Wit
van Ganswiik-Vtasblom:
Instrui Esperanton Pere
de Interreto
Tion
mi faras jam dum kelkaj jaroj kaj oni petis min rakonti ion pri miaj
spertoj en IPR. Eble iu el vi iom miras pri
la fakto ke mi je mia aĝo (pli ol 70-jara) havas interretpaĝon kun la
ebleco instrui Esperanton per ĝi. Mi klarigos
kiel
mi jam longe okupas mim pri komputiloj.
Mia
edzo estis programisto dum la lastaj dek jaroj de lia laborperiodo kaj
nia filo tre interesiĝis pri informatiko.
Kiam la ebleco ekestis studi tiun fakon en la teknika universitato, li
tuj ŝanĝis sian studdirekton por iĝi
informatika inĝeniero. Eble vi povas imagi
pri kiu temo mia edzo kaj li diskutis kiam ili estis kune.
Kaj mi? Mi tute ne sciis ion pri
tiu temo, do estis fakte nur unu ebleco por
kundiskuti, nome, mem sekvi kurson. Kaj tion mi
faris. En tiu
tempo antaŭ multe pli
ol 10 jaroj estis la nura ebleco mem fari programojn. Mi uzis por tio
tre simplan komputilon kun sonbendo kaj la
lingvon Basic.
Poste
venis la ebleco lerni la programojn Word Perfect, D-base, Lotus 1- 2-3
k.t.p. Neniam mi sekvis kursojn kun tiom da
plezuro! Duope ni sidis antaŭ komputilo,
juna virino kaj mi kaj ĉio kio povas iri nebone, okazis ĉe ni. La
teksto estis for,
la kalkulado ne funkciis. Ni mem kompreneble kulpis
pri tio, sed tamen la ĥaoso, kiun ni kaŭzis,
estis motivo por ni ege ridi kaj tion ni faris multfoje.
Hejme venis intertempe alia komputilo por havi la
eblecon ekzerci la lernotajn taskojn.
Kiam mi iĝis
65-jara, mi ricevis de nia filo modemon, aparaton por ligi la
komputilon al telefonlinio.
Mi diris: “Verŝajne mi estas la sola patrino en Nederlando, kiu
ricevas tian donacon je tiu aĝo” kaj mi
demandis kion mi faru per ĝi? Ankoraŭ ne ekzistis
interreto, almenaŭ ne por privataj personoj.
Ja estis “bulletinboards” kaj mi rememoras,
ke mi kelkfoje kontaktiĝis per ĝi kun esperantisto en
Eindhoven, kiu estis pli sperta ol mi je tiu tereno.
Mi tiam ne estis tiom kuraĝa kaj mi timis fari
erarojn. Sed la tekniko evoluis kaj venis
interreto. Ĝin mi povis uzi helpe de mia
modemo.
La
filo diris: “Panjo, vi nun mem havu hejmpaĝon” kaj li faris ĝin por
mi. Hejmpaĝo kun privataj sciigoj sur
interreto? La ideo fakte ne plaĉis al mi. Kion fari? Mi decidis
meti la unuan lecionon de skriba E-kurso sur ĝin, pensante ke certe
neniu trovos ĝin kaj se jes, verŝajne neniu emus
sendi al mi la tradukojn. Sed, mi eraris.
Jam post du semajnoj estis iu sinjoro, kiu
volis sekvi la kurson.
Do mi
estis devigata daŭre meti novan lecionon sur la paĝon, por ke li povu
daŭrigi la studadon, ĝis la lasta,
la 21-a
leciono. Kiam li estis preta, mi sendis al li same
kiel
poste al aliaj per interreto memfaritan atestilon...
Intertempe ankaŭ aliaj komencis sekvi
la kurson, venis petoj ŝanĝi
kelkajn erojn por ke ĝi estu pli taŭga por memstudado.
Do mi iom renovigis la aspekton kaj enhavon.
La
partoprenantoj loĝas dise en Nederlando kaj en Belgio kaj loĝis eĉ
kursanino en Usono. Ĉiuj havas principe nur
kontakton kun mi kaj ne kun aliaj esperantistoj. Ŝajnis al mi pli
bone, ke ili havu la senton aparteni al
grupo kaj pro tio mi komencis listgrupon por miaj kursanoj,
ekskursanoj kaj kelkaj interesiĝantoj. Tiuj kiuj estas sur la listo
povas legi kion mi skribas pri gramatiko, kunvenoj k.t.p. sed ankaŭ
ili mem povas sendi mesaĝon aŭ reagon je
sciigo de alia partoprenanto. Sur tiu listo
nun estas 110 nomoj. La plej multajn mi ne konas persone, kelkajn mi
renkontis jam ie en Esperantio.
Pri
kelkaj el ili mi volas ion rakonti al vi:
Unu el la unuaj kursanoj estis J. Li partoprenis, ĉar li estas
kantisto kaj intencis kanti krom en la nederlanda kaj la angla lingvoj
en tria lingvo kaj li elektis por tio Esperanton. Jam post 15 lecionoj
li provis traduki unu el siaj kantoj en Esperanton. Estas tre ĉarma
kanto por la bebo, kiun lia edzino kaj li atendis post kelkaj monatoj.
Entute li komponis 4 E-kantojn helpe de mi. Tiam
li denove komencis studi kaj ne povis daŭrigi la lernadon de
Esperanto.
M.estas juna virino, kiu pristudis rapide la tutan kurson kaj tuj post
la fina leciono ŝi praktikis sian konon en
Prago, kie ŝi ekhavis kontakton pere de Pasporta Servo.
El Prago mi ricevis per retpoŝto, de al mi ne
konataj esperantistoj komplimenton pro ŝia kono de Esperanto.
E. estis 14-jara knabino, kiu nekredeble sed tamen
vere, nur unu liberan semajnon uzis por trastudi ĉiujn 21 lecionojn.
Per la listo por miaj kursanoj M. kontaktiĝis kun
ŝi kaj tio rezultis en vizito de ili kune at la Malferma Tago de UEA
en Roterdamo. E. skribis al mi pri tio: Kun M. mi estis en Roterdamo.
Estis tre agrable tie. Iom strange aŭdi
tiom da Esperanto ĉirkaŭ mi. Estis bone aŭdi la ĝustan prononcadon.
Ni renkontis aliajn gejunulojn, anojn de NEJ.
Mi nun havas ankoraŭ pli da emo daŭrigi la
studadon de Esperanto. Antaŭ nelonge ŝi
verkis kelkajn poemojn en Esperanto.
Ankaŭ
la tiam 17-jara frato de E. entuziasmiĝis pri la
lingvo kaj li petis
mian permeson traduki la nederlandan kurson al la angla
lingvo.
Pro tio nun estas lernejo en Usono, kie
instruistino instruas Esperanton al grupo da lernantoj per mia
tradukita interretkurso.
E. kaj ŝian fraton mi renkontis en
Roterdamo dum alia Malferma Tago de UEA. Ĉar ili sciis kiam mia
trajno alvenos, ili estis je la stacidomo
por bonvenigi min, kvankam ni neniam antaŭe persone konatiĝis.
Estis tre kortuŝe renkonti ilin tie.
Ili
nun estas aktivaj membroj de la Junulara Esperanto Klubo en Nederlando.
Kio
estas la aĝo de la kursanoj?
Ĝi estas tre varia. La plej juna kiu sendis
la unuan lecionon kune kun ha patro estis
12-jara. La plej aĝan mi taksas ĉirkaŭ sepdek-jara.
Estas viroj kaj vininoj, knaboj kaj knabinoj,
studentoj kaj personoj kiuj ne plu studas.
Estas
rimarkinde, ke meznombre la kursanoj ne faras multajn erarojn kaj
kelkaj tre rapide progresas.
K. ensendis la unuan tradukon al mi la 6-an de januaro 2002 kaj li
finis la kurson jam la 4-an de februaro, daŭrigis la studadon per la
E-lernolibro de Zondervan kaj Manders, kiun li finstudis inkluzive
la ekzamentaskojn la 30-an de aprilo. Li iĝis membro
de nia E-klubo en
Groningen en kies ĉirkaŭaĵo li loĝas.
Li jam prelegis kaj entuziasmigis sian
fratinon lerni Esperanton.
Je mia
peto sur la listo skribi al mi ion pri la motivoj por sekvi E-kurson,
venis diversaj reagoj:
M.
skribis: Scivolemo. Mi aŭdis pri Esperanto kiam mi
estis 10-jara. Tiam jam la ideo allogis mim.
Nun mi estas 27-jara kaj legis intervjuon pri
Esperanto en loka gazeto kaj pro tio mi entuziasmiĝis denove kaj mi
trovis vian kurson en interreto. La studo de Esperanto donis al
mi: novajn geamikojn, mian veran amikon, agrablajn vojaĝojn al Italio,
Francio, Ĉeĥio, Belgio kaj Germanio. Pli rapidan komprenon de aliaj
lingvoj, semajnfinojn kun multe da muziko,
dancoj, interesaj prelegoj kaj diskutoj pri diversaj temoj kaj
pozitivan senton, ĉar mi scias novan lingvon kaj povas uzi ĝin.
S.
skribis: Esperanto estis por mi fakte eraro, ĉar mi supozis, ke estis
la hispana. Avantaĝo de Esperanto estas ke oni povas mondskale inter-komunikigi,
ekzemple ankaŭ kun rusoj kaj ĉinoj.
M.
skribis: Jam de mia juneco la lingvo-diverseco tiklas mian atenton.
Esperanto montriĝas esti la plej vastiĝinta
artefarita lingvo. Kiam mi trovis vian
kurson, mi decidis sekvi ĝin. Eblas trastudi ĝin en tri monatoj,
ĉu ne? Li bezonis malpli ol 2 monatojn!
A.
skribis: Miaj motivoj estis: hazardo / mia karaktero / idealismo /
fantazio/ plezuro kaj praktika avantaĝo, mi nome estas ĵurnalisto.
M.
skribis: Iomete hazarde mi komencis, mi havis iom da libera tempo, sed
lernante mi iĝis preskaŭ sklavo de ĉi tiu
ludado kun lingvo! Esperanto iĝis por mi vere viva, kiam mi
partoprenis en studsemajnfino en Bergen ĉe
la maro. Tre speciala sperto, kiun mi povas rekomendi al ĉiuj
komencantoj!
K.
skribis: Onklo mia iam studis Esperanton. Tion mi
rememoris, kiam mi vidis Esperanton sur interreto.
Dum mi estas lernanta ĝin, mi opinias, ke ĝi
similas streĉan libron; ĉiu paĝo provokas turni ĝin.
Aliaj
skribis pli mallonge: enuo/ intereso en lingvoj/ mia edzino estas
esperantistino/ la ricevo de malnova E-studlibro/ artikolo pri la iama
malgranda ŝtato Moresnet, kie Esperanto fakte estis la oficiala lingvo.
Laste
ankoraŭ du opiniojn rilate al la E-retkurso: F. skribis: Mi hodiaŭ
finis la kurson kaj ĉar mi timas ke sen kontaktoj en Esperantio rapide
forflugos mia kono mi tuj aliĝos al la Unuiĝo Esperanto Nederland.
Fine
ankoraŭfoje K.: Ju pli longe mi okupas mim pri Esperanto, des pli
multe kreskas la admiro pri ĉiaj aspektoj de la lingvo: mi admiras ha
elegantan simplecon kaj belecon, same
kiel
la geniecon de la farinto. Apenaŭ kredebla estas la fakto, ke
Esperanto estas artefarita lingvo!
Kiel
funkcias la kurso?
Vi
jam komprenis, ke oni povas trovi ĝin sur interreto. Sub ĉiu leciono
estas traduktaskoj: Esperanto al la nederlanda kaj inverse. La
tradukitajn frazojn la kursanoj sendas al mi per retpoŝto.
Kiel
eble plej rapide, kelkfoje jam post dek minutoj, certe ne daŭros pli
longe ol tagnokto, mi resendas la korektitajn frazojn.
La frazojn sen eraroj mi ne resendas kaj erarojn mi korektas sub la
frazo kun aŭ sen komentario. Regule
montriĝas ke ekestas ligo inter la kursano kaj mi, kvankam
ni neniam vere renkontis unu
la alian. Post
nelonge mi elprovos alian sistemon, nome per memkorektado.
Mi ege esperas ke mia laboro montriĝos fruktodona
por la kursanoj kaj por la Esperanto-movado.
Superrigardo ekde novembro 1998:
168
personoj sendis
la tradukojn de la unua leciono, lastjare pli ol en la
komenco! 35 el ili atingis la finon de la
kurso, 79 sendis nur la unuan aŭ la unuan plus la duan
lecionojn, 54 pli
aŭ malpli aktivas ankoraŭ. Inter aprilo 2000 kaj
julio 2002 vizitis 7190 personoj mian E-paĝon.