AMUZAJ DIALOGOJ
                                    Verkis: Albert Lienhardt
  Dialogo 3   Sinjorino Adek(A.) renkontas sinjorinon Boll(B.)
  A: Ha! Sinjorino Boll! Mi ĝojas vidi vin.
  B: Ankaŭ mi ĝojas, sinjorino Adek. Ĉu vi iras fari aĉetojn?
  A: Ne. Mi serĉas mian edzon, pro urĝa afero. Ĉu vi vidis lin en la urbo?
  B: Sed jes! Mi renkontis lin tute hazarde. Antaŭ kelkaj minutoj, mi
      ankoraŭ parolis kun li.       
  A: Kie vi renkontis lin?
  B: Proksime de la magazeno "INNO".
  A: Mi kuras retrovi lin.
  B: Atendu dum momento! Ĉu vi jam aŭdis la
      novaĵon pri Andreo, la ple aĝa filo de sinjorino Diss?
  A: Kian novaĵon?
  B: Ŝajnas, ke li fariĝis doktoro pri medicino...
  A: Ĉu vere? Tio estas bela sukceso.
  B: Jes... Kaj li edziĝos al Mikaela Miller.
  A: Al Mikaela, vi diras??... Tio estas granda bonŝanco por sinjorino Miller!
  B: Jes. Vere granda bonŝanco. Sed jen ankoraŭ alia novaĵo: Suzanna, la
      fratino de Mikaela, edziniĝos samtempe.
  A: Tio estas surprizo post surprizo!
  B: Ĉu ne, sinjorino Adek? Kaj divenu: Al kiu?
  A: Mi ne povas diveni... Al kiu, do?
  B: Al la frato de Andreo.
  A: Kion mi aŭdas?... Al Petro, la alia filo de sinjorino Diss?
  B: Jes, jes. Al tiu, kiu estas inĝeniero pri elektro.
  A: Tio estas novaĵoj eksterordinaraj, preskaŭ ne kredeblaj. Du fratoj,
      edziĝas al du fratinoj, tio ne okazas ofte.
  B: Jes, efektive. Eĉ nur tre malofte. Kaj pensu: la geedziĝoj okazos
      samtempe, dum la venonta sabato posttagmeze.
  A: Tio estas okazo de granda festo por la familioj kaj parencoj.
  B: Oni devas diri, ke la parenceco de du paroj de la kvar junaj geedzoj estos iom komplika.
  A: Kial vi kredas, ke ĝi estos komplika?
  B: Nu, ĉar Andreo fariĝos la bofrato de sia prora frato Petro...
  A: Ĉu tio estas ebla?
  B: Jes. Certe. Krome, Mikaela estos la bofratino de sia fratino Suzanna,
      kaj inverse.
  A: Tio estas situacio vere stranga.
  B: Tre stranga, preskaŭ komika. Oni ne ofte havas tiajn novaĵojn por
      rakonti, ĉu ne?
  A: Tio estas vera... Sed nun, mi nepre devas forkuri, por retrovi fine mian
      edzon. Pardonu, sinjorino Boll! Adiaŭ!
  B: Estas vi, kiu devas pardoni al mi, ke mi retenis vin tiel longe. Adiaŭ,
      sinjorino Adek! Ĝis alia fojo!
   

                                                念匯仁   和匯仁    卦指朕村