以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- [转帖]苏轼《赤壁赋》(王崇芳世译) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=214) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2006/7/18 8:59:52 -- [转帖]苏轼《赤壁赋》(王崇芳世译) 苏轼《赤壁赋》(王崇芳世译)
su shi (1037—1101) unua vizito al la ru?a klifo* en la auxtuno de la jaro renxu (1082), je la deksesa de la sepa monato, mi plezurecele veturis per boato kun kelkaj amikoj al la rugxa klifo. blovis frida zefiro, kvieta estis la akvo. mi levis pokalon kaj tostis al miaj amikoj, kaj ni skandas la odon pri la plenluno kaj kantis la versajxon pri belulino. post iom da tempo la luno levigxis super la orientan monton kaj kvazaux vagis inter cxerpilo kaj bovpasxtisto**. la rivero vaste etendigxis, kovrite de blanka vapornebulo, kaj la lumo sur la akvo kunfandigxis kun la cxielo. ni lasis nian boaton flosi, kien gxi volis, kiel fragmita folio sur la senlima akvomaso, kaj ni sentis nin tial liberaj, kvazaux ni rajdus sur facila vento, nin portanta al iu nekonata loko, kaj tiel malpezaj, kvazaux ni forlasus cxi-homan mondon kaj farigxus flugpovaj senmortuloj. la vino gajigis nin, kaj ni ekkantis, batante la takton sur la boatrandoj. jen la kanto: frapu la lunon rebrilantan en la akvo, kontraux lum’ fluanta; cxar senlima, forta sopiro min tiras foren. foren al mia kara, kiu estas tie en la alia fino de cxielo. iu el la amikoj, kiu estis bona flutisto, ludis akompanon al nia kanto. la tonoj gxemis kaj singultis, kvazaux li estus plendanta, sopiranta, ion rakontanta. la sxvebanta postsono tirigxis kiel silka fadeno, kiu ne rompigxis, gxis gxi vekis al dancado la drakojn, sin kasxantajn en mallumaj kavernoj, kaj elvokis larmojn el vidvino, forlasita en sia soleca boato. malgxoja en la koro, mi rektigis min sidante kaj demandis gravmiene mian amikon, kial lia muziko estas tiel trista. li respondis: “la luno estas bela, la steloj estas disaj, la korvoj kaj la pigoj flugas sudden…” cxu tiuj cxi versoj ne estas de cao cao***? rigardu okcidenten al xiakou kaj orienten al wuchang. jen, kiel interplektigxas la montoj kaj riveroj, kaj kiel imponaj ili sin prezentas en sia malhela verdo. cxu cxi tie ne estas la loko, kie cao cao siatempe estis venkita de juna zhou yu****? kiam li venkopleninte jinzhou kaj konkerinte jiangling, venis orienten laux la fluo de la rivero, liaj batalsxipoj sin intersekvis en vico mil liojn longa, kaj liaj flagoj kaj standardoj vualis la cxielon. kiam li enversxis al si vinon vizagxe al la rivero kaj skandis sian poemon kun lanco en la mano transverse, li estis la heroo en sia tempo. sed kie do li estas nun? kompare kun li, ni estas nur fisxkapistoj kaj arbohakistoj sur la riveraj insuloj, kun fisxoj kaj salikokoj kaj cervoj kile kunuloj; ni veturigas nian boaton, tiel etan kiel folio, kaj tostas unu al alia trinkante vinon el botelkukurbaj cxerpiloj. ni estas nenio alia ol efemeroj, kiuj cxi mondon vizitas tre mallongajn horojn, kaj ni estas tial malgrandaj, kiel greneroj en la vasta maro. mi malgxojis, ke nia vivo estas pasema, kaj envias al cxi potenca rivero, kiu fluas senfine. mi dezirus krocxigxi al flugpova senmortulo kaj migri en la senlima spaco, aux brakumi la belan lunon por vivi kun gxi eterne. sed ve! sciante, ke tio ne estas facile atingebla, mi konfidas cxi tonojn, kiuj esprimas miajn sentojn, al la vento trista.” “cxu ankaux vi iam pripensis la akvon kaj la lunon?” mi diris. “akvo cxiam fluas, sed neniam forigxas; la luno cxiam kreskas kaj malkreskas, sed nek pligrandigxas nek malgrandigxas. se vi rigardas la sxangxigxeman aspekton, la universo pasas en palpebruma dauxro; sed se vi rigardas la sensxangxan aspekton, cxiuj estajxoj inkluzive de ni mem estas nepereeman. nu, kial do via envii? cetere, cxiu estajxo en cxi mondo havas sian posedanton, kaj ecx unu hareton, kiu ne estas mia, mi neniel povas preni al mi. la solaj esceptoj estas la frida zefiro sur la rivero kaj la hela luno inter montoj. la antauxa, kaptite de niaj oreloj, farigxas muziko, kaj la dua, renkontite de niaj okuloj, sxangxigxas al koloro. cxi tiujn du ni povas libere servigi al ni kaj gxui por cxiam. ili estas neelcxerpeblaj trezoroj, liveritaj al ni de la kreinto, kaj ni cxiuj povas partopreni en ilia gxuado.” mia amiko gxojigxis kaj ekridis. ni lavis la pokalojn kaj ree enversxis al ni vinon. post kiam ni finis la pladojn kaj fruktojn. la pokaloj kaj tereloj estis lasitaj en malordo. kaj ni cxiuj kusxigxis dormi en la boato, apogante la kapon unu sur alia, kaj ne rimarkis la lumigxon jam cxe la orienta horizonto. ------- *la rugxa klifo— konata kiel loko, kie estis batalkampo en la epoko de tri regnoj (220—280), situas en la nuna gubernio jiayu, prov. hubei. **la cxerpilo kaj bovpasxtisto— nomoj de du konstelacioj. ***cao cao (155—220)— fama generalo kaj sxtatestro dum tri regnoj, kiu volis konkeri wu-regnon, sed estis venkita de zhou yu en 208 p.k. ****zhou yu— generalo de wu-regno dum tri regnoj, kiu venkis cao cao-n en la batalo ?e la ru?a klifo, tiam li nur estis 24-jara. elcxinigis wang chongfang (penseo 5) 作者: 苏轼 壬戌之秋,七月既望,苏子与客泛舟游于赤壁之下。清风徐来,水波不兴。举酒属客,诵明月之诗,歌窈窕之章。少焉,月出于东山之上,徘徊于斗牛之间。白露横江,水光接天。纵一苇之所如,凌万顷之茫然。浩浩乎如冯虚御风,而不知其所止;飘飘乎如遗世独立,羽化而登仙。
su shi (1037—1101) dua vizito al la ru?a klifo* je la dekkvina de la deka monato de la sama jaro, kiam la luno estis plena, mi piede ekiris de negxa halo por reveni al lingao, akompanata de du amikoj. nia vojo kondukis preter flavkota deklivo. jam estis la sezono de prujno, la arboj perdis cxiujn siajn foliojn. niaj korpoj jxetis ombrojn sur la teron, kaj levinte la okulojn, ni povis vidi la helan lunon. admirante la cxirkauxan pejzagxon, ni gxoje kantis hxorajxojn dum la vojo. post iom da tempo mi suspires kaj diris, “cxi tie ni havas amikojn, sed ne vinon; kaj ecx ni havas vinon, ni ne havas pladojn indajn je gxi. la luno estas brila kaj la zefiro fresxa — kiel do ni pasigos tian belan vesperon?” iu el miaj amikoj respondis, “gxuste antaux la vesperigxo hodiaux mi kaptis fisxon per mia reto. gxi havas grandan busxon kaj malgrandajn skvamojn kaj estas io simila al perko el song-rivero. sed de kie ni povas havigi al ni vinon?” kiam ni revenis hejmen, mi konsiligxis kun mia edzino, kaj sxi diris, “mi konservas botelegon da vino dum longa tempo, kiu estas destinita por via uzo en okazo de subita bezono.” do preninte kun ni la vinon kaj la fisxon, ni ekiris fari ankorauxfojan viziton al la rugxa klifo. la rivero brue fluis preter klifoj turantaj je mil futoj; la altaj montoj kontraste malgrandigis la lunon, kaj la mallevigxinta akvo malkovris rokojn. kvankam pasis ne longa tempo de post mia unua vizito, tamen la pejzagxo jam sxangxigxis gxis nerekonebleco. mi levis mian robon kaj faris grimpadon. mi pasis sur akreangulajn rokojn, faris al mi vojon tra la dense kreskantaj sovagxaj herboj kaj dornoj, kauxrigxis sur sxtonblokoj en fantaziaj formoj de tigro kaj leopardo, ascendis helpe de rampaj plantoj similaj al drakoj kaj serpentoj, gxis mi atingis la altegan neston de akcipitro, por rigardi malsupren al la kasxita logxejo de la dio de l’ akvo. tamen miaj du amikoj ne povis min sekvi. mi do komenci voki al ili per forta, tirata vocxo. la arboj kaj arbustoj ektremis, la montoj kaj valoj ehxe resonis, vento levigxis kaj ondoj sxveligxis. kaptita de subita tristo kaj ektimo, mi ne kuragxis plu resti tie. mi ekiris returne kaj revenis al nia boato. ni lasis nian boaton drivi, kien gxi volis, en la mezzo de la rivero. jam estis prekaux noktomezo kaj cxirkauxe regis silento. tiam unu soleca gruo, kiu estis transfluganta la riveron, venis de la oriento super nian boaton. gxi havis flugilojn similajn al cxarradoj, estis vestita en blankaj kaj nigraj plumoj kun longa, akra krio gxi preterflugis super nia boato okcidenten. post iom da tempo miaj amikoj foriris kaj mi kusxigxis dormi. en songxo mi vidis, ke taoista pastor en sxvebanta robo el plumoj preterpasas mian domon en lingao. li salutis min per kunmeto de la manoj kaj diris, “cxu vi gxuis vian viziton al la rugxa klifo?” kiam mi demandis pri lia nomo, li klinis la kapon kaj donis nenian respondon. “ha, mi scias!” mi ekkriis, “cxu vi ne estas tiu, kiu preterflugis super mi lastanokte?” la pastro jxetis rerigardon al mi kun rideto. mi vekigxis de surprizo. sed kiam mi malfermis la pordon por rigardi, mi povis trovi nenian postsignon de li. *bv. legi penseon n-ro 5 elcxinigis Wang Chongfang 后赤壁赋 是岁十月之望,步自雪堂,将归于临皋。二客从予过黄泥之坂。霜露既降,木叶尽脱,人影在地,仰见明月,顾而乐之,行歌相答。已而叹曰:“有客无酒,有酒无肴,月白风清,如此良夜何!”客曰:“今者薄暮,举网得鱼,巨口细鳞,状如松江之鲈。顾安所得酒乎?”归而谋诸妇。妇曰:“我有斗酒,藏之久矣,以待子不时之需。”于是携酒与鱼,复游于赤壁之下。江流有声,断岸千尺;山高月小,水落石出。曾日月之几何,而江山不可复识矣。予乃摄衣而上,履巉岩,披蒙茸,踞虎豹,登虬龙,攀栖鹘之危巢,俯冯夷之幽宫。盖二客不能从焉。划然长啸,草木震动,山鸣谷应,风起水涌。予亦悄然而悲,肃然而恐,凛乎其不可留也。反而登舟,放乎中流,听其所止而休焉。时夜将半,四顾寂寥。适有孤鹤,横江东来。翅如车轮,玄裳缟衣,戛然长鸣,掠予舟而西也。 |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2008/12/15 10:58:35 -- 此主题相关图片如下: 电子书的地址是 0193 Rugxa Klifo 赤壁赋 (Su Shi verkis, Wang Chongfang tradukis国柱制作) http://www.elerno.cn/elibro/elibroj.htm |