dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 三首藏头贺诗 Akrostika Triptiko

您是本帖的第 3017 个阅读者
树形 打印
标题:
三首藏头贺诗 Akrostika Triptiko
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
三首藏头贺诗 Akrostika Triptiko


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
AKROSTIKA TRIPTIKO
--- Al Kara Li Yuping
(2010-04-19)

Antaŭ dudek jaroj mi sendis
La unuafoje gratulon.
Kaj mi eĉ versante pretendis
Akrostikan sonetformulon.

Refoje mi al vi gratulis
Antaŭ dek jaroj akrostike.
La belaj sentoj akumulis
Inter vi kaj mi kor-amike.

Jen alvenas la tria fojo:
Unika aĝ' antikve rara
Por vi en propra vivovojo. 
Improvizas mi al vi kara

Novan akrostikon kun beno 
Gratuli pri naskdatreveno!


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/4/19 8:43:39
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
Dua

Al Kara Li Yuping
(2000-04-19)

Antaŭ dek jaroj mi sincere
La rimgratulon al vi sendis,
Kvazaŭ hieraŭ! surpapere
Akrostike mi komplimentis.
 
Rapide glitis for paseo.
April’ denove. Al vi venas
La sesdek-jara jubileo.
Interrete mi vin benas.

Jardekoj da labor’ sindona
Utilas por la Nova Sento.
Por ni via rekord’ per-sona
Iĝas jam verda monumento.

Nun mi gratulu per ĉampano,
Glasojn trinku, je via sano !


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/4/19 8:47:18
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
unua

Al Kara Li Yuping
(1990-04-19)

Alvenas via naskiĝ-festo,
La kvindek-jara jubileo !
Kvankam vi emas en modesto,
Aŭ sol’, ĝin memori (per teo?)

Ricevu tamen bondezirojn
Amikajn, pro ĉi tiu dato,
La plej sincerajn kor-admirojn
Intime de via KONATO.

Jaroj forglitis senrevene.
Utilas nenia vekrio.
Prefere ni fosu pli pene,
Intense por kara Patrio.

Nun devas mi kun beno, laŭdo
Gratuli vin, kaj…”Ĝis reaŭdo !”


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/4/19 8:48:58
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
Gratula Letero

2010-04-19 3:18 GZ al Li Yuping
Kara Konantino:
1.En la speciala dato mi sendas al vi specialan donacon <20100419.pdf>.
2.Amikeco je 30 jaroj, merkita per 3 akrostikaj sonetoj.
3.Mi legis nenion similan en versajxoj de fremdaj Esperanto-poetoj.
4.Do, tio povas esti rigardata kiel ia rekordo, ia bela epizodo almenaux en nia cxina Esperantujo.
5.Estas vere malfacile trovi la foton de juna Vi.
6.Mi eksciis vian nomon pli frue. Sed mi unuafoje intervidigxis kun vi nur en 1979. En la fondigxa kunveno de nia HEA, epokfaranta en nia cxina E-movado. Tiam vi venas kune kun la estimata Tikos.
7.En hejmo de Jaricx mi auxdis la Esp-an son-diskon kun via bela deklamo pri <Memore al Norman Bethune>. Mi miras kun admiro: Kiel vi scipovas vocxlegi la nomon Norman Bethune? Ni cxinoj nur scipovas legi Bai Qiu'en.
8.Ni legis ke vi partoprenis en la produkto de la unua cxina Esp-filmo <Glora Festo>, sed ni neniam propraokule vidis tiun dokumentan filmon.
9.Multaj karaj rememoroj preterflugas tra mia retino. Mi ankoraux memoras la figuron kiam vi rolis prezidante en nacia vespero de la 71a UK. En cxina virina kostumo (cxi-robo). Cxu postrestas nenia foto en via propra arkivo? Dum la 71a UK vi ne povis reveni hejme en la nedejxora tempo kaj vi devis promeni sola sur pekina strato por pasigi la tempon. Vi konfidence diris tion al mi.
10. Vi dufoje intervjuis min, 1986 en Pekino kaj Wuhan. Poste tio aperis en CRI (disauxdige) kaj <La Mondo> (papere). Mi sentas honoron. Mi neniam intervjuis vin. Mi sentas bedauxron.
11.Kiam vi veturis al Usono kiel patrinflanka avino de via nepino, vi tenis kontakton kun mi Esperante (cxar la komputilo ne scipovas cxinan skribon). Kiam mi versis al anonima adresato (Sceto), vi legis miajn poemojn voko por revenigi vin, la vaganton en fremda loko kun nostalgio.
12.Inter ni ir-revenis paperaj leteroj en multaj jaroj. Tio farigxis rara korespondajxo, cxar nun oni sendas nur retajn posxtajxon. Por skribi cxi posxtajxon mi ellitigxas fru-matene, same kiel en la neforgesebla nokto de 1964-12-19, kiam okazis la virga E-elsendo de CRI far vi kaj la virga auxskulto far cxina auxskultanto Guozhu. Per tiu cxi posxtajxo mi bondeziras al vi vere
Gxojan Naskigxtagon!
sincere via Bonkonato


439 国际播音李玉萍 Li Yuping 2008-2-19 0:06:48
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=4129


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/4/19 8:51:51
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
5
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
Du Novaj eLibroj

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Bonvole legu la novajn eLibrojn
http://www.elerno.cn/elibro/elibroj.htm
0222   Verda Dueto (Li Yuping Guozhu 世汉对照)
0221    Verda Dueto (Li Yuping  Guozhu)

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/4/19 9:00:55

 5   5   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询