世界语学习  

翻译研究

 

Surstrata kisado

Feng Jicai

   Antaŭ unu tago, kiam mi forlasis Parizon, mi iris al butiko de memoraĵoj elekti kelkajn poŝtkartojn, kiuj, presitaj en Parizo, estas belaj kaj allogaj en buntaj koloroj. Malkiel aliaj turistoj, kiuj aĉetis la poŝtkartojn kun tiaj bildoj, kiaj Ejfer-turo, Dipatrino de Parizo, kaj la Luvro kun la fama vitra piramido kiel ĝia enirejo dezajnita de Ieoh Ming Pei*, mi nur prenis unu el la bretoj, sur kiu prezentiĝas la bildo pri paro da gejunuloj, kiuj kisas emociplene sur strato. Tiam franca fremdulo apud mi ridetante ekbalancis la kapon al mi, esprimante, ke li tre konsentas pri la elekto de mi alilandano. Kaj miaflanke, mi fiere eklevis miajn brovojn, ŝajne dirante: “Mi kompreneble konas tion, ĉar ĝi vere reprezentas Parizon!”

   Antaŭ pli ol du monatoj, kiam mi faris viziton al Parizo, la gastiganto loĝigis min ĉe la malnova mallarĝa kaj sinua strato en la Latina Kvartalo. Ĉe la fino de tiu ĉi strato troviĝas negranda famkonata triangul-forma placo Saint-Michel, kiu situas antaŭ monumenta konstruaĵo kun statuoj kaj fontano. La placo rekte vizaĝas al enirejo de ponto super Sejno kaj tuŝiĝas kun stratoj je kelkaj flankoj, prezentante larĝan vidkampon kaj oportunan trafikon al ĉiuj direktoj. Ĝi servas kiel la nodo de ambaŭ surtera kaj subtera trafikoj. Pro tio ĝi delonge estas la rendevuejo por geamantoj. Mi preteriris tien almenaŭ dufoje ĉiutage. Sur la placo plejofte staras homoj, kiuj atendas sian amaton aŭ amatinon. En pluvaj tagoj tiuj atendantoj, tenante ombrelon en la mano, staras stultule tie, kaj iliaj figuroj, speguliĝantaj en la pluvakvo sur la tero, estas tre emociigaj. Tiuj, kiuj ne sukcesas atendi sian amaton aŭ amatinon, aspektas solece. Tiuj, kiuj troviĝas en amo, mienas feliĉaj. Kelkfoje vidiĝas granda amaso da atendantoj starantaj tie, ne rilatantaj unu al la alia, tamen la komuna amsopiro, kiun ili kovas, impresas sensone animskuige. Pririgardate, kelkaj el ili pacience staras, aliaj maltrankvile rigardas tien kaj alien, kaj la triaj anksie parolas al poŝtelefonilo. La bildo plejofte vidata prezentiĝas, ke paro da geviroj, kiuj hazarde renkontiĝas, arde brakumas unu la alian kaj kisadas, malgraŭ pasantaj homoj kaj aŭtomobiloj ĉirkaŭ si.

De longa tempo surstrata kisado restas la plej mirinda pentraĵo de amaj sentoj en Parizo.

Ekde 1884, kiam fotilo elmondiĝis, la surstrata kisado en Parizo montriĝas sur la fotoj de fotistoj de tempo al tempo, el kiuj kelkaj fariĝis majstroverkoj kaj famigis tiujn fotistojn. Mi iam ŝerce diris al turisto, ke se li laŭplaĉe premadas la obturatoron de la fotilo en Parizo, li certe trovos unu foton kun kisantaj geviroj sur ĝi en ĉiu filmrulo, kiam li rivelos ĝin post sia hejmreveno. Ĉu en stratoj aŭ stratetoj, ĉu ĉe riverbordo aŭ sur ponto, ĉu ĉe metrostacio aŭ en subĉiela kafejo, oni povas vidi kisantajn gevirojn ĉiumomente. Ni povas diri, ke kisado estas publika am-lingvo de parizanoj. Se ili, transpasante la straton, renkontas ruĝan trafiklumon, ili kisas kelkfoje atendante. Se ili, stirante aŭtomobilon, renkontas la ruĝan trafiklumon, estas bona tempo por ili kisadi unu la alian dum kelka momento. Mi iam vidis, ke, irante ĝis la mezo de la strato, paro da gejunuloj subite strikte ĉirkaŭprenas sin kaj arde kisadas, kaj la veturantaj aŭtomobiloj anservice preterpasas ilin anstataŭ hupadi kontraŭ ili. La tero sub la piedoj de tiuj geamantoj estas poreterna trafikinsulo meze de la stratoj en Parizo. Krom en Parizo tia sceno eble aperas nur en filmoj. Se vi zorgeme pririgardas, vi trovas, ke la lingvaĵoj de kisado estas tre riĉaj, sed absolute ne monotonaj. Kelkaj el ili esprimas puran aminklinon, aliaj rakontas pri enkora amsopiremo kaj triaj montras preskaŭ ŝtormon da ĵuroj.

Parizo simple estas la sankta tero por kisado!

Kompreneble mi vidis tian surstratan kisadon, kiaj en Berlino, Novjorko, Luksemburgo, Oslo, eĉ en Kobeo kaj Singapuro. Sed mi ĉiam konsideras, ke tieaj kisadoj ŝajnas postiĉoj, ne tiel puraj kaj naturaj, kiel tiuj de francoj. Nuntempe tia “spektaklo” ankaŭ okaze vidiĝas en la stratoj de Ĉinio. Tamen la surstrata kisado de ĉinoj ŝajnas des pli la publika deklaro de kuraĝo aŭ la maniero kontraŭtradicia. Dume la surstrata kisado de francoj estas kisado en vera senco. Ili tute sin donas al kapricoj de sentoj kaj kisadas laŭplaĉe. Eble pro tio oni konsideras francojn romantikaj.

Kompreneble iuj opinias, ke usonanoj estas pli romantikaj. Tamen tia romantikeco de usonanoj estas esence diferenca. La franca romantikeco elspiras pli spiritan etoson, dum la usona rekte rilatas al sekso. Francoj revas, ke longatempa kisado daŭras eterne, dum la kisado de usonanoj daŭras malpli ol unu minuton, kaj sekvas demetado de vestoj. La plej alta spirita stato de amo de usonanoj priskribitaj en la filmoj de Holivudo kuŝas en tigreska seksumo, dum por francoj sekso “ne estas egoisma pasio, sed la nobla amikeco kun parta partopreno de la homa korpo”, kiel Romain Rolland** diris en la romano Jean-Christophe. Tial la signo de la usona romantikeco estas la nudulino nur kun paro da pikkalkanumaj ŝuoj en la ruĝluma kvartalo sur la kvardek-dua avenuo en Novjorko, dum tiu de la franca romantikeco estas tiu ĉi surstrata kisado.

Francoj multe fieras pri sia surstrata kisado. Mi pensas, ke la plej profunda signifo kuŝas en tio, ke ili ŝatas tiun ĉi esprimadon de amo, kiu povas vidiĝi ĉie, tiun ĉi belan bildon de la homa vivo, kaj la senbridan kaj liberan medion de humaneco. Pro tio la surstrata kisado en Parizo fariĝas tiel la plej ĉarma sento kiel la plej profundsignifa pejzaĝo.

Iufoje, kiam mi malsupreniris de alta domego per lifto, paro da geviroj veturantaj per la sama lifto subite ekkisadis unu la alian. Dum momento ilia pasio ardis kiel fajro. Kiam la pordo de la lifto malfermiĝis ĉe la teretaĝo, tiu paro ankoraŭ kisadis arde. Aliaj kunveturantoj de la lifto eliris indiferente kaj neniu el ili rimarkigis la paron pri eliro de la lifto. Ĉar mi jam vivis en Parizo pli ol unu monaton, mi sciis, ke oni ne devas ilin ĝeni. Al ili tiu momenta amo estas centoble pli grava ol eliro de la lifto. Elirinte de la lifto, mi returnis la kapon kaj vidis, ke la paro ankoraŭ dronas en pasia kisado, eĉ kiam la pordo de la lifto malrapide fermiĝis. Poste la lifta pordo fermiĝis kaj la lifto leviĝis. Mi pensis, ke la sento de tiuj kisantoj malrapide leviĝi alten certe estas bela kiel feoj en aero.

Mi rakontis tion al franca amiko. Li diris: “Se ili kisadus en flugmaŝino, kiam ĝi fluge atingus la flughavenon kaj ili ne elirus, la flugmaŝino eble forportus ilin returne.”

Mi diris: “Se, refluginte, ili ankoraŭ kisadus kaj ne elirus, la flugmaŝino denove returne flugus al ilia celloko, ĉu?”

Ni ĉiuj eksplode ridis, ridadis dum longa tempo.

*Ieoh Ming Pei: mondfama ĉindevena usona arkitekto

**Romain Rolland (1866-1944): fama franca literatoro                                

                                                                                               elĉinigis Vejdo

 

街头的吻

冯骥才

离开巴黎的前一天,我去到旅游纪念品商店,打算选几张明信片做个纪念。巴黎的明信片花花绿绿,都很漂亮和诱人。但我没有像旅游者那样,去选那种风景名胜的画面。什么艾菲尔铁塔呀,巴黎圣母院呀,还有贝聿铭用他那个有名的玻璃金字塔做入口的卢浮宫呀。我从架上拿了这样一张——一对年轻男女正在街头忘情地接吻。这时,身旁一位陌生的法国男子朝我微笑着点一点头。他表示很同意我这个外来客的选择。我呢?向他得意地一扬眉毛。似在说:我当然懂得,这才是巴黎!

  两个多月前,我到巴黎,便被主人安排在拉丁区一条又弯又窄的老街上。从这条街走出来便是巴黎人无人不知的圣·米歇尔广场。它在一座带有雕像与喷泉的纪念碑式建筑前,是一个三角形的广场。广场不大,但它直对着塞纳河上一座桥的桥口,又是几面临街,视野开阔,四通八达。无论地上还是地下的交通,这儿全是枢纽。故此,许久以来它一直是巴黎的情人约会的地方。我每天至少两次经过这里。广场上总是站着一些等候情人的人,或男或女。逢到下雨,每人举着一把伞,痴痴立着,他们的倒影静静地反照在地上的雨水里,非常动人。没有等到情人的人都很孤单。正在相爱的人都很幸福。有时一大片站在那里,虽然彼此绝对地各不相关。但他们共同心怀着的那种爱的期待却令人感到一种无声的震撼。细看他(她)们——有的耐心伫立,有的不安地东张西望,有的着急地掏出手机打起来。最司空见惯的画面便是一对邂逅的男女激情地拥抱和亲吻起来。完全不管周围这个人来人往和车来车去的闹市。  

街头的吻从来都是巴黎最迷人的风情画。  

  自从1848年照相机进入社会生活,巴黎的这种街头亲吻的情景便时时进入摄影家们的镜头,成为杰作,使得不少摄影家名扬天下。我曾对一位旅行者开玩笑说,你随便举着照相机,在巴黎街头胡乱地按快门,回去冲洗出来看看,保准每一卷都会有一张接吻的照片。无论是街头巷尾,还是河边、桥上、地铁站、露天的咖啡店等,时时可以看到一对男女在那里亲吻。可以说,亲吻是巴黎人的一种公开的爱情语言。情感过剩的巴黎人总是按捺不住心中盈满的爱。如果他们过街时遇到红灯,在等候变灯时也会吻两下;如果他们驾车遇上红灯,那正是好好亲吻一阵子的好时候。我见过一对年轻人走到大街中央忽然紧紧拥抱,热吻起来,来往的车辆全都不按喇叭,而是鱼贯地绕过他们而前行。热吻中情人脚下的土地,永远是巴黎街心的安全岛。这样的画面除去巴黎,大概只有在电影中才能出现。如果你再往细处看一看,会发现他们这种接吻的语言十分丰富,决不千篇一律。有的在表达着明媚而清纯的爱意,有的在诉说心中的缠绵,有的几乎是铺天盖地的誓言。  

巴黎简直是一块接吻的圣地!  

  当然,我在世界很多地方也见到过这种街头的景象。比如柏林、纽约、卢森堡、奥斯陆,乃至神户和新加坡。但我总觉得那些街头的吻很像是一种仿制品。不如法国人来得这样纯正、这样自然!如今中国的大街上偶尔也能见到这种奇观了。但目前中国人的街头亲吻更像是一种勇气的公开张扬,或是一种反传统的方式。而法国人的街头亲吻则是亲吻的本身。他们完全听凭于情感,随心所欲,要吻就吻。大概为此,人们才说法国人是浪漫的。  

  当然,有人会说美国人更浪漫。然而这浪漫的本质有些不同。法国人的浪漫多些精神意味,美国人的浪漫直通着性。法国人幻想着一个长长的吻能够到达永远。而美国人的吻不超过一分钟就开始脱衣服了。美国人的好莱坞所描述的爱情的最高境界,便是性的如狼似虎;而法国人说性不是自私的情欲,而是肉体也要参与一份的崇高的友谊。这是罗曼·罗兰在《约翰·克利斯朵夫》中的一句话。所以,美国人浪漫的符号是纽约四十二街红灯区那种只穿一双高跟鞋的裸女;法国人浪漫的符号则是这种街头的吻。  

法国人很得意他们的街头亲吻。我想,最深刻的意义则是他们喜欢这种可以随处看到的爱意的表达,这种美丽的生活图景,还有没有约束的自由自在的人性环境。于是街头的吻成了巴黎一种最迷人的风情,也是最深刻的一种风光。  

  一次,我从一座高楼的九层乘电梯下来。同梯的一对男女忽然亲吻起来。顷刻间,他们吻得像一团火。直到底层,电梯门打开,他们依然吻得烈火熊熊。同梯的人若无其事地走出来,没有人去告诉他们该下电梯了。我在巴黎已生活了一个多月,也知道不该去打扰他们。因为对于他们来说,此时爱比下电梯重要百倍。我便走出来。等我回头,电梯门正慢慢关上时,那一对男女还在依然故我地吻着。然后是电梯门关闭,电梯升上去。我想里面那对年轻人在热吻中渐渐升空的感觉一定会像神仙一样美妙。  

  我把这事告诉一位法国朋友。这位朋友说:如果他们是在飞机上接吻,到站也不下来,有可能他们又飞回去了。  

  我说:如果飞回去还在一直吻着,依旧不下飞机,不是重新又飞回来了?  

  我们都笑起来。笑了半天。

                           

 

                                   

                                                       Vejdo 世译

 


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录