AMUZAJ DIALOGOJ | ||
Verkis: Albert Lienhardt | ||
Dialogo 1 Sinjoro Adek(A.) renkontas sinjorinon Boll(B.) | ||
A: Bonan tagon, sinjorino Boll! | ||
B: Bonan tagon, sinjoro Adek! | ||
A: Kiel vi fartas, kara sinjorino? | ||
B: Mi dankas. Mi fartas bone. Kaj vi? | ||
A: Mi estas kontenta. Dankon! Ĉu ankaŭ via familio fartas bone? |
||
B: Jes. Feliĉe. Kaj la via? | ||
A: Ankaŭ. Ĉiuj anoj de mia familio estas en bona sano. | ||
B: Tio estas la ĉefa afero. | ||
A: Ĉu tiu knabo estas via filo? | ||
B: Jes. Li estas mia filo Bruno. | ||
A: Kaj tiu ĉarma knabino? Ĉu ŝi estas via filino? | ||
B: Jes. Ŝi estas mia filino Luiza. | ||
A: Ili estas belaj infanoj. | ||
B: Ĉu vi trovas? | ||
A: Jes. Vere. Mi gratulas vin. | ||
B: Mi dankas pro la komplimento. | ||
A: Ne estas dankinde, kara sinjorino. Via filo multe similas al vi. | ||
B: Oni jam diris tion al mi. | ||
A: Okazas ofte, ke filoj similas al la patrino. | ||
B: Tio estas vera. Kaj, same, filinoj ofte similas al la patro. | ||
A: Vi tute pravas, sinjorino Boll. Estas bela tago hodiaŭ, ĉu ne? | ||
B: Jes, efektive. La vetero estas agrabla. | ||
A: Ĝi invitas por fari promenon. | ||
B: Ho, mi farus volonte. Sed mi devas fari multajn aĉetojn. | ||
A: Mi komprenas. Mi ne volas reteni vin. Eble vi ne havas tempon... | ||
B: Jes. Mi devas rapidi. Mi ne havas multe da tempo. | ||
A: Do, mi deziras al vi bonan tag-finon, kara sinjorino. | ||
B: Dankon, sinjoro. Mi deziras al vi la samon. | ||
A: Bonvolu saluti vian edzon, mi petas. | ||
B: Volonte. Salutu same vian edzinon! | ||
A: Dankon. Ĝis revido, sinjorino Boll! | ||
B: Ĝis revido, sinjoro Adek! | ||