世界语学习  

翻译研究

 

 Zamenhof      

Knabineto kun alumetoj

 

Estis terure malvarme; neĝo faladis, kaj fariĝis jam vespero; tio estis la lasta vespero en la jaro, vespero de Silvestro. En tiu malvarmo kaj en tiu mallumo sur la strato iris malgranda malriĉa knabino kun nekovrita kapo kaj nudaj piedoj. Estas vero, ke ŝi havis sur si pantoflojn, kiam ŝi foriris el sia domo; sed tio estis tre grandaj pantofloj, ili antaŭe estis uzataj de ŝia patrino, tiel grandaj ili estis, kaj ilin la knabineto perdis, kiam ŝi rapidis transkuri la straton, kiam du kaleŝoj kun furioza rapideco pretergalopis; unu pantoflon oni plu ne povis trovi, kaj kun la alia forkuris iu knabo, kiu promesis, ke li uzos ĝin kiel lulilon, kiam li iam havos infanojn.

Tiamaniere la malgranda knabino iradis sur la nudaj graciaj piedetoj, kiuj de malvarmo estis tute ruĝaj kaj bluaj. En sia malnova antaŭtuko ŝi portis amason da alumetoj, kaj unu fasketon ŝi tenis en la mano. En la daŭro de la tuta tago neniu ion aĉetis de ŝi, neniu donis al ŝi almozon. Malsata kaj tremanta de frosto la kompatinda knabineto trenadis sin pluen kaj aspektis jam tute senespera kaj senkuraĝa. La neĝaj flokoj faladis sur siajn longajn blondajn harojn, kiuj en belaj bukloj pendis super sia nuko, sed pri tiu ornamo ŝi certe ne pensis. El ĉiuj fenestroj radiis hela brilo de kandeloj, kaj sur ĉiuj stratoj estis sentata la odoro de bongusta ansera rostaĵo. Estis ja vespero de Silvestro, kaj tiu penso okupis ĉiujn sentojn de la malgranda knabino.

 

En unu angulo inter du domoj, el kiuj unu iom pli elstaris sur la straton ol la alia, ŝi kaŭre sidiĝis. Siajn malgrandajn piedetojn ŝi subtiris sub sin, ŝi tamen ankoraŭ pli suferis de la frosto, kaj malgraŭ tio ŝi ne kuraĝis iri hejmen, ĉar ŝi ne vendis ankoraŭ eĉ unu skatoleton da alumetoj, ne ricevis ankoraŭ eĉ unu speson. Ŝi certe ricevus batojn de la patro, kaj malvarme estis ja hejme ankaŭ; ili tie havis super si nur la tegmenton, kaj la vento akre fajfadis internen, kvankam en la plej grandajn fendojn estis enŝovitaj pajlo kaj ĉifonoj. Ha, kia agrablaĵo estus nun unu alumeto! Se ŝi nur povus kuraĝi elpreni unu el la skatoleto, ekfroti ĝin je la muro kaj varmigi al si sur ĝi la fingrojn! Fine la infano eltiris unu el la alumetoj, "Ris! " kiel ĝi eksplodis, kiel ĝi brulis! La alumeto eligis varman helan flamon, kiel malgranda kandelo, kiam ŝi tenis ĉirkaŭ ĝi sian maneton. Tio estis mirinda flamo; la malgranda knabino havis la impreson, kvazaŭ ŝi sidas antaŭ granda fera forno kun latunaj fermiloj kaj latunaj ornamaĵoj; la fajro brulis tiel bele kaj varmiĝis tiel agrable! La knabineto jam etendis siajn piedojn, por varmigi ankaŭ ilin, — tiam la flamo estingiĝis. La forno malaperis, ŝi sidis kun stumpeto de forbrulinta alumeto en la mano.

Ŝi ekbruligis alian alumeton, ĝi brulis, ĝi lumis, kaj tiu loko de la muro, sur kiun falis la lumo, fariĝis travidebla kiel gazo. La rigardo de la knabineto penetris rekte en la ĉambron, kie la tablo estis kovrita per blindige blanka tablotuko kaj delikata porcelano kaj sur ĝi plej bonguste vaporis rostita ansero, farĉita per prunoj kaj pomoj. Kaj kio estis ankoraŭ pli ravanta, — la ansero elsaltis el la plado kaj kun forko kaj tranĉilo en sia dorso balanciĝante ekiris sur la planko; ĝi iris ĝuste en la direkto al la malriĉa knabino. Sed la alumeto estingiĝis, kaj oni vidis plue nur la dikan malvarman muron.

Ŝi ekbruligis novan alumeton. Kaj jen la knabineto sidis sub plej belega Kristnaska arbo; ĝi estis ankoraŭ pli granda kaj multe pli riĉe ornamita ol tiu, kiun ŝi en la sankta vespero vidis tra la vitra pordo ĉe la riĉa komercisto. Miloj da kandeloj brulis sur la verdaj branĉoj, kaj mikskoloraj bildoj, similaj al tiuj, kiuj estis ekspoziciitaj en la fenestroj de la magazenoj, rigardis sur ŝin; la knabineto etendis al ili ambaŭ manojn,—tiam la alumeto estingiĝis. La multo da Kristnaskaj kandeloj leviĝis pli kaj pli alten, kaj nur nun ŝi vidis, ke tio estis la helaj steloj. Unu el ili falis malsupren kaj trenis post ŝi tra la ĉielo longan strion da fajro. "Nun iu mortas! " diris la knabineto, ĉar la maljuna avino, kiu sola estis afabla en rilato al ŝi, sed nun jam delonge plu ne vivis, estis dirinta:" Kiam stelo falas, tiam unu animo leviĝas al Dio. "

Ŝi frotis denove unu alumeton je la muro; ĝi ĵetis ĉirkaŭ ŝin vastan lumon, kaj en la brilo de ĉi tiu staris la maljuna avino, hele prilumita, milda kaj afabla.

"Avineto! " ekkriis la infano," ho, prenu min kun vi!  Mi scias, ke vi malaperos tuj, kiam la alumeto finiĝos, vi malaperos, kiel la varma forno, la bongusta ansera rostaĵo kaj la granda briletanta Kristnaska arbo! " Rapide ŝi ekbruligis la tutan restaĵon de la alumetoj, kiuj ankoraŭ troviĝis en la skatoleto, ŝi volis reteni la avinon; kaj la alumetoj disvastigis tian brilon, ke estis pli hele ol en luma tago. Tiel granda, tiel bela la avino neniam estis; ŝi prenis la malgrandan knabinon sur sian brakon, kaj ili ekŝvebis alten en brilo kaj ĝojo; malvarmo, malsato kaj timo malaperis, — ili estis ĉe Dio.

Sed en la angulo ĉe la domo en la malvarma matena horo sidis la malgranda knabino kun ruĝaj vangoj, kun rideto ĉirkaŭ la buŝo,  — senviva, frostiĝinta en la lasta tago de la jaro. La mateno de la nova jaro leviĝis super la malgranda kadavro, kiu sidis kun la alumetoj, el kiuj preskaŭ unu tuta skatoleto estis forbruligita. "Ŝi volis sin varmigi! " oni diris. Neniu sciis, kion belan ŝi vidis, en kia brilo ŝi kun la maljuna avino eniris en la ĝojon de nova jaro.

 

 

柴门霍夫

卖火柴的小女孩

 

天冷得可怕,还下着雪,又已经黑了,这是一年的最后一个晚上——跨年夜。天寒地冻,阴暗昏黑,一个光着头、赤着脚的穷困小女孩在街上走着。实情是这样的:出门离开家时, 她脚上穿着一双拖鞋;但那是一双很大的拖鞋,是她妈妈以前穿过的。那双拖鞋那么大,以至于当两辆华丽四轮马车疾速驰过时,她着急穿过马路,于是跑丢了。一只拖鞋再也无法找到了,另一只拖鞋被一个男孩拿跑了。那个男孩表示,当他有孩子的时候,他将用它当摇篮。

小女孩就这样光着冰凉的小脚走着走着,整个脚冻得又红又紫。她旧围裙里兜着一堆火柴,手里还拿着一小把火柴。整整一天,没有一个人从她那儿买东西,也没人给她施舍。这个令人同情的小女孩既饥饿又冻得发抖,拖着疲惫的身子走着,她好像已经灰心丧气,完全绝望了。雪花飞扬,飘落到美丽卷垂在脖颈上的金黄色的长发上;对这么美的打扮,她当然没想过。家家户户窗户里透射出明亮的烛光,大街小巷飘溢着烤鹅美味的香气。跨年夜了,小女孩完全沉浸在这种思想情感中。

大街边有两幢稍稍错开一前一后站立着的房子,小女孩就在两个房子之间的墙角蜷缩着坐下。她把两个小脚缩到身下,忍受着严寒之苦。尽管很冷,她仍然没有勇气回家,因为她连一小盒火柴都没有卖掉,更没有分文收入,一定会挨爸爸一顿揍的。况且,家里也很冷;他们头上只有一个屋顶,虽然最大的裂缝被干草和破布堵住了,然而风还是尖啸着往屋里灌。啊,此刻有一根火柴多好啊!要是她鼓起勇气从小火柴盒里抽出一根,在墙上擦一下,暖暖手指该多好啊!终于,小女孩抽出了一根火柴。哧!火花多亮啊!多么热啊!当她把小手围拢在火上,小火柴象小蜡烛一样,冒出了又亮又热的火焰。这是一道令人惊奇的火光;小女孩感到仿佛坐在一个大铁炉前,炉上配搭有黄铜炉盖,还有铜饰把手;火烧得那么旺,暖洋洋的,多舒服哇!小女孩已经伸出了双脚,好让它们也暖和一下——这时,火焰熄灭了,火炉不见了。她坐着,手里拿着燃尽的火柴梗。

她擦燃了另一根火柴。火柴燃烧着,发出亮光,照在墙上,有光的那个地方变得象薄纱一样透明;小女孩径直看到了屋里,桌上铺着耀眼的白台布,摆着精致的瓷盘,塞满梅子和苹果的烤鹅冒着扑鼻的香气。更令人陶醉的是:这只鹅从盘子里跳出来,背上插着叉与刀,摇摇晃晃地在地板上走着,正向这个穷困的小女孩走来。不过,火柴此时熄灭了,她面前只有一堵寒冷的厚墙。

她接着又擦燃了一根火柴。小女孩这次坐在最美的圣诞树下,这比她圣诞前夕透过富商家的玻璃门看见的那棵圣诞树还要大,装饰得更加漂亮。数千只蜡烛在翠绿的树枝上亮着,一幅幅五颜六色的图画,就象商店橱窗里展览的那样,向她闪烁;小女孩向它们伸出双手——这时候,火柴又熄灭了。圣诞的烛光越升越高,她此刻只看见那是一颗颗明亮的星星。有一颗星星落下来,一道长长的火光在她身后划过天空。这会儿有人离世了!小女孩说,因为唯一对她亲近的的老奶奶活着的时候说过:一颗流星落下来,就有一个灵魂升天。

她在墙上又擦了一根火柴,火光把周围照亮了;温柔慈祥的老奶奶站在眼前,沐浴在这根火柴的光芒里。

 “奶奶!小女孩喊道。啊,带我跟您一起走吧!我知道,火柴一燃尽,您马上就会消失的;您会象温暖的火炉、美味的烤鹅和闪烁的大圣诞树一样消失,看不见了。她赶紧点燃了小盒子里剩余的全部火柴,想把奶奶留住。一把火柴散发出的光,比大白天还要明亮。奶奶从来没有这样高大,这样美丽;她抱起小女孩,搂在怀里,飞向天空,在光明和快乐中翱翔,寒冷、饥饿、恐惧一扫而空——他们飞到了天堂。

寒冷的清晨,小女孩脸颊通红,嘴角带着微笑,坐在那个房子的墙角——在年末的最后一天冻死了。新年第一天,晨曦微露,阳光撒在小女孩的尸体上;她坐着,手里捏着几乎一整盒燃尽的火柴梗。她想暖和一下自己!人们说。没有谁知道,她看见了什么美好,跟老奶奶在何等光芒里走进了新年的幸福快乐中。

 

                                                                                                                               孔雷 汉译

 


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录