* Traduki 翻译
Cxiu homo ne povas disigxi de traduk(a ekzercad)o dum sia lernado de Esperanto.
任何一个人,在学习世界语的过程中,都离不开翻译。
Cxiu homo ne povas disigxi de traduko ankaux en sia aplikado de Esperanto.
任何一个人,在使用世界语的时候,也都离不开翻译。
Kiam mi komencis memlerni Esperanton, mi estis izolita memlernanto sen kunlernantoj kaj instruisto. Povas tiel diri ke gxuste tra traduka praktikado mi ellernis Esperanton
我在刚开始学习世界语的时候,是一个孤立的自学者,身边没有同伴和老师。我可以说是通过翻译练习才学会世界语。
Estas du specoj de tradukado 翻译有两类:
esperantigi 把汉语翻译成世界语,
cxinigi 把世界语翻译成汉语。
Celo de mia lernado de Esperanto estas tre klara: Mi volas diskonigi per Esperanto la cxinan kulturon al la mondo. Tial la esperantigo okupas pli grandan proporcion en mia traduka laboro. Ekz-e la esperantigo de la fama novelaro <Strangajxoj de Liaozhai> en plena teksto dauxris jam pli ol 40 jarojn (1971-2012). La plej grandas kusxas ne en lingva flanko sed en anima tavolo: Bone konante la perspektivon de senebleco por eldoni, tamen obstine persistas en la benediktana laboro. Cxitie estu nenia konsidero pri profitemo. Tia persistemo estas plej malfacile komprenebla kaj konsentebla por homoj inkluzive familianojn. Pli ol duono de la elektronika versio de la esperantigo de <Strangajxoj de Liaozhai> jam estas enretigita. Poste, pro skrupulo pri eksteratendataj gxenoj mi interrompis la enretigon. Vortoj el kelkaj pecoj de <Strangajxoj de Liaozhai> ankaux estas forfiltrigitaj kaj blokitaj de la roboto de la cxina reta polico. Do estas supozeble: Se la auxtoro Pu Songling(1640-1715) verkas siajn mirrakontojn en nuna retpagxo, la filtrilo ne permesus aperon de lia verkajxo en plena teksto.
我学习世界语的目的非常明确:想用世界语向国外介绍中国文化。所以我作的汉译世工作,所占的比例更大一些。比如《聊斋志异》的全文世译,到今年,已经超过了四十个年头(1971-2012)。最大的困难主要不在语言方面而在精神层面:明知没有出版的前景,而能够执着坚持。这里容不得有半点功利的考虑。这样的执着也最难为世人(包括家人)所理解和接受。《聊斋志异》的电子版已经有超过一半放在了网上,后来怕引发意外的麻烦,才中断了向网上传(有些篇的聊斋词语也被机器人过滤和封杀。蒲翁如果现在在网上写聊斋,不可能全文放行)。
Esperantigo de <Strangajxoj de Liaozhai> sendube estas mia granda penado, sed gxi ne estas la tuto de mia traduka laboro, Mi faris esperantigojn ankaux de jenaj verkoj de cxinaj auxtoroj cxefe:
《聊斋志异》的世译是我的一个大工程,但不是我的全部汉译世工作。我世译过的中国作家和作品主要有:
el <Libro de Poezio>, <Naux Odoj>(komplete) de Qu Yuan, <Dek Naux Antikvaj Poemoj>(komplete), poemoj kaj <Libera Pensgalopo> de Tao Yuanming, <Orkidea Pavilono>, Poemoj de Tang-dinastio (pli ol cent pecoj), <Senfina Bedauxro> kaj <La Bivistino> de bai Juyi, Noveloj de Tang-dinastio, poemoj de Song-dinastio ( de Su Shi, Xin Qiji, Fan Zhongyan kc), verkajxoj pri la tri famaj turoj: <En la Turo de Princo TENG>, <Pri Yueyang-turo> kaj <Pavilono Flava Gruo>; el la modernaj auxtoroj estas <Matenaj Floroj Kolektitaj en Vespero> de Lusin, verkajxoj de Guo Moruo, Zhang Zhongxing, Qian Zhongshu, Shen Congwen......kaj multajn satirajn afisxoj de anonimaj retamikoj.
诗经选译,屈原的《九歌》(全译),古诗十九首(全译),陶渊明(诗选及闲情赋),兰亭集序,唐诗(超过百首),李白,杜甫,王维,白居易(长恨歌,琵琶行)等,唐人小说,宋词(苏、辛、范仲淹),三大名楼诗文(滕王阁序,岳阳楼记,黄鹤楼诗);现代的有 鲁迅《朝花夕拾》,郭沫若,张中行,钱钟书,沈从文……以及网上许多佚名作者嬉笑怒骂针砭时弊的帖子。
Guozhu
Kia laboro, tia valoro