世界语学习 | 翻译研究 |
张抗抗 雪一化就有路了
到达那个城市时,已是傍晚时分了,空中已飘起了雪花。我看着地址打听路线,乘坐了几站电车。下车时,完全陌生的街名和异样的口音,令我不知自己置身何处。但我只能继续去寻找那个记录在怨恨的纸条上的地址。
|
Zhang Kangkang La vojo reaperos post degelo de neĝo
Kiam mi atingis la urbon, vespero falis kaj neĝflokoj flirtis en la aero. Laŭ la adreso mi demandis pri la vojo kaj veturis trame preter plurajn haltejojn. Elirinte el la tramo, mi tute konfuziĝis, ne sciante, kie mi sin trovas inter tiuj, kiuj parolas strangan dialekton, kaj sur nekonataj stratoj. . Mi nur povis daŭre serĉi la adreson skribitan sur la papereto plena je rankoro. Neĝo falis pli kaj pli dense kaj vento blovis pli kaj pli intense. Ĉio inter la tero kaj la ĉielo blanke kunfandiĝis sendistinge. Kun konfuza menso mi stumble iradis antaŭen…Sur la stratoj troviĝis preskaŭ neniu homo. Tiam mi ektrovis, ke mi perdis la vojon. Vidinte la lamplumon elĵetitan el la fenestro de la simpla unuetaĝa domo, mi frapis je la pordo. Maljunulino eliris kaj prenis mian papereton. Ŝi diris, “La loko estas tro malfacile trovebla. Mi gvidu vin tien!” Antaŭ ol mi dankis ŝin, ŝi jam eliris kaj paŝis sur la neĝo. Ŝi turnis sian kapon kaj kriis, “Vi certe havas gravan aferon irante en tia neĝego, ĉu ne?” Mi respondis murmure. “Ĉu vi vizitos pacienton? Ĉu li estas via parenco, aŭ amiko? Kiom laca kaj maltrankvila vi estas! ” Ŝi malrapidiĝis, atendante min kaj frapforigante neĝflokojn de sur la ŝultro. Mi perdis korbaton. Parenco? amiko? paciento? … mi silentis. Kiel mi povus diri al ŝi, ke mi fakte serĉas “malamikon” por ĵeti riproĉojn sur ŝin! Ŝajnis al mi, ke dum tiu momento mi ekhavis radion da dubemo kaj ŝanceliĝemo pri mia motivo vojaĝi ĉi tien kaj ĝia signifo. Ŝi kaŝis sin en flirtantaj neĝeroj kaj malaperis kun la vento. Ŝi tiel faris eble pro senscio, aŭ pro momenta profito. Eble ŝi vere estis paciento, kiu bezonis kuraci anstataŭ vipi! Subite mi eksentis mispaŝon sur la neĝo, kaj La maljunulino tuj kaptis min. Mi murmuris, “Malbenita neĝo, vere abomena…” “Ne gravas, ne gravas. Ni baldaŭ atingos la lokon. Ĉe la fronta fosto ni nin turnu dekstren kaj iru antaŭen ĝis la tria pordo. Do, ni jam ĝin atingos.!” Mi diris,” Onjo, bonvolu reiri. mi jam konas la vojon ...” kaj poste mi mutis. Ŝi refoje klarigis al mi la vojon al la domo, kaj sin turnante, hejmeniris. Post kelkaj paŝoj ŝi refoje turnis la kapon kaj kriis laŭte,” Ne gravas, morgaŭ kiam la suno leviĝos, la neĝo degelos, kaj reaperos la vojo!” La maljuna voĉo levita de la neĝo ŝancelpaŝis sur la malplena strato. Mi staris longatempe en neĝo. Post kiam la neĝo degelos, reaperos la vojo. Do lasu la malvarman neĝon al la suno. Neĝo ne povas kovri eterne la vojon, kiu apartenas al piedoj. En la neĝoŝtorma nokto, kiam mi finfine staris antaŭ la pordo, kiun mi penis por atingi, mi jam tute malhavis la senton de rankoro. Mi silente staris iom da tempo, kaj milde disŝiris la de neĝo malsekigitan papereton. Kaj poste mi malrapide paŝis al la stacidomo. elĉinigis Jatina
|