世界语学习  

翻译研究

 

 林清玄

       故乡的水土

第一次出国,妈妈帮我整行李,在行李整得差不多的时候,她突然拿出一个透明的小瓶子,里面装着黑色的东西。

“把这个带在行李箱里,保佑旅行平安。”妈妈说。

“这是什么密件?”

妈妈说:“这是我们门口庭抓的泥土和家里的水。你没听说旅行如果会生病,就是因为水士不服,带着一瓶水土,你走到哪里,哪里就是故乡,就不会水土不服了。”

妈妈还告诉我,这是我们闽南人的传统,祖先从唐山过台湾时,人人都带着一些故乡的泥土,一点随身携带、一点放在祖厅、一点撒在田里,因为故乡水土的保佑才使先人在蛮荒之地,垦出富庶之乡。

此后,我每次出门旅行,总会随身携带一瓶故乡的水土,有时候在客域的旅店,把那瓶水土拿出来端详,就觉得那灰黑色的水土非常美丽,充满了力量。

故乡的水土生养我们,使我们长成顶天立地的男儿,即使漂流万里,在寂寞的异国之夜,也能充满柔情与壮怀。

那一瓶水土中不仅有着故乡之爱,还有妈妈的祝福,这祝福绵长悠远,一直照护着我。

 

 

 

 

Lin Qingxuan

Akvo kaj grundo de la hejmloko

Unuafoje kiam mi iris eksterlanden, mia patrino helpis min pretigi valizon. Proksime al la fino de la pretigado ŝi subite elprenis malgrandan travideblan botelon kun nigraĵo.

 “Metu ĝin en vian valizon. Ĝi benos vin per paca vojaĝo,” Panjo diris.

 “Kio mistera ĝi estas?” mi demandis.

 “La boteleto entenas akvon kaj grundon, kiujn mi prenis en la korto de nia domo. Ĉu vi ne aŭdis, ke se vi iras al nova loko, vi eble malsaniĝas, ĉar vi ne kutimiĝas al ĝia klimato. Kunportu la boteleton. Kien vi iros, tie estos via hejmloko. Vi do ne plu malsaniĝos.

Panjo diris ankaŭ, ke tio estas la tradicio por Minnan-anoj. Kiam niaj prapatroj venis al Tajvano de Tangshan, ili ĉiuj kunportis akvon kaj grundon de la hejmloko. Ili metis iom da ili en la poŝon, oferis iom en la praula templo kaj disŝutis iom en la kampojn. Tiel niaj antaŭuloj faris la sovaĝan teron tiom fekunda, pro la beno de la akvo kaj grundo de la hejmloko.

Poste vojaĝante mi ĉiam kunportas boteleton da akvo kaj grundo de la hejmloko. Kelkfoje en hotelo mi elprenis la boteleton kaj ĝin pririgardis. Mi povis senti ke la griznigra akvo kaj grundo estas tre bela kaj plena je forto.

La akvo kaj grundo de hejmloko nutras nin kaj faras nin fortaj kaj respondecaj viroj. Eĉ se ni vojaĝus tre forenj de nia hejmlando, dum solecaj noktoj en fremda loko, ni ekhavus pleniĝon de milda temperamento kaj ambicia forto.

La boteleto da akvo kaj grundo entenas ne nur amon de la hejmloko, sed ankaŭ benon de la patrino. La beno restas longdaŭra kaj ĉiam min protektas.

 

                                                                                                                                elĉinigis  Jatina

 


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录