此主题相关图片如下:
AKROSTIKA TRIPTIKO
--- Al Kara Li Yuping
(2010-04-19)
Antaŭ dudek jaroj mi sendis
La unuafoje gratulon.
Kaj mi eĉ versante pretendis
Akrostikan sonetformulon.
Refoje mi al vi gratulis
Antaŭ dek jaroj akrostike.
La belaj sentoj akumulis
Inter vi kaj mi kor-amike.
Jen alvenas la tria fojo:
Unika aĝ' antikve rara
Por vi en propra vivovojo.
Improvizas mi al vi kara
Novan akrostikon kun beno
Gratuli pri naskdatreveno!