世界语学习  

翻译研究

 

  张抗抗

 

窗前的树

 

我家窗前有一棵树,那是一棵高大的洋槐。

洋槐在春天,似乎比其它的树都沉稳些。杨与柳都已翠叶青青,它才爆发出米粒大的嫩芽:只星星点点的一层隐绿,悄悄然绝不喧哗。又过了些日子,忽然就挂满了一串串葡萄似的花苞,又如一只只浅绿色的蜻蜓缀满树枝——当它张开翅膀跃跃欲飞时,薄薄的羽翼在春日温和的云朵下染织成一片耀眼的银色。那个清晨你会被一阵来自梦中的花香唤醒,那香味甘甜淡雅、撩人心脾,却又若有若无。你寻着这馥郁走上阳台,你的身子为之一震,你的眼前为之一亮,顿时整个世界都因此灿烂而壮丽:满满的一树雪白,袅袅低垂,如瀑布倾泻四溅。银珠般的花瓣在清风中微微飘荡,花气熏人,人也陶醉。

便设法用手勾一串鲜嫩的槐花,一小朵一小朵地放进嘴里,如一个圣洁的吻,甜津津、凉丝丝的。轻轻地咽下,心也香了。

槐花开过,才知春是真的来了。铺在桌上的稿纸,便也文思灵动起来。那时的文字,就有了些轻松。

夏的洋槐,巍巍然郁郁葱葱,一派的生机勃发。夏日常有雨,暴雨如注时,偏爱久久站在窗前看我的槐树——它任凭狂风将树冠刮得东歪西倒,满树的绿叶呼号犹如一头发怒的雄狮,它翻滚,它旋转,它战栗,它呻吟。曾有好几次我以为它会被风暴折断,闪电与雷鸣照亮黑暗的瞬间,我窥见它的树干却始终岿然。大雨过后,它轻轻抖落树身的水珠,那一片片细碎光滑的叶子被雨水洗得发亮,饱含着水分,安详而平静。

那个时刻我便为它幽幽地滋生出一种感动。自己的心似乎变得干净而澄明。雨后清新的湿气萦绕书桌徘徊不去,我想这书桌会不会是用洋槐树木做成的呢?否则为何它负载着沉重的思维却依然结实有力。

洋槐伴我一春一夏的绿色,到秋天,艳阳在树顶涂出一抹金黄,不几日,窗前已是装点得金碧辉煌。秋风乍起,金色的槐树叶如雨纷纷飘落,我的思路便常常被树叶的沙沙声打断。我明白那是一种告别的方式。它们从不缠缠绵绵凄凄切切,它们只是痛痛快快利利索索地向我挥挥手连头也不回。它们离开了槐树就好比清除了衰老抛去了陈旧,是一个必然一种整合,一次更新。它们一日日稀疏凋零,安然地沉入泥土,把自己还原给自己。他们需要休养生息,一如我需要忘却所有的陈词滥调而寻找新的开始。所以凝望一棵斑驳而残缺的树,我并不怎样的觉得感伤和悲凉——我知道它们明年还会再来。

冬天的洋槐便静静地沉默。它赤裸着全身一无遮挡,向我展示它的挺拔与骄傲。或许没人理会过它的存在,它活得孤独,却也活得自信,活得潇洒。寒流摇撼它时,它黑色的枝条俨然如乐队指挥庄严的手臂,指挥着风的合奏。树叶落尽以后,树叉间露出一只褐色的鸟窝,肥硕的喜鹊啄着树叉喳喳欢叫,几只麻雀飞来飞去飞到阳台上寻食,偶尔还有乌鸦的黑影匆匆掠过,时喜时悲地营造出一派生命的气氛,使我常常猜测着鸟们的语言,也许是在提醒着我什么。雪后的槐树一身素裹银光璀璨,在阳光还未及融化它时,真不知是雪如槐花,还是槐花如雪。

年复一年,我已同我的洋槐过了六个春秋。在我的一生中,我与槐树无言相对的时间将超过所有的人,这段漫长又真实的日子,槐树与我无声的对话,便构成一种神秘的默契。

 

 

 Zhang Kangkang

La arbo antaŭ la fenestro

Antaŭ la fenestro de mia hejmo staras arbo, kiu estas alta soforo.

En la printempo la soforo ŝajne estas pli deteniĝema ol aliaj arboj. Kiam poploj kaj salikoj jam vestas sin per junverdaj folioj, ĝi komencas ekspodi per ŝosoj grandaj kiel rizgrajnoj, nur punktitaj per kaŝita verdeco kaj restante absolute silentaj. Post kelkaj tagoj ĝi abrupte portas grapolojn da vinbereskaj burĝonoj, kiel helverdaj libeloj pretaj flugi kun maldikaj organdiaj flugiloj arĝente tinkturitaj sub la printempaj varmetaj nuboj. Tiun frumatenon vi povos esti vekita de alblovo da aromo el la sonĝo, la aromo dolĉa kaj delikata, tiklanta viajn viscerojn kaj ŝajne ekzistanta aŭ tute ne ekzistanta. Laŭ tiu bonodoro vi suriros la balkonon kaj suprizite ekhavos klaran vidkampon. Tuj la tuta mondo ŝajne fariĝas ĉarma kaj splenda pro la vidaĵo. La tuta arbo kovriĝas per neĝa blankeco, kiu bele falpendas malalte, kvazaŭ akvofalo disŝprucanta. La petaloj, kiel arĝentaj bidoj, leĝere svinĝiĝas en zefiro, elspirante nazpikajn kaj ebriigan aromon.

Se vi pene deŝiros grapolon da freŝaj kaj delikataj soforfloroj kaj metos ilin en vian buŝon unu post alia, vi sentos sanktan kison dolĉan kaj friskan. Kaj se vi malpeze ĝin englutos, via koro fariĝos aroma.

Post disflorado de soforfloroj, mi ekkonscias, ke la printempo vere alvenas. Mi ekhavas pli lertan inspiron, klinante min super la papero por manuskripto sur la tablo. Pro tio mia skribado fariĝas pli facila.

En somero la soforo aspektas impone, pompe kaj vivplene. Dum tiu sezono oftas pluvado. Kiam pluvego torente falis, mi emis stari antaŭ la fenestro longan tempon por observi la soforon, kiu rezignacie kliniĝas dekstren aŭ maldekstren en ventego, kaj kies verdaj folioj, kiel furioza leono, ruliĝas, turniĝas, tremas kaj ĝemadas. Kelkfoje mi konsideris, ke ĝi disrompiĝos de ŝtormpluvo. Dum la momento de brilado de fulmado kaj tondro mi vidis, ke ĝi staras firme la tutan tempon. Post pluvado ĝi malpeze deskuis la pluvgutojn de sia korpo kaj ĝiaj delikataj kaj glataj folioj, plene malsekigitaj kaj brile lavitaj de la pluvakvo, montriĝis kalmaj kaj trankvilaj.

Tiumomente mi naskis kaŝitan emocion por ĝi. Kaj mia koro ŝajne fariĝis pura kaj kristale klara. La freŝa kaj humida vaporo ŝvebis ĉirkaŭ la tablo kaj rifuzis foriri. Mi pensis, ĉu ĝi estas farita el la ligno de soforarbo? Alie, kial ĝi povas resti solida kaj fortika, portante pezajn pensojn?

La soforo jam akompanis min dum printempo kaj somero per sia verdeco. Kiam alvenas aŭtuno, la bela suno farbas la arbkronon per streko da ora koloro kaj antaŭ la fenestro prezentiĝas orkolora pompeco. Je ekblovo de la aŭtuna vento la orkoloraj folioj de la soforo pluve falas unuj post aliaj kaj mia pensfadeno ofte estas rompita de la susurado de la folioj. Mi komprenas, ke tio estas maniero de adiaŭado. Ili neniam montras tristan alkroĉiĝemon, sed simple kaj decideme adiaŭadon per eksvingo de mano eĉ sen turni sian kapon. Ili foriris de la soforo, kvazaŭ eliminante maljuniĝon aŭ forĵetante malnovecon, kio kondukas al necesa kombinado kaj al refoja renovigo. Ili fariĝis maldensaj kaj velkintaj kaj sinkis en la grundon, revenante al sia antaŭa memo. Ili bezonas ripozon por reakiri sian forton, ĝuste kiel mi bezonas forgesi tiujn kliŝaĵojn por serĉi la novan vivon. Pro tio, kiam mi fiksrigardas arbon veterbatitan kaj foli-mankan, mi tamen sentas nek afliktitecon nek tristecon, ĉar mi scias, ke ili reaperos la venontan jaron.

En vintro la soforo silentas en kvieteco. Ĝia nuda trunko, sen ajna kovro, montras al mi siajn imponecon kaj fierecon. Eble neniu donas atenton al ĝia ekzistado, sed ĝi, kvankam en soleco, vivas memfide kaj senĝene. Kiam frosta fluo skuadis ĝin, ĝiaj nigraj branĉoj, kiel brakoj de dirigento, direktis kunludadon de ventoj. Kiam la folioj tute forfalis, malkaŝiĝis bruna birda nesto ĉe la forko de branĉoj. Grasaj pigoj ĝoje ĉirpis, bekante branĉojn, kelkaj paseroj alflugis al la balkono por serĉi nutraĵojn, kaj okaze la nigra ombro de korvoj fulme preterŝvebis, kio kreis vivecan etoson jen per ĝojo jen per tristo. Tio ofte igis min diveni, kion la birdoj diras — eble ili rimarkigas min pri io. Post neĝado la soforo estas brile volvita per arĝenta koloro. Antaŭ ol la suno fandas la neĝon, oni vere ne scias, ĉu la neĝo similas al soforfloroj aŭ la soforfloroj blankas kiel neĝo.

Jaron post jaro mi akompanas la soforon ses printempojn kaj aŭtunojn. Dum mia tuta vivo la tempo, dum kiu mi kaj la soforo senvorte vidalvidas, superas tiun de ĉiuj homoj. En la longaj kaj realaj tagoj la sensona dialogo inter mi kaj la soforo formas misteran interkompreniĝon.

                                                                                                                                elĉinigis  Vejdo

 


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录