以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 国柱自叙 Jubileo Berila(3) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=28045) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2012/1/3 20:35:43 -- 国柱自叙 Jubileo Berila(3)
Lernado, malgraux kiom ajn interesa kaj utila, mem ne estas celo. La celo de lernado ja estas aplikado. Dum aplikado vi certe akiros nemalmulte da novaj scioj, samtempe kreskas ankaux la kapabloj kaj spertoj. Tiu cxi procezo portos al vi multe da novaj gxojoj. |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2012/1/3 20:37:47 -- * Verki / versi 写作 |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2012/1/3 20:38:36 -- Cxu publikigi? Apero de Interreto donas tian eblecon ke cxiu povas publikigi sian verkajxon. Mi ja intencis publikigi en interreto, en afisxejo de Forumo de eLerno, mil afisxojn po nemalpli ol mil ideogramoj/vortoj. Se mi plenumis tiun planon, tiam mi havas verkajxon en miliono da ideogramoj/vortoj. En la unuaj jaroj mi vere kreis la rekordon "cent afisxoj en cent tagoj". Sed, bedauxrinde, la fakto ke la nomo de la eksa prezidanto de CxPR farigxas filtrenda tabuo-vorto laux fi-normo de la cxina reta polico, mi sentas animan sxokon. Okazis tiel: S-ano Wei Shan kompilis novan libron <Esperanto kaj Mi>. Bonsxance li intervidigxis kun tiu eksa prezidanto de CxPR kaj petis ties auxtografon. La sxtata gvidanto volonte donis. Wei Shan verkis tion afisxo kaj enretigis gxin. Sed la roboto de la cxina reta polico senhezite for-filtris la nomon de la gvidanto de sxyayo kaj CxKP. Simila forigo okazis ankaux al mia alia afisxo: mi citis malnovan raporton far la sxtata Xinhua-novajxagentejo, la roboto ankaux forhakis la nomon. pro tiu evento draste malmultigxis la nombro de miaj afisxoj. Multe da miaj poemoj ecx tute ne enretigxis kaj cirkulis nur en privataj leteroj. 是否公开发表?互联网的出现使得每个人都可以发表自己写的作品。我曾经打算在互联网上(世界语学习论坛里)写一千个帖子,每个帖子不少于一千字。若能达到目标,就会有一百万字的作品出现。前几年还真有过“百日百帖”的纪录。可是,当中国互联网上把中国国家主席的名字列为过滤词之后,使我大为震惊。事情的经过是韦山编了一本新书《世界语和我》,他有幸见到了国家领导人,并请国家领导人在他的书上签名留念。他把这个故事写成帖子,网上的机器人却不由分说将国家领导人的名字过滤掉了。我在另外一个帖子里引用了新华社的一篇官方报道,也发生了同样的过滤现象。从此我写的帖子数量急剧减少,也不指望发表,许多诗歌只在私人信件中流传。 Verki estas ago laux propra volo de auxtoro. Sed kelkafoje okazis ankaux laux invito aux peto de aliaj homoj. Plej tipa kazo estas verki recenzo pri la Esp-a versio de <Purgatorio> de Dante, laux peto de s-ino Magda Lena por La Gazeto. En la komenco mi ecx opinias ke sxi faris mis-ajxon: kvazaux intivi ke fremdlanda analfabeto recenzi pri fama <Rugxdoma Songxo>, neimagebla invito! Sed sxi pacience persvadis min. Mi faris tion per ses monatoj. Mia recenzo ne nur estis bonvena de legantoj de La Gazeto, iu ecx tradukis gxin en la nederlandan ligvon kaj publikigis en la organo de la Dantelogia Asocio. 写作多半是主动(自觉自愿)的活动。但也有应约(被动)写的稿件。最典型的一次是2005年Magda Lena夫人邀请我为La Gazeto写但丁神曲《炼狱篇 Purgatorio》的书评。一开始时我认为她找错了人,有如请一位外国文盲来写《红楼梦》的书评那样,不可想像。后来她说服了我。用了半年多的时间写这一篇文章,事后不仅世界语稿广受好评,甚至于还被人译成荷兰文发表在但丁学会的会刊上。 |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2012/1/4 5:00:15 -- * Ordigi 整理 Post amasigxo de verkajxoj ofte okazas malfacilo por sercxado: Kvankam cxitie en la cxambro, tamen netrovebla pro tro profunda libraro. Do necesas ordigi por estonta laboro. Estas du ordigoj: 写作的文稿多了之后,常常会发生难以寻找的现象。即“只在此室中,书深不知处”的烦恼。这就要作整理。整理的目的是使之有序,便于今后的工作。整理有两类: regula 定期 en fiksa tempo, ekz-e je fino de cxiu monato aux cxiu jaro, klasifi kaj enarkivigi viajn manuskriptojn. 在固定的时间整理,比如每月末,每年末尾对自己的文稿进行分类、归档。 ofta 随时 post fino de iu grava aktivado aux granda laboro, senprokraste kolekti cxiujn koncernajn dokumentojn. Ekz-e fondi specialan dosierujon por <Tri Jubileoj> en komputilo kien kolekti kaj enmeti cxiujn dokumentojn antaux dum kaj post la evento. Senprokrasta ordigo estas bona kutimo por akademiaj studoj kaj laboroj. 某一项大的活动或者工作任务结束之后,及时将有关的文档集中。比如为“黄石三庆”建立一个专门的文件夹,将事前、事中、事后所有的文件资料全部保存在这里。 及时整理资料是一个好习惯,对于做学问极有帮助。 |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2012/1/4 6:09:50 -- * Traduki 翻译 Celo de mia lernado de Esperanto estas tre klara: Mi volas diskonigi per Esperanto la cxinan kulturon al la mondo. Tial la esperantigo okupas pli grandan proporcion en mia traduka laboro. Ekz-e la esperantigo de la fama novelaro <Strangajxoj de Liaozhai> en plena teksto dauxris jam pli ol 40 jarojn (1971-2012). La plej grandas kusxas ne en lingva flanko sed en anima tavolo: Bone konante la perspektivon de senebleco por eldoni, tamen obstine persistas en la benediktana laboro. Cxitie estu nenia konsidero pri profitemo. Tia persistemo estas plej malfacile komprenebla kaj konsentebla por homoj inkluzive familianojn. Pli ol duono de la elektronika versio de la esperantigo de <Strangajxoj de Liaozhai> jam estas enretigita. Poste, pro skrupulo pri eksteratendataj gxenoj mi interrompis la enretigon. Vortoj el kelkaj pecoj de <Strangajxoj de Liaozhai> ankaux estas forfiltrigitaj kaj blokitaj de la roboto de la cxina reta polico. Do estas supozeble: Se la auxtoro Pu Songling(1640-1715) verkas siajn mirrakontojn en nuna retpagxo, la filtrilo ne permesus aperon de lia verkajxo en plena teksto. |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2012/1/4 7:58:51 -- 此主题相关图片如下: cxinigi 把世界语翻译成汉语 。 cxefe el Esperanta poezio kaj poste kolektigxis en eLibro <Aprecado de Esperantaj poemoj>. 主要是一些世界语诗歌,后来集成《世界语诗歌欣赏》。 Sed estis dufoje cxinigi laux alies petoj. 但也有两次应邀作世译汉。 Unuafoje laux invito de Spomenka fari cxinigon de kroata fabelo《Wakajtapu》, poste okazis speciala solena kunsido por la apero de la cxinigo. Oni invitis la grandagxan auxtoron, invitis ecx cxinan studentino en Kroatio ke sxi deklamu pecojn en la cxina lingvo antaux multaj raportistoj kaj cxestantoj. 一次是翻译克罗地亚童话《仙岛历险记》,成为该国国家级的文化盛事:开了专门的发布会,把原作者(高龄了)请来,当着诸多记者,请一位中国留学生用汉语念书中的片断给大家听。 |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2012/1/4 7:59:56 -- 此主题相关图片如下: Aliafoje laux peto de brazila s-ano Gersi Alfredo Bays fari cxinigon de lia romano <La Profeto el Pedras> (Gxi estas publikigita en Chapecó de Fonto en 2000 kaj havas 238 pagxojn). Kiel eldonanto la <Fonto>, dum sia tuta vivo Bays eldonis multajn librojn de aliaj auxtoroj. Li mem verkis nur tiun cxi romanon. Multaj el liaj amikoj volonte tradukis lian romanon en aliajn lingvojn, sed kio kiun li plej volas havi estas traduko en la cxinan ligvon. Li esperas ke mi faru la cxinigon. Mi ne akceptis la taskon pro tro granda dikeco de la libro. Le ne forlasis kaj persiste petis dum du jaroj. Mi ne povis plu rifuzi kaj unuspire tradukis. Ecx finis la cxinigon. La vera historio okazis post fino de mia cxinigo. Bays volas pagi al mi sumon da mono, sed mi kategorie rifuzis. Bays sentis grandan malkomprenon, cxar ricevi rekompencon post laboro estas cent-pro-centa natura afero. Sed mi havas mian principon. Laux mia opinio: se mi akceptis la monon, mi faris komercon. Tamen mi neniam volas traduki por mono. Laux mia karaktero, vi neniel povus igi min labori ecx per mamuta sumo. Mi volonte tradukas nur pro amikeco. Doni helpon estas tre natura afero inter veraj amikoj. Do nepre ne profanu per monoj. Bays fine komprenis mian penson. Li sentas ke cxinoj estas vere bonaj homoj! Poste li dankis per alia maniero (libro-donacoj) kaj nun ni ambaux farigxis (laux esprimo de miaj hejmloko Wuhan), "kompletaj" amikoj. 另一次是为巴西朋友贝斯翻译他的小说《石城预言家》,贝斯一辈子为世界语界、为他人出版了许多书,他自己则只写了这一本小说。很多朋友自愿为他翻译成别的语言。他却最想得到一本汉语译本。他希望我来翻译,我说书太厚了,我没有时间翻译。他不死心,软磨了两年,我无法拒绝,一鼓作气,居然翻译完了。真正的故事在译完之后,他要付劳务费,被我拒绝。贝斯大惑不解,认为拿翻译报酬是天经地义的事。可是我有自己的原则:我若是收下钱,成了商业活动。可我并不是为了钱而翻译。以我的性格,你出再多的钱,我也不会接受这任务。我之翻译了,是看在朋友的情分。朋友之间,帮忙理所当然,万不可用钱把性质搞变了。贝斯听懂了,明白了我的意思,觉得中国人真好!后来他用别的方式(赠书)谢谢了我。如今我俩成为武汉人说的“(完)整”朋友。 |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2012/1/4 9:31:25 -- * eLibroj 做电子书 Estas tia popoldiro ke vivanta homo ne estu mortigota de mallaso de urino. Se al ni ne ekzistas la ebleco eldoni paperajn librojn, se tiranas interrete blokado, do mi ekpensas pri eLibro. Se oni faros eLibrojn per siaj propraj manoj, la kosto egalas nulon. Necesas nek prespago nek sendpago. Sen timo pri trostakado de varoj kaj kapitalo. Ho tro multaj avantagxoj! Dirite, farite! Ek al laboro! 都说活人不能让尿憋死。既然纸张版的书出版不了,互联网上又盛行屏蔽,我就想到了电子书。若是自己动手做电子书,成本为零。又不用花印刷费、邮寄费,不怕成品积压、资金积压。好处太多,说做就做。 Nature, ekzistas diversaj formatoj de eLibroj. Mi komencas memlerni unu post aliaj, mi provfaras unu post aliaj. Komence mi faris eLibrojn en chm-formato, en exe-formato, poste en pdf-formato. Rilate al la uzataj lingvoj miaj eLibroj estis en la cxina, Esperanta, dulingva kaj miksa versioj. Plejparto estas el miaj propraj manuskriptoj, sed kelkaj el tiuj de aliaj auxtoroj. La plej alloga estas eLibro <Rimportretoj> versita de Kalocsay. La originalon li versis en 1931, kaj eldonis laux la formo ke al cxiu poemo ilustras unu foto. Tian libron mi ne povis mankopii pri la ilustrajxoj, mi mankopiis nur la rondelojn. Sed nun mi faris novan eLibron, kies efiko ecx superis tiun de 1931-eldono. Mi ne povas publikigi gxin nur pro respekto al la rajto de intelekta proprietajxo de la auxtoro. Sed mi povas mem gxui gxin komputile. 当然,电子书的格式也有许多种。我就一样一样地学,一样一样地试:最早做chm格式的,exe的,最后做pdf格式的。语言也是有全世界语,全汉语,双语,混合双语这四种。多数是自己的文稿,也有别人的著作。最有意思的是做一册电子版Kalocsay的《Rimportreto》。这本书初版于1931年,是一首诗歌配一张照片,我没有办法手抄照片,只能抄了诗歌部分。如今我做的电子书,效果超过了1931年的纸张版和匈牙利网站上的电子版,只是因为知识产权的关系,我的电子只能自己看,不能公开。 此主题相关图片如下: Mi provfaris diversajn versiojn de eLibro <Strangajxoj de Liaozhai>. Miaopinie la plej bona estas dike-versio. La tiel nomata dike fakte estas akronimo: d (dulingva), i(ilustrita), k(kompleta), e(elektronika). Mia slogano estas; Per eLibroj por Esperanto! Miaj eLibroj estas metitaj en la "Legejo de eLibroj" de la retejo eLerno. Legantoj povas libere senpage elsxuti kaj uzi ilin. gxis la fino de 2011 tie estas 61 miaj eLibroj. 我为聊斋试做过多种形式的电子书,我以为最好的是dike版本。所谓dike版,是dulingva双语、ilustrita插图、kompleta全文、elektronika电子的简称。我的口号是 Per eLibro por Esperanto! 我做的电子书放在世界语学习网站的“电子阅览室”里,供读者无偿使用。到2011年底为止,那里有我的61本电子书。 |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2012/1/4 9:33:10 -- http://www.elerno.cn/elibro/elibroj.htm 0244 绿星璀璨——黄石世协三十年(国柱 编辑) 0209 Noveloj de Tang-Dinastio (kajero kvina, Guozhu elcxinigis) 0191 Jadeta (Jiang Fang verkis Guozhu tradukis) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2012/1/4 9:33:54 -- 0070 Poemoj de Li Bai (Kajero Tria) elcxinigis Guozhu kaj aliaj 0018 Matenaj Floroj Kolektitaj en Vespero (朝花夕拾)elcxinigis Guozhu |