vastecon de la dezertoj, sed ne la misterojn en la arbaroj, tio ankaŭ lasas bedaŭron al vi. Tra la mondo sin trovas sennombraj pejzaĝoj, sed mi havas nemaljuniĝontan koron.

   Nature mi scias, ke troviĝas malebenaĵoj en la montoj, huloj en la maroj, sabloventoj en la dezertoj kaj ferocaj bestoj en la arbaroj. Eĉ se tiel, mi ankoraŭ ŝatas tion. Rompi la kvieton de la vivo prezentas alian panoramon, kiu apartenas al junuloj. Feliĉe mi ankoraŭ ne maljuna. Eĉ se mi estus maljunas, kio gravas? Ĉu oni ne diras, ke eĉ maljunuloj devas disvolvi pli da vigleco?

   Do mi volas ellerni profundmensecon de la montoj, bravecon de la maroj, aplombecon de la dezertoj kaj sagacecon de la arbaroj. Mi ankoraŭ volas ellerni gustumi la buntan vivon de la homa mondo.

   Kiel malproksimen oni povas iri? Tiu demando estas elmetita ne al la piedoj, sed al la volo. Kiel alten oni povas grimpi? Tiu demando ne estas elmetita al la manoj, sed al la ambicio.

   Pro tio mi volas starigi altan celon per mia varma sango, ne nur por akiri gloron, sed ankaŭ por ĉasi spiriton. Se la celo estos atingita, mi gajnos gloron, dum se la celo ne povos efektiviĝi, mia vivo fariĝos plena kaj riĉa pro mia peniga vojaĝado tra vento kaj pluvo. Mi konsideras, ke tio ne vanigos mian vivon.

   Jes, mi ŝatas ekiri, kaj mi esperas, ke ankaŭ vi.

 

 

                                                                                               elĉinigis Vejdo

 

                            我喜欢出发

汪国真

凡是到达了的地方,都属于昨天。哪怕那山再青,那水再秀,那风再温柔。太深的流连便成了一种羁绊,绊住的不仅是双脚,还有未来。   

怎么能不喜欢出发呢?没见过大山的巍峨,真是遗憾;见了大山的巍峨没见过大海的浩翰,仍然是遗憾;见了大海的浩翰没见过大漠的广袤,依旧遗憾;见了大漠的广袤没见过森林的神秘,还是遗憾。世界上有不绝的风景,我有不老的心情。   

我自然知道,大山有坎坷,大海有浪涛,大漠有风沙,森林有猛兽。即便这样,我依然喜欢。   

打破生活的平静便是另一番景致,一种属于年轻的景致。真庆幸我还没有老。即便真老了又怎么样,不是有句话叫老当益壮吗?   

于是我想从大山那里学习深刻,我还想从大海那里学习勇敢,我还想从大漠那里学习沉着,我还想从森林那里学习机敏。我还想学着品味一种缤纷的人生。   

人能走多远?这话不是要问两脚而是要问志向;人能攀多高?这事不是要问双手而是要问意志。   

于是,我想用热血给自己树起一个高远的目标。不仅是为了争取一种光荣,更是为了追求一种境界。目标实现了,是光荣;目标实现不了,人生也会因这一路风雨跋涉变得丰富而充实;在我看来,这就是不虚此生。   

是的,我喜欢出发,愿你也喜欢。

 

                                   

                                                       Vejdo 世译

 


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录