此主题相关图片如下:
http://www.elerno.cn/penseo/PEN175.pdf
Guozhu:
VERDAJ SPUROJ EN 50-JARA MARSXO
——Parolado en la jubilea kunveno pri 50-jara Esp-isteco de Guozhu (Ilustrite per 30 elmetoj de koncernaj Esp-ajxoj)
(2006-04-15/05-01)
Mi laboris en fabriko ekde mia 17-a jaragxo. Sub la cirkonstanca influo, mi havis la kutimon resume ekzameni mian laboron je cxiu monatfino. Nature mi faris ekzamenan resumon ankaux por cxiu jaro, cxiu jardeko kaj duon-jarcento.
Estis cxina antikva verso ke "homo agxas malpli ol centjara". Do 50 jaroj estas suficxe longa etapo en homa vivo kaj estis rigardata kiel Ora Jubileo.
Per kio mi povas konvinke atesti ke mi lernis Esp-on jam 50 jarojn? Per malnova letero (elmeto 1), skribita de veterano Honfan je 1956-10-22 en la nomo de CxEL, respondante al primitiva demando: Kio estas esperanto?
En la historio de la cxina EM, 1956 estis vere memorinda jaro. En tiu cxi jaro la nova Cxinio unuafoje sendis oficialan (trimembran) delegacion al la 41-a UK en Kopenhago. Post reveno al hejmlando, la tri membroj Jxelezo, Zhang Qicheng kaj Chen Yang, cxiuj skribis artikolojn pri la "internacia kongreso sen bezono de interpretistoj" kaj pri la mirinda lingvo Esperanto. La artikoloj publikigxis en cxinaj cxefaj jxurnaloj kaj gazetoj, ili efikis kiel dissxvebaj verdaj semoj, enradikigxis en la vastan teron de Cxinio, kaj ekaperis junaj komencantoj de Esp-o en diversaj lokoj.
Tial, ne nur mi sola, sed estas ankaux aliaj kamaradoj kiuj komencis lerni Esp-on ekde 1956.
Mi, Guozhu, distingigxis inter ili nur per tio ke unue mi estas felicxa postvivanto kiu dauxrigas persistan lernadon de nia kara lingvo Esp-o seninterrompe dum 50 jaroj gxis hodiaux; ke due mi estas favorata de mia Esp-Asocio kiu volonte arangxas tian celebron honore al la Ora Jubileo de mia esp-isteco.
Mi ekrememoras pri miaj samgeneraciaj amikoj, ekz-e la talenta Armand Su(1936-1990), fidela Jaricx(1937-1999), vigla Dai Liming(1941-2005)...k.a. kiuj jam ne havas sxancon stari sur tia podio.
Mi ekpensas ankaux pri aliaj samgeneraciaj amikoj, kiuj laboras fakte pli elstare, sed bedauxrinde mankas al ili tia favoro okazigi specialan kunsidon far la propra hejmloka Esp-Asocio honore al ili, dume ni fremdlokanoj ja ne rajtas fari tion pretende anstatauxe. Tial mi estas pli felicxa ol ili, kaj mi havas duoblan devon raporti al vi pri mia laboro dum la pasinta duon-jarcento.
Estas facile kompreneble ke dum la pasintaj 50 jaroj la vetero ne povas resti cxiam sennuba, ankaux la vojo irita cxiam ebena. Ofte oni devas marsxi sur sxtonoza pado kaj sub sxtorma vetero. Grave estu ke ni cxiam luktu por nia sankta celo kaj ne lasu unu tagon senfrukta.
La vivo de cxiu homo ja enhavas du partojn: konduti kaj labori.
Kia estas mia esp-ista konduto dum la pasintaj 50 jaroj? Ne indas mia propra komento. Pli indas pritaksoj far aliaj homoj. Okaze de mia 50-jara Esp-isteco, estas vere gxojinda evento ke publikigxas la memor-libro "GUOZHU KAJ NI". Tiu cxi libro estas vere mirinda, ecx sen-precedenca. Cxar unue, gxi estas kompilita per materialoj akumulitaj dum 50 jaroj; due, neniom da materialo estis akirita per intenca varbado. La tuta enhavo estis kompilita el versoj, artikoloj, citajxoj el privataj leteroj kaj retposxtajxoj, el kiuj plejparto neniam publikigxis, cxar oni skribis tion neniam kun intenco por publikigo. Sekve ili karakterizas sin vera, fidinda kaj valora.
Miaj laboroj dum la pasintaj 50 jaroj fruktdonis cxefe je jenaj punktoj:
1.Verki
1.1.《HU Lauxdas Verdakore》. Estas du versioj de tiu cxi libro. Jen dulingva eldono de 2003 (elmeto 2). Jen esp-a eldono de 2004(elmeto 3). Enhavo de tiu cxi libro estas lauxdoj, cxefe pri meritohavaj personoj en la cxina EM, sed ankaux pri necxinaj esp-istoj.
1.2.《HU Parolas Mal-delire》(elmeto 4). Por-okazaj artikoloj pri cxina EM, ne malofte kun malkasxemaj kritikoj, sekve plejparte en la cxina lingvo. La unuaj 100 pecoj ellaborigxis dum malpli ol unu jaro 2000 kaj aperis kiel mesagxoj en Interreto kaj kolektigxis en papera eldono. En sekvantaj jaroj mi verkis ankoraux pli ol 150 novajn pecojn, sed nun la retpagxoj de cxina EM estas pli kaj pli ofte poluitaj, sekve mi turnis min al verkado esperantlingva pri cxina kulturo cxefe por necxinaj revuoj.
1.3.Lastatempe miaj verkoj aperis cxefe en la 《FONTO》, kies n-ro 266 estis Speciala Numero de HU Guozhu (feb. 2003, 23-a jaro)(elmeto 5). Poste Hubei-a Esp-Asocio publikigis en 2004 dulingvan eldonon de tiu cxi n-ro (elmeto 6). En junio 2005,《FONTO》per duona spaco de la n-ro 294 publikigis mian paroladon "Kial mi amas Esp-on?" en plena teksto (elmeto 7). Cetere, miaj eseoj pri "Li Bai kaj DU Fu en Esp-o", pri "La Yueyang-turo" kaj "Generalo Chen Jitong"...aperis sinsekve en 《La Gazeto》(elmetoj 8,9,10).
2.Traduki: esperantigi kaj cxinigi
2.1.Strangajxoj de Liaozhai
La kompleta esp-igo de la fama novelaro Strangajxoj de Liaozhai de Pu Songling.
Post pli ol 20 jaroj da serioza preparo, ekde la 70-aj gxis la 90-aj jaroj de lasta jc mi esp-igis la cxinan majstro-verkon "Strangajxoj de Liaozhai", verkita de Pu Songling (1640-1715). Cxar ne estas eble eldoni mian tradukon, mi enretigis gxin en interreton. Notinde ke kvankam tiu cxi novelaro estis tre populara en Cxinio, kaj aperis jam pli ol 30 tradukoj en 21 fremdaj lingvoj, tamen ankoraux trovigxas neniu kompleta traduko en ajna okcidenta lingvo. Cxi tie estas du paperaj kolektoj de la unua volumo de Liaozhai en kompleta esp-igo. la unua estas versio de ChEE (elmeto 11), dum la alia tajpajxo estas farita de s-ano Begonio per elsxutajxo de interreto (elmeto 12).
2.2.Matenaj Floroj Kolektitaj Vespere de Lusin, esp-igita de Guozhu, eldonita de EPCx en 1981.(elmeto 13)
2.3.La unua esp-a eldono de《Poemoj de Li Bai》enhavas 123 tradukojn de 105 poemoj de Li Bai, el kiuj 66 estis esp-igitaj de Guozhu. La poemaro publikigxis 1997-06-14 en Japanio.(elmeto 14)
2.4.El cxina antikva beletro. Krom pecoj en diversaj revuo ekz-e Penseo, Fonto, La Gazeto, Hubei-a Esp-Asocio ankaux eldonis libroforme brosxurojn 《Triptiko de Amrakontoj de Tang-dinastio》(elmeto 15)kaj《La Senfina Bedauxro kaj La Bivistino》, la famaj poemoj de Bai Juyi(elmeto 16)。
2.5.Cxinigi/ el-esperantigi
Mi cxinigis la faman eseon de D-ro Zamenhof 《Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia 》(elmeto 17), kiun eldonis Xinhua Koresponda Lernejo kiel lerno-materialon kaj dissendis al lernantoj.
Mi ankaux cxinigis poemojn el Esp-a poezio kaj publikigxis dise en diverslokaj Esp-revuoj.
La plej nova frukto estas cxinigo de kroata fabelo《Wakajtapu》(elmeto 18),
2.6.Traduka Konkurso (TK)
Tikos iniciatis landskalan aktivadon Traduka Ekzerco en 1978-1980. Mi estis komisiita fari la resumojn por gxi. Poste, mi ankaux prezidis la rubrikon Traduka Konkurso de "La Mondo", la organo de CxEL, dum 1981-1987. Tio estas por mi neforgesebla travivajxo. Dum dek jaroj mi estis devigata mem studi teorion de traduk-arto kaj resumi spertojn de tradukado, kio donis al mi multe da utiloj, kaj mi ankaux ricevis milojn da leteroj de E-lernantoj el diversaj lokoj tra la tuta Cxinio. Rezulte de tio, mi havis multajn plumamikojn.