世界语学习  

翻译研究

 

刘白羽

 

白蝴蝶之恋

 

  春意甚浓了,但在北方还是五风十雨,春寒料峭,一阵暖人心意的春风刚刚吹过,又来了一阵冷雨。我在草地上走着,忽然,在鲜嫩的春草旁看到一只雪白的蝴蝶被雨水打落在地面上。沾湿的翅膀轻微地簌簌颤动着,张不开来。它奄奄一息,即将逝去。它白得像一片小雪花,轻柔纤细,楚楚动人,多么可怜呀!

 

  它从哪儿来?要飞向哪儿去?我痴痴地望着它。忽然像有一滴圣洁的水滴落在灵魂的深处,我的心灵给一道白闪闪的柔软而又强烈的光照亮了。我弯下身,小心翼翼地把白蝴蝶捏起来,放在手心里。

  这已经冻僵了的小生灵发蔫了,它细细的足脚动弹了一下,就歪在我的手中。我哈着气,送给它一丝温暖,蝴蝶渐渐苏醒过来。它是被刚才那强暴的风雨吓蒙了吧?不过,它确实太纤弱了。你看,那白茸茸的像透明的薄纱似的翅膀,两根黑色的须向前伸展着,两点黑漆似的眼睛,几只像丝一样细的脚。可是,这纤弱的小生灵,它飞出来是为了寻觅什么呢?在这阴睛不定的天气里,它表现出寻求者何等非凡的勇气。

 

  它活过来了,我感到无限的喜悦。

 

  这时,风过去了,雨也过去了。太阳明亮的光辉照满宇宙,照满人间,一切都那样晶莹,那样明媚。树叶由嫩绿变成深绿了,草地上开满了小米粒那样大的小花朵,我把蝴蝶放在一片盛满阳光的嫩叶上,向草地漫步而去。但我的灵魂在呐喊——开始像很遥远、很遥远……我还以为天空中又来了风、来了雨,后来我才知道这风雨就在我的心灵深处。我为什么把一个生灵弃之不顾,……于是我折转身又走回去,又走到那株古老婆娑的大树那儿。谁知那只白蝴蝶缓缓地、缓缓地在树叶上蠕动呢!我不惊动它,只静静地看着。阳光闪发着一种淡红色,在那叶片上燃烧,于是带来了火、热、光明、生命,雨珠被它晒干了,那树叶像绿玻璃片一样透明、清亮。

 

  我那美丽的白蝴蝶呀!我那勇敢的白蝴蝶呀!它试了几次,终于一跃而起,展翅飞翔,活泼伶俐地在我周围翩翩飞舞好了一阵,又向清明如洗的空中冉冉飞去,愈飞愈远,消失不见了。

  这时,一江春水在我心头轻轻地荡漾。在白蝴蝶危难时我怜悯它,可是当它真的自由翱翔而去时我又感到如此失落、怅惘。唉!人啊人……我默默伫望一阵,转身向草地走去。

  Liu Baiyu

Korinklino al blanka papilio

La printempo jam atingas sian kulminon, sed la nordo spertas alterne ventojn kaj pluvojn kaj ankoraŭ sentiĝas malvarmo kiel ĉe printempa komenco. Tuj post blovado de kor-varmiga printempa vento sekvas malvarma pluvo. Irante sur la herbejo, mi subite rimarkas apud la junverdaj herboj neĝe blankan papilion faligita de la pluvo sur la teron. Ĝi ne povas etendi siajn malsekigitajn kaj delikate tremetantajn flugilojn. Ĝi jam estas en agonio, baldaŭ pereonta. Ĝi estas tiel blanka kiel eta neĝfloko, malpeza, gracila kaj tiel kortuŝa, ke ĝi vekas kompaton.

De kie ĝi venis? Kien ĝi flugas? Ĝin mi stulte rigardas. Subite mi sentas, ke sankta kaj pura akvoguto falas sur la profundon de mia animo kaj brile blanka kaj mola lumo heligas mian animon. Klinante min, mi zorgeme pinĉas la blankan papilion kaj metas ĝin en mian manon.

Jam rigida pro frosto, tiu ĉi estaĵeto movetis sian maldikajn krurojn kaj oblikve klinas sin flanken sur mia manplato. Mi senĉese elspiris al ĝi striojn da varmo kaj ĝi iom post iom vekiĝas. Ĉu eble ĝi estis terurita de ĵusa forta ventpluvo? Tamen ĝi vere estas tro gracila kaj malforta. Jen paro da blanke vilaj kaj organdieskaj flugiloj, du nigraj antenoj etenditaj antaŭen, du nigralakaj okuletoj kaj kelkaj silkece maldikaj kruroj. Sed kion tia malforta estaĵeto elflugis por serĉi? En tiel kaprica vetero, jen serena jen nebula, ĝi, kiel serĉanto, montras tiom da neordinara kuraĝo kiom oni ne povas imagi.

Ĝi reviviĝas kaj mi sentas senliman ĝojon.

Tiam vento kaj pluvo jam formortis. La brila lumo de la suno plenigas la kosmon kaj la homan mondon. Ĉio aspektas tiel kristale kaj tiel rebrile. Folioj turniĝas de junverdeco al malhelverdeco kaj la herbejo plenas je floretoj grandaj kiel rizgrajnoj. Mi metas la papilion sur sunplenan folion kaj ekpaŝas al la herbejo. Tamen mia animo estas krianta, komence de malproksime, tre malproksime... Mi supozas, ke alvenas vento kaj pluvo el la ĉielo, kaj poste mi konscias, ke la vento kaj pluvo troviĝas ĝuste en mia korfundo. Kial mi ignore forlasas unu estaĵon? ... Sekve mi turnas min kaj reiras, iras denove al la antikva arbego kun foli-riĉa krono. Mi neniel imagas, ke la blanka papilio lante rampas sur la folio! Mi ne ĝin ĝenas kaj mi nur silente ĝin observas. La sunlumo eligas pale ruĝetan koloron kaj brulas sur tiu folio, alportante fajron, varmon, lumon kaj vivon. Pluvgutoj estas sekigitaj en la sunlumo kaj tiu folio fariĝas travidebla kaj klara, kiel verda glaco.

Mia bela blanka papilio! Mia kuraĝa blanka papilio! Ĝi faras kelkajn provojn, finfine levas sin kun elano, flugas svingante la flugilojn, vivece kaj lerte dance flirtas ĉirkaŭ mi dum longa tempo, flugas malrapide al la pure lavita ĉielo, malproksimen kaj malproksimen, ĝis ĝi malaperas senspure.

Tiam printempa riverfluoj leĝere ondetis en mia koro. Kiam la blanka papilio sin trovis en danĝero, mi montris kompaton al ĝi, sed kiam ĝi vere soris libere kaj forflugis, mi sentis min tiom perdita kaj ĉagrena. “Ve! Ni homoj...” Mi silente fikse rigardis dum kelka momento kaj turninte min, iris al la herbejo.

                                                                                                                                elĉinigis  Vejdo


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录