世界语学习  

翻译研究

  毕淑敏

失去四肢的泳者

 

一位外国女孩,给我讲了这样一个故事——

举行残疾人运动会,报名的时候,来了一个失却了双腿的人,说他要参加游泳比赛。登记小姐很小心地问他在水里将怎样游,失却双腿的人说他会用双手游泳。

又来了一个失却了双臂的人,也要报名参加游泳比赛,小姐问他将如何游,失却双臂的人说他会用双腿游泳。

小姐刚给他们登记完了,来了一个既没有双腿也没有双臂,也就是说,整个失却了四肢的人,也要报名参加游泳比赛。小姐竭力镇静自己,小声问他将怎样游泳,那人笑嘻嘻地答道:我将用耳朵游泳。

他失却四肢的躯体好似圆滚滚的梭。由于长久的努力,他的耳朵大而强健,能十分灵活地扑动向前。下水试游,他如同一枚鱼雷出膛,速度比常人还快。于是,知道底细的人们暗暗传说,一个伟大的世界纪录即将诞生。

正式比赛那一天,人山人海。当失却四肢的人出现在跳台的时候,简直山呼海啸。发令枪响了,运动员嘭嘭入水。一道道白箭推进,浪花迸溅,竟令人一时看不清英雄的所在。比赛的结果出来了,冠军是失却双腿的人。季军是……

英雄呢?没有人看到英雄在哪里,起码是在终点线的附近,找不着英雄独特的身姿。真奇怪,大家分明看到失却四肢的游泳者,跳进水里了啊!

于是更多的人开始寻找,终于在起点附近摸到了英雄。他沉入水底,已经淹死了。在他的头上,戴着一顶鲜艳的游泳帽,遮住了耳朵。那是根据泳场规则,在比赛前由一位美丽的姑娘给他戴上的。

我曾将这个故事讲给旁人听。听完之后的反应,形形色色。

有人说,那是一个阴谋。可能是哪个想夺冠军的人出的损招——扼杀了别人才能保住自己。有人说,那个来送泳帽的人,如果不是一个漂亮的女孩子就好了。泳者就不会神魂颠倒。就算全世界的人都忘记了他的耳朵的功能,他也会保持清醒,拒绝戴那顶美丽杀人的帽子。 有人说,既然没了手和脚,就该守本分,游什么泳呢?要知道水火无情,孤注一掷的时候,风险随时会将你吞没。

有人说,为什么要有这么混账的规则,游泳帽有什么作用?各行各业都有这种教条的规矩,不知害了多少人才,重重陋习何时才会终结?

我把这些议论告诉女孩。她说,干吗都是负面?这是一个笑话啊,虽然有一点深沉。当我们没有脚的时候,我们可以用手奋斗。当我们手和脚都没有的时候,我们可以用耳朵奋斗。

但是,即使在这时,我们依然有失败甚至完全毁灭的可能。很多英雄,在战胜了常人难以想像的艰难困苦之后,并没有得到最后的成功。凶手正是自己的耳朵——你的最值得骄傲的本领!

 

 

 

  Bi Shumin

Naĝanto sen kvar membroj

Fremdlanda knabino rakontis al mi jenan historieton.

Kiam oni anoncis sin por partopreni en sportkunveno por handikapuloj, alvenis homo sen kruroj kaj li volis partopreni en la konkurso de naĝado. La registranta fraŭlino zorgeme demandis al li, kiel li naĝos en akvo. Li respondis, ke li naĝos per ambaŭ manoj.

Kaj alvenis alia homo, kiu perdis siajn brakojn, kaj ankaŭ li volis anonci sin por la naĝa konkurso. La registristino demandis al li, kiamaniere li naĝos. Li respondis, ke li naĝos per ambaŭ kruroj.

Apenaŭ la fraŭlino notis ilian nomon, alvenis la homo sen kruroj kaj brakoj, t.e. li perdis ĉiujn siajn kvar membrojn, kaj li volis partopreni en la konkurso. Ŝi penis sin trankviligi kaj mallaŭte demandis al li, kiel li naĝos. Kun rideto li respondis: “Mi naĝos per miaj oreloj.”

Lia korpo sen brakoj kaj kruroj similis al pufe ronda navedo. Dank’ al longatempa penado, liaj oreloj aspektis grande kaj fortike kaj li povis facilmove sin ĵeti antaŭen. Ĉe prova naĝado, li, kiel pafita torpedo, multe pli rapidis ol ordinaraj naĝantoj. Pro tio tiuj, kiuj konis lian rapidecon, babilis kaŝe, ke kreiĝos granda nova mondrekordo.

En la tago de konkurso plenplenis spektantoj. Kiam la homo sen kvar membroj aperis sur starto-soklo, eksplodis aklamado simila al mara muĝado. Ĉe eksono de startig-pistolo la konkursantoj ĉiuj ensaltis en akvon kun plaŭdaj sonoj. Blankaj sagoj sin ĵetis antaŭen kaj ŝprucigis ondetojn. Oni eĉ ne povis distingi, kiu estas kiu en la naĝbaseno. Elvenis la rezulto de la konkurso. La ĉampiono tamen estis la homo sen kruroj, kaj la tria loko apartenis al...

Kie estis tiu heroo? Oni trovis lin nenie. Almenaŭ oni ne povis trovis lian unikan korpon ĉirkaŭ la cellinio. Kiel strange! Oni ja vidis per siaj propraj okuloj la homon sen kvar membroj ensalti en akvon!

Pro tio pli da homoj ekserĉis kaj fine oni palpe trovis apud la startlinio la heroon, kiu jam dronis, sinkinte sur la fundon. Sur lia kapo sidis kolorriĉa naĝoĉapo kovranta liajn orelojn. Bela fraŭlino surmetis ĝin sur lian kapon laŭ la reguloj de la naĝbaseno.

Mi transrakontis ĉi tiun rakonton al la aliaj. Aŭdinte tion, la aŭskultantoj esprimis diversajn opiniojn.

Kelkaj diris, ke tio estas komploto, en kiu iu mortigis lin por kapti ĉampionecon; kelkaj diris, ke estus pli bone, se tiu, kiu sendis la naĝoĉapon, ne estus bela fraŭlino, kaj tiel la naĝanto ne estus ravita ĝis kapoperdiĝo, kaj eĉ se la tuta mondo forgesus la funkcion de liaj oreloj, li povus teni sin klarmensa kaj rifuzus surporti tian mortigan naĝoĉapon; aliaj asertis, ke ĉar li jam perdis brakojn kaj krurojn, li devus obei al sia sorto, kial li naĝus? Spiti senkonsidere kaj riski je unu kubĵeto certe kaŭzas pereon en ondoj.

Kaj kelkaj demandis, kial oni bezonas tiom da fiaj reguloj kaj por kia utilo oni uzas naĝoĉapon en naĝado. En diversaj okupoj ekzistas multenombraj dogmecaj reguloj, kiuj jam mortigis oni ne scias kiom da talentuloj. Kiam tiuj aroj kaj aroj da malbonaj reguloj iros al la fino?

Mi transdiris tiujn eldirojn al la knabino. Ŝi diris: “Kial tiuj eldiroj estas tiel negativaj? Ĝi nur estas ŝerco, kvankam iom peza. Kiam ni malhavas krurojn, ni povas strebi per niaj manoj. Kiam ni havas nek manojn nek krurojn, ni povas strebi per niaj oreloj.”

Tamen, eĉ en tia situacio, ni ankoraŭ havas la eblecon malsukcesi aŭ tute perei. Multaj herooj, post konkerado de malfacilaĵoj aŭ suferoj neimageblaj ĉe la ordinaraj homoj, ne akiris la finan sukceson. La murdinto estas ĝuste viaj oreloj, la inda kapablo, pri kiu vi plej fieras!

                                                                                                                                elĉinigis  Vejdo

 


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录