世界语学习  

翻译研究

 

林清玄

几许年少的梦

 

年少时,我们都有过许多愿望。在作文课上写的那篇〈我的志愿〉却都不是真的,那是用来敷衍老师的,否则,才不会有那么多人愿望当老师、护士和社会工作者。

  有朋友刚刚当上老师,教授中学二年级的中文课。她给学生的作文题目正是〈我的志愿〉。一位男生在作文簿上说他的志愿是做一条狗。她气得几乎昏了过去,大叹这一代的孩子太不长进。

  假如她有读过彼得梅尔的大作《一只狗的生活意见》,她也许不会小觑做一条狗这个愿望。作者以自己爱犬“仔仔”的角度去看人类的世界,写出许多隽永的哲理。

  我已不记得自己许过哪些愿望了。有一年,跟旧同学们相聚,嫁人的嫁人,读书的还是继续读书,有几个同学的工作更要四处奔波。她们年少的愿望,好象都不是这些。

  有人很喜欢跳舞,说过要成为舞蹈家。也有人渴望成为运动员。

  几许年少的梦,都变成平淡的生活。

  我们曾经骄傲地以为自己出类拔萃,长大之后,才发现自己比不上别人,于是茫然不知去向。然后有一天,我们才终于明白,人要跟昨天的自己比较,而不是跟任何人比较。所有的梦想,都是用来回味的,不一定要实现。

 

 

  Lin Qingxuan

Kelkaj sonĝoj de juneco

 

Kiam ni estis junaj, ni ĉiuj havis multajn dezirojn. La artikolo Mia Deziro , kiun ni skribis en la klaso, ne estis vera, sed uzita por trompe kontentigi la instruistojn. Alie, ne tiel multaj homoj volus esti instruistoj, flegistinoj aŭ sociaj laboristoj.

Iu amiko ĵus fariĝis instruisto kaj instruas la ĉinan lingvon en la dua grado. La temo, kiun ŝi donis al siaj lernantoj por ese-skribado, ĝuste estas Mia Deziro. Iu knabo skribis en sia kajero, ke lia deziro estas fariĝi hundo. Ŝi preskaŭ svenis de kolero, lamentante, ke la infanoj de ĉi tiu generacio estas tro malprogresemaj.

Se ŝi estus leginta la majstroverkon La Vivo de Hundo de Peter Mayle, ŝi eble ne plu malestimus la deziron de la knabo. La aŭtoro rigardas la homan mondon el la vido de sia amata hundo Boy, kaj prezentas multajn signifoplenajn kaj filizofiecajn pensojn.

   Mi jam ne memoras la dezirojn, kiujn mi faris. Unu jaron mi renkontiĝis kun miaj malnovaj samklasanoj. Iuj el ili jam edziniĝis, aliaj daŭre studis, kaj triaj klopodadis tien kaj ĉi tien por laboro. Ŝajnas, ke iliaj junaj deziroj ne estas tiaj.

Iuj tre ŝatas danci kaj deziras esti dancistoj. Kaj aliaj aspiras esti sportistoj.

Kelkaj sonĝoj en nia juneco jam transformiĝis en banalan vivon.

Iam ni fiere opiniis, ke ni estas la plej elstaraj, sed kiam ni elkreskis, ni trovis, ke ni ne estas tiel bonaj kiel aliaj, do ni tute konfuziĝis. Iun tagon, ni fine konstatis, ke homoj devas kompari sin kun sia hieraŭa memo, sed ne kun iu alia. Ĉiuj sonĝoj estas por remaĉi, sed ne nepre por realigi.

                                                                                                                                elĉinigis  Jatina

 


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录