此主题相关图片如下:
http://esperanto.cri.cn/581/2009/12/31/1s107381.htm
Cxina Sxtata prezidanto Hu Jintao
publikigis novjaran mesagxon por 2010
(GMT+08:00) 2009-12-31 18:51:15
La 31-an de decembro, cxina sxtata prezidanto Hu Jintao, pere de Cxina Radio Internacia, Cxina Centra Popola Radio kaj Cxina Centra Televid-Stacio, publikigis novjaran mesagxon kun la titolo: "Kune kreu belan estontecon de mondaj paco kaj evoluo".
En sia mesagxo Hu Jintao diris, ke la jaro 2009 estas tre grava en la historio de Cxina Popola Respubliko. La cxina popolo de cxiuj naciecoj solene celebris la 60-an datrevenon de la fondigxo de nova Cxinio. Vizagxe al la serioza bato de la internacia financa krizo, Cxinio persistas preni tenadon de stabila kaj rapida kreskado de ekonomio kiel la cxefan taskon de ekonomia laboro, kaj lauxplane faras diversajn laborojn, inkluzive de certigo de kreskado, popola felicxo kaj stabileco, por ke ekonomio gxenerale relevigxu kaj plibonigxu. Samtempe, Cxinio aktive aligxas al internacia kunlaboro por traktado pri la internacia financa krizo, klimata sxangxigxo kaj aliaj problemoj, plivastigas interfluadon kaj kunlaboradon kun diversaj landoj, kaj faris novan kontribuon por paco kaj evoluo de la mondo.
Hu Jintao esprimis, ke en la nova jaro Cxinio alte tenos plu, kun firmeco kaj nesxancelebleco, la grandan standardon de socialismo kun cxinaj trajtoj, prenante kiel orientilojn la gravajn pensojn, kiaj la teorio de Deng Xiaoping kaj la "tri reprezentoj", profunde efektivigos kaj plenumos sciencan disvolvan koncepton, klopodos realigi stabilan kaj rapidan disvolvon de ekonomio, kaj antauxenpusxos procezon por plenamplekse konstrui bonhavan socion. Li emfazis, ke Cxinio persistos en la orientilo pri "unu lando kun du socisistemoj", tenos longedauxran prosperon kaj stabilecon en Hongkong kaj Aomen, firme tenos la cxeftemon pri paco kaj evoluo de la dubordaj rilatoj, kaj pli bone nin dedicxos al felicxo de ambauxbordaj popolanoj.
Hu Jintao serioze reaserti ankaux, ke Cxinio tenos plu standardon de paco, evoluo kaj kunlaboro, plenumos la celon de diplomatia politiko en protektado de monda paco kaj akcelado de kuna disvolvo, cxiam senhezite iros sur la vojo de paca disvolvo, cxiam senhezite praktikos malferman strategion pri reciproka utilo kaj kuna gajno, kune kun diverslandaj popoloj akcelos konstrui harmonian mondon kun longedauxra paco kaj kuna prospero. Li esprimis, ke Cxinio, cxiam kiel antauxe, liveros helpon laux siaj ebloj al suferantoj en la mondo.
Fine, Hu Jintao sincere invitas amikojn tra kvin kontinentoj al Sxanhaja Monda Foiro 2010 kaj deziras al cxiuj felicxon kaj sanon en la nova jaro.