世界语学习  

翻译研究

 

 Verda Majo

       Pri Esperanto

Iu fervora esperantisto riproĉis sian filon, kiu neniam progresis en Esperanto. Tiam la knabo respondis: — Paĉjo, lasu min vojaĝi al Esperantio, tiam mi baldaŭ povos paroli Esperante multe pli bone ol vi.

Jes, malfacilo de Esperanto-lernado kuŝas ĉi tie, ke Esperanto ne havas sian landon, al ĝi mankas bazo de reala ĉiutaga vivo, kaj ni ne povas trovi esperantistojn en senco de ĉinoj, angloj, rusoj k.t.p. Tamen aliflanke ĝuste pro tio ĝi estas facile lernebla. Supozu, ke vi lernas la anglan lingvon. Eĉ se vi eluzus tempon de dek jaroj kaj monon de dekmil dolaroj, vi ne povus paroli en ĝi tiel flue kiel almozulo sur strato de Londono.

Praktiko de lingvo ĝenerale havas kvar flankojn: paroli, aŭdi, legi kaj skribi. Sed por pliparto el niaj lernantoj, tute izolitaj disde samideanoj, ne estus interesa la temo pri parolo kaj aŭdo, kaj aldone la nuna situacio de l' internacia helpa lingvo postulas de ni pli diligenti je la lastaj du ol je la unuaj.

Esperantajn presaĵojn vi legu laŭeble multe, vaste, profunde kaj ripete. Ni precipe rekomendas al vi la orginalojn kaj tradukojn de Zamenhof, ĉar li estas ne nur kreanto de l' lingvo, sed ankaŭ unu el la plej superaj stilistoj de Esperanto-literaturo. Mallongajn, de vi ŝatatajn artikolojn vi ĉiutage voĉlegu kaj eĉ parkerigu, kio ne estas ridinda malnova ĉina maniero, sed ja tre necesa por lernado de fremda lingvo. Tio helpas vin poste, kiam vi havos ŝancon interparoli kun kamarado.

Skribon ni devas lerni unue per taglibro, korespondo kaj per mallonga traduko. Nepre forĵetu malbonan kutimon, nome, sur papero vi skribas Esperante, tamen antaŭe en la cerbo vi ĝin tradukis el la ĉina lingvo. Tiel vi ofte faras strangajn erarojn, ekzemple, " Ĉu vi estas bona?" " Mi ne manĝas vinon." anstataŭ "Ĉu vi fartas bone?" "Mi ne trinkas vinon." k.t.p. Kutimiĝu al la rekta skribo. Poste vi povas enkonduki bonajn kaj por alilandanoj kompreneblajn esprimmanierojn de la ĉina lingvo. Esperanto devas pli riĉiĝi, kaj ne estas ating-ebla sen peno de aziaj esperantistoj.

Lernado de Esperanto devas esti kunligita kun ĝia praktiko. La anglan lingvon vi povus lerni nur pro devigo flanke de lernejo, la francan por via gusto al ĝia literturo, kaj la rusan pro "modo". Sed Esperanto-lernado estas sensenca kaj neprefekta, se vi ne partoprenas ĝian movadon enlandan kaj poste internacian. Lernu kaj dume praktiku! Jen estas nia slogano.

                                                                                                 ——El Lernilo de Esperanto n-ro 4; apr., 1943

 

 

 

 

绿川英子

关于世界语

一位热心的世界语者责怪他的儿子世界语没有进步。可是他的儿子回答:“爸爸,让我到世界语国旅游去吧,到那时我很快就会讲得比你好的多。”

是的,学世界语的困难就在于:世界语没有自己的国度,它缺乏现实的日常生活的基础,我们找不到意义上如同中国人、英国人、俄国人等一样的世界语者。但是,从另一面看,这也是它所以易学的地方。假如你学英语:即使你花上十年的时间、上万元费用,你还是不能说得像伦敦街头上的乞丐那样流利。

语言的实践通常有四方面:说、听、读和写。但是对于我们大多数的学习者而言,由于完全与世界语同仁们相互隔离,说和听也就不是那么感兴趣话题;另外,国际辅助语的现状也要求我们在后两个方面比前两方面要更下功夫。

请尽量广泛、深入、反复地多读世界语读物!我们特别向你推荐柴门霍夫的原著和译文,因为他不仅是世界语的创始者,而且还是世界语文学中最高级的文体学家之一。请每天诵读甚至熟记你喜欢的短文。这并不是陈旧可笑的中国式学习方法,它对外语的学习确实是非常必要的。今后,当你有机会和同志交谈时,会对你大有裨益。

写作首先我们应该借助写日记,通信和短文的翻译来学习。一定要放弃这样的不良习惯,即:你在纸上写世界语之前,先在脑海里把它从中文翻译成世界语。那样你就经常犯一些奇怪的错误,例如,用Ĉu vi estas bona?” “Mi ne manĝas vinon.” 来代替 "Ĉu vi fartas bone?" "Mi ne trinkas vinon." 等等。要养成直接写作的习惯。以后你就能够从中文导入外国人能理解的好的表达方式。世界语应该变得更加丰富,没有我们亚洲世界语者的努力,这是达不到的。

学习世界语应该结合实际。你可以因为学校的要求学习英语、为了对法国文学的爱好而学习法语、为了“时尚”而学习俄语。但是如果你不参加国内外的世界语运动,学习世界语是无意义的,也是不理想的。边学习边实践!这就是我们的口号。 

                         吴汉平 译自世界语版《绿川英子文集》

 


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录