-- 作者:Guozhu
-- 发布时间:2009/6/25 2:02:37
-- 郝汝基教授 Prof.Harjarsky
此主题相关图片如下:
“Pense vagi al land\' mal-aktuala, Ho, kiom estas mi sentimentala!” Jen du versoj el la fama poemo <Sopiro Pri la Paseo Cxe la Rugxa Klifo> de Su Shi(1037-1101). Mi tre sxatas la versojn, cxar mi mem ankaux ofte faras tian pens-vagon kaj en tia pensvago renkontigxis kun interesaj personoj. Hodiaux, 2009-06-25, mi ekpensas pri Prof.Harjarsky, cxar li sendis Esperante skribitan posxtkarton en 1909-06-25 (jes, ekzakte antaux 100 jaroj) el urbo Wuchang. Esperante skribita posxtkarto, kaj sendita el urbo Wuchang, la tiama cxefurbo de Hubei-provico. Tio kreis senprecedencan rekordon en la historio de Hubei-a Esperanto-movado: ekzistis nenia rekordo aux objekto pli frua. Kaj la du sigeloj aldonitaj de la sendinto ambaux estis kun abunda kultura enhavo, kiu pensigas al ni ke Prof. Harjarsky estis persono kun bona klereco. En tre hazarda sxanco Guozhu ekvidis la fotojn de lia posxtkarto. Post zorgema studo mi verkis dulingvajn mesagxojn pri gxi. Restis al mi nur unu problemo: la nacieco de Prof.Harjarsky. Se mankas la nomo Harjarsky en latinaj literoj mi certe prenis lin cxino, cxar li havas tipan nomon de cxino kun familia nomo Hao kaj propra nomo Ruji. Tamen faktoj atentigis min ke pli ol unu necxina cxinologo, kiu pro arda amo al Cxinio, havigis al si cxinan nomon. Male, estas vere malofta kazo ke iu cxino nomis sin per okcidenta nomo kia Harjarsky ks. Tial mi pli inklinas kredi, ke Prof.Harjarsky kredeble estas ruso kiu vivas en Wuhan en 1909 (siatempe trovigxis rusa koncesio en Hankou). Finfine la <Unua Libro> de Esperanto publikigxis en la rusa lingvo, kaj rusaj esp-istoj ja ludis cxefrolon en la unua periodo Rusa Periodo en la historio de Esperanto-movado. Prof. Harjarsky certe ne atendis ke, lia posxtkarto plifruigis la rekordon de Hubei-a Esp-movado gxis 1909! “故国神游,多情应笑我,”是大诗人苏东坡《念奴娇·赤壁怀古》中的两句,我很喜欢。 不仅喜欢,自己也常常作这样的怀古神游,在神游中去见一些有趣的人士。 今天,2009年6月25日,我就想起了郝汝基教授 Prof.Harjarsky。原因是他在1909年6月25日(是的,正好是一百年前的今天),从武昌寄出了一张用世界语写的明信片。 1909年用世界语写的明信片,又是从武昌寄出,这在湖北就成为了一个空前的历史纪录:没有比它更早的世界语文物或者消息了。而寄信人在明信片上加盖的两个异形图章,更是充满了文化内涵,使人觉得郝汝基教授是一位很有品味的文化人。 国柱在一个很偶然的机会见到了这张明信片的照片,仔细研读之后,为它写了介绍的帖子。其中无法断定的是郝汝基教授的身份(国籍)。如果没有用拉丁字母书写的Prof.Harjarsky,我一定会以为他是中国人,因为他有一个典型的中国名字,姓郝名汝基。然而事实上有不止一位热爱中国的老外汉学家,给自己也取一个中国式的名字。反之,中国人称自己为Harjarsky的例子,却非常之罕见。这就使我更加倾向于认为:1909年的郝汝基教授Prof.Harjarsky,是一位生活在武汉的俄国世界语者(当时汉口有俄租界)。毕竟世界语的《第一书》就是用俄语发表的。国际世运的第一个时期,也是由俄罗斯唱主角。郝汝基教授一定没有料到,他的这张明信片,使得湖北世运的“史前纪录”提早到了1909年!
|
-- 作者:Guozhu
-- 发布时间:2009/6/25 2:10:23
--
je la subaj ret-adresoj estas eLibro en CHM-formato, sed la teksto nun nevidebla. tial mi transkopias la mesagxojn cxi-tie. http://h-ea.cn/dzs/dzs0.htm http://www.elerno.cn/elibro/elibroj.htm 0055 Kuriozajxoj En Cxina EM (Guozhu) 此主题相关图片如下:
KURIOZAJXOJ DE CXINA ESPERANTO-MOVADO ---Dek-unua studnoto el la koniga serio, apreca pri la fronta flanko de la posxtkarto 6 La fronta flanko de la sesa posxtkarto (foto p11) Sendita tempo:1909-06-25 S-ano Rudolf Burmeister funkcias kiel delegito de UEA en la urbo Chemnitz( iama Karl Marks),Germanio. Li estas veterana esp-isto de 1947 kaj sperta filatelisto. 2003-02-18, Guozhu ricevis du elektronikajn fotojn, kiujn li favore donacis. La du fotoj eksponis respektive frontan kaj dorsan flankojn de sama posxtkarto. Ekzameninte la fotojn, mi sentas surprizan gxojegon pro la sendita tempo kaj loko de la posxtkarto. La unua foto montras la frontan flankon de la posxtkarto. Kape de la posxtkarto vidigxas unue CARTE POSTALE CHINE en la franca. Malsupre de gxi vidigxas horizontala kaj vertikala presajxoj en la cxinaj ideogramoj.La horizontala linio el sep ideogramoj legigxas kiel "Posxtkarto de la Granda Qing-dinastio", kiu klare montras ke tio estas oficiala posxtajxo en la tempo de Qing-dinastio, kies tempo de emisio kaj uzo estas pli fruaj ol tiuj de la posxtkartoj de la Cxina Respubliko, kiun ni jam konis antauxe. La vertikala presajxo rimarkigis ke "dekstre skribu nur la nomon kaj adreson de la adresato". Je la dekstra-supra angulo estis presita en verda koloro unu-cenda drako-posxtmarko de La Posxto de la Granda Qing-dinastio. Cxar unu cendo ne suficxas por internacia posxtpago, tial maldekstre-malsupre de gxi estis aldone gluita alia tri-cenda posxtmarko, kiu tamen estis,vidate laux la kripla posxtstampo, forsxirita de iu kaj kauxzas al ni grandan bedauxron. La sendinto de tiu cxi posxtkarto ne observis la presitan rimarkigon "skribi en la dekstra parto la nomon kaj adreson de la adresato", anstatauxe, li skribis tion en la maldekstra parto: Russia/ Finnlando/ Suurssari/ Pr. Emilo Elenius/ Esperantisto Societo <La Vojo> Kaj, en la dekstra parto li aldonis du liberformajn sigelojn. Guste tiuj du ne-posxtstampoj plenaj de kultura enhavo vekis nian intereson kaj estas vere aprecindaj. Malsupre sidas blua triangula sigelo. Je la dekstra-malsupra angulo de la triangula sigelo vidigxas cxina ideogramo "WU", dum je la maldekstra-malsupra angulo alia ideogramo "CHANG", do kune lagate kiel la loknomo WUCHANG. Largxaj artaj desegnoj borderas laux la tri lateroj tiel ke interne vidigxas alia malpli granda triangulo kun blanka fono. Je la maldekstra-malsupera angulo de tiu cxi interna triangulo estas majusklo B en arta manskribo,kaj, simetrie je la dekstra-malsupera angulo alia samstila majusklo F. Supozeble cxu la du literoj BF estus ies parafo? Sen la du literoj la restanta spaco vidigxas kiel kvadrato oblikve sidanta, kun horizontalo kiu dividis la kvadraton en supran kaj malsupran partojn. En la supra parto vidigxas desegno de sesangula stelo, konsista el du interkovrigxaj trianguloj respektive kun longa latero direktigxanta supre kaj malsupre. Tiu sesangula stelo vekis cxe ni memoron pri tiu de judoj kaj sur standardo de Izraelo. En la malsupra parto vidigxas desegno de tajgxji-a bildo konsista el nigra-blanka fisxparo en pozo de 69 ofte uzata de Taoismo en Cxinio. Je la plej dekstra parto de la posxtkarto vertikale staras bruna sigelo en formo de oblongo kun du duoncirklaj ekstremoj. Supre je la bruna sigelo vidigxas malgranda kvinpinta stelo. Maldekstre estas malklara skribo versxajne el literoj. Dekstre estas tre klaraj tri cxinaj ideogramoj: Hao Ru Ji, vere simila al persona nomo de cxino, sed kies nomo? De la dorsa flanko ni povas scii ke la sendinto nomigxas Prof.W.Harjarsky. Do la ideograma trio "Hao Ru Ji" evidente estas la cxineska transskribo de la persona nomo Harjiarsky, cxu ne? Se mia supozo estus senerara, tiu Profesoro W.Harjarsky, kiu donis al si cxinan personan nomon, estus, aux bonkonanto pri Cxinio, aux cxinologo, gxuste kiel la fama nederlanda cxinilogo R.H. van Gulik, kiu nomis sin cxineske Gao Luopei. Sur la posxtkarto vidigxas kvin posxtstampoj. La plej fruaj du posxtstampoj estas sur la unu-cenda drako-posxtmarko je la dekstra-supra angulo kaj sur la tri-cenda posxtmarko nun jam forsxirita. Ambaux estas el la sama urbo Wuchang. Supre de la posxtstampo legigxas en latinaj literoj la loknomo WUCHANG, kaj malsupre estas la sama loknomo en du cxinaj ideogramoj kun alia malpli granda ideogramo Yi. Interesa estas la dato skribita en cxinaj ideogramoj en la mezo de la posxtstampo. Cxar tiam estis en la unua jaro de Xuantong-erao, Qing-dinastio. Cxinoj ankoraux uzas la lunan kalendaron. Tial, se ni komparu gxin kun la dato ankaux en cxinaj ideogramoj sur la posxtmarkoj de la Cxina Respubliko, ni trovas almenaux du diferencojn. Unue, "la 3-a jaro de la Cxina Respubliko" estis mallongigita kiel "la tria jaro" sur la posxtstampoj; sed "la 1-a jaro de Xuantong-erao" en la posxtstampo de Qing-dinastio ne havis por si mallongigon "la unua jaro", anstataue gxi estis esprimata per signoj "Ji" kaj "You". Due, monato kaj dato sur la posxtstampoj de la Cxina Respubliko, kvankam estas skribitaj per cxinaj ideogramoj, tamen respondas al la samaj monato kaj dato de la suna kalendaro; dum la dato en la posxtstampo de Qing-dinastio respondas al tiu de luna kalendaro. Ekz-e "la oka tago de la kvina monato de la jaro sub signoj Ji kaj You" signifas en la suna kalendaro "la 25-a de junio, 1909" (bv rigardu, la auxtoro skribas dorsflanke je la komenco de la letero gxuste "25 jun. 09"). Posxtkarto sendita je la 25-a de junio el urbo Wuchang, atingis Pekinon post tri tagoj. Kaj aldonigxis la plej maldekstra posxtstampo, kie supre estas loknomo "Pekino" en du cxinaj ideogramoj vicigitaj dekstre-maldekstren, meze estas loknomo PEKING tute en latinaj majuskloj, kaj sube vidigxas dato 28.JUN.9. La plej malsupra posxtstampo vidigxas sur la sigelo de "Hao Ru Ji", kun iom malpli granda diametro, tute en la francaj literoj: supre la loknomo PEKIN kaj malsupre landnomo CHINE. En la ronda posxtstampo trovigxas nenia linio sed alia cirklo kun ankoraux malpli granda diametro. Ene estas la dato "29 JUIN 09", do pli malfrue je unu tago ol la antaux posxtstampo. La plej alta posxtstampo estas kripla kaj nelegebla, versxajne kun nenia cxina ideogramo.
|
-- 作者:Guozhu
-- 发布时间:2009/6/25 2:16:33
--
此主题相关图片如下:
KURIOZAJXOJ DE CXINA ESPERANTO-MOVADO ---Dek-dua studnoto el la koniga serio, apreca pri la fronta flanko de la posxtkarto 6
La dorsa flanko de la sesa posxtkarto (foto p12) La dua elektronika foto donacita de s-ano Rudolf Burmeister estas pri la dorsa flanko de la posxtkarto 6.Je la maldekstra-supra angulo kaj dekstra-malsupra angulo vidigxas respektive blua bildo,anticipe stampita cxi tie.Kaj la enhavo de la letero estas skribita en la spaco inter la bildoj (ni ne sxangxis la mis-skribojn aux gramatikajn erarojn): "Hankow 25 jun. 09 Estimata Sinjoro, Vi logxas en lando kioma mi tre interesigas. Cxu estas en via grupo iaj anoj kiu dezirus korespondadi kun mi en lingvo Esperanto pri diversaj demandoj de la loka vivo kaj ankaux intersxangxadi per posxt-kartoj kun lokaj vidajxoj. Atendante vian baldauxan respondon, mi restas kun alta estimo via humila servanto. W.Han Adresaso! China. Hankow. Prof.W.Harjarsky " De tio ni povas scii ke tio estas la unua posxtkarto sendita al s-ro Emilo, Prezidanto de la Esperantista Societo <La Vojo> en Finnlando, por peti korespondantojn el membroj de la nomita societo. Desegno je la maldekstra-supra angulo de la posxtkarto konsistas el florvazo kaj umefloroj.Cxu estas ankaux selo tie? Cxar en la cxina lingvo "vazo" kaj "selo" homofone kunlegata signifas "paco". Umefloro estas gxentilulo inter floroj. Pro sia bonvirto gxi estis estimata kaj sxatata de cxinaj kleruloj. Desegno je la dekstra-malsupra angulo de la posxtkarto estas feo en altrangula kostumo. Tia figuro aludas cxu feon de Felicxo aux feon de Altrango el la fetrio Felicxo-Altrango-Longvivo, aux feon Mamono. Li malfermas rulajxon sur kiu supozeble legigxas ia bonauxgura skribo kiel beno. Je la plej malsupra loko de la posxtkarto vidigxas malklara blua preso, versxajne sigelo de adreso? Tiu posxtkarto vekis cxe ni multe da demandoj kaj ankaux imagoj. Kiu estas la sendinto? Kiulandano? Kian profesion li havis? Kie li logxis? Lia subskribo estis Prof.W.Harjarsky. Tio tre similas al persona nomo de ruso. Ke li titolis sin Profesoro, cxu tio sugestas ke li instruas? La posxtkarto estas sendita el Wuchang, sed la adreso kape de la letero estas Hankou.Cxu ni povas tiel supozi, ke Prof.W.Harjarsky logxis en la rusa koncesio en Hankou, kaj li laboras en Wuchang trans Jangzi-rivero? De historia dokumento ni scias, ke en 1858 (la oka jaro de Xianfeng-erao, Qing-dinastio) Tianjin-a Traktato faris urbon Hankou malferma haveno por komerco. Kaj, ekde 1861(la dek-unua jaro de Xianfeng-erao) Anglio, Rusio, Germanio, Francio kaj Japanio sinsekve havis sian koncesion en Hankou, kie fondigxis ankaux konsulejoj de multaj landoj. Laux notoj de historiaj dokumentoj, ke oni instruas anglan, francan, germanan kaj rusan lingvojn en Ziqiang-lernejo en Hubei (maksimume malplej frue jam)en julio de 1896 (kaj la pli frua noto estis tio,ke en 1891 oni jam donis lecionojn de fremdaj lingvoj en la Komerca Lernejo en Wuchang). Cxu ekzistus alia eblo, ke iu cxina (wuhan-a) esperantisto donis al si fremdulan nomon de ruso? Pli vidata fakto estis ke fremdaj cxinologoj sxatus doni al si cxinan nomon. Aux kelkaj cxinoj, post varbigxo al fremda(j) religio(j), donis al si baptnomon cxu Johano Zhang aux Jakobo Li ks. sed tre malofte okazis laux furoro ke iu cxino nomis sin Harjarsky. Sekve ne tre eble ke la sendinto de tiu cxi posxtkarto estis cxino. Tamen, cxial ajn, pro malkovro de tiu cxi posxtkarto, la plej frua noto en "antaux-historia tempo" de la historio de Esperanto-movado de Hubei(Wuhan) plifruigxis, de 1917-04-13, kiam unuafoje okazis Esperanto-leciono en Zhonghua-Universitato en Wuchang, salte al 1909-06-25, kiam iu (cxu rusa?) esperantisto sendis posxtkarton el Wuchang. Kaj tio certe estas tre gxojinda malkovro por lokaj esperantistoj de Hubei.
POSTSKRIBO: Nun Guozhu finas la konigan serion, aprecan pri la ses malnovaj Esperanto-posxtkartoj. Dum la verkado, mi cxiam havis la senton ke mi preparas mian brikon por allogi alies jadojn, esperante ke aperos pli bonaj samtemaj verkoj. Dank\' al Interneto, la interfluoj de informoj kaj bildoj estas vere rapidaj kaj facilaj. La cxina Esperanto-movado, se ni kalkulas ekde la jaro 1909 kiam inauxgurigxis Hxina Esperanto-Asocio,havas jam preskaux centjaran historion. Kial ni ne fondu internete Muzeon de Cxina Esperanto-movado (aux almenaux tian hejmpagxon) per nia solidara kunlaboro por "konservi la veran historion kaj stimuli la venontojn" (laux surskribo de estimata pioniro Honfan) ?
Sincere Via Guozhu (huguozhu@21cn.com), 2003-03-18 15:26:37
|