世界语学习  

翻译研究

 

周国平

都市里的外乡人

  我出生在都市,并且在都市里度过了迄今为止的大部分岁月。可是,我常常觉得,我只是都市里的一个外乡人。我的活动范围极其有限,基本上是坐在家里读书和写作,每周去一趟单位,偶尔到朋友家里串一串门,或者和朋友们去郊外玩一玩。

 

  在偌大都市中,我最熟悉的仅是住宅附近的一两家普通商店,那已经足以应付我的基本生活需要了。其余的广大区域,尤其是使都市引以自豪的那许多豪华商场和高级娱乐场所,对于我不过是一种观念的存在,是一些我无暇去探究的现代迷宫。

 

  近些年来,我到过别的一些城市。我惊奇地发现,所到之处,即使是从前很偏僻的地方,都正在迅速涌现一个个新的都市。然而,这些新的都市是何其雷同!古旧的小街和城墙被拆除了,取而代之的是环城公路和通衢大道。格局相似的豪华商场向每一个城市的中心胜利进军,成为每一个城市的新的标记。

 

  可是,这些标记丝毫不能显示城市的特色,相反却证明了城市的无名。事实上,当你徘徊在某一个城市的街头时,如果单凭眼前的景观,你的确无法判断自己究竟身在哪一个城市。甚至人们的消闲方式也在趋于一致,夜幕降临之后,延安城里不再闻秧歌之声,时髦的青年男女纷纷走进兰花花卡拉OK厅。

 

  当然,都市化还可以有另一种模式。我到过欧洲的一些城市,例如世界大都会巴黎,那里在更新城市建筑的同时,把维护城市的历史风貌看得比一切都重要,几近于神圣不可侵犯。一个城市的建筑风格和和民俗风情体现了这个城市的个性,它们源于这个城市的特殊的历史和文化传统。

 

  消灭了一个城市的个性,差不多就等于是消灭了这个城市的记忆。这样的城市无论多么繁华,对于它的客人都丧失了学习和欣赏的价值,对于它的主人也丧失了家的意义。其实,在一个失去了记忆的城市里,并不存在真正的主人,每一个居民都只是无家可归的外乡人而已。

 

  就我的性情而言,我恐怕永远将是一个游离于都市生活的外乡人。不过,我无意反对都市化。我知道,虽然都市化会带来诸如人口密集、交通拥挤之类的弊端,但都市化本身毕竟是一个进步,它促进了经济和文化的繁荣。我只是希望都市化按照一种健康的方式进行。即使作为一个外乡人,我也是能够欣赏都市的美的。

 

  有时候,夜深人静之时,我独自漫步在灯火明灭的北京街头,望着被五光十色的聚光灯照亮的幢幢高楼,一种赞叹之情便会油然而生:在浩瀚宇宙的一个小小的角落,可爱的人类竟给自己造出了这么些精巧的玩具。我还庆幸于自己的发现:都市最美的时刻,是在白昼和夜生活的喧嚣都沉寂了下去的时候.

 

 

 

  Zhou Guoping

Fremdulo en urbego

 

Kvankam mi naskiĝis en urbego kaj pasigis tie plimulton da tempo de mia vivo ĝis nun, mi tamen ofte sentas, ke mi estas nur fremdulo tie. Mia agadkampo estas tre limigita: mi sidas hejme por legi kaj verki preskaŭ dum la tuta tempo, ĉiusemajne mi iras al la instituto, kie mi oficas, okaze mi faras vizitojn al miaj amikoj aŭ ekskursas kune kun ili en ĉirkaŭurbo.

En tiom granda urbo la lokoj plej konataj de mi estas nur unu aŭ du butikoj proksime al mia loĝejo, kiuj povas kontentigi miajn ĉiutagajn bezonojn. La alia vasta spaco de la urbego, precipe tiuj luksaj magazenoj kaj superaj amuzejoj, pri kiuj la urbego fieras, estas nenio alia ol ekzisto en mia penso, kaj la moderma labirinto, kiun mi ne havas tempon por esplori.

Dum la lastaj jaroj mi vizitis aliajn urbojn. Mi surprizite trovis, ke tie, kien mi iris, eĉ se tiuj lokoj estis malproksimaj kaj nekulturitaj antaŭe, rapide aperas novaj urboj. Tamen kiel similaj tiuj urboj estas! Antikvaj kaj malnovaj stratetoj kaj urbmuroj estas malkonstruitaj, kaj iliajn lokojn anstataŭas ringoŝoseoj kaj bulvardoj. Luksaj magazenoj similaj en arkitektura stilo iras en la centron de la urboj kaj fariĝas ilia nova marko.

Tamen tiuj markoj tute ne manifestas la trajtojn de la urboj, kaj male pruvas ilian senfamecon. Fakte, kiam vi pasumas en la stratoj de iu urbo, vi vere ne povas juĝi laŭ la vidaĵo antaŭ viaj okuloj, en kiu urbo vi troviĝas. Eĉ la amuzmaniero de la popolanoj ankaŭ tendencas al homogeneco. Kiam la nokta vualo falas, ne plu aŭdiĝas muziko de Jangge-danco* en la urbo de Yan’an. La laŭmodaj gejunuloj ĉiuj iras al Lanhuahua-a halo por karaokeo** por sin amuzi.

Kompreneble urbanizado povas preni alian formon. Mi iam vizitis kelkajn urbojn en Eŭropo, interalie. la metropolon Parizo, kie, samtempe, kiam oni renovigas la urbon, ili rigardas la protektadon de la urba historia fizionomio kiel ion plej gravan super ĉio, preskaŭ sankte nedetruebla. La arkitektura stilo kaj folkloraj moroj de iu urbo rivelas ties personecon, ĉar ili fontis el la specifaj historio kaj tradicio de tiu ĉi urbo.

Elimini la personecon de la urbo preskaŭ egalas detruadon de la rememoroj pri la urbo. Kiel ajn prospera tia urbo estas, ĝi jam seniĝas je valoroj de studado kaj aprezado al siaj gastoj, kaj perdis la signifon de la hejmo por siaj mastroj. Estas vere, ke en la urbo kiu perdis siajn rememorojn, ne ekzistas veraj mastroj, kaj ĉiu loĝanto de la urbo estas neniu alia ol senhejma fremdulo.

Mia temperamento decidas, ke mi eble ĉiam restas fremdulo, kiu vagadas en la urba vivo. Tamen mi ne intencas stari kontraŭ urbanizado. Mi scias, ke, kvankam urbanizado alportas tiajn malutilaĵojn, kiaj densa loĝateco kaj trafikpleneco, ĝi mem, kiel progreso, antaŭenpuŝas ekonomian kaj kulturan prosperiĝon. Mi nur esperas, ke urbanizado evoluu laŭ saneca maniero. Eĉ kiel fremdulo ankaŭ mi povas apreci belaĵojn de la urbo.

Kelktempe en kvieteco de profunda nokto mi sola pasumas en pekinaj stratoj kun lampoj en luma gamo. Rigardante al la domegoj prilumitaj de kolorriĉaj spotoj, mi aŭtomate naskas la senton de prilaŭdado: en eta angulo de la senlime vasta universo la aminda homaro eĉ kreas por si mem tiom da delikataj ludiloj. Mi gratulas min pro tio, ke mi trovas, ke la plej belaj horoj de la urboj estas la tempo kiam la tumulta bruego de tago kaj nokta vivo tute formortis.

 

*Jangge-danco: speco de ĉina populara kampara danco.

**karaokeo: ĝenerale estas kantado, kiam la kantanto vidas antaŭ si sur la ekrano de televidilo aŭ komputila monitoro la kantatan tekston, kaj samtempe sonas la muziko. (Vikipedio)

                                                                                                                                elĉinigis  Vejdo

 


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录