世界语学习 | 翻译研究 |
Vejdo: La vento aŭtuna eksvingas per farboj penikon ŝmiradas naturon plenforte. Diversajn kolorojn prezentas jen arboj, plantaĵoj, riveroj kaj floroj komforte.
La noktan mallumon dispelas aŭroro. Jen ludas sur fono lazura ĉiela laktblankaj nubmasoj tremvibre en foro, glitante, flosante ja kiel ŝafaro fabela.
Sur transa deklivo de l’ val’ en prospero diantoj disfloras en flava nuanco. Svingiĝas ilia kapet’ en libero flirtante kun vento kvazaŭe en danco.
Montsupre sin sternas oranĝa la vasto da persimonarboj punktitaj en verdo. La fruktoj maturas vere en kontrasto al verdaj folioj cedante ne al konkur-perdo.
Cipresoj sin montras inkverdaj des plie, verŝajne sin pretigi envintre rezisti la neĝan atakon kaj strebe defie rigoron malvarman por vive ekzisti.
Lavendo sin vestis viole purpura, moleta kaj freŝa ja kiel vil-plena tapiŝo farita el tuko velura rebrile per gam’ de violo solena.
En kampoj sorgplantoj kun spikoj skarlataj skuiĝas leĝere kaj klinas sin pro kap-pezo. Je blovo de vento aŭdiĝas ventbataj susuroj por sona orela aprezo.
Kotonkampoj regalas okulojn per blanko en verdaj foiloj — ja vere mantelo kun fono smeralda sub puro sen manko, simile al vasta stelplena ĉielo.
Orflavaj ondetoj nun ludas leĝere rizkampe sub arda sunluma zorgemo, leviĝas kaj sinkas rizspikoj espere al riĉa rikolto kun ĝoja poemo.
Do, kiu kolor’ plej elstaras aŭtune? Kunplektas la buntan vidaĵon naturo per ĉiaj koloroj kombine jen nune — festen’ por okuloj pri plena maturo!
|
Jela 汉译 |