AMUZAJ DIALOGOJ
                                    Verkis: Albert Lienhardt
  Dialogo 10    Petro(P) Diss havas rendevuon kun sia fianĉino Suzanna(S) Miller
  P: Ĉu, finfine, vi alvenas, Suzanna?
  S: Ne faru riproĉojn al mi, Petro! Mi devis kuri, eĉ kuregi!
  P: Mi tamen telefonis al vi: Je la oka horo, akurate!
  S: Jes, "sinjoro direktoro"; mi scias.
  P: ... kaj nun estas la oka kaj duono!
  S: Se vi povus imagi, mia kara Petro, kiom da aferoj mi devis plenumi...
  P: Jes, ja. Mi povas imagi. Multajn aferojn, kiel ĉiam.
  S: Ŝajnas al mi, ke vi volas pri-moki min?!
  P: Pri-moki?... Mi vin?... Neniam mi kuraĝus fari tion!
  S: Vi ne bone ludas la rolon de sanktulo, Petro.
  P: Ne estas mi, kiu ludas; estas Richard Burton.
  S: Kion vi rakontas?  Richard Burton? Kie li ludas?
  P: En la kino-teatro "Ekrano".
S: Ĉu vere? Kun kiu partnerino?
  P: Kun Brigitte Bardot.
  S: Ha?! Tio estas interesa! Kiu estas la titolo de la filmo?
  P: "Sango kaj amo", mi kredas, aŭ "Amo kaj sango".
  S: Ĉu ni iros vidi ĝin?
  P: Nature. Ĝuste pro tio, mi donis al vi rendevuon je la oka horo.
  S: Mi ĝojas... Sed, kial rapidi? La granda filmo komenciĝos nur post la naŭa (horo).
  P: Efektive. !Sed ni do volas vidi, se eble, la tutan programon: la
      aktualaĵojn, la reklamo-filmojn kaj, precipe, la dokumento-filmon pri la
      Olimpikaj Ludoj.
  S: Hm... Vi pravas, Petro... Kiel kutime. !Ĉu vi jam havas la biletojn?
  P: Jes, mia komlombeto. Ni sidos sur la balkono, en la unua vico.
  S: Ĉu mi rapidu aĉeti du pecojn da glacio-ĉokolado, en la apuda vendejo?
  P: Ne necese, anĝelo mia. Dum la paŭzoj, ni povos elekti diversajn
      dolĉaĵojn, ĉe la vendistino en la kinejo.
  S: Petro, vi ĵus nomis min "via anĝelo". Ĉu vere mi estas tia?
  P: Kial vi demandas? Vi ja scias, ke vi estas ne nur mia anĝelo, sed eĉ
      mia  plej granda trezoro!...
  S: Se vi scius, kiom mi estas feliĉa pro tio.
  P: ... kaj baldaŭ vi estos mia kara edzineto, la plej dolĉa en la mondo!
  S: Vi ravas min, Petro... Tamen, estas io, kion mi ne komprenas...
  P: Kion vi ne komprenas, mia museto?
  S: Se, vere, via amo estas tiel grandega, kiel, hodiaŭ vespere, vi ankoraŭ
         ne donis al mi kiseton?
  P: Kial?... Vi demandas kial?... Nu, tute simple, ĉar vi ne venis akurate!
  S: Aŭskultu, Petro! Kutime, vi estas malpli kritikema, kaj pli amo-senta.
  P: Ĉu vi trovas?
  S: Tute certe.
  P: Venu nun, mia ruzulino! Kaj ne faru tian mishumuran vizaĝon!
  S: Unue, mi volas havi kison...
  P: Se vi estas tre ĝentila, vi ricevos ĝin tuj poste !kaj eble eĉ du.

 

                                          念匯仁     和匯仁       卦指朕村