Paĝoj el Taglibro de Nigra Okulo
﹛
La
Vojaĝo al Janĝi 每 la unuafojo (8.20-25)
20-an de aŭgusto, mi ekis vojaĝi al la urbo Janĝi
por partopreni la 22-an KS kaj 1-an Internacian Turisman Festivalon de Ĉinio.
Mi longe sopiras tiun ŝancon renkontiĝi kaj konatiĝi
kun amikoj -preskaŭ junaj- ĉinaj kaj alilandaj. Amikiĝi
estas la ĉefa celo de lerni Esperanton laŭ mi.
En Changchun
Mi planis unue atingi Changchun, poste iri al Janĝi kune
kun amikoj.
S-ro Liu estas tre fervora Esperantisto. Mi konatiĝis kun li per interreto
lastjare. Kaj ni kelkfoje renkontiĝis en Changchun kaj en Pekino. Li havas
grandan domon, kie eblas loĝi 10 gastoj. Do, tagmeze
atinginte Changchun mi rekte iris al lia hejmo. Li jam preparis tagmanĝon por
mi, kaj ni tuj komencis esti parolantoj de esperanto dum mi manĝis. Manĝante mi
interbabilis tute en Esperanto. Mia Esperanta vojaĝo komencis fakte ekde tiam.
Post tagmanĝo venis al hejmo de s-ro Liu amikoj de Changchun, kun kiuj mi jam
konatiĝis.
Ni kune diskutis pri Esperanto, per Esperanto. Kaj ni ĉefe
diskutis pri interreto, kiu estas la temo de ĉifoja KS.
Ni ne nur diskutis, sed ankaŭ praktikis. Vespere ni enmetis la fotojn pri nia
renkontiĝo en retejon. Kaj tiam ĉiuj esperantistoj povis
spekti la fotojn, kie ajn ili estas.
En Janĝi
Janĝi〞ĉefurbo de la Yanbian-a
Kore-nacia Aŭtonoma Subprovinco de Jilin-provinco,
nordorienta Ĉinio.
Ni frue ellitiĝis por kapti la trajnon iri al Janĝi. Ĉiuj
estis dormemaj, ĉar ni trinkante bieron babilis trans la
meznokto.
La pejzaĝo pli kaj pli iĝis montara, mi pli kaj pli sopiris atingi Yanĝi.
Eĉ en trajno, s-ro Weishan ne ĉesis propagandi nian
lingvon al pasaĝeroj. Kaj dissendis la Esperantan revuon
ESPERANTO AKTIVAS kompilitan de samideanoj de Xi'an. Influite de ni -10
esperantistoj- , kelkaj pasaĝeroj ekinteresiĝis pri
Esperanto, kaj esprimis deziron kontakti esperantistojn de respektivaj lokoj.
La 10-hora vojaĝo en vagonaro tute ne lacigis nin, ĉar ni
babilis ĝoje kaj ĝue.
Vespere ni finfine atingis la urbon Janĝi post 10-hora
trajna vojaĝo.
Malvarma vetero tamen ne malbonigis mian humoron. La urbeto estas bela, kaj
enhavas karakterizan korean naciecon. Surstrate oni laŭte
parolas kaj krias en korea lingvo, kaj la ŝildoj estas en
du lingvoj. 每Laŭ la loka leĝo, la korea lingvo devas troviĝi
en la ĉefa parto en la ŝildo egale
kiel la ĉina lingvo-
Atinginte la hotelon, mi kun malnovaj amikoj renkontiĝis, kun novaj amikoj
konatiĝis. Precipe min impresis la renkontiĝo kun amikoj de Koreio, Rusio kaj
Usono. En tia renkontiĝo inter homoj de diversaj landoj, kuŝas la vera utileco
de Esperanto.
La urbeto Janĝi ja estas bela. Mi aprezis la korean dancon,
kanton, gustumis la koreajn manĝaĵojn, mi eĉ promenis tra
la urbeto noktomeze. Ĉi ĉio bone
impresis min. Tamen min plej profunde impresis la etoso de vere internacia.
Mi unuafoje partoprenis internacian E-kongreson, unuafoje interbabilis kun tiel
multaj alilandaj amikoj per la internacia lingvo Esperanto. Mi reale konsciis la
valoron de Esperanto.
Dum la lastaj du jaroj, kiel esperantisto, la stato de nuna E-movado ofte
konfuzas mian menson, ke Esperanton oni ankoraŭ ne akceptas absolute kiel
internacian lingvon. Esperanto ankoraŭ ne fariĝis la interkomunikilo inter homoj
de diversaj nacioj, landoj kaj kulturoj. Ĉu reale estas tia la stato? Mi min
demandis. Mi ankaŭ legis kelkajn fantaziajn novelojn, kiuj priskribis la
estontan mondon, kie ĉiuj homoj povas interkompreni facile
per la artefarita lingvo. Mi ofte pensas, ĉu vi havos ŝancon vivi en tia mondo
antaŭ morto?
Sed mi iompostiome rimarkis, ke mi longe penis serĉi la
Oran Landon per teleskopo, tamen preterlasis la orerojn apud miaj piedoj.
Post kiam mi amikiĝis kun multaj esperantistoj de alilandoj en Janĝi,
mi eksciis, ke Esperanto efektive estas utiligata kiel la interkomunikilo inter
parolantoj de diversaj lingvoj. Kial mi daŭre aspiras la malproksiman Utopion
antaŭ la jam efektivigita ※fantazio§?
La duafoja vojaĝo al Janĝi por la 5-a Ĉina
E-Kongreso (10.1-5)
1.
Nia Pekina Esperanto-Asocio organizis grupon por partopreni la 5-an Ĉinan
Esperanto-Kongreson. Estas 16 grupanoj entute.
La 30-an de septembro ni unue kolektiĝis en la stacidomo je la 1-a posttagmeze.
Kaj poste ni envagoniĝis kune kun samideanoj de Interna Mongolio kaj de
Shanxi-provinco. Kelkajn el ili mi jam konas, kaj aliajn ne. Sed ni ne havis
tempon interkonatiĝi tiam, kiam oni amase envagoniĝis por
turismi dum la libertempo de Nacia Tago#
2.
Esplorinte mi sciis, ke estas ĉirkaŭ
40 esperantistoj en ĉi tiu vagonaro. Ĉiuj
celis la urbeton Janĝi, la 5-an Ĉinan
Esperanto-Kongreson. Mi trairis vagonon post vagono por saluti kaj konatiĝi
kun samideanoj. Kiam la vagonaro haltis ĉe la urbo Tianjin, envagoniĝis kromaj
kelkaj samideanoj. Troviĝis esperantistoj preskaŭ en ĉiuj
vagonoj tiam. La vagonaro jam fariĝis Verda Vagonaro, ĉu ne?
Dum la 25-hora veturo, ni multe faris ※verdajn§ aferojn. Ekz. s-ro Weishan
refoje fervore propagandadis Esperanto al pasaĝeroj, kiel
okazis antaŭ monato. Li eĉ instruis kelkaj lecionojn al la interesitoj. 每 mi
informiĝis antaŭ tagoj, ke unu el la pasaĝeroj telefonis
al s-ro Weishan kun deziro lerni Esperanton plu〞
3.
Malsame de lastfoja vojaĝo al Janĝi, multaj akceptis nin,
kiam ni atingis la urbeton post 25 horoj. Mi revidis la geamikojn lokajn, tio
ege ĝojigis min. Ili mane tenis verdajn flagojn. Facile
troveblaj inter amaso da homoj.
4.
Kuŝis du sopiroj en mia koro antaŭ vojaĝo al Janĝi. Unu
estas renkontiĝi kun tiuj amikoj, kiujn mi longe konas en
interreto, sed neniam renkontis reale. La alia temas pri sekreto, ke mistera
esperantisto nomata Maria aŭ Misara 每mi kredas ne ĉi tiuj
du nomoj apartenas al sama homo- multe helpis min je mia Esperanta vivo dum
longa tempo. Ŝi (aŭ li) helpis min kontakti unuafoje
esperantistojn okaze de renkontiĝo de nia asocio, helpis min aperigi artikolojn
en esperantaj gazetoj, kaj helpis min ankaŭ altigi la nivelon de Esperanto# Mi
ege dankas ŝin (lin). Tamen mi longe ne scias kiu ŝi (li)
estas. Ĉu junulo aŭ maljunulo, ĉu viro aŭ ino# Mi volegis scii ĉion pri ŝi
(li). Do, mi supozis, ke ŝi (aŭ li) certe partoprenis la
tutlandan kongreson. ※Klopodu malkovri la sekreton!§ mi diris al mi mem.
5.
La Reala Renkontiĝo de Interreta Amikaro ne estas enlistigita en la programaron
de Kongreso. Sed la amikoj interretaj mem organizis ĝin. Ĉirkaŭ
10 interretaj amikoj ĉeestis la kunsidon. Nur kun du el
ili mi ne reale renkontiĝis antaŭe.
Ni interŝanĝis la numeron de QQ 每tujmesaĝilo plej multe
uzata en Ĉinio- kaj de ICQ. Kvankam ni malofte renkontiĝis,
tamen ni ĉiuj interbabilis kiel malnovaj amikoj.
Nuntempe la interreto estas tre grava ilo por interkomunikiĝi.
Ĉiuj novaĵoj pri e-movado de Ĉinio
unue aperas en interreto. En la informilo de ĈEL ofte aperas artikoloj, kiujn mi
jam legis en retejo antaŭ monatoj.
6.
La oratora konkurso estis programo atendata de multaj. Mi decidis partopreni la
konkurson jam antaŭ la decido partopreni la kongreson. Tamen mi ekpreparis la
tekston oratoran nur antaŭ kelkaj tagoj de envogoniĝo al Janĝi.
Mi korektis la tekston eĉ dum trajna veturo. Kaj mi ankoraŭ ne parkerigis la
tekston, kiam malfermiĝis la kongreso.
Mi estas memfida, kiam mi rekte iris al la podio, kaj brave elparolis la unuan
vorton antaŭ kelkaj dekoj da homoj#
La rezulto estas, ke mi gajnis la unuan premion. Kvankam mi fakte ankoraŭ ne
lerte posedas la lingvo. La aliaj konkursintoj konsistas ĉefe
de komencantoj.
7.
Kultura Vespero kaj Korenacia Vespero: La programoj estas belegaj, sed tute ne
koncernis Esperanton. Se oni ne sciigus, neniu rigardus ilin esperantistaj
vesperoj.
Krome, oni bedaŭrinde preferas diskuti kaj interbabili en
ĉina lingvo en Esperanta kongreso. Eĉ ankaŭ la ĈEL tiel
faras: tute ne troviĝas Esperanta vorto sur la pokaloj kaj la atestoj de merito,
kiujn ĝi donis.
8.
La sekreto preskaŭ malkovriĝis. Ĉe vespermanĝo, iu amiko diris al mi:
--Vi havas amikon nomatan Maria, ĉu? Ŝi aŭ Li partoprenas
nian kongreson nun, kaj jam diris al mi ĉion. Ĉu vi volas scii kiu ŝi
aŭ li estas?
Mi kapjesis.
--Sed mi ne intencas sciigi al vi nun. Vi divenu mem. Tiel estas pli interese,
ĉu ne?
Mi ne insistis je tio. Mi fakte ne urĝis scii la veron. Tenante la misteron mi
kontaktiĝos pli interese kun Maria aŭ Misara.
9.
Reveninte hejmen mi komparis la du vojaĝojn al Jangxi.
Unuafoje min impresis la internacieco de la kongreso. Mi raviĝis de la vere
internacia etoso. Kaj mi bone parktikis Esperanton kun la fremdlandaj samideanoj.
Duafoje la kongreso fakte estis granda renkontiĝo de tutlanda esperantistaro.
Renkontiĝi kun amikoj estas la komuna celo de ĉiuj
partoprenintoj.
La du vojaĝoj donis al mi malsimilajn impresojn. La
spertoj estas valoraj. Kvankam la organizado ne kontentigis min 每ekz. la aranĝo
de loĝejo kaj manĝoj estas malorda
kaj malbona sed la prezo estas alta- , mi atingis celojn de miaj vojaĝo.
2003.10.15