AMUZAJ DIALOGOJ
                                    Verkis: Albert Lienhardt
  Dialogo 2   Sinjoro Adek(A.) renkontas sinjoron Boll(B.)
  A: Bonan matenon, sinjoro Boll!
  B: Bonan matenon, sinjoro Adek!
  A: Ĉu vi fartas bone?
  B: Ne tute bone. Sed iom pli bone.
  A: Estas bone, ke vi fartas pli bone.
  B: Certe... Sed estus pli bone, se mi fartus bone.
  A: Kmpreneble. Tio, vere, estas kurioza hazardo.
  B: Hazardo?... Kial?
  A: Ĵus, antaŭ unu minuto, mi renkontis vian edzinon.
  B: Kie vi renkontis ŝin?
  A: Antaŭ la magazeno "INNO".
  B: Sed ŝi eniris, ŝi restos tie dum almenaŭ unu horo.
  A: Ĉu vi kredas?
  B: Jes. Sendube. En tiu rilato, mi bone konas mian edzinon.
  A: La mia estas tute sama.
  B: Nu, oni ne povas ŝanĝi tion. Jen, prenu cigaredon!
  A: Dankon. Ne tentu min! Mi ne plu fumas!
  B: Ĉu vere? De kiam?
  A: Jam de unu semajno.
  B: Vi estas virtulo. Mi gratulas vin.
  A: Ne gratulu tro frue!
  B: Ĉu vi havos sufiĉe da volo-forto por tute ne plu fumi?
  A: Eble ne mi. Sed certe mia edzino...!
  B: Ĉu mi ridu? Aŭ ĉu mi kompatu vin?
  A: Neniu kaŭzo en la nuna momento. Atendu ankoraŭ dum kelkaj
    semajnoj!
  B: Bone, bone. Mi invitas vin trinki glason da biero.
  A: Matene, mi ne ŝatas trinki bieron.
  B: Nu, vi trinkos ion alian: kafon, aŭ teon, aŭ konjakon, aŭ brandon...
  A: Eble, mi povus preni frukto-sukon.
  B: Estas egale. Vi trinkos, kion vi volas. Venu!
  A: Volonte. Tie proksime estas malgranda kafejo.
  B: Mi proponas iri en la novan bufedon, ĉe la fervojo-stacio.
  A: Mi ne konas ĝin. Mi ne jam estis tie.
  B: Vi vidos, ke ĝi estas agrabla trinkejo.
  A: Ĉu luksa?
  B: Tute ne. Sed tre moderna. Kaj la servado estas bonega.
  A: Tio ŝajnas interesa. Do ni iru! Sed mi povos resti dum nur dek minutoj.
  B: Kial vi ne povas resti pli longe?
  A: Ĉar mi devas iri al la medicina laboratorio, antaŭ la deka horo.
  B: Kiel vi volos. Vi estas libera fari laŭ via bontrovo.
                                                貧匯仁  和匯仁   卦指朕村