以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 国柱自叙 Jubileo Berila(2) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=27883) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2011/12/27 8:22:42 -- 国柱自叙 Jubileo Berila(2) Dumvive·Laux-mezure·Gxoje
(Fruktdone)
终生·量体·快乐 Printempe de 1980 mi verkis artikolon titolitan <Decidemo·Persisteco·Metodo> kaj uzis gxin kiel antauxparolon de mia lernolibro <Aboco de Esperanto>. Tiam en nia socia vivo ankoraux ne aperis komputilo kaj interreto, tial siatempe auxtodidaktoj ankoraux ne povas (mem)lerni Esperanton per interreto. Jardekoj forpasis. Nun mi havas pli vastan komprenon pri la lernado de Esperanto, kiu karakterigxas cxefe je tri punktoj: Dumvive, lauxmezure kaj gxoje(fruktdone). |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2011/12/27 8:25:28 -- * Dumvive 终生 Por plejparto de ni, Esperanto ne estas nia gepatra, sed fremda lingvo. Do ni devas koni: per kio la lernado de Esperanto estas sama kaj nesama ol lernado de aliaj fremdaj lingvoj. |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2011/12/27 8:27:05 -- Kial lernado de Esp-o estas tute malsama ol lernado de kiu ajn alia fremda lingvo, cxar cxe ni estas famkonata nocio, ke Esperanto estas ne nur lingvo. Laux opinio de s-ro Huang Hua, la eksa Vic-prezidanto de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Cxinio, Esperanto estas granda idealo, granda esplorado, granda praktiko. Tial, la kompleta lernado de Esp-o konsistigxas el 3 flankoj: lingvo, kulturo, esp-ista bonvirto. 学习世界语,之所以与学其他任何外语都不一样。因为有一个众所周知的理念:“世界语不仅仅是语言”。前中国人大副委员长黄华认为:世界语是一个伟大的理想、伟大的探索、伟大的实践。因此,完整的世界语学习,包括三个层次:语言、文化、品德。 Multaj homoj dum sia lernado de fremda(j) lingvo(j) ofte klopodas por la kvin kapabloj "auxskulti, paroli, legi, skribi kaj traduki", kelkaj el ili celas ecx nur sukcesan trapason en koncernaj ekzamenoj de fremdaj lingvoj por sia diplomigxo aux ofic-promocio. Ili sentas kontenton se la fremda lingvo povus servi kiel "briko por frap-malfermi la pordon de profito". 一般人学外语,追求“听、说、读、写、译”这五个方面的能力,甚至于只追求能通过升学或职称的外语考试,拿外语作敲门砖,于愿已足。 La suprediritaj kvin kapabloj "auxskulti, paroli, legi, skribi kaj traduki", cxiuj estas objektoj dum la unua-nivela lernado de la fremda lingvo. Do, estas ne suficxa ecx se la lernanto sukcesis trapasi la koncernajn ekzamenojn kun bonaj poentoj. 所谓“听、说、读、写、译”这五个方面,都只是语言技能的学习,都只是第一个层次。即使在考试中能够获得高分,也还是不够的。 En la Internacia Ekzameno (IE) de UEA/ILEI, trovigxas deviga testo pri kulturaj scioj pri Esperanto, la historio kaj nuna situacio de EM, (ekz-e, kion signifas la akronimoj UEA,UK,ILEI, KAEM...... ktp). Homo, kiu lernis nur la lingvon sed sen scio pri aux partopreno en EM, certe ne scipovis respondi al tiaj demandoj. 国际世协与国际世界语教师协会联合举办的世界语国际水平考试(IE)中,另有必试的“文化”题目,测试考生对世界语、世运历史和现状了解的程度(比如:什么是UEA,UK,ILEI, KAEM等等)。一个只学语言,不知道也不介入世界语运动的人,不可能回答出这类问题。 [此贴子已经被作者于2011-12-27 18:16:14编辑过]
|
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2011/12/27 8:29:05 -- La pli alta celo por Esperanto-lernantoj estas farigxi vera Esperantisto sed ne nur Esperanto-parolanto. La plej granda diferenco inter tiuj du grupoj da homoj estas je idealo. Por homo, cxu kun aux sen idealo, tio decidas la strebadon al vivoceloj kaj la pasigon de lia vivo. Tio montrigxas sentebla cxiam kaj cxie je lia sinteno kaj konduto. 更高的目标是要成为一个Esperantisto(世界语者),而不仅仅是一个Esperanto-parolanto(能用世界语讲话的人)。这两类人最大的区别,就在于理想的有无。任何一个人,有或者没有理想,会决定其目标的追求和人生的度过,会表现在其对人、对事、一举手、一投足、一言一行之间。 Simila rezono legigxas ankaux en la diro pri lernado de poezio far cxinaj antikvuloj: Por lerni versadon je la komenco, sciu kie trovigxas la esenco: Antaux ol arto, vi bonvirton lernu! Tiel instruas la fama sentenco. Tio ja bone montris la tradicion de cxinoj privilegie atenti pri bonvirto de homo. Por lernado de bonvirto, la plej bona maniero ne estas sur papero, sed en reala vivo, kun aspiro imiti al la modelo de bonvirtuloj ni lernu de ili la noblan personecon. Tia lernado estas nedisigebla kun lernado de lingvoscioj kaj kulturo. Kaj la du lernadoj ja kompletigas unu la alian kaj estu dumvivaj. 这样的道理,也见之于中国古人关于学诗的论述:“学诗功夫在诗外,未学作诗先作人。”表现了中国人以德为先的传统。这种品德的学习,最好的方式不是在纸上,而是在生活中。以见贤思齐的心态,向具有这样崇高品德的人学习。这样的学习,与语言文化知识的学习密不可分,相辅相成,而且应当是终生的。 |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2011/12/27 8:30:10 -- Kio estas la bonvirtoj de inda Esperantisto? 什么样是世界语者应当具有的品德呢? Miaopinie, bona Esperantistoj estas kun kvin bonvirtoj: ami, lerni, posedi, apliki kaj sinoferi. 我以为世界语者的五德是:爱、学、会、用、为。 Ami: Arda amo al Esperanto estas la plej bona instruisto kaj ankaux movforto por persistema longdauxra lernado de Esperanto. Nia kara lingvo Esperanto estas aminda, cxar gxi havas noblan idealon pri harmonia mondo de homaro. Sub gxia sankta standardo kolektigxas bona idaro de diversaj nacioj, kies pli ol centjara luktado estas kortusxe kantinda. 爱世界语:热爱是最好的老师,是持之以恒、长久学习的动力。世界语是值得爱的。它有崇高的(人类大同)理想,在它的旗帜下,集合了各民族的优秀子孙。百年奋斗,可歌可泣。 Lerni: Esperantisto devas lerni Esperanton cxiutage je kelka tempo, laux sentence luktarto ne for de korpo kaj ario ne for de busxo. 学世界语:世界语者应当坚持每天都花一点时间来学习世界语。做到拳不离手,曲不离口。 Posedi: Se vi jam pagis multon da tempo kaj energio por lerni Esperanton, do ellernu gxis plena posedo de la lingvo je cxiuj kvin kapabloj "auxskulti, paroli, legi, skribi kaj traduki". Foje en jarkunveno de nia asocio s-anino Tojuna parolis pri sia sperto en lerno de Esperanto. Sxi prenis boligo de akvo kiel ekzemplon. Iuj homoj sukcesis boligi la akvon per sencxesa varmigo, dum aliaj foj-refoje interrompis la varmigon kaj post jardekoj la akvo ankoraux restis neboligita, kaj tiu farigxis eterna komencanto de Esperanto. 会世界语:花了许多时间精力,既然要学,就要学会它。怎样算会?听说读写译,五项全能。童玉兰在我们的年会上曾经讲过一个例子。她把学习世界语比作烧开水。有的人坚持把水烧开。有的人烧了一小会儿就中断了,过了几十年,水还是没有烧开。成为永远的初学者。 Apliki: Estimata veterano s-ro Zensto tiel diris: vivo dauxros je movoj, lingvo utilos je aplikoj. La celo de nia lernado de Esperanto ja estas apliki gxin en praktiko. 用世界语:陈老(陈世德)名言:生命在于动,语言在于用。我们学习世界语的目的,还学以致用。 Sinoferi: fari ion por Esperanton (cxiu ja povas fari sian kontribuon). Per tio plej facile koni la personecon cxu nobla aux fia. Post pli ol duon-jarcento restado en la cxina Esperantujo mi vidis multon. La nobla agado far herbradikaj plebaj Esperantistoj kortusxas min. La fiagoj kun egoismaj profitemo far hipokritaj Esperanto-mangxantoj aux Esperanto-mangxistoj vekis cxe mi antipation kaj malestimon. 为世界语:作出自己的贡献(人人皆可为)。这一点最容易看出人格的高下。在中国的世界语界呆久了,我常常为草根世界语者的奉献精神而感动,也为“口是、心非、利己”的Esperanto-mangxantoj而感到可耻。[Noto2.注2] [此贴子已经被作者于2011-12-27 13:09:32编辑过]
|
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2011/12/27 13:04:29 -- * Laux-mezure 量体 Niaj vestajxoj, cxpoj, sxuoj aux sxtrumpoj, nun plej ofte venas kiel konfekciaj varoj el magazenoj. 我们现在穿戴的衣帽鞋袜,大多是买的成衣(现成的)。 Konfekcioj ks nature povas servi al ni. Tamen la plej konvenaj certe estas tiuj faritaj laux propraj mezuroj. Oni ecx ecx per tio komparas pri geedzeco: Geedzeco similas al sxuoj aux sxtrumpoj, cxu gxi tauxgas aux ne al vi, nur la posedanto mem scias pli bone. 成衣当然可以穿。然而,真正最合身的衣帽鞋袜,还是量身打造的。有人谈婚姻,也说:婚姻有如鞋袜,合适不合适,只有当事人自己最清楚。 Estas tia diro: Por sama homo, dum lia tuta vivo estas ne eble dufoje eniri en la saman riveron. 有这么一句哲言:同一个人,在一生中不能两次进入同一条河流。 Se mi nagxis en Jangzi-rivero en lasta somero, kaj mi nagxas en Jangzi-rivero en cxijara somero, cxu mi ne jam eniris la saman riveron por du fojoj? 如果我去年夏天到长江游泳,今年夏天又到长江游泳,难道不是两次进入了同一条江吗? Ne. Cxar cxijara vi jam ne estas vi en lasta jaro, ankaux la akvo cxijara jam ne estas tiu en lasta somero. Cxio sxangxigxas sencxese: kaj vi mem, kaj la river-akvo. Tio okazas same ankaux en via Esperanto-lernado. En lasta jaro, eble vi nur jxus komencis lerni la unuan lecionon de Aboco de Esperanto en elementa kurso. Sed cxijare vi jam delonge finis la lernon en elementa kurso. Nun via startpunkto, bezonoj kaj celoj jam estas tute nesamaj ol tiuj en lasta jaro. Tial vi devas cxiam sercxi, sercxi, por trovi metodon kiu plej tauxgas al vi en nuna situacio, nur tiel vi akiros la plej bonajn rezulton kaj pli abundan rikolton. 不是,因为今年的你已经不是去年的你,今年的江水也已经不是去年的江水了。一切都是在变化着:你在变,江水也在变。就学习世界语而言,去年的你也许才开始学初级班第一课,今年的你,早已经学完了初级班。你现在的起点,你现在的需求和目标,与去年已经完全不一样了。所以你要根据目前的情况,找出最适合你的学习方法,以期达到最好的收获与效果。 |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2011/12/27 13:05:25 -- Nun mi iom parolu pri mi. Nun mi ankoraux persistas en cxiutaga mem-lernado de Esperanto, sed mankas al mi kaj klascxambro kaj instruisto kaj lernolibroj. 以我现在的处境而言,我每天仍然在坚持自学世界语。不过,我没有教室,没有老师,也没有课本。 Mi lernas laux admono de devizo per kiu la animatoro de Hubei-a Ekonomia Satelita Televido cxiutage ripetas al ni: Cxutage solvu problemon tiel ke rusto neniam aperos en via cerbo. 我按照湖北经视的一句话来学:“每天出个题目做,保证脑壳不生锈。” Do mi cxiutage trejnas min per unu (eble negranda) tasko de esp-igo. Mi mem elmetis la demandon, kaj mi mem donos respondon. 于是我每天都要找一个(也许是小的)翻译题来难为自己,自问自答。 Ekz-e, la tasko de 2011-12-09 estas: Kiel diri "QQ-numero"n en Esperanto? Cxar tre eble ni renkontos tiun demandon post unu tago en "interkona kunsido" de la Tri Jubileoj en urbo Huangshi. Sed mi ne povas tuj trovi pretan respondon en ilo-libroj, cxar mankas tiu litero Q al la Alfabeto de Esperanto, kaj ni ja ne devas blinde uzas la prononcon de angla litero. Post horoj da penado, mi donis la solvon: ku-ku-numero aux kuo-kuo-numero. 比如2011年12月9日的翻译题是:“QQ号”用世界语怎么说?这极有可能是明天黄石三庆活动“见面会”中要回答的一个问题,可是在工具书里找不到现成的答案。因为世界语里并没有Q这个字母,而我们又不应当盲目照搬英文字母的读音。花费了几个小时的努力,我给出的答案是ku-ku-numero 或者是 kuo-kuo-numero。 Estas tri fontoj 其根据有三: unue. En <Esperanto-Cxina Vortaro> de Honfan p.460 mi trovis ke kuo estas la nomo de Q, la deksesa latina litero. 一是从张闳凡老师编的《世界语汉语词典 》 p.460 上找到的:ku|o 拉丁语第十六个字母(Q,q)的名称。 due. En Plena Analiza Gramatiko de Esperanto(PAG) p.27 linio 3-4 mi trovis ke oni tiam nomas ilin respektive: kuo (Q), duobla vo (W), ikso (X), i greka aux ipsilono (Y) 二是从《语法大全》p.27 第3-4行上找到的,其读法分别为:kuo (Q), duobla vo (W), ikso (X), i greka 或者 ipsilono (Y) trie. En la cxina versio de PMEG farita de s-ro Laoyuan, la paragrafo 2.3. pri "prononco de ne-Esperantaj literoj" mi legis ke Akademio de E rekomendas legi Q per k (mi ne citis, cxar mi timas ke pro miskompreno oni parolos pri koko-numero. 三是从Bertilo Wennergren原著、刘鸿元汉译的《汉译高级语法(PMEG)》一书的第2.3.节:“非世界语词的发音”也介绍了世界语学院推荐的读法:Q念作k。(我没有取,怕读者误会读为koko-numero)。 |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2011/12/27 18:12:26 -- * Gxoje 快乐 Ke cxiu el ni povis ekscii la nomon de Esperanto, preskaux cxiam dankas al ia hazardo. Jaroj preterpasis. Tamen nun ni ankoraux fidele restas inter la vicaro de Esperantistoj, senpente kaj senplende, tio okazas certe ne pro ia hazardo. Ni cxiu havas sian propran motivon. 我们每个人能够得知世界语Esperanto的名字,几乎都缘于偶然。经过了多年的岁月流逝,我们仍然能呆在世界语者的队伍里,无怨无悔,可以说绝非偶然。每个人一定都有自己的理由。 Kial mi volonte restu dumvive inter la vicaro de Esperantistoj, cxar gxi povas alporti al mi trioblan rikolton de scioj, amikeco kaj gxojo. 我之所以愿意终生呆在世界语者的队伍里,是因为它能够带给我三重收获:知识,友谊,快乐。 Ankaux la reta sercxilo Baidu havas multe da scioj, tamen pri multaj scioj kiuj Esperanto donis al mi, la sercxilo <Baidu Scias> fakte ne scias. “百度”也有许多知识,可是世界语能够带给我的许多知识,“百度知道”都不知道。 Amikeco ofte estas limigita de tempo kaj spaco. Kiel pleba cxino, oni tre malfacile povus trovi amikojn ekster sia faka rondo kaj landlimo. Sed Esperanto havigis al mi la eblon amikigxi kun multaj personoj trans limo de agxo, fako, profesio kaj landlimo. Mi servis en fabriko 40 jaroj, jaroj kiam klasbatalo estu atentigata cxiujare, cxiumonate kaj cxiutage, kolegoj ne kuragxas malfermi sian koron, sekve la nombro de amikigxintoj estas draste nekomparebla ol tiom mi akiris per Esperanto. 友谊常常受时间和空间的限制,一个普通的中国人,很难超越行业和国度找到朋友。可是世界语能够为我们找到不同年龄、不同行业、不同身份、超越国界的朋友。我在工厂服务四十年,由于“阶级斗争年年讲月月讲天天讲”的历史原因,同事们不敢敞开心扉,所结交的朋友远远不及我的世界语朋友之多之广。 Gxojo estas animstato, sen-rilata al potenco kaj monoj. Potenculo kiel imperiestro kaj ricxulo milionulo ne certe havas gxojon; mi ecx povas aserti ke ilin certe gxenadas malgxojoj. Dume mi, Esperantisto, kiu cxiutage ekzercas sin per esperantiga tasko, ofte havas la gxojon de sukcesinto kaj memfiero de konkerinto de malfaciloj. Esperanto portis multajn surprizgxojojn en mia vivo. Pri tio mi raportos pli detale en la parto <gravaj eventoj dum lastaj kvin jaroj>. 快乐是一种心境,与权势和金钱无关。有权有钱的人,比如皇帝和富豪,不一定就有快乐,甚至于定会有种种的不快乐。可是我,由于每天学习世界语,每天找个题目做,常常会有克服困难取得收获的成就感和自豪感。世界语给我的生活常常带来意外的惊喜。我会在“近年来重要的世界语经历”这一部分作更为详细的汇报。 [此贴子已经被作者于2011-12-28 2:56:04编辑过]
|
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2011/12/28 2:44:24 -- [Noto2.注2]legu la afisxojn 913 旧官去了 Foriras la malnova 2011-3-15 9:21:51 |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2011/12/28 2:46:54 -- Guozhu: 自学,对于一切有志登攀者,都是一条必经之路。对于目前有志学习世界语的同志,更是如此。 已到峰颠莫息酣,应知山外还有山。 [此贴子已经被作者于2011-12-29 8:37:15编辑过]
|