名人轶事趣闻百则

        韦  山   译


 

1

La konata pola tradukisto kaj verkisto Tadeusz Boy-Zeleenski sidis en kafejo. Venis al li kelnero kaj diris :

“Sinjoro, ĉi tiu tablo estas rezervita!”

“Do bonvolu forpreni ĝin,” trankvile diris la verkisto, “kaj alportu al mi alian...”

波兰著名的翻译家、作家塔德乌兹·鲍埃-泽来恩斯基坐在咖啡馆里。这时一个侍者走向他走来并且说:

“先生,这张桌子是预定的!”

“那么请搬走它,然后给我搬另外的一张过来……作家平静地说。”

 

2

Angla aktoro Charles Bannister iam partoprenis en benkedo kaj ĉe la manĝtablo li ricevis lokon apud kuracisto. Kiam iumomente la kuracisto rimarkis, ke Bannister volas trinki viskon, li diris:

“Sinjoro, rezignu pri alkoholaĵo, tio estas via plej granda malamiko!”

Bannister diris tiam :

“Sed la Biblio instruas: ‘Amu viajn malamikinojn!’”

 

英国演员查尔斯·巴尼斯特在一次参加宴会时坐在一位医生的旁边。当那位医生注意到巴尼斯特想要喝威士忌的时候,他说:

 “先生,请不要喝酒吧,酒是你最大的敌人啊。”

这时候巴尼斯特回答说:“但是‘圣经’教导我们说‘要爱你的敌人们啊!’”

 

3

La bonega angla filma kaj teatra aktoro Laurence Olivier vizitis iam la laborejo de la fama pentristo Salvatore Dali.

Inter la diversaj pentraĵoj, kiuj troviĝas en la laborejo li rimarkis ankaŭ sian portraĵon. “Kial” li demandis mirigite, “mi havas sur ĉi tiu pentraĵo tri okulojn.”

“Bagatelaĵo” respondis la pentristo, “tutsimple mi ankoraŭ ne havas tempo kalkuli ilin…”

 

优秀的英国电影和戏剧艺术家劳伦斯·奥利佛有一次访问著名的画家萨尔瓦多·达理的画室。

在画室各种作品中他也发现了自己的一幅肖像。他奇怪地问道:“为什么在这幅画上我竟然有三只眼睛呢?”

“小事一桩,”画家回答说: “这很简单,我还没有时间去计算他们呢……”

 

4

Du anglaj aristokratoj interparolas kun fama verkisto Dickens.

“Mia gento devenas ankoraŭ el la dek-dua jarcento” diras unu el ili.

“Aliflanke mia gento devenas el la tempo de Romana Imperio,” fanfaronas alia.

“Tio estas nenio” diras Dickens. “Mi ĝis hodiaŭ pagas la ŝuldon de mia praavo el la tempo, kiam kune kun tri reĝoj li iris al Betleĥemo.”

 

两个英国贵族和著名的作家狄更斯聊天。

“我的家族源自12世纪还在延续,” 其中一个说。

“而我的家族源自罗马帝国时代,” 另一个夸耀说。

“这些都不算什么,”狄更斯说。“直到今天我还在偿还我的远祖在陪同三个帝王前往伯利恒时候欠下的债务呢。”

 

5

 

   Angla ambasadoro en Berlino venis at Frederiko la II-a por informi lin pri la venko de la armeo de sia lando:

   “Per la helpo de la Dio ni atingis la venkon!”

   “Do la Dio estas via aliancano?” demandis la reĝo.

   “Jes,” respondis la anglo, “kaj cetere la unusola, al kiu ni ne devas pagi...”

 

在柏林的英国大使为了通报他们国家军队的胜利而去晋见佛莱德理克二世(普鲁士皇帝):

“借助于上帝的帮助我们终于胜利了!”

“那么上帝也是你们的同盟军么?”皇帝问道。

“是的,”那英国人回答道。“此外唯一的一点就是对于他,我们不必支付经费......

 

6

Post la morto la genia detektivo Sherlock Holmes venis en la ĉielon kaj, vidante antaŭ la pordego de la paradizo maljunulon kun griza barbo kaj granda ŝlosilo ĉe la zono, li diris:

“Vi ne rajtas nei, vi estas Sankta Petro!”

 

死后的神奇私家侦探歇洛克·福尔摩斯来到了天堂。在通往乐土的大门口他看见一个长着灰色胡须并且腰间挂着一把大钥匙的老人,他立刻说:

你无权否认,你是圣·彼得!”

7

 

   Alfred Hitchcock rakontis al siaj amikoj:

 “Iutage reĝisoro demandis min, “Ĉu mi volas ludi la rolon de la Dio en unu el liaj filmoj.” Mi respondis, ke mi eĉ ne scias, ĉu mi estas simila al la Dio...

 

   阿弗莱德·希特屈克对他的朋友们讲述:

“有一天,导演问我愿不愿意在他的影片之一中扮演上帝的角色。我回答说, 但是我甚至还不知道我长得象上帝吗……”

 

8

 

   Verŝajne ne ĉiuj scias, ke filino de Mark Twain edziniĝis al polo, kies nomo estis Kuryŀowicz (kurŭoviĉ). Kiam oni festis la 70-an (sepdekan) naskiĝdatrevenon de Twain, ĉi tiu respondante al diversaj tostparoladoj konfesis:

“La ceteron de mia vivo mi deziras pasigi laborante en mia ĝardeno kaj en liberaj momentoj lernante la ĝustan elparolon de la nomo de mia bofilo...”

   可能不是所有的人都知道,马克·吐温的女儿嫁给了一个名字叫库里雅沃奇的波兰人。当人们在为吐温庆祝他70寿辰的时候,他回答向他致祝酒辞的亲戚们说:

“我希望我的余生将在我花园里的劳动中度过并且在劳动之余的小憩时学习我女婿名字的正确发音......

9

“La elstara filmaktoro Marcello Mastroianni, demandita de trudiĝemaj raportistoj pri recepto de feliĉa geedza vivo, respondis mallonge:

“Kiam vi eraras, diru, ke pravas la edzino, kiam vi pravas silentu kiel fiŝo.”

杰出的意大利电影艺术家马杰罗·马斯特洛雅尼被一些强人所难的记者们追问关于夫妻生活幸福的诀窍,得到了简短的回答:

“当你犯了错,你就要肯定妻子的正确;当你是正确时,你就要沉默得像条鱼。”

 

10

Raportisto de franca bulvarda ĵurnalo demandis iam la bonegan filmaktorinon Michele Morgan:

“Kiel vi pensas, sinjorino, kial kvardekjaraĝaj viroj aspektas multe pli junaj ol virinoj en la sama aĝo?”

“Verŝajne pro tio,” respondis kun rideto la aktorino, “ke virinoj en ĉi tiu aĝo estas kutime je dek jaroj pli maljuna.”

 

法国环城日报的记者一次采访优秀的女电影艺术家米歇尔·摩勒干:

“夫人,你如何看待,为什么40岁的男人看起来比同龄的女人显得年轻很多?”

“据说是由于,”女艺术家面带微笑地回答,“女人在这个年纪一般地要老10 岁……”

11

 

“Mi havis teruran sonĝon,” rakontis al siaj amikoj la fama franca skulptisto Jean Antoine Houdon. “Mi sonĝis, ke mi troviĝis sur malgranda insulo, kie tute ne estis viroj, nur junaj kaj tre belaj virinoj.”

“Kial do la sonĝo estis tiel terura?” miris liaj amikoj.

“La sonĝo estis terura,” respondis la artiste, “ĉar en la sonĝo mi ankaŭ estis virino.”

 

“我做了一个恐怖的噩梦,” 法国著名的雕刻艺术家雅安·安东尼。豪顿对他的朋友们讲述, “我梦见我身处一个荒凉的孤岛之上,那里没有一个男人,只有年轻而美丽的女人们。”

“为什么这样一个梦会是如此可怕呢?” 他的朋友们感到奇怪。

“这个梦是很可怕的,” 艺术家回答说,“因为在梦中我也是女人啊!”

 

12

 

   Iutage la konata franca pentristo Francois Boucher tre laŭdis faman kuraciston.

   “Domaĝe,” diris iu el la societo, “ke la kuracisto ne parolas pri viaj pentraĵoj per same belaj vortoj, kiel vi, sinjoro, parolas pri li.”

   “Povas esti, ke ni ambaŭ eraras...” respondis la artisto.

 

一天,法国著名的画家弗兰克斯.鲍切尔极力地称赞一位出名的医生。

“可惜呀,”他们社区中的一个人说,“那个医生可不是用和你一样赞美他的词语来谈你的画作的,先生。”

“只能是这样 ,我们两个都是错误的……”艺术家回答说。

13

En unu el la vienaj teatroj oni prezentis teatraĵon de juna aŭtoro. La spektaklon partoprenis pentristo Johann Lampi kune kun unu el siaj amikoj. Kiam ili estis revenantaj hejmen, la amiko diris:

“Mi miras, ke ĉi tiun tedan teatraĵon oni ne prifajfis moke.”

“Ja kiam oni oscedas, oni ne povas fajfi,” respondis la artisto.

 在维也纳众多的剧场之一上演了一出由年轻剧作家创作的戏剧。画家约翰.兰庀和他的一个朋友也观看了演出。在他们回家的路上那位朋友说:

“我很奇怪,这么令人乏味的演出观众怎么不吹口哨叫倒好呢?”

“那个时候人们都在打哈欠,所以就不能吹口哨了,” 艺术家如是回答。

 

14

 Franca impresionisto Edgar Degas ricevis la inviton partopreni la nupton de sia modelino. Unue li salutis la junedzinon kaj poste li diris al unu el la gastoj:

Por la unua fojo mi vidas ŝin vestita. Sed mi devas konfesi, ke vestita ŝi aspektas tute bele!”

 

法国印象派画家爱德格尔·德盖斯接到了请帖去参加他的女模特的婚礼。首先他向年轻的新娘表示祝福,然后他向来宾中的一位客人说:

“由于我是第一次看见她穿着衣服, 但是我必须承认,穿着衣服的她显得完全够漂亮!”

 

15

La eminenta belga pentristo kaj skulptisto Constantin Meunier serĉis por si loĝejon en antaŭurbo. Post longa serĉado li fine trovis ampleksan kaj komfortan loĝejon, kiu tre plaĉis al li. Nur ne plaĉis al li alta konstruaĵo, kiu trovoĝis tro proksime kaj iom kurtenis la vidaĵon.

“Kio troviĝas tie?” li demandis la posedantinon de la loĝejo.

“Ho, tute ne ĉagreniĝu, sinjoro!” ŝi konsolis la pentriston. “Tio estas nur fabriko de dinamito, kiu pli aŭ malpli frue eksplodos kaj tiam ha vidaĵo estos grandioza.”

 

卓越的比利时画家、雕塑家康斯坦丁·麦渥涅尔为自己在市郊寻找一处住宅。经过长期的寻找他终于找到了一处大小和舒适都合他意的住宅,他很可心。只是有一点他不太满意,靠近他的住宅有一幢高大的建筑物有些遮挡视线。

“这里能看见什么?” 他问那房屋的主人。

嗬,不要烦恼,先生!” 她安慰画家,“那里只有一家炸药工厂,它迟早是要爆炸的。那时候你的视野将是极为开阔的。”

16

Iu milionulo mendis pentraĵon ĉe pentristo Whistler. La milionulo diris, ke li deziras, ke la temo de la pentraĵo estu “preĝejo”. La pentristo realigis la mendon. La milionulo rigardis la pentraĵon, tre plaĉis al li la pejzaĝo,la freŝeco de la koloroj kaj ankaŭ la realigo. En iu momento ne vidante homojn hi diris al la pentristo:

“Vi tute forgesis pentri homojn!”

“Ili partoprenas la meson,” diris la artisto malkontenta, ke la kliento sugestas alian koncepton.

“Bone. Mi aĉetos ĉi tiun pentraĵon, kiam la homoj eliros el la preĝejo,” li diris al la pentristo.

 

一位百万富翁向画家惠斯特勒订购一幅画。那富翁说他希望画作的主题是教堂。画家践约交付画作。 那富翁看了画之后对那鲜艳的颜色和风景很满意,也同意买下这幅画。过了一会,他看见没有人物在画上,于是问画家:

“你忘记画上人了!”

“他们在教堂里望弥撒呢!” 由于顾客提出了另外的看法,画家很不满意回答。

“那好吧,当那些人们从教堂里走出来的时候,我再买下这幅画。”

 

17

 

   La bonega pola karikaturisto Franciszek Kostrzewski iam demandita de matrono, “Ĉu tio estas vero, ke en la dancejo de Edward Koelich ĉe la strato Długa en Varsovio ĉiuvendrede okazas senmoralaj baloj?” respondis:

   “Tio estas klaĉoj, moŝta sinjorino, klaĉoj! Ĉu vi, ekzemple, opinias, ke velurrubandoj kun kokardoj sur la kolo estas senmoralaj?”

   “Kompreneble, ke ne!”

   “Kaj la blankaj kravatoj?”

   “Ne!”

   “Kaj frakoj?”

   “Tute ne!”

   “Kaj do, la virinoj, kiuj dancas tie surhavas nur velurrubandojn kun kokardoj kaj la viroj surhavas nur frakojn kaj blankajn kravatojn.”

 

波兰最优秀的漫画家弗兰奇斯基科·考斯特泽维斯基一次被一位贵妇人问道: 听说在华沙图嘎大街旁的爱德华·考埃理奇舞厅每个星期五的晚上都举行有伤风化的舞会,这是真的么?回答是:

“这是胡说,尊敬的夫人,完全是胡说!例如,天鹅绒的丝带和丝带结系在脖子上你认为是有伤风化么?”

“当然不是!”

“那么白色的领带呢?”

“也不是!”

“还有燕尾服呢?”

“通通都不是!”

“那么好,在那里跳舞的女人都系着天鹅绒丝带和丝带结而男人们只是穿着燕尾服打着白色的领带。”

 

18

La konata franca desegnisto kaj karikaturisto Honorio Daumier estis en marborda regiono. Tiam surprizis lin pluvo. La artisto trovis rifuĝejon en restoracio, kie jam estis multe da personoj. Unu el ili previs ekligi interparolon kun la pentristo:

“Aĉa vetero, ĉu ne?” demandis la nekonato.

Daumier silentas.

“Terure, ja ĉi tiel pluvas jam de monato...” li diris.

Sen respondo, sen reago.

“Kiel vi pensas, ĉu longe daŭros tia vetero?” plue alparolis la babilemulo.

“Mi ne scias, kara sinjoro,” diris modeste la artisto, “mi ne scias, ĉar mi ne estas lokano.”

著名的法国素描家、漫画家赫诺理欧·道米尔走在海滨地区。这时一阵暴雨突然袭来。艺术家想进入一家饭店避雨遭到拒绝,因为已经人满为患。躲雨的人群中有一位想和画家套近乎,于是说:

“真是鬼天气,不是么?” 那无名氏问道。

道米尔没有回答。

“可怕呀,这样的雨已经下了一个月了 他继续说着。

(道米尔)没有回答,没有反应。

“你如何想象,这样的天气长期继续下去呢?” 那个饶舌的人又对他说。

“我不知道,亲爱的先生,” 艺术家谦和地说, “我不知道,因为我不是当地人。”

 

19

   La plej eminenta pentristo de la flandra skolo, Peter Paul Rubens, troviĝis iam kelkan tempon en la kortego de la mantua princo. La princo sin turnis al la pentristo kun la propono, ke li pentru al li Magdalenan.

Rubens senhezite respondis:

“Ĉu mi pentru ŝin antaŭ la peko aŭ post la peko?”

“Pentru ŝin dum la peko... tio estos pli interesa.”

 

在弗兰德拉·斯考罗最杰出的画家彼得·保罗·洛宾斯一次在曼托瓦国王的宫廷里。国王转过身来对画家提出一个建议,要画家给他画一幅玛格达伦的画。

洛宾斯毫不迟疑地回答:

“那么我是画她在犯罪之前还是在她犯罪之后呢?”

“在她犯罪的过程中这将是更有趣的。”

          (注:玛格伦达是圣经新约中描述的悔过的女罪人)

                              

20

Princo Cosimo Medici, kiu en libera tempo faris skulptaĵojn, iam skulptis statuon de Neptune kaj komisiis starigi ĝin sur la ĉefa placo de Florenco.

Iutage la princo demandis ha grandan arkitekton, skulptiston kaj pentriston Mikaelo Anĝelo Buonarotti:

“Kiajn sentojn vekas ĉe vi mia Neptuno?”

“Religiajn!” respondis la genia artisto.

“Kial religiajn? Mi ne komprenas vin!” ekmiris la princo.

“Kiomfoje mi vidas ĉi tiun statuon, mi petas la Providencon, ke estu pardonita al vi la misuzo de la tiom bela pecego da marmoro.”

 

库西姆·麦迪奇国王在空闲的时间喜欢搞雕塑。一次他雕刻了海神尼普顿的雕像并且委派人把它矗立在佛罗伦萨最主要的广场上。

有一天国王问伟大的建筑师、雕塑家和画家米盖罗·安琪·波那罗提:

“我的尼普顿唤起了你什么样得感想呀?”

“宗教。”

“为什么是宗教呢?我不明白你的意思!” 国王疑惑道。

“多少次当我看见这尊雕像时我祈求上天原谅有那么多块华美的大理石被你误用了。”

 

21

  Iufoje la fama franca verkisto Tristan Bernard konsilis al sia amiko.

“Se vi estas en la societo de virino kaj vi scipovas legi en ŝi ĉion kvazaŭ en libro, ne apliku la sistemon de Brajlo…”

 

一次, 法国著名的作家特里斯坦·柏纳德劝告他的朋友:“如果你是在女人的圈子里,那么你就会仿佛在读书一样知道她们的一切,而不用使用盲文的点字系统……”

 

22

 “Bonan tagon! Ĉu vi bone dormis en mia hotelo?” demandis pentriston Cezanne la hotelisto. “Mi timas, ke ne tute bone, ĉar matracoj ĉe ni estas sufiĉe malmolaj.”

“Jes, efektive, ne estis opportune kuŝi,” diris la pentristo, “sed mi kelkfoje ellitiĝis kaj ripozis…”

 

“早安!在我们的宾馆里你睡得好么?” 宾馆老板问画家采扎尼。 “我恐怕你完全没有睡好,因为我们的被褥十分的硬。”

“是的,的确不是很适宜躺卧,”画家说,“但是我有好几次起床来休息休息……”

 

23

la elstaran francan skulptiston Franciis Giradon vizitis en lia laborejo unu el konataj kritikistoj. Lia atenton altiris iu tute nova pentraĵo.Li laŭdis ĝin kaj sekve demandis kun miro:

“Kial , verdire, vi elektis tiel malbelan modelino?”

“Tio estas mia patrino!” respondis Girardon.

La karikaturisto konfuziĝis kaj volis ripari sian eraron:

“Ĝustedire, mi estus devinta mem rekoni. Ja ŝi estas tute simila al vi, sinjoro…”

 

著名的文艺批评家之一在法国杰出的雕塑家弗兰克斯·吉尔顿的画室里访问了他。他的注意力被一幅完全崭新的画作吸引了。他赞誉这幅画随后带着惊诧问画家:

“实在的,为什么,你挑选了这么丑陋的女模特?”

“那是我的妈妈!” 吉尔顿回答。

画家显得有点慌乱并且极力想掩饰自己的错误:

“确切地说,我将必须自己承认,她长的完全象你,先生

 

24

 

La konata aktoro, Cary Cooper, en interparolo kun filmistoj diras, ke li havas tre orginala ideon de streĉa filmsituacio.

“Mi volonte ludas la rolon de la hero de ĉi tiu situacio,” aldonis la aktoro.

La filmistoj petis, ke li pli proksime prezentu al il la ideon.

“Kaj do la situacio estas jena,” komencis Cooper. Tri danĝeraj banditoj kaptis ŝerifon kaj decidis forveturigi lin el la urbo. Ekster la urbo la bandistoj alligis la ŝerifon al la relvojo, kiu troviĝis tie. Tiam mi venas per ĉevalo el la apuda arbareto kaj …

“…kaj vi mortigas la banditojn kaj liberigas la ŝerifon!” finis iu el la filmistoj.

“Tute ne!” diris kun rideto la aktoro. “Estas tute alie . Mi turnas min al la danĝeraj banditoj kaj diras:

‘Tio ĉi, komprenebre, ne koncernas min, sed mi nur volas diri al vi, sinjoroj, ke de tri jaroj ĉi tie veturas nek unu trajno…’”

 

著名的美国演员凯瑞·库珀在和一些电影制片人聊天时候说,他有一个非常独到的紧张惊险的电影场景的创意。

“我要在这个场景中扮演一个英雄的角色,”演员附带着说。

电影制片人们请求他进一步向他们介绍这个创意。

“这个情景是下面这样的,” 库珀开始说。“三个危险的土匪绑架了警察局长并且把他带出了城。在城外他们把警察局长绑在那里的铁轨上。就在这个时候,我飞马从附近的小树林里跑了出来并且……”

“并且你杀死了土匪们,解救了警察局长!” 电影制片人中的一个道出了结局。

“完全不是!” 演员面带微笑说。“完全是另外一回事。我转过身来冲向土匪们并且对他们说:

‘当然,这些都不关我的事,但我只是要跟你们说的是,三年以来这里从来没有跑过一列火车

 

25

Antonio Canova, unu el la grandaj italaj skulptistoj, ricevis la komision portreti la belan fratinon de Napoleono. Ŝia persona nomo estas Paŭlina. Li portretis ŝin antikva diino, tute nuda.

“Ja tio estas terura!” indigniĝis unu el iom aĝaj familianoj, “Pozi nuda ?Terura afero!”

“Mia kara, kio malbona povis okazi al mi?” trankviligis la familianon Paŭlina, “en la laborejo estis varma , ĉar oni hejtis…”

 

伟大的意大利雕塑家之一的安东尼奥·卡诺瓦接受了委托为拿破仑美丽的妹妹画肖像。她的名字叫帕渥丽娜。他把她画成全裸的古代女神。

“这太可怕了!”一位年纪大的家族成员愤怒了。“光着身子搔首弄姿?多么可怕的事呀!”

“我亲爱的,对我能有什么坏事情发生呀? 帕渥丽娜安慰那位家族成员, “在画室里是很暖和的,人们都生了火炉……”

 

26

La bonega pentirsto Jozef Chelmonski renkontis iun el siaj konatoj, kiu bonvenigis lin per la vortoj:

“Bonege, ke tuj frumatene mi renkontis tiel honestan homon kiel vi!”

Responde la pentristo diris:

“Vi estis pli bonŝanca ol mi…”

 

优秀的波兰画家约瑟夫·柴勒蒙斯基遇见了一位熟人。那熟人向他打招呼时候说了这样的话:

“太好了,大清早一出来我就立刻碰到了象您这样忠诚老实的人!”

画家回答说:

“你是比我的机遇好多了……”

 

27

Franca kanzonisto Charles Aznavoro rakontis en la societo de siaj geamikoj pri la impresoj el la vojaĝo al kelkaj landoj de la Proksima Oriento. Jen estante en la ĉefurbo de Libano, Bejruto, li venis al policisto, kiu troviĝis surstrate kaj demandis:

“Kial en via urbo estas tiom da moskeoj?”

“Por ke ĉiu piediranto povu unue iom preĝi antaŭ ol li provos transiri la straton…”

 

法国小调作曲家查尔斯·阿兹纳沃鲁在他朋友们的团体中向他们讲述在近东一些国家旅游时候的一些印象观感。在黎巴嫩首都贝鲁特,他走向街边的警察并且问道:

“为什么在你们的城市里有那么多的清真寺呢?”

“为了使步行者在试图横穿马路之前能首先祈祷一下……”

 

28

La eminentan komponiston Johnn Brahms oni demandis en kelkpersona societo, kiel li sukcesas krei tiom profunde kortuŝan muzikon?

“Tio estas tre simpla, gesinjoroj,” diris Brahms, “ĝuste tian muzikon mendas ĉe mi la eldonantoj de miaj muzikverkoj…”

 

在一些社团集会中人们向杰出的作曲家约翰·伯拉姆斯发问,为什么他能成功地创作出那么多深深地打动人心弦的音乐作品。

“那是很简单的问题,女士们.先生们,”伯拉姆斯说,“就是那样,我的音乐作品的出版商向我定购了那样音乐作品……”

 

29

J.H. Cullon, treege riĉa posedanto de multaj hoteloj kaj restoracioj en Ĉikago decidis iom ĝui la idilan vivon ekester la granda urbo kaj li aĉetis farmbienon en Karifornio. Per multe da mono li establis tie bredejon de kokinoj, kiuj vivis kaj blekis en eksterordinare luksaj kondiĉoj. Kiam la mastro kun fiero montris la fambienon al siaj gastoj el Ĉikago, unu el la virinoj ravita de la belaj kokinoj demandis:

“Kaj ĉu ili metas ovojn?”

“Jes, ili povas,” respondis sinjoro Cullon, sed mia financa situacio estas tia, ke ili tute ne estas devigitaj fari tion…”

 

在芝加哥拥有许多旅馆和饭店的大富豪J.H.库隆决定享受一下大城市之外的田园生活并且在加利福尼亚购买了一个农庄。他花了很多钱在那里建立了一个养鸡场。鸡群愉快地生活在那个特殊的豪华环境里。当主人骄傲地向来自芝加哥的他的客人们展示农庄的时候,被那美丽的鸡群所陶醉的女人们中的一个问道:

“它们下蛋么?”

“是的,它们能,” 库隆先生回答说,“但是,以我那样富有的财政情况看来,它们完全不必做那件事情

                    

30

La hispana reĝo Alfonso la XIII (dek-tria) sin turnis al kvar soldatoj de la reĝa gvardio kun la demando, ĉu ili pafus al li, se ili ricevus tian ordonon. Tri el ili respondis jese, kaj la kvar diris, ke li certe ne pafus.

“Bonege, mia knabo!” ekkriis la reĝo. Jen mi trovis almenaŭ unu homon, kiu la vivon de sia reĝo taksas pli ol la soldatan obeodevon. Jen diru al mi, kial vi ne pafus?”

“Ĉar mi estas armea trumpetito,” respondis la soldato.

 

西班牙国王阿方索十三世向国王卫队中的四名士兵问道,假如当他们接到向他射击的命令时候会不会向他开枪。他们当中的三个人回答是的,而第四个回答说,他绝不会开枪。

“很好,我的孩子! ”国王立刻喊着,“哈,至少我找到了一个把他的国王的生命看得比士兵的服从义务更珍贵的人了。告诉我,为什么你不开枪呢?”

“因为我是军队里的号手啊,”那个士兵回答说。

 

31

La elstara usona verkisto, laŭreato de Nobl-premio, Johan Steinbeck, iam faris radio-prelegon pri moraj temoj. Jen kion li i.a. (interalie) diris:

“Se virino volas esti feliĉa kun viro, ŝi devus bone kompreni lin kaj almenaŭ iom ami lin. Kaj se viro volas esti feliĉa kun virino, li devus tre ami ŝin kaj li ne devus provi kompreni ŝin…”

 

杰出的美国作家、金奖获得者约翰·斯坦贝克有一次做关于风俗习惯话题的广播讲话。下面是他和别人讲的话:

如果女人想幸福地和男人在一起,她必须充分了解他并且至少要有一点爱他。而如果男人要想和女人在一起幸福的话,则他必须非常爱她,然而他没有必要去试图了解她…”

 

32

Jean Cocteau iam sidis en unu el la parizaj kafeterioj. Iumomente eniris du viroj, kiuj laŭveste ne aspektis kiel parizanoj, sed prefere kiel vilaĝanoj. Ili trinkis iom da vino kaj unu el ili oscedante diris al la alia :

“Nenio eksterordinara estas en ĉi tiu kafeterio!”

En ĉi tiu momento Cocteau sin turnis laŭtvoĉe al kelnero:

“Bonvolu verŝi al mi , sinjoro , ankoraŭ unu kalikon da sango!”

 

雅安·考克特有一次坐在巴黎的一家自助餐馆里。过了一会进来了两个男人,看他们的穿着打扮不象是巴黎城里人,到更象是农民。他们喝了一些葡萄酒然后其中一个人打着哈欠对另一个人说:

“在这个餐馆里没有什么特殊的!”

就在这个时候考克特大声地对侍者喊道:

“先生,请再给我倒上一杯血!”

 

33

La konata italia komponisto Pietro Maskani estis treege populara ankaŭ eksterlande. Oni imitis eĉ lian frizaĵon, kiun oni nomis “frizaĵo de Maskani”.

Iufoje Maskani vizitis Parizon, kie oni enscenigis lian operon. Dum la restado en Parizo la komponisto vizitis friziston kaj petas, ke li faru al li la  “frizaĵo de Maskani”. La frizisto tiam diris:

“Pardonu, sinjoro, sed via kapo tute ne taŭgas por la “frizaĵo de Maskani”…”

 

意大利著名的作曲家皮埃特罗·玛斯卡尼深受爱戴连外国人也喜欢他。人们模仿他烫的蜷曲的发式并命名为玛斯卡尼发式

有一次玛斯卡尼访问巴黎,那里人们正在上演他的歌剧。在巴黎停留期间作曲家到理发店请求理发师为他做一个玛斯卡尼发式。这时候理发师说:

“对不起,先生。但是你的头型完全不适合做玛斯卡尼发式”…

 

34

Milionulo James Jacoby aranĝis en sia vilao bankedon. Dezirante regali la gastojn per koncerto li invitis ankaŭ konatan violoniston. La violonisto venis tiom pli frue ol la gastoj kaj kun fiero montras al la milionulo sian violono:

“Ĉi tiu violono, tio estas“Stradivarius”. Gi aĝas pli ol 250 jarojn!”

“Ne gravas,” diris la milionulo, “eble neniu ĉi tion rimarkos…”

 

百万富翁杰姆斯·雅克布在他的别墅里安排了宴会。他决定用音乐演奏来款待他的客人们,于是也邀请了著名的小提琴家。这个小提琴家比其它的客人们提早来了,他不无骄傲地向百万富翁展示他的小提琴:

“这把小提琴是斯特拉蒂瓦里乌斯(意大利著名的制作小提琴大师)制造的,它的琴龄已经超过250年!”

“这并不重要,”百万富翁说,“也许根本没有人会注意到它

 

35

 Feuillet estis revenata hejmen malfruvespere kaj en iu senhoma strato subite ĉirkaŭ lin kelkaj banditoj.

“Donu la monujon!” ekkriis unu el ili.

“Mi tre bedaŭras sed mi ne kunhavas monon, nek eĉ horloĝon. La sola afero, kiun mi povas fari por vi, estas komplezo. Mi rekomendos ĉi tiun straton al miaj gekonatoj…”

 

费乌雷特深夜回家在一处没有人的路上突然几个歹徒围住了他。

“拿出你的钱包来!” 其中一个歹徒喊道。

“非常抱歉,但是我没有钱,甚至没有手表。我只能为们做一件事情,是好意的。我将把这条街道推荐给我的熟人们

 

36

La fama advokato Lochvicki gajnis tre malfacilan proceson. Post la finiĝo de la proceso lia kliento diras al li:

“Sinjoro advokato, vere mi ne scias, kiel mi esprimu mian dankemon?”

“De kiam la fenicoj elpensis monon, la demando perdas sian sencon ,” diris Lochvicki.

 

著名的律师洛赤维茨基打赢了一场非常棘手的官司。诉讼结束以后,他的委托人向说道:

“律师先生,我确实不知道该如何表达我的谢意?”

“自从腓尼基人发明了钱,这个问题已经失去了意义!……”洛赤维茨基说……

 

37

La konata pola esperantisto Roman Sakowicz estis advokato. Iam li defendis en juĝejo homon, kiu oni akuzis pri ŝtelo, ĉar oni trovis ĉe li ŝtelistajn ilojn.

“Respektindaj juĝistoj,” diris la advokato, “ĉu la posedado de iloj estas krimo? ŝe jes, ĉiun el ni oni tuj povas kondamni je karcerpuno pro … seksa perforto…”

 

波兰著名的世界语者罗曼·显克维支是个律师。一次他在法庭上为一个人辩护。那个人由于携带了小偷用的工具而被指控犯了盗窃罪。

“令人尊敬的法官们,” 律师说道:“难道持有工具就是犯罪么?如果是这样的话,那么我们之中任何人都可以被以性暴力(Qiang-jian)定罪并且被判刑监禁……”

 

38

Komencanta literaturisto sendis al Anatole France por pritakso la manuskripton de sia unua novelo, kaj en la akompana letero li skribis:

“Tiujn kelkajn mankantajn interpunkciajn signojn bonvolu mem aldoni.”

Anatole France respondis al la aŭtoro lian verkon kun la jena rimarko:

“Bonvolu sendi al mi pli da interpunkciaj signoj, la enhavon de la novelo mi mem skribos…”

 

一位初次涉猎文学创作者把自己的短篇小说处女作邮寄给阿那托雷·佛朗斯请求评点。在随同附送的信中他写道:

这个手稿里面没有写标点符号,请您自己添加上去吧

阿那托雷.佛朗斯把作者的著作做了批注退了回去:

请寄给我更多一点标点吧,至于小说的内容就由我自己来写好了…”

 

39

Albet Einstein partoprenas bankedon aranĝitan de usono familio. La mastrino deziras montri sian erudicion, ŝi do kondukas la scienciston al la fenestro, montras foran stelon kaj diras:

 “Tio estas Venuso, mi rekonas ĝin, ĉar ĝi ĉiam brilas kiel bela virino.”

“Mi tre bedaŭras,” respondas la granda sciencisto, “sed la planeto, kiun vi montras estas Jovo!”

“Ho, kara sinjoro profesoro, vi estas eksterordinara. Do tiom granda distanco vi scipovas diferencigi la sekso de stelo…!”

 

阿尔伯特·爱因斯坦参加一个美国家庭举办的宴会。女主人想要展示她的博学,便引领科学家来到窗前指着遥远的星星并且说道:

“这是维那斯,我认出她来了。因为它总是象美丽的女人一样闪耀着光彩。”

“我很遗憾,”伟大的科学家回答道:“但是你所指的那个行星是宙斯。”

“啊,亲爱的教授先生,你真是不一般呀。从那么遥远的距离你都能分辨出星星的性别来……!

40

 Iufoje, dum sia laŭvica vojaĝo, la konata komposisto Igor Strawinski estis tre detale reviziita ĉe la itala-svisa limo. La kialo: portreto estis pentrita de Picasso. La doganistoj ekvidinte la portreton venis al al konnvinko, ke tio ests skizo de defendolinio en la nordo de italujo.

 

有一次,著名的作曲家伊格尔·斯特拉温斯基按着他自己排定的路线旅行期间在意大利和瑞士的边界受到了非常仔细的检查。原因是人们在他的小手提箱中发现了一张他的肖像画,这幅肖像是毕加索为他画的。海关官员们看了肖像以后深信不疑,这是一张意大利北部地区的防线图。

 

41

La elstara angla verkisto, Artur Conan Doyle, la konata kreinto de la fama figuro de Sherlock Holmes, faris iam ŝercon. Al dek du bankistoj kaj industriistoj famaj pro la honesto kaj severa vivstilo li sendis samenhavan telegramon:

“Ĉio malkaŝiĝis. Forkuru tuj”.

Dum 24 horoj ĉiuj ĉi honestaj homoj forlasis Anglujo.

 

著名人物形象歇洛克·福尔摩斯的创造者,杰出的英国作家阿尔图·柯南道尔曾经开过一个玩笑。他给12个以诚实和生活作风严谨著称的银行家和实业家发去了内容相同的电报:

一切都暴露了,马上出逃!

24小时之内所有这些诚实的人都离开了英国。

 

42

La angla verkisto kaj publikisto Jonathan Swift pacience aŭskultis la fanfaronadon de iu malbona poeto, kiu rakontis kiel oni priŝutis lin per floroj dum aŭtora vespero, kiam li legis sian versaĵon.

“Mi esperas,” diris Swift, “ke la floroj ne troviĝis en florpotoj…”

 

英国作家和公众人物约翰詹·斯韦福特耐心地听着一个蹩脚诗人在吹牛,他讲述人们如何向他抛洒鲜花在他晚上创作的时候,当时他正在朗读他的诗篇。

“我希望,”斯韦福特说,“那些鲜花不是栽种在花盆里的……”

 

43

Kiam la bonega angla aktoro Sulivan, dum la prezentado de “Rikardo la III ”(la tria) eldiris la fama frazon: “Ĉevalon! Mi donos mian reĝlando kontraŭ ĉevalo!” iu ŝercemulo sidanta en galerio laŭte diris:

“Kaj ĉu azeno ne sufiĉos?”

“Sufiĉos,” replikis la aktoro, “tuj venu sur la scenejon!”

 

当英国最优秀的演员苏里曼在演出里卡多三世念出了那句最有名的台词马呀!我将拿出我的王国来交换马! 的时候,一位坐在剧场楼座的喜欢开玩笑的观众大声喊道:

那么驴子不行么?

,” 演员回答说, “你马上把它牵到舞台上来!

 

44

Dum unu el bankedoj Ferdynand Foch demandis sian najbron:

“Ĉu tio estas vero, sinjoro, ke niaj sinjorinoj elspezas double pli multe da mono por sia kosmetikaĵoj al soldatoj de niaj armeaj fortoj?”

Renoir respondis al li:

“Jes, tio estas vero, sinjoro, sed ili atingas double pli multe da venkoj ol ĉiuj armeaj fortoj de la mondo!”

 

在一次宴会上费尔德南德·佛赤问他的邻座:

“这是真的么?先生,我们的妇女花费在她们化妆品上的支出比我们的军费还多两倍。”

瑞诺尔回答他:

“是的,这确实是真的,先生,但是它们所获得的胜利比全世界的军力还多两倍。”

 

45

Kardinalo Richelieu estis konata pro sia afableco por virinoj. Iufoje dum bankedo li diris al sia najbaro :

“Sinjorino ,vi estas anĝelo!”

“Sed, eminenco,” diris la virino, “mi tute ne meritas tian komplimenton!”

“Tio ne estas komplimento por vi, sed por anĝelo!” respondis la kardinalo.

 

红衣主教理查列尢,素来以他对女士们的亲和而享盛名。一次在宴会席上他对邻座说道:

“夫人,您就象是天使!”

“但是,主教阁下,”那女人说,“我从来没有得到过那样的恭维!”

“那不是恭维您的,而是恭维天使的,”红衣主教回答说。

 

                                  

46

 

Dum la vizitado de diversaj provincoj Marko Awrelio rimarkis meze de la homamaso, kiu venis bonvenigi lin, homon, kiu estis tre simila al li. Li do demandis:

“Ĉu via patrino estis iam servistino de la imperiestro?”

“Ne, sinjoro, la patrino ne!” li diris “Sed la patro…”

 

在巡视各省期间,马克·澳来理欧注意到在欢迎他的人群中有一个人和他长得很相似。于是他问道:

“你的妈妈过去曾经为皇帝陛下服务过么?”

“没有,阁下,我的妈妈没有!”他说:“但是我的爸爸……”

 

47

Demandita, kion ŝi pensas pri la diferenco de inteligenteco ĉe virinoj kaj viroj, la konata filmstelo de la franca filmarto Danielle Darieux diris:

“Povas esti, ke viroj estas pli inteligentaj ol virinoj. Tamen ni neniam aŭdis, ke virino edziniĝis al stulta viro pro tio, ke li havas belajn krurojn…”

 

当被问道她如何看待男人和女人的智商差距时,著名的法国电影艺术家、电影明星达尼埃勒·达丽尤斯说道:

“当然是这样,男人比女人更加聪明。然而我却从来没有听说过,女人只是由于他有两条美丽的腿而嫁给一个傻瓜男人……

 

48

Eisenhower rakontis, ke baldaŭ post la finiĝo de la dua mondmilito li estis vokita el Eŭropo en Novjorkon. Inter la pasaĝeroj de la aviadilo estis paraŝutisto, kiu dum la tuta flugo rakontis pri siaj multaj militaj aventuroj. Kiam komenciĝis la alteriĝado la paraŝutisto paliĝis.

“Kio estas al vi?” demandis Eisenhower.

“Generalo,” li diris per tremanta voĉo, “por la unua fojo en la vivo mi alteriĝas per aviadilo.”

 

艾森豪威尔讲述在第二次世界大战结束后不久他被从欧洲召回纽约。在同行的乘客中有一位伞兵。在飞行过程中他不停地讲述自己在许多战斗中的冒险经历。当飞机开始着陆时那伞兵突然脸色苍白起来。

“你这是怎么了?” 艾森豪威尔问道。

“将军,” 他用颤抖的声音说,“由于这是我一生中第一次坐在飞机里着陆……”

 

49

Dum solena koncerto Oskar Wide estis ĝenata de babilema najbarino, kiu spite la bonan kutimon, kiu ja validas en koncertejo, senĉese turmentis lin per siaj rimarkoj.

“Majstro,” ŝi diris iumomente, “kian muzikon vi plej ŝatas?”

“Tiun de Wagna,” diris la verkisto. “Ĝi estas tiom brua, ke oni povas interparoli dum la tuta koncerto, ne malhelpante la najbarojn.”

 

在庄严的音乐会上奥斯卡尔·维德一直被邻座的饶舌女人烦扰着。她不顾音乐堂里的行为规范不停地用她的唠叨来折磨着他。

“大师,”一会儿她说道,“你最欣赏什么样的音乐?”

“瓦格那的作品,” 作家说,“它是那么喧闹,以至于人们能在整个音乐会期间互相交谈而不会妨碍邻座的听众。”

50

Ĵurnalisto iam demandis aktorinon Maliyn Monroe dum unu el la intervjuoj:

“Kial, laŭ via opinio, estas ĉiam pli multe da aŭtomobilaj akcidentoj?”

La aktorino diris,

“Vidu,  sinjoro, estas pli kaj pli da homoj, kiuj posedas aŭtomobilon. Kiam du ŝoforoj komencas rivali pri la mortigo de la sama preterpasanto, estas malfacile eviti la karambolon…”

 

在一次采访中记者问女演员玛丽莲·梦露:

“根据你的看法为什么会发生那么多的车祸呢?”

女演员说道:“你看,先生,越来越多的人拥有自己的汽车。当两个驾驶员开始争相撞死同一个路边行人的时候,那的确是很难躲避撞击的……”

 

51

Franca reĝo, Ludoviko la XIV-a iufoje partoprenis diservon en malgranda preĝejo. Dum la prediko la pastro vokis:

“Ni ĉiuj iam mortos, karaj fratoj!”

Tiam li rimarkis la minacoplenan mienon de la reĝo kaj li rapide aldonis:

“Tio signifas, preskaŭ ĉiuj…”

 

法兰西皇帝路道维克16一次在小教堂里参加宗教仪式。在布道时神父说道:

“我们所有的人终究将会死去,亲爱的兄弟们!”

这时候他注意到了皇帝那充满着威吓表情的面孔立刻附上一句话:

“这意味着,几乎所有的人……”

 

52

Iu volis fari malagrablaĵo al fizikisto Amper kaj demandis lin ne sen ironio:

“Ĉu vi eble hazarde scias, kiom estas trioble kvar?”

“Se ni aldonos vin, sinjoro, tiam estos 120!” trankvile respondis la sciencisto.

 

有一个人想对物理学家阿姆拜勒做出不礼貌的事情,于是他不无讥讽地问他:

“你也能偶然地知道43倍是多少么?”

“如果我们加上您,先生,那时候将是120!” 科学家平静地回答。

 

53

Iu aristokratino petis la elstaran radiofizikiston Popow klarigi la funkciadon de la telefona kablo transatlantika.

Popow trankvile kaj detale prezentis ĉion al ŝi. La aristokratino dankante diris:

“Mi havas la okazon interparoli kun multaj sciencistoj, sed neniu el ili rakontis tiel klare kaj interese kiel vi. Tio vere estis belega. Sed unu afero restis tamen ne tute klara. Bonvolu diri al mi, kial la telegramoj, kiuj venas el Ameriko al Eŭropo estas sekaj…”

 

一位女贵族请求无线电科学家波波夫为她解释一下电话电缆是怎样穿过大西洋工作的。

波波夫平静地详尽地向她介绍了一切。那女贵族感激的说:

“我曾经有幸和许多科学家交谈过,但是他们之中没有任何一个人能讲述得象你一样清楚有趣。你讲的真是太好了。但是我还有一个问题始终疑惑不解,请你告诉我,为什么那些电报从美国来到了欧洲还是干燥的呢?……”

54

Antaŭ ol Guy Maupsaant fariĝis fama franca verkisto, li laboris kiel oficisto en la franca Ministerio pri Milito. Jen la opinio de lia tiam ĉefo:

“Honesta, modesta, sed li ne kapablas korekte skribi simplan leteron…”

 

在古埃·莫泊桑成为法国著名的作家之前,他是一个在法国国防部工作的职员。他当时的上司对他有这样的印象:

忠诚、谦逊,但是不能胜任正确书写简单信件的工作……

 

55

Franca ĵurnalisto demandis filmaktoron Michel Simon, kial li ne edziĝis. Li respondis tiam:

“En la junaĝo mi decidis resti fraŭlo ĝis la momento, kiam mi renkontos idealan virinon. Kian post kelkaj jaroj mi trovis tian, mortiĝis, ke ŝi serĉas idealan viron…”

 

法国记者问电影艺术家米歇尔·西蒙为什么不结婚。那时他回答说:

“在年轻的时候我决定,保持处男之身直到我遇到理想的女人。当过了几年以后我发现了那样的女人,可是要死,她已经找到了理想的男人……”

 

56

Ferenc Liszt dum multaj jaroj deziris konkeri la koro de princino Hohenlohe, sed la pricino ĉiam rifuzis lian amindumadon. Finfine tamen la fama pianisto atingis la celon en la dormoĉambro de la nekonkerebla aristokratino. Kiam matene li estis forlasonta ŝian dormoĉambron, dezirante humiligi la princinon pro la kelkjara prokrasto, li metis sur la tableton apud la lito cent kronojn.

La pricino prenis la monon, kalkulis ĝin kaj redonis al Liszt naŭdek kronojn dirante:

“Jen la mono, kiun vi tro pagas. Mi ne volas preni de vi, majstro, pli ol de la aliaj.”

Liszt tre ekĝojis, ĉar li ĝuste havis financajn malfacilaĵojn.

 

费伦斯·李斯特在很多年内就想征服公主赫露荷的芳心,但是她总是拒绝他的求爱。然而最终著名的钢琴家在那个不可征服的女贵族的卧室里达到了目的。由于迟到多年才达到目的,所以早上当他离开她的卧室的时候决定报复她让她出丑。于是他在床边的小桌子上扔下了100克朗。

那公主拿起钱数了一下,然后退还给李斯特90克朗并且说道:

“这是你多付给我的钱,大师,我不愿意从你那里拿到比你付给别的女人多的钱。”

李斯特窃笑,因为他确实有些囊中羞涩。

 

57

Zsa-Zsa Gabor iam rifuzis inviton al bankedo en la klubo de nudistoj dirante:

“Kian plezuron donas bankedo, dum kiu ĉiuj virinoj surhavas la saman vestaĵon…”

 

兹撒-兹撒·珈伯曾经在拒绝接到的天体(裸体)俱乐部的宴会请帖时说:

“所有女人都穿着着同样衣服的宴会能带给我什么样的愉悦呢?”

 

58

La konata pentristo de la epoko de renesanco Rafael, pentris du portretojn de papo Julio la II-a. Sur unu el ili la papo havis la vizaĝon tute pala, sur la alia tre ruĝa. Koleriĝinte pro ĉi tiu fakto la papo esprimis sian malkontenton en interparolo kun princo Colonna, kiu prezentis jenen argumenton:

“Bonvolu ne koleri, ekscelenco. Rafeal tutsimple volis pentri kelkajn momentojn de la ekscelenco. Nome la momenton de la reveno el matena meso kaj la momenton de la reveno el la vitejo.”

 

文艺复兴时代的著名画家拉斐尔为罗马教皇儒略二世画了两幅肖像画。在其中的一幅画中教皇的脸色完全苍白,而在另外一幅画中却是特别的红润。对于这样的画作教皇很生气,于是不满地向王子科隆纳发问。下面是他答辩的理由:

“请不要发怒,教皇陛下,拉斐尔完全率真地画出了教皇陛下一些瞬间的表情。那就是早上望弥撒回来的时候 而另外一幅则是由葡萄园回来的时候。”

 

59

Kiam iom post iom kreskis la famo de Fernandel, pligrandiĝis ankaŭ liaj enspezoj. Lige kun tio iutage sinjorino Fernandel diris al la edzo:

“Ŝajnas al mi, ke ni jam povus lupreni ian pli grandan kaj pli reprezentan domon…”

La aktoro respondis post ioma pripenso:

“Mi jam alkutimiĝis al ĉi tiu domo kaj mi tre bone sentas min ĉi tie. Tamen vi povas proponi al la posedanto, ke li plialtigu nian lupagon…”

 

当演员菲尔南德逐渐名声鹊起的时候,他的收入也越来越丰厚了。与此相关,一天菲尔南德太太对丈夫说:

“我认为,我们已经可以租用一个更大得更能代表我们的住所了……”

演员沉思了一会以后回答道:

“我已经习惯了这幢房子并且在这里的感觉很好。然而你可以向房东建议让他提高我们的房租好了……”

60

Frank Sinatra rakontis iam scenon pri la vivo de gangsteroj:

“Kial,” demandas gangstero sian kolegon laŭprofesie, “vi ornamis la elektrokalkulilon per florkrono?”

“Ĉar hodiaŭ pasas la unua datreveno, de kiam antaŭ unu jaro oni ekzekutis mian amikon sur elektra seĝo.”

弗兰克·西纳特拉曾经讲述过一个强盗的生活场景:

强盗问他的同伙:“为什么你要用花环装饰那个电子计算器?”

“因为今天已经过去一周年了。在去年的今天他们用电椅处死了我的朋友。”

 

61

Rudyard Kipling ne ŝatis vizitojn de fremduloj en sia hejmo.Tamen iam usonano preskaŭ perforte eniris lian domon kune kun du siaj filoj. La servisto de Kipling volis forpeli ilin. Kiam la verkisto eliris el sia kabineto por kontroli pro kio komenciĝis la grandega voĉbruo unu el la fremdaj viroj demandis:

Ĉu vi estas Kipling?”

“Jes.”

“Rigardu, infanoj, tio estas li! Kaj tie estas via laborĉambro, ĉu ne?”

“Jes.”

“Rigardu, infanoj, tie li laboras. Kaj nun ni rapide iru for, ĉar ni ankoraŭ devas viziti du muzeojn kaj tri preĝejojn…”

路德雅德·吉普林不喜欢外国人访问他的家。然而一次某个美国人和他的两个儿子几乎是强行的闯进了他的住宅。吉普林的佣人想把他们赶出去。这时由于大声的吵嚷作家从他的书房里走出来探查究竟。他们之中的一个美国人问道:

“你吉普林是么?”

“是的。”

“看哪,孩子们,这就是他!而这里是你的工作间,是么?”

“是的。”

“注意,孩子们,他在这里工作。那么咱们现在赶快离开,因为我们还必须要访问两个博物馆和三座教堂呢……”

62

Angla reĝo Henriko la VIII-a jam estis sufiĉe maljuna, kiam li decidis edziĝi al la juna reĝino de Napolo. Tiucele li sendis tri specialajn senditojn, por ke ili esploru la aferon en Napolo kaj post la reveno detale raportu al li pri ĉio, precipe pri la karaktero de la reĝino.

La senditoj bone plenumis sian taskon. Kaj jen ilia raporto:

“Moŝta sinjoro! La reĝino estas tre bela. Ŝiaj okuloj estas brunaj, la vizaĝhaŭto estas freŝa, la nazo belforma. Ŝiaj manoj estas tre belaj, la fingroj longaj, ŝi estas sufiĉe alta. Krome ŝi vivas modeste, ne tro multe manĝas, ne trinkas tro multe da vino. Ŝajnas al mi ke ŝi ankaŭ havas bonan karakteron. Estas aldoninde, ke ŝi estas gaja ,bonhumora kaj samtempe prudenta. Sed tamen ne ekzistas homo sen mankoj, ankaŭ ŝi havas tian mankon. Nome ŝi obstinas, ke ŝi ne edziiiiiniĝos al vi, moŝta sinjoro…”

英国国王亨理克8世足够年老的了,当时他想迎娶那波利年轻的女王。为此他派出三名特使探查那波利的事情并且回来以后详尽地向他报告有关的一切,特别是关于女王的性格和特征。

特使们很好地完成了他们的使命,下面是他们的报告:

“尊敬的国王陛下!那女王格外地漂亮。她的眼睛是棕褐色的,脸上的皮肤是鲜嫩的,美丽的鼻子造型优美。她的美丽的双手长着长长的手指,她的个子足够高了。此外她生活朴实,不吃很多的饭食,也不饮过量的葡萄酒。据我们看来,她还具有很好的品格。值得一说的是,她是快活、富于幽默感,同时也是睿智的。然而,但是不存在没有缺点的人,她也有那样的缺点。那就是她象山羊一样的固执,因此她不能嫁给您,尊敬的国王陛下……”

 

63

“Ĉu tio estas vero,” oni demandis iam Henrikon Sienkiewicz, “ke la edziĝintaj viroj vivas pli longe ol la fraŭloj?”

“Tute ne,” respondis la bonega verkisto, “nur ĉi tiel ŝajnas al ili…”

 

“结了婚的男人要比真童子活得要长久,这是真的吗?” 人们曾经问亨利克.显克维支

“完全不是的,”优秀的作家回答说,“这只是他们自己那样想象罢了……”

64

Lordon Moran, kiu dum multaj jaroj estis persona kuracisto de W. Churchill oni demandis, kiamaniere li konservis sian pacienton en tiel bonega fizika dispozicio. Doktoro Moran respondis:

“Mi tre atentis pri lia dieto.”

“Sed ja Winston manĝis kaj trinkis alkoholaĵojn sen limigoj!”

“Jes, ĝuste! Mi tre atentis pri tio, kion li manĝis kaj mi mendis la saman por mi mem.

 

劳尔顿·摩兰在很多年里一直是温斯顿·丘吉尔的私人保健医生。人们问他是使用什么方法让他的病人保持那么好的身体状况。

“我非常注意关于他的饮食标准。”

“但是,温斯顿吃饭、喝酒都没有节制呀!”

“是的,完全正确。我非常注意这些,他吃了什么我就给我自己预定相同数量的食品……”

 

65

 

La bonegan direktanton, Arturo Toscanini, iam alparolis iu damo en “La Scala” tuj komenciĝo de la koncerto.

“Kara majstro,” ŝi diris, “ĉiuj biletoj estas forvenditaj, ĉu vi povus iel helpi min?”

“Mi disponas nur pri unu loko,” diris la komponisto, “sed mi estas preta doni ĝin al vi,se vi deziras…”

“Kompreneble! Mi tutkore dankas! Kie estas ĉi tiu loko?”

“Ĉe la pupitro de la direktano…”

 

一位贵妇人在歌剧“La Scala”马上就要开演之前向杰出的指挥家阿尔图勒·托察尼尼说:

“亲爱的大师,”她说道,“所有的门票都卖光了,你能有什么办法帮助我一下么?”

“我所能支配的只有一个地方,”作曲家说, “但是如果你愿意的话,我随时可以把它提供给你……”

“当然愿意了!我衷心的感谢你。那个地方在哪里呢?”

“在指挥台……”

66

Antoni Grabowski, la parto de la Esperanto-poezio, estas tre ŝercema homo.Tre ofte li partoprenis diversajn festajn vespermanĝojn, dum kiuj li volunte deklami poetojn. Iuvespere, dum la kunveno en familio, kiu sciis, ke li okupiĝas pri Esperanto, la dommastino petis lin:

“Kara Antoni, bonvolu deklami al ni ian versaĵon en via fama lingvo Esperanto.”

Grabowski komencis deklami. Kiam li finis, iu mokema viro diris:

“Sed ja ĉi tiu lingvaĉo estas terura! Tia aĉa miksaĵo!”

La dommastrino volante savi la malagrablan situacion proponis:

“Kara Antoni, ĉu vi eble povus deklami ion en la itala lingvo?”

“Mi tute ne forgesis diri al vi,” respondis Grabowski, “ke ĉi tiu versaĵo, kiun mi deklamis, estis verko de Petrarko…”

Ĉar la mienoj de la ĉeestantoj estis dubaj, li elpoŝigis malgrandan libreton kun poeziaĵoj kaj montris ĝin…

世界语诗歌之父安东尼·格拉波夫斯基是一个很风趣的人。他经常参加一些各种各样的庆祝晚会,在那里他喜欢朗诵诗歌。一个晚上在一个家庭聚会中人们知道他会说世界语,于是主妇请求他:

“亲爱的安东尼,请用你那著名的语言世界语给我们朗诵一首诗吧!”

格拉波夫斯基开始朗诵了。当他的朗诵结束时,有个酷爱讥讽别人的男人说:

“这种鄙俗语的言是多么可怕呀!那样恶劣的混合物!”

这时候女主人为了解救这尴尬的局面,倡议说:

“亲爱的安东尼,你是否可以用意大利语为我们朗诵点什么?

“我刚才忘记告诉你们了,”格拉波夫斯基回答说。“刚才我朗诵的那首诗就是彼特拉克(意大利著名诗人)的作品……”

因为看到所有人那充满疑惑的面孔,他从兜里掏出一本小诗集展示给大家……

 

67

Jozef Ignacy Kraszewski iam vizitis siajn geamikojn, kiuj loĝis en malgranda domo ekster la urbo. En la ĝardeno li ekvidis grandan hundon, kiu eksaltis direkte al li kaj komencis laŭte boji.

“Ne timu,” trankviligis lin la amiko, “verŝajne vi ne scias, ke la hundoj, kiuj laŭte bojas ne mordas!”

“Jes,mi scias,” diris Kraszewski, “sed mi ne estas certa, ĉu la hundo scias.”

 

约瑟夫·伊戈那奇·克拉斯泽渥斯基有次去访问住在郊外的一幢小房子里的朋友们。在园子里他突然看见一条大狗向他直冲过来并且大声狂吠着。

“不要害怕,”朋友安慰他说。“可能你不知道,叫唤的狗不咬人!”

“是的,我是知道的,”克拉斯则渥斯基说,“但是我不敢确认,那狗也知道么?”

 

68

En iu societo dum la babilado oni starigis la demandon:

“Kiun libron vi volus kunhavi, se vi troviĝus sur senhoma insulo?

Iu diris: Biblion; iu alia: kelkajn verkojn de Dumas; ankoraŭ iu alia: la verkon “Dia Komedio ”de Dante. Kiam venis la vico por Chesterton, ĉi tiu diris:

“Mi volus kunhavi iun popularan lernolibron de la konstruado de boatoj aŭ kajakoj…”

 

在一个社团讨论中人们提出一个问题:

“如果你身处在一个荒无人烟的孤岛上你想拥有一本什么样的书?”

某人说:圣经。另外某人说:一些仲马的著作。还有另外一个人说道:但丁的著作神曲 这时候传来了柴斯泰尔顿的声音,他说道:

“我想要得到一本通俗的制造小船或者海豹皮小艇的教科书……”

 

69

La posedanto de granda libroeldonejo en Usono, Harald Jeffries, anoncis bankroton de sia firmo. La eksterordinareco de ĉi tiu bankroto konsistas en tio, ke Jeffries estis aŭtoro de tri libroj: “Kiel fariĝi milionulo?”“La vojo al sukceso”“La arto utiligi monon”.

 

在美国拥有很大的出版社的哈尔德·杰弗理斯公告他的公司破产了。在破产公告中不同寻常的部分是:

杰弗理斯是下面三本书的作者:“如何成为百万富翁成功之路赚钱的艺术

 

70

Jena Paul Sartre, demandita kial li estas pesimisto, respondis:

“Tial, ke mi iam pruntedonis al optimisto grandan monsumon!”

雅纳·保罗·萨特雷被问到为什么他会变成了悲观主义者,回答是:

“因为我曾经把一大笔钱借给了乐观主义者。”

 

71

La bonega franca verkisto Albert Camus ricevis de iu debutanto manuskripton kun la peto pri opinio. Baldaŭ la juna literaturisto ricevis de li la jena leteron:

“Via libro estas bona kaj originala. Sed la bonaj fragmentoj ne estas en ĝi originalaj, kaj la originalaj ne estas bonaj.”

 

杰出的法国作家阿勒拜特·卡姆斯收到了一位初次写作者的手稿和一封请求批评的信件。不久这位年轻的文学家收到了下面的回信:

你的书是好的而且是原创。 但是好的部分不在原创之中,所以原创不是好的!

 

72

Susan Hayward, filmstelo el Holivudo. Iam aranĝis bankedon okaze de la naskiĝdatreveno.

“Ĉu estis ĉe vi multe da gastoj?” demandis ŝin ŝia amikino post kelkaj tagoj, kiam ili renkontiĝis surstrate.

“Tute ne! La solenaĵo okazis nur en la familia rondo. Ĉeestis mia filino el la unua geedzeco, la tria edzino de mia dua edzo, mia kvar eksedzo kune kun sia nuna fianĉino kaj sia dua edzino, kies unua edzo kaj mia estonta edzo venis kune kun siaj du filoj el la tria geedzeco kaj filino el la kvara geedzeco!”

 

好莱坞的电影明星苏珊·海瓦而德曾经在她生日那天安排了一个宴会。

“那天来了很多客人么?” 几天以后当她的女朋友在街上遇见她的时候问道。

“完全没有!庆典只是在家庭圈子里举行的。参加的人员有我第一次婚姻的女儿,我第二任丈夫的第三位妻子,我的第四位前夫和他现在的未婚妻还有他的第二位妻子,还有我的第一位丈夫和我未来的丈夫也来了还分别带着他们第三次婚姻的两个儿子和第四次婚姻的女儿!”

 

73

Mauice Chevalier, la konata franca aktoro kaj kanzonisto, ofte koncertis en diversaj urboj de sia hejmlando. Iufoje post reveno al Parizo li plendis, ke en malgrandaj provincaj hoteloj la vandoj estas terure maldikaj.

“Lastfoje,” li diris, “mi tranoktis en hotelo, kies vandoj estis tiel maldikaj, ke mi aŭdis, kiam mia najbaro en apuda ĉambro ŝanĝis sian mondkoncepton…”

 

法国著名的演员、小调作家毛利采·柴瓦利尔经常在他们国家的各个城市演出。有一次在回到巴黎之后他抱怨说,在那些小省份里宾馆的隔墙是那么可怕地单薄。

他说:“上一次我在宾馆里过夜,那里的隔墙是那样的单薄,以至于当我隔壁房间的邻居在改变他自己思想(世界观)的时候我都能听到……”

74

La elstaran poldevenan pianiston Artur Rubiinstein iam vizitis tute neatendite iu damo, kiu diris:

“Majstro, mi kredas, ke mi ne ĝenas vin?”

“Tute ne!” respondis la fama pianisto. “Jam antaŭe mi terure sentas min…”

 

某位贵妇人出人意外地拜访了波兰杰出的钢琴家阿勒图·鲁宾斯泰因。她说:“大师,我相信,我没有烦扰你吧?”

著名的钢琴家回答说:“完全没有,我已经可怕地预感到了……”

 

75

Iam oni demandis la faman anglan verkiston John Milton, kiu estas konata i.a. pro la verko “La perdita paradizo”, kial la reĝon oni povas kroni en la dekkvara vivjaro, sed li povas edziĝi nur en la dekoka vivjaro?

“Pro tio,” respondis la verkisto, “ke pli facile estas regi la ŝtaton ol la virino…”

 

一次人们问由于写作失乐园而出名的英国著名作家约翰·弥尔顿,为什么国王能在14岁的时候登基而只能在18岁的时候结婚呢?

作家回答说:这是由于管理国家要比管理女人容易……

 

76

Iam Montgomery vizitis la Londona armean muzeon kaj iumomente li demandis la direktoron montrante iun leteron:

“De kie venis ĉi tiu skribaĵo?”

“Ĉu vi ne rekonas?” diris la direktoro. “Tio estas farita de vi mem plano de la atako kontraŭ Tobrukon.”

“Stultaĵo!” diris nervoze la marŝalo. “Ja tio estas unu el miaj leteroj al la edzino…”

 

蒙哥马利一次参观伦敦的军事博物馆。过了一会儿他指着一封信问馆长:这封信是从哪里来的?

馆长说:您不记得了么?这是您亲手拟定的进攻图布鲁克的计划呀。

元帅急躁地说:蠢东西,这是我写给我老婆的一封信……

 

77

Ludoviko la XIV-a (dek-kvar) iufojie montris al Bolieau kelkajn siajn versaĵojn petante la pritakson.

“Reĝa moŝto,” respondis la elstara poeto, “ne ekzistas aferoj nerealigeblaj! Reĝa moŝto volis verki teruran sensencaĵon kaj ĉi tiu intenco plene sukcesis…”

 

路道维克(路易)十四一次把自己的一些诗作拿给鲍伊来欧看并请他给以评价。

杰出的诗人回答:国王陛下,使不现实的事情变成可能是不存在的。国王陛下要写出可怕的胡说的话,那么您的意图现在已经完满实现了……

 

78

Sacha Guitry iam kvereloplenan interparolon kun direktoro de unu el la parizaj teatroj. Antaŭ ol foriri li diris:

“Mi certigas vin, sinjoro, ke mi ne partoprenos vian sepulton!”

Post ioma pripenso li aldonis tamen:

“Ne, tio estus malĝentila. Mi partoprenos kun plezuro…”

 

萨察·归特雷和巴黎某剧院的经理大吵了一架。在离去之前他说:“我肯定地告诉你,我将不参加你的葬礼!”

在思考了一会儿之后他又补充说:“不,那样太不礼貌了,我将愉快地去出席……”

 

79

Iufoje  Bernard Shaw, kiel kutime tagmanĝis en vegetara restoracio. La orkestro tiutempe komencis ludi terure bruan komponaĵon. La verkisto alvokis kelneron kaj demendis:

“Ĉu via orkestro kutimas ludi laŭ la mendo de la gastoj?”

“Kompleneble, sinjoro!”

“Bonege! Do bonvolu peti la muzikistojn, ke ili ludu damludon.”

 

一次肖伯纳象往常一样在一家素食餐厅吃午饭。乐队在那个时间里开始演奏带有可怕噪音的乐曲。作家把侍者叫过来问道:你们的乐队通常是按照客人们的约点演奏么?“

“当然了,先生!”

“很好,那么让那些乐手们演奏西方跳棋!”

 

80

“Kriminala enigmo, kiun mi aŭdis en mia infanaĝo,” rakontis Agata Christie, “influis tion, ke mi fariĝis aŭtorino de kriminalaj romanoj.”

Demando: Iu viro faris truon en sia pantalono kaj pro tio li mortis. Kial?

Respondo: Tial, ke tio estis skafandristo surhavanta skafandron.

 

阿噶塔·克里斯蒂讲述说:有一个我小时候听说的侦探谜语,受它的影响我成为了一名侦探小说作家。

问题:一个男人由于把自己的裤子弄破了一个洞而死去。为什么?

答案:因为他是一个穿着潜水服的潜水员。

 

81

Unu el la amikoj de la elstara pola verkisto Stefen Zermoski konfesis al la verkisto, ke lasttempe pli kaj pli ofte venas al li al ideo edziĝi.

La elstara pola verkisto interrompis la elvolvojn de sia amiko dirante:

“Neniam neglektu la tenton, ĉar la sekvan fojon ĝi eble ne alvenos!”

 

波兰杰出的作家斯泰芬·泽劳姆斯基的一位朋友来找作家,对他表示最近一段时间他越来越经常产生要结婚的想法。

这位波兰杰出的作家打断了朋友絮絮叨叨的缠扰说:“你任何时候都要忽视这个引诱,因为下一次也许它不再来了呢。”

 

82

En la laborejon de Cyprian Norwid en Parizo iutagae venis bona konato de ĉi tiu elstara pola verkisto kaj pentristo. La gasto tuj ekvidis, ke Norwid, kiu ĉi-momente estis pentranta, surhavas makulitan antaŭtukon.

La konato ekrigardis la artiston kun kompatemo kaj diris:

“Do vi , sinjoro, devas ĉi tiel pentri mem…?”

“Kion fari?” respondis  Norwid, “Mi ne havas lakeon, do mi devas mem pentri…”

 

一天, 杰出的波兰作家和画家赛普里安.·诺维德在巴黎的工作室里来了一位他的老相识。客人马上看见诺维德这时候系着满是油彩的围裙正在作画。

这位相识不无同情地注视着艺术家并且说:“喔 ,先生,你一定要这样自己来作画么?”

诺维德回答说:“那怎么办呢?我又没有跟班的,所以只好自己画了……”

 

83

Iufoje Karlo Daewin invitita de sia amiko por komuna tagmangxo. Dum la tagmangxo juna virino demandis la sciencisto:

“Majstro, vi asertas, ke la homo devenas de simio. Ĉu via aserto rilatas ankaŭ al mi?”

“Kompreneble,” respondis la sciencisto. “Tamen vi ne devenas de tute ordinara simio, sed de la plej bela.”

                            

一次,卡尔·达尔文被朋友邀请共进午餐。吃饭期间一位年轻的女士问科学家:“大师,你确认人类是由猴子演变的。那么你的确说也和我相关么?”

科学家回答:“当然了,然而你不是来源于普通的猴子,而是最漂亮的。”

 

84

Iufoje al la elstara pola aktoro Tadeusz Fijwski juna aktorino sin turnis kun la peto pri la solvo de tre delikata demando.

“Vi estas sperta homo, sinjoro, do vi eble ion konsilos al mi. Kiomfoje mi fiksas rendevuon kun mia fianĉo, mi ĉiam trovas lin nerazita. Mi volus fari lin malagrablaĵon per miaj riproĉoj, sed mi volus iel aranĝi la aferon. Ĉu oni povas iel solvi la aferon?”

“Jes, sinjorino! Vi ĉiam devus veni al la rendevuoj ĝustatempe.”

 

一次一位年轻的女演员转身向波兰杰出的演员塔得乌兹·费耶沃斯基请求他帮助解决一个很伤脑筋的问题。

“先生,您是过来人了,很有经验,所以你可以给我一些忠告。每一次我和我的未婚夫约会时我总是发现他没有剃胡须。我不想由于我的责骂给他带来不愉快,但是我还很想如何安排好这件事情。是否能想点办法去解决呢?”

“是的,夫人!只要你在今后的约会每次都正点到达就好了。”

 

85

Karlo Tichy, pola pentristo, estis konata pro sia malicemo. Iufoje unu el liaj kolegoj pentristoj plendis al li

“Imagu ,mi suferis hieraŭ teruran perdon. Mia fileto ĵetis en fajro kolekton de miaj desegnaĵoj.”

“Kaj kiomaĝa estas via fileto?”

“Li estas kvarjara.”

“Nu , vidu, tiom juna kaj jam orientiĝas pri la arto...”

 

卡尔·蒂柴,波兰画家,素来以尖酸刻薄著称。一天他的一个同事画家向他抱怨:

“你想象一下,昨天我遭受到了多么可怕的损失呀。我的儿子把我收藏的画作都扔到火炉子里了。”

“那你的儿子有多大了呀?”

“他4岁了。”

“喏,看那,那么小的孩子已经能够鉴定艺术品了……”

 

86

Ferenc Molnar vojaĝis per trajno tra Anglujo. La trajno veturis terure malrapide. La koleriĝinta verkisto komencis do plendi en la ĉeesto de koduktoro. La ofendiĝinta anglo diris:

“Se ne konvenas al vi ĉi tiu trajno, sinjoro, forlasu ĝin kaj piediru...”

“Mi faru ĉi tion,” diris Molnar, “sed miaj geamikoj, al kiuj mi veturas, ne estas prepartitaj je mia pli frua alveno...”

 

费兰茨·莫勒纳坐火车穿越英国旅行。那火车行走的简直慢得可怕。作家开始恼火了,于是向在场的乘务员诉说不满。那个激怒的英国人说:“先生,如果这个列车对您不合适的话,那你就下车步行……”

莫勒纳说道:“我是要那样做的,但是我要去看的朋友们还没有准备好我那么早的到访……”

 

87

Unu el la najbaroj de Fredeiko Durrenmatt skribis al li, ke lia hundo per tro laŭta bojado malebligas la dormadon.

La fama dramverkisto respondis:

“Estimata Sinjoro! Mi tralegis vian leteron al mia hundo kaj mi kredas, ke ĝi prenos en konsideron viajn vortojn…”

 

佛莱德理柯·杜伦马丁的一个邻居写信给他说由于他的狗太大声的吼叫以至于影响他不能安睡。

著名的悲喜剧作家回信说:“尊敬的先生,我已经向我的狗转达了你的来信,我相信他将接受并且斟酌您的话……”

88

La elstara angla verkisto H.G. Wells fondis siatempe semajnrevuon, kiu post kelkmonata sukcesa periodo komencis iom post iom perdi abonantojn kaj fine proksimiĝis la bankroto. Iutage Wells rigardis tra la fenestro kaj surstrate li rimarkis funebran marŝantaron, kiu postsekvis ĉerkon. Tiam li diris al unu el siaj kunlaborantoj:

“Ni esperu, ke tio estas neniu el niaj abonantoj…”

 

杰出的英国作家H.G.威尔斯曾创建过一个周刊。在开始的几个月里还是很成功的。后来订户越来越少最后几近破产。一天,威尔斯透过窗户看到在大街上行走着送葬的队伍,后面还跟着死者的棺材。这时候他对他的合作者说:“我希望,这不是我们的订户……”

 

89

Iam Fernandel invitis siajn geamikojn por komuna vespermanĝo. La gastoj interalie babilis pri la demando de ĝentileco.

“Ĉu vi scias, kiel la mastroj akompanas siajn gastojn ĝis la pordo?” demandis Jean Gabin.

“Mi scias,” diris Fernandel, “por certigi sin, ke ili efektive foriris.”

 

费尔南德斯曾经邀请他的朋友们共进晚餐。客人们其中谈到了有关绅士风度的问题。

雅安·噶宾问道:“你知道么?为什么主人要陪送客人们直到大门口?”

费尔南德斯说:“我知道,为了自己确认,他们确实离开了。”

 

90

Dum la vojaĝo tra Rusujo Aleksander Dumas-patro venas al Tifliso. La posedanto de granda librovendejo invitis la verkiston veni kaj rigardi lian  libraron. Tamen antaŭtage de la vizito la fervora admiranto de Dumas ordonis plenigi la librobretojn nur per la verkoj de estiminda franca gasto kaj ĉiuj aliajn librojn li ordonis forigi.

Kiam Dumas komencis rigardi kaj foliumi la librojn, li subite demandis:

“Kaj kie troviĝas libroj de aliaj aŭtoroj?”

“Ili for… forvendiĝis…” elbalbutis la konsternita librovendisto.

 

在穿越过俄罗斯的旅行后,大仲马来到了梯弗里斯。一个大书店的老板邀请作家来看他的群书。然而在访问的前一天,这个大仲马的热心倾倒者指令在书架上只堆满了值得尊敬的法国作家的著作,而其余的书籍都被撤了下去。

当大仲马开始观看并浏览这些书的时候突然问道:“在哪里能找到其他作者的书呢?”

惊愕的书店服务员结结巴巴地回答:“它们都……都……都……卖光了……”

 

91

Itala komedia aktoro Toto venis en hospitalon por subiĝi al operacio.

“Mi estas kontraŭ la longtempa estado de paciento en la lito,” diris al li kuracisto. “Du horojn post la operacio vi devos sidiĝi, kvar horojn post la operacio vi devos stariĝi. Kaj post la paso de unu tago vi jam devos promeni.”

“Bonege, sinjoro doktoro!” diris Toto. “Tamen permesu al mi kuŝi almenaŭ dum operacio…”

 

意大利喜剧演员托托来到医院动手术。

医生对他说:“我是反对患者长时间卧床的,手术后两个小时你应该坐起来,手术后四个小时你将应该站立了。而过了一天以后,你就应该去散步。”

托托说道:“很好,医生先生,然而你至少应该允许我在手术期间躺下呀。”

 

92

Iu angla princo antaŭ pli ol cent jaroj fanfaronis antaŭ la belga reĝo Leopoldo la II-a pri tio, ke li havas multe da servistoj.

“Ĉu vi scias, reĝa moŝto, ke mi havas lakeon, kies unusola okupo estas prizorgi mian pipon?”

“Tio estas nenio,” diris la reĝo. “Por la sama tasko mi havas kvar homoj: unu alportas la pipon, la dua plenigas per tabako, la tria ekbruligas ĝin…”

“Kaj la kvara?”

“La kvara estas nur por la fumado, ĉar mi mem ne ŝatas fumi pipon…”

 

一百年以前某位英国的王子由于它有很多的佣人,所以在比利时国王面前吹牛。

“你知道么?国王陛下,我专门有一个仆人来照看我的烟斗。”

国王说:“这没有什么。为了同样的任务我有四个人呢。一个拿着烟斗,第二个用烟丝把它装满,第三个马上把火点着……”

“那第四个人呢?”

“那第四个人只管吸烟斗,因为我自己不喜欢用烟斗抽烟……”

 

93

Iu virino demandis anglan meteologo Edward Bruce:

Ĉu la prognozoj de la vetero ĉiam estas realigiĝas?”

“Ĉiam, sinjorino,” senhezite respondis la meteologo. “Nur la dato ne ĉiam estas ĝusta.”

 

一位女士问气象学家爱德华·布鲁斯:

“天气预报确实都是真实正确的么?”

气象学家毫不犹豫地回答:“是的,夫人。只是日期不总是正确的。”

 

94

La fama violonisto Jehudi Meinuhin iam gastis ĉe riĉa usonano, al kiu li montris kelkajn artifikojn per ludkartoj.

“Mi denove invitas vin por dimanĉo,” diris la usonano, “kaj mi petas vin denove montri artifikojn.”

Kiam Menuhin venis je la fiksita horo tenante violonujon la usonano demandis :

“Do vi, sinjoro, ankaŭ ludas violonon?!”

 

著名的小提琴大师耶胡迪·梅纽因一次在一个美国富翁家里做客。他用扑克牌为富翁表演了一些戏法。

富翁说:“我要在星期天再一次邀请您来并且请您再一次展现您的技巧。”

当梅纽因按照约定的时间带着小提琴来到那位美国富翁家里时富翁问到:“那么你,先生,你也会拉小提琴?!”

 

95

Dum unu el la kortegaj baloj Byron konatiĝis kun simpatia franca nobelo.

“Ĉu vi vidas ĉi tiun blondulinon, sinjoro?” diris la poeto al la nobelo. “Mi enamiĝis al ŝi! Kiel vi supozas, ĉu mi povus esperi ŝian reciprokon?”

“Estas malfacile antaŭvidi!” diris la franco. “Ĉiuokaze bonvolu informi min pri la rezulto.”

“Ĉu tio estas iel speciale interesa por vi?” ekmiris Byron.

“Iom interesa,” diris kun rideto la nobelo, “ĉar hazarde mi estas ŝia edzo…”

 

在一次宫廷舞会上拜伦结识了一位富有同情心的法国贵族。诗人向那个贵族说:“先生,你看见那位金黄色头发的女人了么?我爱上了她。请你猜想一下,我能有希望和她互相爱恋么?”

那法国人说:“那很难预见。不过为了得出结论来,请你把你们所发生的一切都告诉我。”

拜伦惊诧地问:“你对这些有些什么特殊的兴趣么?”

那贵族面带微笑地说:“有点兴趣。因为很凑巧,我就是他的丈夫……”

 

96

Kiam Silvana Pampanini fianĉiniĝis al itala antikvaĵisto, oni demandis ŝin, kio decidis pri ŝia elekto. La aktorino rapide respondis:

“Eĉ la plej bela virino de mondo iam maljuniĝos . Tiam estas bone havi iun, kiu kapablas flegi antikvaĵojn…”

当席勒瓦纳·帕姆帕尼尼成为意大利古董商的未婚妻后,人们问他,是什么决定了她的选择。女演员立刻回答说:“即便是世界上最漂亮的女人也会变老,那时候,他就能够很好地照顾他所有的古董啦……”

 

97

Dum koncerto de la filadelfia orkesto sub la gvido de Leopold Stokowski, la trumpeta solludo, kiu kutime okazis malantaŭ la scenejo, ne sekvis. Kiam la koleriĝinta direktanto venis malantaŭ la kulisojn li ekvidis tie policisto, kiu tenis perforte la trumpetiston.

“Sinjoro direktanto,” li diris kun fiero, “ĉi tiu kanajlo volis trumpeti dum via koncerto, sed mi ĝustatempe kaptis lin, kaj mi malhelpis la skandalon…”

 

当费城交响乐团在莱欧珀勒德·斯托考沃斯基的指挥下演出的时候,独奏的小号总是慢一拍跟不上节奏。当怒气冲冲的指挥走入侧幕,他立刻看见在那里一个警察使劲地抓着小号演奏者。

他不无骄傲地说:“指挥先生,这个恶棍想要在你的演出期间吹小号,幸亏我及时地抓住了他,并且我阻止了了丑闻的发生……”

 

98

Dum la solena malfermo de ekspozicio de pentraĵoj de Picasso unu el la vizitantoj sin turnis al li kun demandoj:

“Pardonu, majstro, sed mi plue ne povas kompreni viajn verkojn.”

“Kaj ĉu la ĉina lingvon vi komprenas?” al la demando Picasso respondis per demando.

“Ne .”

“Vidu, sinjoro, ĉi-rilate la pentroarto similas al la ĉina lingvo oni devas lerni ĝin, por kompreni.”

在毕加索画展隆重的开幕式上,一位观众向毕加索提出了问题:

“对不起,大师,我怎么也看不懂你的作品呀。”

毕加索反问道:“那你懂得中国语言么?”

“不懂。”

“瞧瞧,先生,与此相关联,绘画艺术也如同中国语言一样,为了弄懂它,人们必须去学习它。”

99

La multjara kunlaborantino de la eminenta germana verkisto Bertod Brecht, Ruth Nerlaut skribis taglibrojn, en kiu ŝi notis multajn interesajn detalojn pri la vivo de la verkisto. Tre ofte ŝi ricevis leterojn kun plej diversaj demandoj pri la vivo de Brecht. Iufoje ŝi demandis la verkiston:

“Unu el viaj admirantoj demandas, kion vi sentas verkante viajn teatraĵojn. Kion mi respondas al li?”

“Bonvolu respondi al li,” diris Brecht, “ke mi ne sentas kiam doloras mia kapo. Dum la verkado mi nenion sentas, sed mi pensas.”

 

多年来伴同德国卓越的作家拜尔托德·布莱希特工作的儒奇·拜尔劳特在她的日记中详细地记录了许多关于作家生活的趣事。她经常收到许多带有各种各样对布莱希特生活生活提出问题的信件。有一次她问作家:“你的众多崇拜者之一来信问你,当你在创作你的戏剧的时候你感觉到什么?我该怎样回答他呢?”

布莱希特说:“请你回答他,当我头痛的时候我什么都感觉不到。当我创作的时候我什么都不感觉,但是我思索。”

 

100

Brita politikisto, Lordo Mancroft, komparis iam paroladon kun amo. Je la demandoj de la konatoj li klarigis kun rideto:

“La parolado similas al am-avanturo: ĉiu stultulo povas ĝin komenci, sed oni bezonas grandan dozon da intelgenteco, por scii, kiam fini ĝin…”

 

英国政治家劳尔德·曼克罗夫特曾经把演说比喻成爱情。这是他的朋友提出的问题,他微笑着解释说:“演说,就好像是爱情的冒险:所有的傻瓜都能够开始,但是人们更需要大量的智慧才知道,什么时候应当结束……”

 


                                                                                                   返回目录