胡国柱:
Guozhu:
世译李白
Esperanta Poemaro de Li Bai
世上有许许多多的人,每一个人都有着自己独特的故事。世上有许多本书,每一本书也都有着自己独特的故事。
En la mondo vivas multe da homoj, cxiu kun siaj apartaj travivajxoj. En la mondo estas multe da libroj, ankaux cxiu kun sia aparta historio.
世上没有两片完全相同的树叶。所以,不同的人和书,其故事也不可能完全相同。
En la mondo ne trovigxas du folioj tute samaj. Tial, estas neeble ke malsamaj homoj aux libroj havas tute samajn travivajxojn aux historion.
若定要说有相同之处,那就是他们无一例外地都有着曲折而坎坷的经历。这经历往往能折射出世道人心,令人唏嘘感慨它们的并不过时,尤其是在中国的世界语运动里。
Se ni nepre volas trovi en ili ion komunan, t.e. ke ili senescepte havas zigzagan kaj malfacilan antecedentojn, kiuj ofte refraktigxis pri sortoj de homoj en certa epoko, kaj igis nin vesuspiri pri ilia malarkajigxo, precipe fone de la cxina Esp-movado.
世界语版《李白诗选Poemaro de Li Bai》(1)的故事,就常常萦怀在我的心头。
La historio de la esp-a versio de la "Poemaro de Li Bai (1)" ja ofte emergxas en mia koro.
这是用世界语出版的第一本李白诗集。这也是用世界语出版的第一本中国唐代诗人的个人选集。
Tio estas la unua poemaro de Li Bai eldonita en Esperanto. Tio ankaux estas la unua individua kolekto por poeto de Tang-dinastio aperinta en Esperanto.
这本书是几个国家世界语者合作的结果。世译的时间跨度,超过了半个世纪以上。
Tiu poemaro naskigxis dank' al fruktdona kunlaboro de esp-istoj de kelkaj landoj, kaj la tempo por gxia esp-igo dauxris pli ol duonan jarcenton.
最早把李白的诗歌翻译成世界语的,并不是中国人,而是世界语大诗人卡洛采Kalocsay(1891-1976)。Literatura Mondo于1931年出版了他的译诗集《Eterna Bukedo永恒的花束》,书中就收入了他世译的七首李白诗歌:
Tiu, kiu la unua faris esp-igon por poemoj de Li Bai, ne estis cxino, sed la granda esp-ista poeto K. Kalocsay (1891-1976). Literatura mondo eldonis en 1931 lian kolekton de tradukitaj poemoj Eterna Bukedo. En tiu libro jam trovigxis la subaj sep poemoj de Li Bai esp-igitaj de Kalocsay:
Sola dum drinko sub la luno 月下独酌
La kanto de malgxojo 悲歌行
Antaux drinko 将进酒
Nokta penso 静夜思
Kanto de Cxiux-Pu 秋浦歌
Sola sur Jing Ting-monto 独坐敬亭山
Surmonta dialogo 山中答俗人
据我猜想,卡洛采Kalocsay本人很可能并不懂得汉语,但是他的译诗,质量非常之高。尤其是他把那首《月下独酌(之一)》(花间一壶酒)译成为标准而正规的十四行诗soneto,堪称绝唱!这又使我不禁想到中国翻译界的前辈林纾(1852-1924)先生,他不懂任何外文、却以译作等身而赢得了“译界之王”的美誉。严复(1854-1921)为他赋诗赞曰:“可怜一卷《茶花女》,断尽支那荡子肠。”这种(不懂外文而成翻译大家的)奇迹,无怪有人认为是“既空前,又绝后”了。
Laux mia supozo, tre versxajne Kalocsay ne scipovis persone legi en la cxina. Tamen liaj tradukoj havis vere bonegan kvaliton. La plej konvinka ekzemplo estas lia traduko por la unua peco de la poemserio Sola Dum Drinko Sub la Luno (Cxe plena vinpokal', en jasmenlauxb' agrabla), kiun li esp-igis en formon de norma kaj modela soneto. Jen brila bravuro! Tio ecx vekis mian memoron pri s-ro Lin Qinnan(1852-1924), pionira cxina tradukisto, kiu, scipovante neniun fremdan lingvon, tamen gajnis al si la renomon kiel Regxo en tradukista rondo per siaj nuboj da eminentaj tradukoj! S-ro Yan Fu (1854-1921)tiel lauxdis lin kun admiro, ke
volumo da Kamelia Frauxlino
animskuis al cxiu juna cxino
tial, estas ne senkauxze, ke oni opiniis la miraklon (kreitan de majstra tradukisto sen scipovo de fremdaj lingvoj) estis kaj senprecedenca kaj sen-dauxriga.
1956年日本出版的小坂狷二(1888-1969)译诗集《东方花坛 El orienta florbedo》中,收入了他世译的两首李白诗歌。不难想像,作为那个时代的日本学者,小坂能阅读李白汉语原作,当在意料之中。也许他的世译时间与卡洛采不相上下乃至更早,可惜没有确切的证据,国柱也就不便在此妄加臆断。
1956 eldonigxis en Japanio "El orienta florbedo", tradukaj poemoj de Osaka Kenjxi. En la libro estis du poemoj de Li Bai esp-igitaj de Osaka. Estas ne malcile imageble, ke, kiel japana erudito en tiu tempo, Osaka Kenjxi scipovis legi la originalojn de Li Bai. La tempo kiam li faris la esp-igojn, tre eble estis ne malpli aux ecx pli frue ol tiu de Kalocsay. Bedauxrinde mankas al ni auxtentika atesto, tial mi Guozhu nun ne auxdacas facilanime aserti.
1957年出版的《尼查文艺 La nica literatura revuo》第12期上,发表了Willian Auld世译的十一首李白诗歌。译者坦言他不懂中文,这些诗歌是从英语转译的。Willian Auld深知,这样从第二种外语转译的危险是极可能造成较大的失真,好处则是聊胜于无吧。于是他写了下面一段话:
En n-ro 12/1957 de "La nica literatura revuo", publikigxis dek unu poemoj de Li Bai, esp-igitaj de William Auld. la tradukinto malkasxe konfesis ke li ne scipovis legi en la cxina kaj li tradukis tiujn poemojn el la angla. William Auld bone konis ke en tia retraduko el alia (dua) fremda lingvo enhavas grandan dangxeron de distordigxo, sed ankaux avantagxon ke io estas pli bona ol nenio. Sekve li skribis jene:
" Gxis la tago, kiam iu cxina amiko tradukos por ni la verkojn de grandaj kaj klasikaj cxinaj poetoj,kiel Li Po kaj Tu Fu ,ekzemple,la esperantistoj devos aux tute nenion scii ilin,aux kontentigxi per la tradukoj de okcidentuloj.Mi tre bone scias,ke la dua alternativo havas grandajn mankojn,tamen mi opinias,ke la dua alternativo havas grandajn mankojn,tamen mi opinias, ke gxi estas preferinda al la unua;kaj tial mi humile prezentas la subajn provojn.Se cxina samideano tuj pruvos per siaj propraj tradukoj,aux ecx per siaj kritikoj, ke ili estas maltauxgaj, mi la unua gxojos..."
迫切希望得到中国世界语者回音的心情,溢于言表。
Lia forta deziro ricevi respondon de cxina(j) esp-isto(j) ardis en la linioj.
以上是将李白诗歌译为世界语的三位外国世界语者。
Do la supremenciitaj estis tri fremdaj esp-istoj kiuj tradukis poemojn de poemojn de Li Bai.
中国的世界语者中,最早世译李白的,首推徐声越(1901-1986)前辈。早在上个世纪四十年代他就译出了十五首李白诗歌,但是没有机会出版。
Inter cxinaj esp-istoj, tiu, kiu plej frue esp-igis poemojn de Li Bai, estis veterano S.J.Zee(1901-1986). Jam en la 40-aj jaroj de lasta jc li esp-igis dek kvin poemojn de Li Bai, sed ne havis sxancon eldoni.
所幸手稿由方善境先生(1907-1983)珍重保存,迭经战乱和动荡的年代,终于在1977年收入方老的油印丛书中以《中国诗选El Cxina Poezio》的书名出版,后来又于1980年正式由EPCx铅印。 Felicxe liaj manuskriptoj estis zorge konservitaj de veterano Tikos(1907-1983) ecx tra la militaj kaj katastrofaj jaroj, kaj finfine eldonita kun titolo "El Cxina Poezio" kiel unu el la mimeografita libraro. Poste en 1980 aperis ankaux gxia tipografia eldono far EPCx.
上个世纪八十年代, 国柱集中世译了一批李白诗歌,不过只有少量的几篇译文问世,散见于《世界语文学》等国内刊物。
En la 80-aj jaroj de lasta jc, Guozhu faris aron da esp-igoj de poemoj de Li Bai, sed nur tre malmultaj pecoj el ili aperis dissemite en cxinaj esp-aj revuoj kia "Esp-a Literaturo" ks.
1989年石成太访问日本世界语学会时,作了题为《世界语中的李白》的演讲。
1989, kiam Shi Chengtai vizitis sidejon de Japana Esp-Instituo, li donis prelegon titolitan Li Bai en Esp-o.
东道主Hayasi Ken向成太打听,是否有中国世界语者在译李白。La gastiganta s-ano Hayasi Ken demandis al Shi, cxu estas iu cxina esp-isto kiu sin okupas per esp-igo de poemoj de Li Bai?
成太答曰,有国柱者已经译了约四十篇,而我们的设想是要译出百篇李白诗歌,以便编纂成集。
Shi Chengtai respondis, ke s-ano Guozhu faris tion kaj jam havis tradukon por cx. 40 poemoj. Nia plano estis almenaux por 100 pecoj, por ke ni povu fari kolekton.
Hayasi Ken向成太赠送了《尼查文艺》的合订本。成太这才从其第12期上,读到了Willian Auld的世译李白。为此成太致函译者,Willian Auld立即热情地回函道:
Hayasi Ken donacis al Shi Chengtai kolekton de "La nica literatura revuo", en kies n-ro 12 Shi Chengtai eklegis la esp-igojn de W. Auld. Pro tio Shi Chengtai leteris al la tradukinto, kaj William Auld tuj donis varman respondon:
"Bonvolu diri al Guozhu, ke li dauxrigu nepre la tradukon el Li Bai: se li ne trovos eldonejon en Cxinio, eble ni povos arangxi (ecx modestan) eldonon en tiu cxi mondparto..."
这个消息给我们很大的鼓舞。于是一方面国柱继续抓紧世译,同时成太即开始着手编辑《李白诗选》一书。
Tio donis al ni grandan kuragxigon. Sekve, unuflanke Guozhu faris esp-igojn pli entuziasme; kaj, aliflanke Shi Chengtai komencis kompiladon de la poemaro.
1990年〈Penseo 三色堇〉创刊,我们就优先发表了一些李白的诗篇。同年,北京CxEE出版了Lauxlum世译的《配图古诗精选 Cxinaj Klasikaj Poemoj Ilustritaj》,也收入有五首李白的诗歌。
Okaze la beletra revueto Penseo inauxgurigxis en 1990. Ni do publikigis en gxiaj unuaj pagxoj faskon da poemoj de Li Bai. Samjare, CxEE en Pekino eldonis la libron "Cxinaj Klasikaj Poemoj Ilustritaj" de Lauxlum, kun traduko de kvin poemoj de Li Bai.
最后编成的这本世译《李白诗选》,共收李白诗歌105篇,译文123首(因有的诗歌一篇含几首,有的诗歌一首有两个译文)。译者共9人,分属4个国家。William Auld 为之写了序言,国柱写了序诗,编者石成泰写了后记。这123首译文中,中国E者所译的,占了105首(苏阿芒、谢玉明各译一首,李士俊三首,徐声越十五首,石成泰十九首,胡国柱六十六首),此外的18首世译分别为:日本的小阪狷二译一首,匈牙利Kalocsay七首,苏格兰Willian Auld十首。
En pretigita Esp-a versio de la Poemaro de Li Bai resume kolektigxis 105 poemoj de Li Bai en 123 tradukoj (cxar iafoje sub unu titolo estis pluraj poemoj, aux por unu sama poemo estis du tradukoj). 9 tradukintoj el 4 landoj. William Auld verkis Antauxparolon, Guozhu versis prefacan rondelon, Shi Chengtai verkis postparolon pri la vivo de "La Granda Poeto---Li Bai". El la 123 tradukoj, cxinaj esp-istoj faris 105 (Armand Su kaj Seimin po 1, Lauxlum 3, S.J.Zee 15, Shi Chengtai 19, kaj Guozhu 66 pecojn). la ceteraj tradukoj estis plenumitaj respektive de Osaka Kenjxi (japana, 1 pecon), Kalocsay (hungara, 7), William Auld (skota, 10)
这样一本主要是中国人劳动的成果,本来理当出在中国。可是后来几经周折,书稿由亚洲到欧洲,又由欧洲返回亚洲,最后还是由日本的Riveroj河川社于1997年6月14日出版。该书印刷上乘,纸张精美,由日本画家配了六幅钢笔画插图。全书大32开,共142+6面,定价2000日圆。由于购书要付外汇,直到今天,绝大多数的中国世界语者并没有读到。
Tiu libro, frukto cxefe de cxinoj, nature cxial devis aperi en Cxinio. Tamen, trafite de zigzagaj malfaciloj, la manuskripto unue migris de Azio al Euxropo, kaj poste revenen de Euxrpo al Azio, finfine estis publikigita de Riveroj, 1997-06-14 en Japanio, en fajna eldono sur bonkvalitaj paperoj en formato de 15x21cm, japana pentristo Inoue Keisi donis 6 ilustrajxojn. la tuta libro konsistigxas el 142+6 pagxoj. prezo je 2000 jenoj, do fremda valuto por nepagipovaj cxinaj esp-istoj.
时光流淌,转眼到了2004年,89届UK就要在中国召开,纵观中国世界语运动中的纸张出版物的现状,仍然没有乐观的前景。问题所在,难道不值得深思吗?
Tempo fluas. Rapide venis jaro 2004, kiam la 89-a UK okazos en Cxinio. Observante la staton de paperaj eldonajxoj en la cxina Esp-movado, oni ankorax ne vidas optimisman perspektivon. Kie kusxas la problemo? Cxu tio ne indas nian pripenson?