AMUZAJ DIALOGOJ
                                    Verkis: Albert Lienhardt
  Dialogo 9    Sinjoro Boll(B) parolas tagmeze kun sia edzino(E)
  B: Ĉu la tagmeza manĝo estas pretea, Nina?
  E: Jes, Gustavo, preskaŭ. !Post kvin minutoj ni povas manĝi.
  B: Kion bonan ni manĝos hodiaŭ?
  E: Unue: lento-supon, kun...
  B: Lento-supon??... Jam hieraŭ ni manĝis lento-supon.
  E: Ĝi estas la post-restaĵo. Ĉu, eble, mi forĵetu ĝin?
  B: Kial forĵeti? Donu ĝin al la pudelo!
  E: Vi ja scias, ke la pudelo ne ŝatas supon...
  B: Do, mi manĝu tion, kion la hundo ne volas, ĉu?
  E: Ne diru stultaĵojn! Jen, gustumu! Mi kunkuiris pecon da fumaĵita
      porkaĵo.
  B: Hmmm... Ne malbona. Ĝi eĉ gustas bonege.
  E: Nu, do! Kial ĉiam grumbli, antaŭe?
  B: Kiu grumblas??... Ĉu mi ne plu rajtas diri mian opinion?
  E: Vi ja rajtas. Sed ĉiam afable, mi petas.
  B: Kaj poste, kion vi havos ankoraŭ por manĝi?
  E: Ankoraŭ??... Kiam vi estos manĝinta du telerojn da supo, kaj tiun
      pecon da viando kun pano kaj salato, vi ver-ŝajne ne plu malsatos.
  B: Mhm... Oni ne povas aserti, ke vi dorlotas min per riĉaj manĝaĵoj.
  E: Eble ne riĉaj, sed ĉiam bongustaj, ĉu ne? Kaj kio estas grava: ne multekostaj.
  B: Diru al mi: Kion vi faras kun la salajro, kiun mi alportas, ĉiu-monate?
  E: Estas simple. Mi metas unu kvaronon da ĝi en tir-keston.
  B: Ĉu mi aŭdas bone?
  E: Jes, certe. En tir-keston, kun solida seruro.
  B: Ha! Nun mi komprenas. Tial do ni manĝas tiel mizere, depost kelka tempo.
  E: Ne diru: mizere! Diru: simpla-maniere! !Vi devus gratuli min, ke mi
       estas tiel ŝparema kuirejo-mastrino.
  B: Bone. Mi gratulas vin. Sed vi mem gratulu vin, ke mi ne estas koleremulo.
  E: Nu, jes. Tamen, ne tro laŭdu vin! Ĉu, kiel deserton, vi volas pecon da
       da pruno-torto?
  B: En kiu kuko-vendejo vi aĉetis ĝin?
  E: Mi ne aĉetis. Mi mem faris kaj bakis ĝin, hodiaŭ matene.
  B: Ho! Agrabla surprizo! Laŭdinda rezultato! Tre bon-gusta torto!
  E: Mi estas kontenta, ke vi ne daŭre estas malkontenta.
  B: Mi estas eĉ pli ol kontenta, kara mia. ! Sed nun konfesu, kial vi ŝparas
       tiel diligente grandan parton de mia salajro?
  E: Por povi aĉeti novan kuirejo-fornon, kun aŭtomate reguligebla bakujo.
  B: Ĝojiga novaĵo! ! Espereble, vi tiam preparos luksan tag-manĝon
       ĉiu-tage, ĉu ne?
  E: Nu, certe ne ĉiu-tage. Sed detempo al tempo.
  B: Kial ne ĉiu-tage?
  E: Ĉar, poste, mi devos denove ŝpari, por povi aĉeti novan, pli grandan,
       kaj tute modernan fridujon. Mi jam elektis belan modelon...
   

                                      念匯仁     和匯仁      卦指朕村