AMUZAJ DIALOGOJ
                                    Verkis: Albert Lienhardt
  Dialogo 5    Stefano(S) renkontas sian dek-jaran kamaradon Brunon(B)
  S: Saluton, Bruno!
  B: Saluton, Stefano!
  S: Kial vi faras grimacon?
  B: Mi havas dento-doloron.
  S: Ĉu doloras multe?
  B: Vi ne povas imagi... Mi suferas terure!
  S: Iru do al la dentisto!
  B: Mi devos iri. Sed mi tute ne ŝatas tion.
  S: Ankaŭ mi ne... Por konsoli vin, jen prenu bombonon!
  B: Ĉu vi estas freneza??... Mi jam havas sufiĉe da doloro, sen bombono!
  S: Ha, jes! Mi ne pripensis... Montru vian denton!
  B: Rigardu! Tie, malsupre.
  S: Estas granda nigra truo en la dento.
  B: Mi scias.
  S: Ĉu vi tamen iros al la lernejo?
  B: Kompreneble! Vi ja scias, ke nia instruisto ne venos hodiaŭ.
  S: Tio estas bonŝanco. Kaj okazo, por fari ŝercon al la help-instruisto.
  B: Bona ideo! Kion vi proponas?
  S: En ĉi tiu skatolo, mi havas dek-duon da melolontoj.
  B: Kio estas tio? ... Montru! Ha, majo-skarabo. Bonege!
  S: Ni lasos ilin flugi tra la klaso-ĉambro.
  B: Ĉu vi havas ankaŭ kudro-fadenon, por ligi ilin al iliaj piedoj?
  S: Tio ne estas necesa.
  B: Kion ni ankoraŭ povus fari?
  S: Ĵeti birdojn el papero...
  B: ...kaj, eble, du aŭ tri fetoro-bombetojn!
  S: Ho ne!... Tio odorus naŭze dum unu tuta horo.
  B: Nu! Ĝuste tial!
  S: Mi havas ankoraŭ alian ideon.
  B: Kian? Diru!
  S: Ne. Mi ne diros ĝis nun.
  B: Ĉu vi ne diras ĝin al mi, al via plej bona kamarado?
  S: Ĝi estas sekreto.
  B: Kial ĝi estas sekreto?
  S: Mi volas, ke ĝi estus surprizo por la tuta klaso.
  B: Mi vere estas sci-volema.
  S: Sed... kaj via dento-doloro? ... Ĉu vi ne volis iri al la dentisto?
  B: Mi iros alian fojon. Mi preskaŭ ne plu sentas la doloron.
  S: Tiam, venu rapide! Vi ne bedaŭros, ĉar ni multe ridos.
  B: Ni kuru! Estas jam la oka horo. Ni havos amuzan tagon, hodiaŭ...

 

                                          念匯仁    和匯仁    卦指朕村