世界语学习  

翻译研究

 

林清玄

土地的报答

  步行过乡间,看到一位农天正在努力地锄田。我很久没看人用锄头挖地了,就坐在田埂上看农夫挖地。 
  农夫粗壮结实的上身赤裸看,他把锄头高高举起的样子,逆着光线,看起来就如同一座铜雕,真是美极了。 
  他也不管我看他,只顾自己锄田整地,一直整地到田埂这边,我看到他全身都被汗水湿透,连长裤都湿了,他友善地对我说:掘一掘,要来种花生了。” 
  我说:很久没看见人拿锄头了,现在整地都是用犁土机呀!” 
  农夫说:这田地只有一小片,用锄头掘一掘,一大的工就好了。” 
  要歇一下吗?我问着。 
  歇一下也好。农夫扛着锄头走过来,伸手到我身后的草丛摸出一个大茶壶,倒了一杯凉茶给我。 
  过一个月来看,就可以看到土豆丛一片绿了,那时才好看。农夫想着一个月后的画面,边说:咱祖公在说,上地不会骗人,你种作一分力,它就长出一分的东西,上地和人相同,你给它疼惜和尊重,它就报答你,为你开花,为你结果。所以咱的祖公才说:吃果子,拜树头;吃米饭,敬锄头。” 
  我听了农夫的话,非常感动,从此走在土地上,就处处看见土地的报答,看见了每一朵花都有土地那酬答知已的心。 

 

 

  Lin Qingxuan

Rekompenco de la tero

Promenante en la kamparo, mi vidis kampulon hoji la teron kun granda peno. Delonge mi jam ne vidis tian laboradon, do mi sidiĝis sur la kamprando por lin observi.

Lia fortika torso estis nuda. La pozo, kiam li levis alten la hojon, vidite kontraŭ la lumo, verŝajnis bronza skulptaĵo. Kia bela bildo!

Donante nenian atenton al mi, li nur zorgis pri hojado kaj ordigado de la tero. Li ebenigis la teron ĝis la malalta kampeĝo tuj ĉe mi. Mi vidis, ke lia korpo estas trempita de ŝvito kaj lia pantalono tramalsekigita. Li amike diris al mi, “Mi hojas por planti arakidojn.”

Mi diris, “Jam antaŭ longe mi ne vidis iun uzi hojon. Nun oni faras tion per plugmaŝinon, ĉu ne?”

Li respondis, “Nur malgranda parcelo. Sufiĉas por mi finfari tion per hojo en unu tago.”

“Ĉu vi volas iom ripozi?” mi demandis.

“Bone.” Alirinte kun la hojo sur la ŝultro, li etendis la manon kaj elprenis grandan kruĉon el la herboj malantaŭ mi, kaj verŝis al mi tason da malvarma teo.

“Post unu monato vi povos vidi la verdajn terpomajn plantidojn. Tiam viaj okuloj kontentiĝos pri la bela bildo. Imagante al si la scenon post unu monato, li diris, “Mia avo diris, ke la tero ne trompas. Ĝi produktas tiom, kiom vi penas. La tero samas kiel homo. Se vi ĝin dorlotas kaj respektas, ĝi donas al vi rekompencon: flori kaj fruktdoni por vi. Tial mia avo asertis, ke oni kultas arbon por fruktoj kaj respektos hojon por rizo.”

Aŭdinte tion, mi estis tre kortuŝita. De tiam, kiam mi paŝas sur la kampoj, mi povas vidi la rekompencon donitan de la tero. Kaj ankaŭ mi povas vidi, ke ĉiu floro havas la koron rekompenci sian koramikon, samkiel la tero.

                                                                                                                                elĉinigis  Jatina

 


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录