AMUZAJ DIALOGOJ
                                    Verkis: Albert Lienhardt
  Dialogo 8    Sinjorino Diss(D) parolas kun aŭtomobilo-servisto(S)
  S: Mi havas la honoron saluti vin, sinjorino Diss!
  D: Bonan matenon, juna amiko!
  S: Bela vetero, hodiaŭ. Ĉu ne, sinjorino?
  D: Jes, vere bela. Sed iom tro da vento.
  S: Efektive. !Kion mi povas fari por servi al vi?
  D: Mi bezonas benzinon.
  S: Ĉu benzinon "superan"?
  D: Jes. Ŝajne, la motoro de mia veturilo preferas ĝin.
  S: Vi pravas. Rapide turniĝantaj motoroj postulas "superan".
      Ĉu mi plenigu la benzinujon?
  D: Ne. Enmetu nur dek litrojn. Tio sufiĉas, kiam mi mem devas pagi.
  S: Mi povas sendi la fakturon al sinjoro Diss, se vi volas...
  D: Mi ja volus. Sed li ne tre ŝatas pagi miajn benzinfakturojn.
  S: Nu, laŭ vi bontrovo. Jen viaj dek litroj da karburaĵo.
  D: Ĉu vi volas kontroli la aero-premon, en la radoj?...
  S: Tre volonte. Rigardu la manometron: la aero-premo estas ĝusta.
  D: ... kaj meti oleon en la akumulatoron?
  S: Se vi ne malkontentos, mi enmetos distilitan akvon; kaj poste, oleon en la motoron.
  D: Ha jes. Kompreneble. Mi pensis ĝuste, sed diris malĝuste!
  S: Ne grave. Malgranda konfuzo. !Ĉio jam estas farita.
  D: La antaŭa vitro ne plu estas tre pura.
  S: Mi tuj lavos ĝin, kaj ankaŭ aliajn vitrojn. Mi uzas specialan lav-
       produkton, kiu purigas bonege kaj fulmo-rapide.
  D: Ĉu vi ne havas pecimenon de ĝi, por viaj klientoj?
  S: Ho jes! Certe. Mi donos al vi specimenon, senpagan.
  D: Bonege.Dankon! Bonvolu ankaŭ ekzameni tiun seruron. Io misfunkcias.
  S: Nenio grava. Mankas lubrikaĵo. Mi enblovas vazelinon kun grafito.
  D: Nun la seruro fermiĝas kaj malfermiĝas perfekte. Vi estas vera sorĉisto.
  S: Nu, nenio estas pli simpla ol tio. Se mi kapablus sorĉi...
  D: Kion vi farus, tiam?
  S: Mi klopodus kapti loterio-bileton, kiu ebligus gajni unu milionon!
  D: Ha, vi estas realisto. Tamen, sciu: Mono ne igas feliĉa.
  S: Nu, eble... Sed, tre ofte, ĝi estas bona helpilo por esti feliĉa.
  D: Mi ne volas diri la malon. !Ĉar, ĝuste, ni parolas pri mono: Diru, mi
       petas, kiom mi ŝuldas al vi?
  S: Dek litroj da benzino, duon-litro da motor-oleo, iom da distilita akvo:
       tio kostas, entute, dek kvar frankojn.
  D: Jen dek kvin frankoj. Retenu la reston por vi.
  S: Multan dankon, sinjorino Diss. Bonvolu akcepti tiun novan reklamo-
       artiklon, por via fileto.
  D: Amuza ludilo! Li certe ĝojos. Koran dankon. Kaj: ĝis revido!
  S: Ĝis la venonta fojo, sinjorino. Mi deziras al vi bonan veturon.

 

                                            念匯仁      和匯仁       卦指朕村