世界语学习  

翻译研究

 

  邓迎雪

窗外有只啄木鸟

  失明后,他的记忆反倒越来越清晰鲜明。

  他常想起生病前的那个春天,他正坐在桌前看书,忽然窗前飞来一只灰褐色的小鸟,站在窗台上,机敏地四处张望。它的嘴巴又尖又长,像一枚坚硬的铁钩。翅膀和尾巴上的羽毛是黑白相间的条状花纹,非常漂亮。

  “好可爱的鸟!”他赞叹不已,眼睛一眨不眨,完全被它吸引住了,直到鸟儿飞到不远处的果园里。

  母亲笑说:“啄木鸟来咱家果园当医生呢,看来今年要大丰收啊。”

  如今,往事还历历在目,现实却早已物是人非。他的世界坍塌了,他喜爱的啄木鸟也不知飞向了哪里。

  想到这里,他又悄悄落泪。母亲在他身边坐下,也不说话,只是帮他擦去泪水,用粗糙的手温柔地捋顺他的头发。

一天,他正躺在床上发呆,母亲忽然喜滋滋地告诉他:“啄木鸟飞来了,正在咱家的窗台上。”

  他腾地一下坐起来,这真是一个惊喜,好像是故友重逢。

  他悄悄地问母亲:“和从前的那只一样吗?”母亲压低声音说:“一样,说不定就是以前的那只。”

  他脸扭向窗子,努力地倾听,可什么声音也没有。

  母亲解释:“今天它心情不好,不想唱歌呢。”

  自从他生病,母亲变得越来越坚强、幽默,他被母亲的话逗乐了。

  第二天,他果真听到了啄木鸟的叫声。那清脆的“昂─—昂─—”的叫声在他耳边萦绕。

其实,啄木鸟的叫声一点也不悦耳,但在他听来宛若天籁。

  啄木鸟好像知道他的心事,隔三岔五就停落在他窗前唱歌,好像是和他进行着简短的对话。每次鸟儿来、他的内心都充满了喜悦。他想象着鸟儿站在窗前四处张望的模样:阳光洒在它身上,给它披上一件金色的纱衣,它犀利的嘴巴随着它的小脑袋,来回变动着方向,像是随时准备出诊的医生……想到这里,他的脸上露出轻轻的微笑。

  母亲也喜欢这只啄木鸟。每次小鸟飞来,母亲就静静地坐在他的对面,一句话也不说。他想,母亲肯定是看呆了。

  当人生天地变得越来越狭小的时候,陪伴在他身边的除了亲情,还有一只像老朋友般的啄木鸟,这让他感到非常欣慰。

  后来,母亲又带着他四处求医,他终于复明了!

  眼前的母亲苍老了许多,秋风吹来,一缕白发飘在她瘦削的脸上,似乎想掩住她饱含热泪的眼睛。但那眼泪最终没有藏住,顺着她沾满幸福的脸颊滑落下来。

  他牵起母亲枯瘦的手,哽咽难言。

  回到家,他走到窗前,想看看窗外有没有那只啄木鸟。

  然而,外面的一切让他目瞪口呆,以前那一片郁郁葱葱的果园不见踪影,取而代之的是—片简易的铁板房。

  “你生病那年我就把果园卖了。”母亲充满歉意地说。

  那一定是给他看病用了。母亲一直对他说,看病花的都是家里以前攒的钱,原来是骗他。想到这里,他又纳闷,啄木鸟又是从哪儿来的?

  母亲笑着说:“没有啄木鸟……那是为让你开心.俺自个儿搞的发明,放的录音哩。”

  他的眼泪缓缓地流了下来。母亲已经60多岁,是个普通的农村妇女,没有多少文化,“放录音”也许是她这辈子最厉害的发明吧。

  他没有再见过那只啄木鸟,但他心里一直有只美丽的小鸟——一只用母爱绘成的鸟儿,永远飞翔在他的生命里。

 

 

  Deng Yingxue

Ĉe la fenestro troviĝas pego

Post blindiĝo de liaj okuloj, liaj memoroj fariĝis pli kaj pli klaraj kaj freŝaj.

Li ofte pensis pri la printempo, antaŭ kiu lin trafis la okulmalsano. Tiam li estis leganta libron ĉe la tablo. Subite grizbruna birdo alflugis al la fenestro. Starante sur la fenestrobreto, ĝi sagace ĉirkaŭrigardis. Ĝi havis pintan kaj longan bekon, kiu similis al solida ferhoko. La plumoj sur ĝiaj flugiloj kaj vosto kun miksitaj koloroj de nigro kaj blanko impresis bele.

“Kiel aminda birdo!” li senĉese laŭdadis. Li ĝin fikse rigardis sen palpebrumado, tute absorbite, ĝis ĝi forflugis al fruktoĝardeno nemalproksima.

La patrino ridetante diris: “La pego alvenas al nia fruktoĝardeno kiel kuracisto. Ŝajnas, ke ni havos riĉan rikolton ĉijare.”

Ĝis nun tiuj paseoj ankoraŭ ŝvebas antaŭ liaj okuloj, sed la realo jam tute ŝanĝiĝis. Lia mondo disfalis, kaj la pego, kiun li ŝatis, forflugis oni ne scias kien.

Pensante pri tio, li kaŝe faligis larmojn. La patrino sidiĝis ĉe li senvorte, nur forviŝis liajn larmojn kaj milde glatigis liajn harojn per sia kruda mano.

Iutage, kiam li kuŝis stupore en la lito, subite la patrino gaje diris al li: “La pego alflugis kaj nun ĝi staras sur la fenestrobreto de nia hejmo.”

Li abrupte sidiĝis. Tio vere estis surprizo, kvazaŭ du malnovaj amikoj renkontiĝus.

Li malaŭte demandis al sia patrino: “Ĉu ĝi estas la sama kiel tiu antaŭe?

Ŝi duonvoĉe respondis: “Jes, eble ĝi ja estas tiu, kiun ni vidis antaŭe.”

Turninte sian vizaĝon, li penis aŭskulti, sed li aŭdis nenian voĉon.

Ŝi klarigis: “Ĝi ne havas bonan humoron hodiaŭ. Ĝi ne volas kanti.”

Ekde kiam li malsaniĝis, ŝi fariĝis pli kaj pli firma kaj humura. Ŝia spritaĵo lin amuzis.

La duan tagon li vere aŭdis la pepadon de la pego, kies klaraj kaj melodiaj “Ang-Ang” krioj ankoraŭ sonis ĉe liaj oreloj.

Fakte la krioj de pego estis neniom belsonaj, sed en liaj oreloj tiuj krioj kvazaŭ venis el la ĉielo.

La pego verŝajne konis lian koron, kaj de tempo al tempo flugfalis sur la fenestrobreton kaj kantis por li, kvazaŭ konversaciante kun li. Ĉiufoje, kiam la birdo alflugis, lia koro pleniĝis je ĝojo. Li imagis, kiel la birdo ĉirkaŭrigardas, starante sur la fenestrobreto: sunlumo disverŝas radiojn sur ĝian korpon, vestante ĝin per orkolora gazo; ĝia akra beko, kune kun la kapo, turniĝas en diversaj direktoj, ŝajne ĝi pretigas sin eliri por kuracado en ĉiu momento... Pensante pri tio, li montris delikatan rideton sur la vizaĝo.

Ankaŭ la patrino ŝatis tiun pegon. Ĉiufoje, kiam la birdo alflugis, ŝi sidiĝis silente kontraŭ li, sen diri unu vorton. Li konsideris, ke lia patrino certe stuporiĝas en rigardado al ĝi.

Kiam lia mondo fariĝas pli kaj pli mallarĝa, krom lia patrino akompananta lin, la pego, kiel malnova amiko, des pli sentigis lin tre plezura.

Poste lia patrino kunportis lin ĉien por kuracado, kaj li finfine liberiĝis de blindeco!

Antaŭ liaj okuloj la patrino aspektis multe pli maljuna kaj kaduka ol antaŭe. Ventblovo flirtigis faskon da blankaj haroj al ŝia vizaĝo, kvazaŭ ŝirmante ŝiajn okulojn plenajn je varmaj larmoperloj. Sed ŝiaj larmoj ne povis esti retenitaj kaj falglitis sur ŝia osteca vizaĝo kun feliĉa mieno.

Li prenis la patrinon je la mano, ne povante ekparoli kun retenitaj plorsingultoj.

Kiam li hejmenrevenis, li iris al la fenestro por rigardi, ĉu la pego ankoraŭ troviĝas tie.

Tamen ĉio ekster la fenestro surprizis lin. La antaŭa ĝardeno en pompanta verdaĵo jam malaperis senspure, kaj anstataŭe staris vico da simplaj kabanoj el ferplatoj.

“Tiujare, kiam vi malsaniĝis, mi forvendis la ĝardenon,” la patrino diris kun granda bedaŭro.

Estis certe, ke ŝi elspezis la monon por kuraci lin. Antaŭe ŝi ĉiam diris al li, ke la mono por kuraci lian malsanon estas la mono, kiun ŝi ŝparis. Tio pruvis, ke ŝi trompis lin. Kaj ankaŭ li naskis dubon, de kie ŝi venigis la pegon.

Kun rideto ŝi diris: “Nenia pego... Por ĝojigi vin mi mem faris inventon: mi aŭdigis sonregistraĵon.

Liaj larmoj malrapide falis. Lia patrino, jam pli ol sesdek-jara, ne estis multe klera. “Aŭdigi sonregistraĵon” eble estis ŝia plej granda inventaĵo dum ŝia tuta vivo.

Li neniam vidas plu tiun pegon, sed en lia koro ĉiam troviĝas unu bela birdo, la birdo kiu estas pentrita per la patrina amo kaj eterne ŝvebas en lia vivo.

 

                                                                  elĉinigis  Vejdo


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录