世界语学习  

翻译研究

 

丁立梅

 

 

每一棵草都会开花

 

 

  去乡下,跟母亲一起到地里去,惊奇地发现,一种叫牛耳朵的草,开了细小的黄花。那些小小的花,羞涩地藏在叶间,不细看,还真看不出。我说,怎么草也开花?母亲笑着扫过一眼来,淡淡说,每一棵草,都会开花的。愣住,细想,还真是这样。蒲公英开花是众所周知的,开成白白的绒球球,轻轻一吹,满天飞花。狗尾巴草开的花,就像一条狗尾巴,若成片,是再美不过的风景。蒿子开花,是大团大团的……就没见过不开花的草。

 

  曾教过一个学生,很不出众的一个孩子,皮肤黑黑的,还有些耳聋。因不怎么听见声音,他总是竭力张着他的耳朵,微向前伸了头,作出努力倾听的样子。这样的孩子,成绩自然好不了,所有的学科竞赛,譬如物理竞赛,化学竞赛,他都是被忽略的一个。甚至,学期大考时,他的分数,也不被计入班级总分。所有人都把他当残疾,可有,可无。

 

  他的父亲,一个皮肤同样幽黑的中年人,常到学校来看他,站在教室外。他回头看看窗外的父亲,也不出去,只送出一个笑容。那笑容真是灿烂,盛开的野菊花般的,有大把阳光藏在里头。我很好奇他绽放出那样的笑,问他,为什么不出去跟父亲说话?他回我,爸爸知道我很努力的。我轻轻叹一口气,在心里。有些感动,又有些感伤。并不认为他,可以改变自己什么。

 

  学期要结束的时候,学校组织学生手工竞赛,是要到省里夺奖的,这关系到学校的声誉。平素的劳技课,都被充公上了语文、数学,学生们的手工水平,实在有限,收上去的作品,很令人失望。这时,却爆出冷门,有孩子送去手工泥娃娃一组,十个。每个泥娃娃,都各具情态,或嬉笑,或遐想。活泼、纯真、美好,让人惊叹。作品报上省里去,顺利夺得特等奖。全省的特等奖,只设了一名,其轰动效应,可想而知。

 

  学校开大会表彰这个做出泥娃娃的孩子。热烈的掌声中,走上台的,竟是黑黑的他——那个耳聋的孩子。或许是第一次站到这样的台上,他神情很是局促不安,只是低了头,羞涩地笑。让他谈获奖体会,他嗫嚅半天,说,我想,只要我努力,我总会做成一件事的。刹那间,台下一片静,静得阳光掉落的声音,都能听得见。

 

  从此面对学生,我再不敢轻易看轻他们中任何一个。他们就如同乡间的那些草们,每棵草都有每棵草的花期,哪怕是最不起眼的牛耳朵,也会把黄的花,藏在叶间。开得细小而执著。

 

 

 

Ding Limei

 

Ĉiu herbo povas disflori

 

Kiam mi iris al kampoj kune kun mia patrino, ni surprizite trovis, ke la herbo nomata Bov-orelo portas delikatajn flavajn florojn. Tiuj etaj floroj honteme sin kaŝas inter folioj. Se vi ne pririgardas ilin zorgeme, vi vere ne povas vidi ilin. Mi demandis, kial herboj disfloras. Ridete ĵetinte ekrigardon al mi, ŝi seke respondis, ke ĉiu herbo kapablas disflori. Stuporiĝinte, mi faris zorgeman pripenson: ŝia eldiro estas vera. Kiel oni scias, leontodo kapablas disflori. Ĝiaj floroj aspektas kiel blankaj vilaj buloj kaj je ekblovo de vento ili flirtas disen en la aero. La floro de hundvosta herbo vere similas la voston de hundo. Ili povas formi la plej belan pejzaĝon, se ili vaste etendiĝas. Kiam artemizio disfloras, ĝi portas grandrondajn florojn... Oni ne povas vidi la herbojn, kiuj ne disfloras.

Mi instruis lernanton, ne tiom elstaran, kun bruna haŭto kaj iom surdan. Ĉar li ne povis klare aŭdi, li ĉiam streĉis siajn orelojn kaj iom antaŭen klinis la kapon por pene aŭskulti. Tia knabo nature ne povis akiri bonajn notojn en lernado. En ĉiuj fakaj konkursoj, kiaj la fizika kaj kemia, li estis preteratentata. Eĉ en la fina ekzameno de la semestro oni ne inkludis liajn notojn en la klasan not-sumon por kalkuli. Ĉiuj rigardis lin kiel handikapulon ignoreblan.

Lia patro, kun same bruna haŭto, ofte venis al la lernejo kaj staris ekster la klasĉambro por lin vidi. Turninte la kapon, la knabo nur sendis al li rideton anstataŭ eliri lin renkonti. Lia rideto estis tiel brila kiel sovaĝa lekanto en pompa florado, kun multe da sunlumo kaŝita en ĝi. Scivolante pri lia brila rideto, mi demandis al li, kial li ne eliris paroli kun sia patro. Li respondis al mi, ke lia patro certas pri lia diligenteco. Mi eligis malpezan suspiron, kun iom da emocio kaj iom da tristeco en la koro. Mi ne konsideris, ke li povas ŝanĝi iom en si.

Proksime al la fino de la semestro la lernejo okazigis la konkurson de manlaborado de la lernantoj por gajni premiojn en la samspeca konkurso provinc-nivela, kio rilatis al la reputacio de la lernejo. En ordinara tempo la lecionoj pri manlaboraj teknikoj estis anstataŭitaj de la lecionoj ĉinlingvaj kaj matematikaj. Pro tio la nivelo de manlaborado de la lernantoj estis malalta kaj iliaj manfaritaj verkoj malesperigaj. Tamen venis neatendita novaĵo. Iu knabo prezentis dekon da kotaj homfiguroj manfaritaj, kiuj havis malsamajn trajtojn, kiaj kun rida mieno aŭ en enpensiĝema pozo. Ili aspektis vigle, sincere vivsimile kaj bele, kiuj tre mirigis spektantojn. Kiam tiuj kotaj homfiguroj estis senditaj al la provinca konkurso, ili glate gajnis la specialan premion ununuran en la tuta provinco. Imagu, kian sensacion tio vekas!

La lernejo okazigis kunvenon por prilaŭdi la knabon. En varma manklakado tiu, kiu suriris la podion, ja estis la surda knabo kun bruna haŭto. Eble pro tio, ke li unuafoje staris sur tia podio, li montriĝis sinĝena kaj honteme ridetis kun mallevita kapo. Kiam li estis postulata paroli pri sia penso pri la aljuĝita premio, li, post longatempa balbutado, diris: “Mi pensas, ke se mi nur faras klopodojn, mi povos akiri sukceson.” Tuj poste regis inter ĉeestantoj tia silento, ke eĉ povus aŭdiĝi la sono de pinglo falanta sur la teron.

Ekde tiam mi ne plu kuraĝis malalte taksi ĉiun el miaj lernantoj. Ili ĉiuj similas tiujn herbojn sur la kampo, kiuj havas sian propran tempon disflori. Eĉ la malplej elstara Bov-orelo kaŝas siajn flavajn delikatajn kaj obstinemajn florojn inter folioj.

 

                                                                                                                                elĉinigis  Vejdo


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录