AMUZAJ DIALOGOJ
                                    Verkis: Albert Lienhardt
  Dialogo 7    Sinjoro Adek(A) iras al la frizisto(F)
  F: Bonan vesperon, sinjoro Adek! Bonvolu eniri,mi petas!
  A: Bonan vesperon... Mi vidas, ke pluraj klientoj
      jam atendas tie.
  F: Vi ne bezonos atendi tre long-tempe. Post dek
      kvin minutoj, mi povos pri-servi vin.
  A: Se estas tiel, mi atendos. Sed ne pli longe ol unu kvaron-horo..................
  F: Jen, sinjoro Adek. Bon-volu sidiĝi sur la liberan fotelon! Ĉu estas por
      tondi la harojn, kaj razi la barbon?
  A: Nur por tondi la harojn, hodiaŭ. Donu al mi ion por legi, mi petas!
  F: Jen la plej nova numero de la gazeto HUMURO. Ĝi estas amuza, kiel kutime.
  A: Bone. Dankon. Hooo, atentu! Via tondilo ne tondas bone. Ĝi elŝiras al
      mi la harojn... kaj mi jam ne plu havas multajn!
  F: Ha, bonvolu pardoni! Mi tuj prenas aparaton elektran, tute novan.
  A: Ĉi tiu funkcias pli bone.
  F: Feliĉe. !Ĉu, supre, mi tondu per la razilo?
  A: Ĉu tio estas utila?
  F: Jes. Certe. Ĝi estas tre saniga por la hararo...
  A: ... kaj, eble, ankaŭ por la kaso de la frizisto, ĉu?
  F: Vi ŝercas, sinjoro Adek. Rimarku, ke la prezo ne estos multe pli alta.
  A: Nu, pro la sano de mia hararo, faru tondon per la razilo!
  F: Jen... Jam farita. !Ĉu vi deziras ŝampuon kaj, poste, har-akvon?
  A: Ne. Nur kombu la harojn, sen malsekigi la kapon. Mi havas aĉan nazo-kataron, jam de tri tagoj.
  F: Tio estas malagrabla afero. !Bonvolu nun rigardi vin en la spegulo!
  A: Bone. Tre bona. Eĉ tute Perfekte.
  F: Dankon! !Ĉu, eble, vi bezonas kelkajn tualeto-artiklojn? Bonan sapon?
      Kolonjan akvon? Tubon da raz-kremaĵo?
  A: Vi povas doni al mi skatolon da klingoj por mia patent-razilo "Philips".
  F: Jen, sinjoro Adek, skatolon da novaj klingoj el ne-oksidebla ŝtalo.
  A: Bone. Kiom mi ŝuldas al vi, por ĉio?
  F: Tio faras dek du frankojn, entute. Jen, por sinjorino Adek, mi donacas
      al vi specimenon de parfumo "Florumo".
  A: Tio certe faros plezuron al ŝi. Mi dankas, en ŝia nomo.
  F: Ne necesas danki pro tio. Mi faras ĉion eblan, por kontentigi miajn geklientojn.
  A: Jen mon-bileto cent-franka. Bedaŭrinde, mi ne havas monerojn.
  F: Tio ne gravas. Mi povas elkasigi la diferencon. Jen okdek ok frankoj. Multan dankon!
  A: Estas en ordo. Mi salutas vin, amiko frizisto. Komercu bone!
  F: Ni esperu tion! Ĝis revido,sinjoro Adek. Mi konsilas al vi: Trinku tre
   varman grogon kun multe da rumo! Tio estas bonega kontrŭ nazo-kataro.
  A: Bona ideo. Vi pravas. Mi sekvos vian konsilon. Do: Ĝis revido!

 

                                             念匯仁    和匯仁    卦指朕村