AMUZAJ DIALOGOJ | ||
Verkis: Albert Lienhardt | ||
Dialogo 6
Sinjoro Boll(B) volas iri
kun sia filino Helga(H) aĉeti manĝaĵojn |
||
B: Helga, ĉu vi volas helpi al mi? | ||
H: Kiel mi helpu, patro? | ||
B: Mi devas iri aĉeti manĝaĵojn. Vi povus akompani min. | ||
H: Kial mia patrino ne iras kun vi? | ||
B: Ŝi diris, ke ŝi ne havas tempon, nun. | ||
H: Kion ŝi faras? | ||
B: Ŝi purigas kaj ordigas sian vestaron: la kostumoj, roboj, bluzoj, ĵaketoj, | ||
puloveroj, manteloj, kapuĉoj, ĉapoj, ĉapeloj, kaj tiel plu. | ||
H: Ĉu ni prenos la aŭtomobilon, patro? | ||
B: Jes. Ni eĉ devas preni ĝin. Ni ne povus porti ĉiujn artiklojn. | ||
H: Ĉu vi havas multon por aĉeti? | ||
B: Sufiĉe multajn artiklojn, jes. | ||
H: Kion vi aĉetos? | ||
B: Mi notis ĉion sur slipon: pano, lakto, butero, fromaĝo, jahurto, ovoj, viando, kolbasoj, | ||
terpomoj, legomoj, salato, oleo, vinagro, mustardo,kaj diversaj fruktoj. | ||
H: Sed por aĉeti tiom multe da artikloj, ni bezonos pli ol unu horon...! | ||
B: Jes. Verŝajne. Ni ja havas tempon. | ||
H: Eble vi, patro, sed ne mi. | ||
B: Kial ne? Vi havas liberan tagon, hodiaŭ. | ||
H: Vi pravas. Sed, je la deka horo, mi devos esti ĉe la frizistino... | ||
B: Ĉe la frizistino? Vi povas iri poste. | ||
H: ...kaj je la dek-unua, mi devos esti ĉe la manikuristino. | ||
B: Ĉe la manikuristino? Por fari kion? | ||
H: Estas necese, ke ŝi flegu miajn manojn. | ||
B: Mi ripetas: Vi iros poste! | ||
H: Sed, kara patro, mi ne povas. | ||
B: Kial vi ne povas? | ||
H: Ĉar mi havas rendevuon. | ||
B: Kun kiu vi havas rendevuon? Ĉu, eble, kun via long-hara gitaro-virtuozo? | ||
H: Ne. Komprenu, do! Kun la frizistino kaj la manikuristino. | ||
B: Kaj nun? | ||
H: Kion mi diru, patro? | ||
B: Mi volas scii, ĉu vi akompanos min, jes aŭ ne? | ||
H: Mi ja volus, se mi povus. Sed, vere, hodiaŭ mi ne povas. | ||
B: Fulmoj kaj tondroj! Estas ne-kredeble! Estas terure! Estas katastrofe! | ||
Tiuj modernaj filinoj eĉ ne plu trovas tempon, por helpi al la patro aĉeti la manĝaĵojn...! | ||
H: Ne grumblu, paĉjo mia, mi helpos al vi morgaŭ aŭ post-morgaŭ... |