AMUZAJ DIALOGOJ
                                    Verkis: Albert Lienhardt
  Dialogo 4   Sinjoro Adek(A.) vokas sian dek-jaran filon Stefano(S)
  A: Stefano, vekiĝu!
  S: Mi estas ankoraŭ dormema, patrino...
  A: Venu rapide! Jam la tempo urĝas. Vi devas iri al la lernejo.
  S: Jes, patrino. Mi tuj iros en la ban-ĉambro, por lavi min.
  A: Bone, filo mia. Intertempe, mi preparos vian matenan manĝon.
  S: Mi tre malsatas. Mi volus havi tason da ĉokolado, kaj du pano-pecojn
      kun butero kaj ĉerizo-konfitaĵo.
  A: Vi havos ĝin, Stefano. Ĉu vi volas kunpreni ion, por manĝeti dum la
      paŭzo?
  S: Jes. Mi volonte kunprenus frukton; eble pomon aŭ bananon.
  A: En la nuna momento, mi havas nur pirojn ĉi tie.
  S: Se vi bonvolas, donu al mi piron kaj bulkon.
  A: Mi preparos, kaj metos en vian lernejo-sakon.
      Ne forgesu brosi viajn dentojn!
  S: Tio estas jam farita, patrino.
  A: Via lernejo-sako estas malplena. Kial vi ne 
      enmetis viajn librojn kaj kajerojn, kiel kutime?
  S: Hodiaŭ, mi ne bezonas ilin.
  A: Mi ne komprenas... Kial, do, vi ne bezonas ilin?
  S: Nia instruisto ne venos; li estas malsana.
  A: Sed... ĉu la lernantoj tamen devas iri al la lernejo?
  S: Ha jes. Venos help-instruisto.
  A: Kion li faros kun vi, dum la tuta tago?
  S: Matene, li rakontos anekdotojn al ni. Posttagmeze, ni kune faros
      promenon, al la arbaro.
  A: Ŝajnas al mi, ke vi ŝatas tion pli multe ol legi, skribi kaj kalkuli...
  S: Estas certe, patrino! Oni ja ne povas ĉiam nur lernadi...
  A: Pri tio, vi eraras, mia filo. Oni ĉiam lernas, dum la tuta vivo.
  S: Ĉu vere?
  A: Kompreneble.
  S: Se estas tiel, oni eble ankaŭ lernas ion, kiam oni aŭskultas anekdotojn.
  A: Estas verŝajne.
  S: ...kaj kiam oni promenas en la arbaro!
  A: Vi estas ruza knabo, Stefano.
  S: Kioma horo estas nun, patrino?
  A: Estas dek minutoj antaŭ la oka horo. Rapidu! Ĉu vi estas preta?
  S: Jes. Mi estas tute preta.
  A: Atentu bone sur la strato, pro la aŭtomobiloj!
  S: Mi ĉiam atentas. Mi ne volas suferi akcidenton.
  A: Do, ĝis baldaŭ, mia knabeto.
  S: Ĝis baldaŭ, patrino mia. Kisu min rapide! Kaj kuiru ion bonan por la
      tagmeza manĝo!...
   
                                        念匯仁      和匯仁       卦指朕村