Tiu mia samlokano-amikino mem ne estas esperantistino. Tamen gxuste sxi instruis al mi la prononcon de la Esperanta alfabeto (1957), auxdigis al mi la Esperantan parolon de la sondisko Linguafono (1958), kaj helpis min sukcese auxskulti la unuafojan E-elsendon de Cxinio (1964).
Somere de 1957, mia samlokano-amikino havis ofic-vojagxon al Sxanhajo. Laux mia peto, sxi vizitis al la sxanhaja sidejo de la Asocio por Cxina-Sovetia Amikeco, kie sxi salutis al la veterana s-ro Xian Xijia (Sanio). Sanio instruis al sxi la prononcon de la Esperanta alfabeto. Mia samlokano-amikino funkciis kiel "Homo-diktafono". Reveninte sxi instruis al mi la prononcon. Ekde tiam mi ne plu restis muta esp-isto kaj povas deklami tekston en Esperanto.
我这位同乡朋友,本人并不是世界语者,但是,正是她教会了我世界语的发音(1957),让我听到了国外世界语唱片(1958),帮助我成功地收听到了中国第一次的世界语广播(1964)。
我的这位同乡朋友,1957年夏天到上海出差,按照我的委托,在中苏友好协会找到先锡嘉老师,当面口授世界语字母表的发音,然后充当“活人录音机”,回来转授给我,使我从此可以朗读世界语的课文。
1958, elspezinte plejparton de mia monata salajro, mi acxetis el la Fremdlingva Librejo duplikaton de la Esperanta versio de la sondisko Liguafono. Mi mem ne havas gramofonon. Mia samlokano-amikino havas elektran gramofonon. Sed sxiahejme en la tuta cxambro trovigxas nur unu sxtopilingo. Sekve ni frontas al alternativo: aux funkciigi la elektran gramofonon sen prilumo de elektra lampo por la cxambro, aux ni funkciigi la lampon sen auxdigo de la sondisko per la elektra gramofono. Siatempe estis luna nokto. Mi ne volas atendi gxis la hela tago de venonta dimancxo kaj devigis ke sxi tuj funkciigu por mi la elektran gramofonon. Tiel, en cxambro plena de milda lunlumo, mi unuafoje auxdis la taktoplenan Esperanto-parolon el la sondisko.
1958年,我花了大半个月的工资,从外文书店买到一套国外的世界语版灵格风唱片。我自己并没有留声机。我这位同乡朋友家里有一台电唱机,可是只有一个电器插座,要放唱片就不能够用电灯,要照明就不能够放唱片。当时是一个月夜,我不愿意等到下一个星期日的白天,逼着她立马为我放唱片。这样,在充满了淡淡月光的房间里,我第一次听到了从世界语唱片里传出的抑扬顿挫的声音。Charjas Richet赞美世界语的发音有意大利语的音乐美,那是完全不错的呀!