以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- UEA主席2009新年文告 (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=7118) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2009/1/2 8:53:41 -- UEA主席2009新年文告
Nuntempo estas plej valora, Kiel fervora esp-isto, ni certe volontas lerni Esp-on cxiutage. Izolita memlernanto ofte trovigxas en stato "sen instruisto, sen lernolibro, sen klascxambro". Tamen ecx en tiel malfacila situacio ni ankoraux povas persisti nian lernadon. Progresoj de sciencoj kaj teknikoj tre favoras nin. Komputilo ja povas funkcii kiel nia instruisto, kaj en interreto trovigxas ne-finlerneblaj materialoj. En la novjara tago ni ja povas lerni "Novjaran Mesagxon". Ekzistas multspecaj novjaraj mesagxoj. En la sinsekvaj tri jaroj de 2007 gxis 2009 mi redaktis dulingvajn afisxojn: Novjara Mesagxo far Cxina Prezidanto HU. 152 双语版胡锦涛主席2007新年贺词 2007-1-1 02:05:06 En 2009, mi ankaux trovis la novjaran mesagxon de prezidanton de UEA. 100-jarigxo de UEA en 2008 |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2009/1/2 9:03:23 -- Kiuj gravaj datrevenoj okazos en 2009 ? 2009年在中国世运中有哪些值得回顾的事件呢? |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2009/1/2 9:05:25 -- http://www.elerno.cn/bbs/index.asp?boardid=11 Inter la 100-jarigxo de UEA en 2008 kaj la 150-jara jubileo de Zamenhof en 2009, sukcesis 60-jarigxi la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Se gxuste nun cxe UN kaj Unesko sin sekvas Internacia Jaro de Lingvoj 2008, Internacia Jaro de Interpacigxo 2009, Internacia Jaro de Lernado pri Homaj Rajtoj 2009 -- kvazaux ili scius, ke Zamenhof aktivis por la lingva justeco kaj por la paco -- cxu ni ne gxoju, ke la astroj mistere agordas la mondon al niaj celadoj? En aprilo ni simpoziis cxe UN en Gxenevo post dek jaroj. En julio niaj kleruloj superrigardis en Amsterdamo la cxeeston de Esperanto en la universitatoj de la mondo post kvardek jaroj. En decembro ni Zamenhof-festis kun Unesko en Parizo unuafoje. Survoje al Universala Kongreso okazonta unuafoje en Bjalistoko, ni pauxzas por kapti la spiron. Denove UEA engagxas sin kun la internacia sistemo. Kiaj esperoj instigas la nunan revenon al cxi tiu scenejo? Kia pensado venigis nin al nia specifa nuno? La okupigxon pri homaj rajtoj, kiu esprimigxis jam cxe Zamenhof, la postmilita UEA, konsciigxinta pri la graveco de la internacia juro, instalis en sian statuton en 1947, unu jaron pli frue, ol la internacia komunumo, kiu en 1948 formale adoptis la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj. En la 60-aj jaroj, la UEA-prezidanto, kiu estis ankaux profesoro pri internacia juro, Ivo Lapenna -- lian 100-jarigxon ni festas en 2009 -- movis tiun vizion al nova sxtupo. Lapenna konvinkigxis, ke por povi tusxi la kulturan konsciencon de la publiko kaj kontrauxbatali la ofte sisteman malrespekton al la homaj lingvaj rajtoj (tian malrespekton li baptis "lingva genocido", termino poste pligravigxinta), ni devos kulture kaj science trakti kun la klerula mondo. Surbaze de jam establita Uneska vizio pri la interkultura dialogo, UEA iniciatis libroserion Oriento-Okcidento. Pli memstare rimarkinte, ke la socilingvistiko nesuficxe reliefigas la lingvo-planadon UEA lancxis fakan lingvopolitikan revuon kun la lingvisto d-ro Victor Sadler - kiel unua redaktoro. Tiu revuo, Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado (LPLP), farigxis granda sukceso de nia sciencejo, la Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED). Gxuste gxi metis la lingvo-planadon sur la mondan sciencan mapon. Se oni lancxas kulturan-intelektan entreprenon, oni devas esti pretaj lerni de gxi kaj ne apriore dikti la konkludojn. Nia Asocio, sub kies egido floris la serio Oriento-Okcidento, fieras esti la tegmenta organizajxo de lingvo, kies tradukajxa korbo farigxis la plej ekvilibra rilate fontolingvojn. Tradukajxoj donas al la legantoj okazon por lerni. Ni fieras, ke en kaj cxirkaux LPLP ni multon lernis pri la lingvaj problemoj. Gravan sxtupon de tiu lerna procezo reprezentas la Manifesto de Prago, 1996, www.uea.org/informado/pragm/pm_eo.html. Respondojn al la demando "kien UEA" oni sercxu cxefe en tiu ponta dokumento. En kiu senco mi nomas ponta tiun Manifeston, kiu markas la komencon de nia kuncerbumado kun movadoj por la lingvaj rajtoj? Unuflanke la fakton, ke UEA cxiam donis prioritaton al la savtenado de la lingva kaj kultura trezoro de la homaro, jam antauxe simbolis la serio Oriento-Okcidento; sed ekde 1996 tiu prioritato apartenas al nia labora tagordo. Aliflanke, ni ne volas kateni al tradiciportaj lingvoj tiujn homojn, kiuj volas ampleksigi la lingvan repertuaron. Gxuste por maksimumigi ilian liberecon ni pledas por la adicia dulingvismo, kiu bazigxas sur pedagogio aldonanta duan lingvon sen erozio de la unua. Ni agnoskas, ke gravas fasoni eduksistemojn reagemajn al la konkretaj bezonoj de la publiko precipe de tiuj popoltavoloj, kies mendojn la lernejaro emas malatenti. Tial nia LPLP ofte okupigxas pri la edukpolitiko por malpotencaj edukatoj. Ponte inter la serio Oriento-Okcidento kaj LPLP, la Manifesto de Prago pledas por multlingvisma eduko al homaranigxo, kiu stiros nin pacen. Por kompreni, kiamaniere UEA vizias la Zamenhofan ligon inter la lingva jaro 2008 kaj la interpacigxa 2009, relegu do niajn esperojn en tiu Manifesto, je kies fino ni "! Probal Dasgupta |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2009/1/2 9:07:11 -- http://www.elerno.cn/bbs/index.asp?boardid=11 Karaj, Jam pasintsemajne komencigxis la tradiciaj renkontigxoj kaj kunvenoj en esperantistaj grupoj, kluboj kaj rondoj. La nuna semajnfino farigxis aparte bona okazo antauxtage rendevui omagxante la 149-an naskigxdatrevenon de la kreinto de Espero, d-ro L.L. Zamenhof. Kaj tiaj renkontigxoj okazis/as en tre diversaj lokoj tra la mondo, inkluzive la naskigxurbon de Ludoviko Zamenhof, Bjalistoko. Tiuj decembraj arangxoj havas firman kaj tre longan tradicion. De pli ol 80 jaroj, laux inciato de Julio Baghy, la 15-a de decembro estas solenata kiel "Tago de la Esparanta lingvo". En la lastaj jaroj en iuj medioj kelkfoje oni ne sole solenis, sed ankaux traktis la 15-an de decembro, kiel apartan okazon alparoli la eksteran publikon, fari apartan, porokazan Ago-tagon. Sed la nunjara 149-a naskigxdatreveno de d-ro Zamenhof enkondukas nin en la jaron de granda jubileo, ligita kun la 150-jarigxo de tiu dato. Jam antaux 50 jaroj la Plenuma Komitato de Unesko agnoskis la kreinton de Esperanto unu el la grandaj figuroj de la homaro. Nunjare, precize en lia 149-a naskigxdatreveno Unesko en sia pariza sidejo, kunlabore kun UEA solene lancxas la jaron de la 150-jarigxo de Ludoviko L. Zamenhof. Tiu datreveno estas kara al ni cxiuj tra la prismo de la kreita de li lingvo, Esperanto. Kvankam ni ofte diras "nia lingvo", gxi ne signifas ekskluzivon. Tiu vortumo prefere elmontras nian komunecon kaj ligigxon al la komunikilo, kiu por cxiu el ni farigxis vera ponto al alilingvanoj kaj al alikulturanoj, al la mondo. Same, kiel la kreinto de Esperanto d-ro Zamenhof ne traktis gxin sia proprajxo, tiel ankaux ni kun gxojo bonvenigas cxiun novan membron de nia E-komunumo. Sed ni havas pliajn taskojn. Nia lingvokono kaj nia kono de la lingva situacio en la mondo sxargxas nin per la respondeco kuragxe preni la parolon pri la malkongrua kun altaj idealoj pri la egeleco de la homoj, inkluzive iliajn lingvajn rajtojn - lingva ordo en la mondo, pri lingva subpremado, pri indiferento rilata al formortado de lingvoj. Kiel ni utiligu, tiun unikan jubilean jaron, kiu komencigxas? Ne kredu, ke mi volas doni pretajn receptojn, trudi miajn ideojn. Prefere ni intersxangxu ilin kaj reciproke ricxigu per ili unuj la aliajn, por ke niaj propraterenaj aktivadoj ricevu cxiam pli fresxan kaj atrakcian formon. Antaux ni malfermigxas la tuta jaro, kiun ni povas utiligi por pli efika informado pri d-ro Zamenhof kaj lia lingvo, la rimedo de la neekskluda komunikado. Ni prenu en konsideron, ke ofte estas pli facile proponi viziton en lernejo, komunan arangxon lokanivele aux kunlabore kun civitana organizo, kiam ni povas referenci al konkreta datreveno. La 150-a naskigxdatreveno de d-ro Ludoviko Zamenhof en la 2009-a jaro estas por ni tia grava referenco. Al la pariza solenajxo ja ni evidente referencu, kiam ni proponos al nialandaj neregistaraj organizoj omagxon de la figuro de d-ro L.L.Zamenhof aux kiam - jam tradicie - ni kontaktos la eksteran mondon, en la plej proksimaj semajnoj kaj monatoj, lige kun la februara Tago de la Gepatra Lingvo (21.02.2009) aux Semajno de Internacia Amikeco (16-22.02.09). La 15-an de decembro unu el la elementaj lernejoj en Bjalistoko solene ricevas la nomon de Ludoviko Zamenhof, kiel sia patrono. La komencigxanta Jubilea Jaro instigu nin entrepreni klopodojn, ke ankaux en nia medio la nomon de la kreinto de la lingvo aux gxuste de la lingvo mem, Esperanto ricevu iu lernejo, kleriga centro, klubo, strato, skvaro. En nia grupo, klubo - ni entreprenu la klopodon sercxi inspirajn ideojn en la verkaro (poeziajxoj, leteroj), sed ja ankaux paroladoj de d-ro Zamenhof. Dum niaj kongresoj regionaj aux landaj - cxirkaux elektita ideo okazu laboro ricxiganta la membrojn de nia E-medio per argumentoj, tute aparte necesaj, kiam ni parolas kun reprezentantoj de la ekstera mondo. En niaj esperantlingvaj TTT-ejoj - privataj, klubaj, asociaj, en blogoj kaj aliaj forumoj de la elektronika komunikado ni afisxu informojn pri Zamenhof, pri la Jubilea Jaro, pri la Universala Kongreso en Bjalistoko, pri internaciaj konferencoj dedicxitaj al la lingvokomunikado, lingvolernado, en kiuj partoprenas kiel fakuloj esperantistaj ekspertoj ks. Tio estas miaj ideoj. Aldonu la viajn! Nepre informu min pri tio, kion vi sukcesas atingi kaj fari konkretan dum la 2009-a. Ne fine de la jaro, sed en gxia dauro, tuj post la fino de konkreta afero. Tiel kreigxu nia komunuma registro, kiun kiel frukton de la tutjara laboro ni fiere povos prezenti kaj sumigi la 15-an de la 2009-a jaro. Amike, Barbara Pietrzak |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2009/1/2 9:08:35 -- 中国世运中,有没有新年文告呢?大家有目共睹。我只找到十年前(1999年)戴颂恩为EPCx写的一篇。 http://fuzhou.china.com.cn/EL/EL/ElPopolaCxinio/bd99-01-1.html CxE la sojlo de la Nova Jaro mi kore deziras al niaj legantoj, perantoj kaj iliaj familianoj felicxon kaj prosperon, nome de cxiuj laborantoj de la redakcio de "El Popola Cxinio"! En la jxus pasinta jaro ni faris klopodojn por plibonigi nian revuon, kaj laux la leteroj de legantoj, nia revuo estas pli placxa enhave kaj forme. Menciindas ankaux, ke nia revuo legeblas ankaux en Interreto ekde la marta numero kaj nia esperantista teamo estis plifortigita per junaj homfortoj. Ne malpli grave, la nombro de abonantoj ne malkreskas kaj nia financo estas stabila. Kvankam niaj atingoj ne estas brilaj, tamen ili nutras iom da kuragxo por dauxrigi niajn kolopodojn. En la nova jaro la rubrikoj restas sensxangxaj. Laux la enketo, la rubrikoj "Cxinaj E-istoj", "Originale Verkitaj", "Esp-novajxoj", "Por Komencantoj", "Temo Proponita de Legantoj", "Cxina Kulturo", "Junularo", "Multnacia Cxinio", "Por Via Sano" kaj "Inter Ni" estas la plej bonvenaj. Dauxre klopodante fari tiujn cxi rubrikojn pli interesaj kaj allogaj, ni strebas plibonigi la ceterajn. Ni sentas grandan gxojon, ke dum la pasintaj 3 jaroj la rubriko "Laux la Silka Vojo", kiu finigxis auxguste 1998, trovis varman bonvenon kaj estis multe lauxdata. Por rekompenci la amon de niaj legantoj al nia revuo, ni malfermis novan rubrikon "Vestoj de Cxinaj Nacioj" ekde la septembra numero 1998, kun la espero, ke ankaux tiu cxi rubriko placxos al vi. Ni nun preparas nin por lancxi alian rubrikon tiel altiran kiel "Laux la Silka Vojo" kaj prezentos al vi kiel eble plej baldaux. En oktobro 1999 la cxina popolo jubileos la 50-jarigxon de la Cxina Popola Respubliko, kaj ni konigos grandajn sxangxojn, kiuj okazis al la vivo de la cxina popolo, al la ekonomio, kulturo, scienco, tekniko, edukado, sanprotektado kaj aliaj aferoj de Cxinio dum la pasintaj 50 jaroj, precipe dum la lastaj 20 jaroj. Decembre okazos alia grava evento, t.e. Aomen (Auxmen, alinome Makao) revenos al Cxinio, kaj ni donos al vi bazajn informojn pri gxi kaj raportos pri la revena solenajxo. Ekde la pasinta septembro ni havas retposxton kaj nun konstruas nian propran hejmpagxon <http://www.china-report.com> kun informoj ankaux pri Cxina Esperanto-Ligo kaj Cxina Esperanto-Eldonejo, kiu espereble baldaux estos malfermita. Kompreneble, la plibonigo kaj kvalitoaltigo de la revuo bezonas la akompanon de kresko de abonoj, kaj la kresko de abonoj dependas de klopodoj ne nur de ni, sed ankaux de niaj legantoj kaj perantoj. Se cxiu tria aux kvara el niaj legantoj sukcesas varbi novan abonanton, ni multe progresos. Mi sincere esperas, ke jarfine ni havos konsiderindan kreskon de abonoj, por festi la 50-jaran jubileon de nia revuo en majo de la jaro 2000! Kun bondeziroj por la jarsxangxaj festotagoj, kore salutas via Dai Song\'en |