AMUZAJ DIALOGOJ
                                    Verkis: Albert Lienhardt
  Dialogo 20    Sinjoro Miller(M) kaj lia edzino(E) faras ekskurson
  E: Ĉu ni devos marŝi ankoraŭ longa-tempe, Ulriko?
  M: Ne, Olga... Eble, dum duona horo.
  E: Kiom, vi diras?... Antaŭ dek minutoj, vi asertis:
      "Unu kvaron-horo".
  M: Antaŭe, mi malbone taksis la distancon. Nun, laŭ
      mia kompaso, ni estas sur la bona vojo.
  E: Vi nomas tion "bona vojo"? Ĝi estas plena je ŝtonoj, kaj miaj piedoj pli kaj pli doloras.
  M: Nu... Havu iom da pacienco, Olga. Poste, vi ĝuos belegan panoramon.
  E: Mi estas laca. Mi volus iom ripozi.
  M: Mi ripozos poste, kiam ni atingos la supron de la monto.
  E: Monto, vi diras?... Tio estas montego, eĉ pli: Montegaĉo!
  M: El mia vidpunkto, altaĵo de 1250 metroj estas nur monteto... Neniu
      komparo kun la Himalaja-montaro, ekzemple.
  E: Feliĉe! Mi mortus. Duone, mi jam mortis.
  M: Kial, do, ĉiam tro-igi, Olga?... Estas vi, kiu volis fari tiun ekskurson en
      la Vogezo-montaron, ĉu ne?
  E: Jes. Mi volis. Sed ne marŝi, dum mi-ne-scias-kiom da horoj, kun tiel
      peza sako sur la dorso.
  M: La mia estas duoble pli peza, kaj ! tamen ! mi ne daŭre ĝemas.
  E: Se vi havus vezikojn, kiel mi, sur la plandoj, mi volus aŭdi vin...
  M: Pa, pa! Mi ja diris al vi: Surmetu fortikajn ŝuojn, ne tiujn novajn
      sandalojn. Sed, kiel kutime, vi ne aŭskultis mian konsilon.
  E:  Vi povas nur kritiki, anstataŭ kompati min.
  M: Nu, se tio helpos al vi, mi iom kompatos vin.
  E: Tio estas cinika rimarko, Ulriko! Vi devus honti!
  M: Tute ne cinika, Olga... Nur iomete ironia.
  E: La viroj estas egoistoj, sen-koraj kaj sen-kompataj egoistoj.
  M: Nun metu punkton, kaj ĉesu grumbli! Cetere, mi jam ekvidas la supron de la monto.
  E: Dankon al la ĉielo! Mi ne povas diri, iom mi estas kontenta. Miaj piedoj
      estas pezaj kiel plumbo.
  M: Tie, sub la abioj, staras ligna benko. Ni eksidu, kaj ripozu imete!
  E: Admiru la grandiozan panoramon, Ulriko! Rigardu la ravan pejzaĝon,
      la imponan monto-ĉenon, kiu ĉirkaŭas nin!
  M: Jes. Impresa spektaklo... Ha, mi estas kontenta povi nun de-meti mian dorso-sakon.
  E: Helpu al mi de-preni la mian!
  M: Jen tio estas farita.
  E: Mi volus sterni min sur la molan herbon, kaj, tra la verdaj arbo-folioj,
      rigardi sen-fine la bluan firmamenton kaj la blankajn nubetojn...
  M: Tio, kion mi volus, nun, estas tiri la manĝaĵojn el la sakoj; ĉar mia
      stomako jam laŭte murmuras.
  E: Vi estas prozo-mensa viro, Ulriko... Ĉu vi ne sentas la poezion de la
      naturo, kiu penetras en la animon? Ho, la miloj da floroj, kaj la buntaj
      papilioj sub la suno-radioj!... Flaru, do, la parfumon de tiuj monto-violoj!
  M: Jes, ili bon-odoras... Sed, en la nuna momento, mi preferas flari bon-
      gustan sandviĉon kun butero kaj ŝinko!
  E: Ĉu vi volas rigardi, ĉu la sandviĉoj estas en via dorso-sako? En la mia,  ili ne estas.
  M: En la mia ankaŭ ne. Ĉu vi forgesis kun-preni ilin?
  E: Mi tamen diris al vi: Elprenu la sandviĉojn el la provizo-ŝranko!
  M: Pri tio, mi scias nenion... Kaj nun? Kion manĝi?
  E: Ne fariĝu nervoza, Ulriko! Tie estas pano nigra kaj blanka. Krome, ses
      malmolaj ovoj, dika salamo-kolbaso, salmo en skatolo, tri haringoj, kaj
      du skatoloj da sardeloj. Por trinki: botelo da vino, du boteletoj da biero
      kaj termo-botelo da teo. Por la deserto: kvar pecoj da torto.
  M: Mhm... Bone. ! La ovo ne estas sufiĉe kuirita. ! Donu al mi la salon!
  E: Salon mi ne kun-prenis.
  M: Ĉu vi do ĉion forgesis?
  E: Io ne estas ĉio... Jen, prenu iom da mustardo, anstataŭ salo.
  M: Mustardo ne estas salo.
  E: Ĝuste. Sed grumblemulo estas grumblemulo... Ho! Rigardu la aglon,
      kiu majeste glitas tra la aero.
  M: Ĝi ne estas aglo, latine "aquila", sed ordinara cikonio.
  E: Ĉu vi estas certa?
  M: Mi konas la birdojn. Kaj ankaŭ la birdinojn...
  E: Ne faru malspritajn aludojn!... Huj! Jen ruĝa formiko, kiu pikas al mi la femuron.
  M: Formikoj, latine "formica", ne pikas; ili mordas.
  E: Tio estas egala por mi... Ĉu vi ne havas balzamon kontraŭ insekto-pikoj?
  M: Jen tubo da mento-vazelino. Mi ne forgesis kunpreni ĝin...
  E: Dankon, Ulriko! Rigardu! Tie, sub la folioj rampas venena serpento.
  M: Kion vi rakontas, Olga? Tio ne estas serpento, sed angviso, latine
      "anguis". Ne-danĝera rampulo, parenca al la lacertoj.
  E: Mi malŝatas tiujn bestaĉojn... Atentu! Jen svarmo da moskitoj!
  M: Ne estas moskitoj! Nur kuloj, latine "culex". Ili ne mordos vin.
  E: Ĉu certe?... Hu! Jam mordis min unu, tie sur la brako... Ĉi-foje vi
      eraris, Ulriko. Ili ja mordas!
  M: Mi ne eraris. Kuloj ne mordas. Ili pikas.
  E: Estas ne-kredeble... Ĉiam vi scias ĝin pli bone, ol aliaj homoj.
  M: Mi, tamen, devas instrui vin, Olga, kiam vi faras erarojn, ĉu ne?
  E: Jes, "sinjoro instruisto"!... Via manio korekti aliulojn estas preskaŭ ne-
      eltenebla... Jam pli ol mil-foje mi diris tion al vi...
  M: Momenton, mi petas!... Ĉu vi aŭdis nenion?
  E: Kion?
  M: Ĵus tondris.
  E: Kie tondris? La ĉielo estas blua ĉie.
  M: Ĉe la horizonto aperas nigraj nuboj... Ni havos fulmo-veteron.
  E: Ĉu vi kredas?
  M: Mi pli-ol-kredas. Mi estas certa. Rapide en-paku la manĝaĵojn!
  E: Sankta Jozefo kaj Maria! Mi timegas la fulmon, Ulriko... Kion ni faru?
  M: Jen, tute proksime, estas sur-monta bovinejo. Venu! Ĝi povos ŝirmi nin
      kontraŭ pluvo kaj hajlo.
  E: Ha, mi memoros pri tiu ĉi ekskurso.
  M: Ankaŭ mi memoros.
  E: Mia plezuro estas tute fuŝita.
  M: Sen paroli pri la mia.
  E: Alian fojon, mi restos hejme, kaj rigardos la dimanĉan televido- programon.
  M: Tio ebligos al mi spekti futbal-matĉon kaj renkonti, poste, miajn skat-
      kolegojn en la bierejo "Blua simio".

                                             念匯仁       卦指朕村