世界语学习  

翻译研究

  毕淑敏

 

爱怕什么?

 

爱挺娇气挺笨挺糊涂的,有很多怕的东西。

 

爱怕撒谎。当我们不爱的时候,假装爱,是一件痛苦而倒霉的事情。假如别人识破,我们就成了虚伪的坏蛋。你骗了别人的钱,可以退赔,你骗了别人的爱,就成了无赦的罪人。假如别人不曾识破,那就更惨。除非你已良心丧尽,否则便要承诺爱的假象,那心灵深处的绞杀,永无宁日。

 

爱怕沉默。太多的人,以为爱到深处是无言。其实,爱是很难描述的一种情感,需要详尽的表达和传递。爱需要行动,但爱绝不仅仅是行动,或者说语言和温情的流露,也是行动不可或缺的部分。我曾经和朋友们做过一个测验,让一个人心中充满一种独特的感觉,然后用表情和手势做出来,让其他不知底细的人猜测他的内心活动。出谜和解谜的人都欣然答应,自以为百无一失。结果,能正确解码的人少得可怜。当你自觉满脸爱意的时候,他人误读的结论千奇百怪。比如认为那是——矜持、发呆、忧郁……

一位妈妈,胸有成竹的低下头,做出一个表情。我和另一位女士愣愣地看着她,相互对视了一下,异口同声地说:你要自杀!她愤怒地瞪着我们说:岂有此理!你们怎么那么笨?!我此刻心头正充盈着温情!愚笨的我俩挺惭愧的,但没等我们道歉的话出口,那妈妈恍然大悟道:原来是这样!怪不得我每次这样看着儿子的时候,他会不安地说:妈妈,我又做错了什么?你又在发什么愁?

 

爱是那样的需要表达,就像耗竭太快的电器,每日都得充电。重复而新鲜地描述爱意吧,它是一种勇敢和智慧的艺术。

 

爱怕犹豫。爱是羞怯和机灵的,一不留神它就吃了鱼饵闪去。爱的初起往往是柔弱无骨的碰撞和翩若惊鸿的引力。在爱的极早期,就敏锐地识别自己的真爱,是一种能力,更是一种果敢。爱一桩事业,就奋不顾身的投入。爱一个人,就斩钉截铁地追求。爱一个民族,就错骨扬灰地献身。爱一种信仰,就至死不悔。

 

爱怕模棱两可。要么爱这一个,要么爱那一个,遵循一种全或无的铁则。爱,就铺天盖地,不遗下一个角落。不爱就抽刀断水,金盆洗手。迟疑延宕是对他人和自己的不负责任。

 

爱怕沙上建塔。那样的爱,无论多么玲珑剔透,潮起潮落,遗下的只是无珠的蚌壳和断根的水草。

 

爱怕无源之水。沙漠里的河啊,即便不是海市蜃楼,波光粼粼又能坚持几天?当沙暴袭来的时候,最先干涸的正是泪水积聚的咸水湖。

 

爱怕假冒伪劣。真的爱也许不那么外表光滑,色彩艳丽,没有精致的包装,没有夸口的广告,但是它有内在的质量保证。真爱并非不会发生短路与损伤,但是它有保修单,那是两颗心的承诺,写在天地间。

爱是一个有机整体,怕分割。好似钢化玻璃,据说坦克轧上也不会碎,可惜它的弱点是宁折不弯,脆不可裁。一旦破碎,就裂成了无数蚕豆大的渣滓,流淌一地,闪着凄楚的冷光,再也无法复原。

 

爱的脚力不健,怕远。距离会漂淡彼此相思的颜色,假如有可能,就靠得近一点,再近一点,直到水乳交融亲密无间。万万不要人为地以分离考验它的强度,那样你也许后悔莫及。尽量地创造并肩携手天人合一的时光。

 

爱像仙人掌类的花朵,怕转瞬即逝。爱可以不朝朝暮暮,爱可以不卿卿我我,但爱要铁杵磨成针,恒远久长。

 

爱怕平分秋色。在爱的钢丝上不能学高空王子,不宜做危险动作。即使你摇摇晃晃,一时不曾跌落,也是偶然性在救你,任何一阵旋风,都可能使你飘然坠毁。最明智最保险的是赶快从高空回到平地,在泥土上留下深深脚印。

 

爱怕刻意求工。爱可以披头散发,爱可以荆钗布裙,爱可以粗茶淡饭,爱可以风餐露宿。只要一腔真情,爱就有了依傍。

 

爱的时候,眼珠近视散光,只爱看江山如画。耳是聋的,只爱听莺歌燕舞。爱让人片面,爱让人轻信。爱让人智商下降,爱让人一厢情愿。爱最怕的,是腐败。爱需要天天注入激情的活力,但又如深潭,波澜不惊。说了爱的这许多毛病,爱岂不一无是处?

 

爱是世上最坚固的记忆金属,高温下不融化,冰冻不脆裂。造一艘爱的航天飞机,你就可以驾驶着它,遨游九天。

 

爱是比天空和海洋更博大的宇宙,在那个独特的穹窿中,有着亿万颗爱的星斗,闪烁光芒。一粒小行星划下,就是爱的雨丝,缀起满天清光。

 

爱是神奇的化学试剂,能让苦难变得香甜,能让一分钟永驻成为永远,能让平凡的容颜貌若天仙,能让喃喃细语压过雷鸣电闪。

 

爱是孕育万物的草原。在这里,能生长出能力、勇气、智慧、才干、友谊、关怀……所有人间的美德和属于大自然的美丽天分,爱都会给赠予你。

 

在生和死之间,是孤独的人生旅程。保有一份真爱,就是照耀人生得以温暖的灯。

 

 

  Bi Shumin

Kion la amsento timas?

La amsento, kiu estas tre delikata, tre stulta kaj tre menskonfuza, timas multajn aĵojn.

La amsento timas mensogadon. Kiam ni ne plu enamiĝas, sed ŝajnigas nin ami unu la alian, tio estas suferiga kaj malfeliĉa afero. Se la ŝajnigo estas malkaŝiĝas, ni fariĝos hipokritaj malbonuloj. Se vi trompŝtelas de iu monon, la mono povas esti redonata. Sed, se vi trompakiras de iu amon, vi fariĝos nepardonebla pekulo. Se oni ne povas malkaŝi vian ruzon, la afero fariĝos des pli malbona. Krom se vi jam tute perdus vian konsciencon, vi akceptos la ŝajnigon de la amsento, tiel ke la mortiga luktado en via korfundo ĉiam vin maltrankviligas en ĉiu tago.

La amsento timas silenton. Tre multaj homoj konsideras, ke la profunda enamiĝo senvortigas geamantojn. Fakte amo estas malfacile priskribebla sento, kiu bezonas plej detalajn esprimadon kaj interkomunikadon. Amo bezonas agadon, sed ne nur agadon, aŭ ni povas diri, ke paroloj kaj esprimado de sentoj estas nemankigeble konsistiga parto de agado. Iam mi kaj mia amiko faris teston por diveni la internajn aktivecojn de iu homo, kiam li, plena je aparta sento, esprimas ĝin per vizaĝesprimoj kaj gestoj. La testanto kaj testato plezure konsentas pri tio, konsiderante, ke ili ne perdos eĉ unu el cent testoj. La rezulto estis, ke tiuj, kiuj povas sukcesi malkodi la teston, estas kompatinde malmultaj. Kiam vi montras amemon sur la tuta vizaĝo, la konkludoj, kiujn aliaj tiras el legado de via vizaĝo, estas strange ĉiaspecaj, ekzemple, kelkaj konsideras ĝin sindeteniĝo, stuporiĝo, melankolieco...

Iu patrino, mallevinte la kapon kun certeco, altrudis vizaĝesprimon. Mi kaj alia virino, stupore pririgardinte ŝin, ĵetis rigardon unu la alian kaj diris unisone: “Vi volas vin mortigi!” Ŝi kolerplene rigardis nin, dirante: “Kia absurdaĵo! Kiel malsaĝaj vi estas! Ĉi-momente mia koro plenas je milda sento!” Stultaj, ni ambaŭ sentis honton. Antaŭ ol ni petis de ŝi pardonon, ŝi tuj venis al kompreno, dirante: “Estas tiel! Ne mirinde, ke ĉiufoje, kiam mi rigardas mian filon kun tia mieno, li maltrankvile diras: ‘Kion mi misfaris, panjo? Kian ĉagrenon vi havas?’” La amsento tiel multe bezonas esprimadon, kiel energi-raba elektra aparato bezonas ŝargadon. Ripetade kaj freŝe priskribu la amsenton, ĉar ĝi estas brava kaj saĝa arto.

La amsento timas hezitemon. Ĝi estas hontema kaj facilmova. Se vi ne donas atenton eĉ dum momento, ĝi povas engluti logaĵon kaj fulme forrapidi. Komence la amsento estas malforta kaj senosta kunfrapiĝo, kaj logforto gracia kiel virino. Se vi, tuj ĉe la komenco, subtile rekonas vian veran amon, tio estas povo, kaj des pli kuraĝo. Se vi amas entreprenon, ĵetu vin en ĝin senkonsidere pri ĉia kosto. Se vi amas iun, ĉasu lin decideme kaj spiteme. Se vi amas nacion, oferu vian vivon por ĝi malgraŭ ke via ostoj rompiĝas kaj cindriĝas. Se vi amas kredon, persistu eĉ ĝis la morto.

La amsento timas ambiguecon. Amu lin aŭ la alian, sekvante la feran regulon “ĉio aŭ nenio”. Se vi ekamas, amu en ampleksa kaj ekskluziva maniero, lasante neniun angulon forlasita. Se vi ne amas, rompu kun li, kvazaŭ haltigante la akvon per glavohako, kaj ne metu viajn manojn sur ĝin. Ajna hezitemo aŭ prokrasto en amsento estas nerespondeca pri vi mem kaj la alia.

La amsento timas konstrui turon sur la sablo, ĉar el tia amsent-turo, kiel ajn rafinite farita, post flusado kaj malflusado, restas nur senperlaj konkoj kaj radiko-rompitaj akvoherboj.

La amsento timas la akvon sen fonto. Kiom da tagoj la rivero brilantaj de ondoj en la dezerto povus ekzisti, eĉ se ĝi ne estas miraĝo? Kiam la sabloŝtormo ekatakas, tio, kio sekiĝas plej frue, estas la sala lago akumulita per larmoj.

La amsento timas falsaĵon kaj postiĉon. La vera amo eble ne havas tiel brilan eksteraĵon, nek buntan koloron, nek belan pakumon, nek pufreklamon, sed ĝi povas doni garantion per interna kvalito. Ne povas ne okazi elektra paneo aŭ lezado al la vera amo, sed ĝi kunportas atestilon por riparado ĝis bona stato, ĉar ĝi estas devontigo de du koroj skribita inter la ĉielo kaj la tero.

Ĉar la amsento estas organika tutaĵo, ĝi timas diserigon. Ĝi ŝajnas, kvazaŭ hardita vitro, kiu laŭdire ne disrompiĝus eĉ se tanko rulpremus sur ĝin, sed malfeliĉe ĝia malfortaĵo estas tro disrompiĝema por esti kurbigita kaj tro fragila por esti tranĉita. Kiam ĝi disrompiĝas, ĝi diseriĝis en sennombrajn fabgrandajn pecetojn kaj disverŝiĝas sur la teron kun tristaj malvarmaj rebriloj, kaj ne plu povas reveni al sia antaŭa formo.

La amsento timas malproksimecon, ĉar ĝi ne havas fortikajn krurojn. Distanco povas paligi la koloron de reciproka sopirado. Se eble, pli alproksimiĝu unu al la alia, ankoraŭ pli alproksimiĝu ĝis tia grado, ke akvo kaj lakto miksiĝas en perfekta harmonio. Neniel apartigu ĝin por provi ĝian fortecon. Por tion fari vi eble suferos senfinan pentadon. Kreu kiel eble plej multe da tempo por vivi ŝultro ĉe ŝultro, koro ĉe koro, kaj kunfandiĝi perfekte.

La amsento, kiel floro de kakto, timas efemerecon. La enamiĝantoj povas ne resti kune tagnokte, nek ĉiam intime kveradi, sed postulas longdaŭrecon, kiel la longan proceson de frotado de ferstango en pinglon.

La amsento timas ludadon de egalaj roluloj. Sur la ŝtalŝnuro de la amo oni ne devas lerni de la ŝnurdancista princo por fari danĝeran akrobataĵon. Kvankam vi ne falas por tempo, ŝanceliĝanta sur la ŝnuro, estas hazardeco, kiu vin savas. Ajna atako de ciklono povas faligi vin flirte ĝis pereo. Plej saĝe kaj sekure estas por vi tuj reveni de la alta aero al la ebena tero kaj restigi viajn profundajn piedsignojn sur la tero.

La amsento timas la zorgemon pri perfektigo. Ĝi permesas al vi havi taŭzitajn harojn, vin vesti per krudaj vestoj, manĝi simplajn nutraĵojn kaj vivi suferplenan vivon. Nur elkora entuziasmo povas doni apogon al la amsento.

La enamiĝantoj estas miopaj kaj astigmataj kaj direktas sian rigardon nur al pitoreskaj vidindaĵoj, kaj ili estas surdaj kaj turnas sian orelon nur al ĝojigaj kantoj kaj dancoj. La amsento igas vin unuflankeca kaj kredema, malpliigas vian intelekton, kaj kovigas al vi meman amdeziron. Tio, kion la amsento plej timas, estas putriĝo. Ĝi bezonas ĉiutagan injekton de vigla pasio, kiun ĝi ricevas trankvile kaj kviete, kiel profunda lageto sen levi ondetojn.

Kun tiom da malfortaĵoj de la amsento, ĉu ĝi havas nenion bonan?

La amsento estas la plej solida metalo de memorado, ne fandiĝanta en alta temperaturo nek kreve disrompiĝanta en glacia frosto. Se vi konstruigus spacan aviadilon de amo, vi povus stiri ĝin tra la vasta spaco.

La amsento estas pli vasta kosmo ol la ĉielo kaj la maro. En tiu unika spaco amasiĝas miriado da amplenaj steloj brilantaj. Unu malgranda planedo en ĝi flugas malsupren, formante pluvstrion de la amo, kiu emisias plenan lumon sur la tuta ĉielo.

La amsento estas magia kemia reakciilo, kiu povas turni amarecon en dolĉecon, fari unu minuton eternecon, ŝanĝi la ordinarajn vizaĝtrajtojn al tiuj de feo, kaj igi murmurantajn vortojn supersoni fulmotondran bruon.

La amsento estas la stepo, kiu povas naski ĉiajn estaĵojn. Tie elkreskas kapablo, kuraĝo, talento, amikeco, amzorgemo... Ĝi povas doti al vi ĉiujn bonvirtojn kaj belaĵojn de la mondo.

Inter vivo kaj morto troviĝas soleca vivovojaĝo. Teni veran amon al si mem estas la lampo, kiu povas varmigi la homan vivdaŭron.

       

 

                                                                                                elĉinigis  Vejdo


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录