世界语学习  

翻译研究

 

  席慕蓉

        

幼小的孩子抬起头来对她说:“妈妈,你是世界上最漂亮的妈妈!”

 

孩子只有三岁,对他来说,“世界”不过就是家里周围那几条小小的巷子罢了,可是,他却非常严肃而且权威地向她再说一遍:“真的,妈妈,你是世界上最好最漂亮的妈妈!”她不禁微笑,俯身抱起了这个小小的宝贝,把他紧紧地拥在怀里。是的,孩子,妈妈知道你的意思,妈妈明白你的意思,因为多少年前,妈妈也曾经和你一样,说过这同样的一句话啊!

 

多少年以前,她曾经不止一次抬头望向自己的母亲,不止一次说过这句话。小小心灵充满了无限的羡慕与热爱,而那俯身向她微笑的母亲是多么地美丽啊!

 

长大了以后,才发现,这个世界有多大,自己的父母和周遭的人一样,都不过是平平凡凡地在过着日子罢了。但是,她也发现,在心里最深最深的那个地方,她仍然固执地相信着。尽管母亲已逐渐老去,而每次面对母亲的时候,她仍然像小时候那样,很严肃并且很权威地对母亲说:“妈妈,你是世界上最好最漂亮的妈妈!”

 

 

 

 

Xi Murong

Patrino kaj fileto

Kun levita kapo infaneto diris al ŝi, “ Panjo, vi estas la plej bela panjo en la mondo!”

   La infaneto estas nur tri-jara, kaj por li la tuta “mondo” estas nenio alia ol la stratetoj ĉirkaŭ la domo. Tamen li tre serioze kaj aŭtoritate reasertis, “Vere, panjo, vi estas la plej bona kaj plej bela panjo en la mondo!” Ridetante, la patrino klinis sin, levis lin per brakoj kaj strikte alpremis lin al la sino. Jes, infano, via panjo scias kaj komprenas, kion vi diris. Ĉar antaŭ multaj jaroj via panjo, kiel vi, diris la samon. Antaŭ multaj jaroj ankaŭ ŝi, kun levita kapo, rigardis sian patrinon kaj ripetis tiun frazon plurfoje. Kiel bela ŝia patrino, kiu ridetante klinis sin al ŝi! Kaj ŝia eta animo pleniĝis de senlima envio kaj amemo.

   Plenkreskinte, ŝi eksciis, ke ŝiaj gepatroj vivas nur ordinaran vivon, kiel aliaj ĉirkaŭe. Tamen en la plej profunda loko de sia koro ŝi ankoraŭ tenas la obstinan kredon je la beleco de sia patrino. Kvankam la patrino jam maljununiĝis, tamen ĉiufoje kiam ŝi estis kun sia patrino, ŝi ankoraŭ serioze kaj aŭtoritate diris,“Panjo, vi estas la plej bona kaj plej bela panjo en la mondo!”

 

                                                                                                                                elĉinigis  Jatina

 


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录