AMUZAJ DIALOGOJ
                                    Verkis: Albert Lienhardt
  Dialogo 19    Sinjorino Boll(B) konsultas doktoron Lovatti(L)
  L: Mi salutas vin, sinjorino. Bonvolu eniri!
  B: Bonan tagon, sinjoro doktoro.
  L: Bonvolu eksidi, mi petas.
  B: Dankon, sinjoro doktoro.
  L: Kio estas via nomo?
  B: Mi anomo estas Boll, sinjorino Boll.
  L: Mi dankas al vi, sinjorino Boll. ! Ĉu unua-foje vi venas konsulti min?
  B: Jes, sinjoro. ! Unu el miaj amikinoj donis vian adreson al mi.
  L: Tre bone. ! Nun, bonvolu rigardi en tiun optikan aparaton, dum kelkaj sekundoj.
  B: Mi ne venis pro la okuloj, doktoro.
  L: Jes. Kredeble. Sciu, ke tiu aparato servas por esplori la irison de viaj
      okuloj, por povi fari diagnozon. Oni nomas tiun metodon: okulo-
      diagnozo, aŭ iriso-skopio.
  B: Ha!... Mi ne konas tion. ! Ĉu tiu metodo ebligas trovi la malsanon?
  L: Jes. ! Mi rapide al-ĝustigas la okularin de la aparato. ! Jen. ! Ŝajnas,
      ke vi havas malgrandan, pulmo-difekton.
  B: Ĉu vi kredas? ! Mi devas diri, ke antaŭ unu monato, oni radiografiis
      min... Tiam, oni trovis, ke mia pulmo estas en bona stato.
  L: Tio signifas nenion... Ĉu, eble, vi havis pneŭmonion, antaŭ kelkaj jaroj?
  B: Se vi parolas pri pulmo-inflamo, mi estas certa, ke mi neniam havis.
  L: Hm... Strange... Tamen, tie estas io... ! Ĉu, iam, vi suferis de akuta
      pleŭrito, tio estas inflamo de la pleŭro?
  B: Ĉu inflamo de la ripo-felo, vi eble volas diri?
  L: Jes. Temas pri la pulmo-membrano, en la torako.
  B: Ne. Ankaŭ ripo-felo-inflamo mi ne havis.
  L: Eĉ ne, kiam vi estas ankoraŭ juna infano?
  B: Tute ne. Se estus, mi certe memorus pri tio.
  L: Vere strange... Via iriso, tamen klare atestas tion.
  B: Rilate la pulmon kaj la ripojn, mi ĉiam estis en bona sano.
  L: Nu, se estas tiel, pro kio, fakte, vi venis por konsulti min?
  B: Pro mia malbona digesto.
  L: Ha... Unu momenton, mi petas... Estas necese mezuri la premon de via sango.
  B: Se vi volas, sinjoro doktoro.
  L: Mi legas: inter 9 kaj 14... La sango-premo estas normala.
  B: Okaze de la radiografiado, antaŭ kvar semajnoj, oni ankaŭ mezuris ĝin.
      La rezultato estis la sama.
  L: Do: en ordo. ! Nun, pri via digesto. Pri-skribu la simptomojn.
  B: Ĉiu-matene, post la manĝo, mi havas fortajn ventro-dolorojn.
  L: Tio estas intesto-kolikoj. Eble, vi manĝas tro multe... Venu! Mi volas kontroli vian pezon.
  B: Mi pesis min hieraŭ. De du jaroj, mia pezo ne variis: 65 kilogramoj.
  L: Hm... Jes... Tio ne estas tro, kompare kun via staturo...
  B: Mi estas unu metron kaj 67 centimetrojn alta.
  L: Do, la proporcio inter la pezo kaj la staturo estas bona. ! Mi devas esplori vian hepaton.
  B: Se vi volas, doktoro.
  L: Ĉu, tie, vi sentas doloron?
  B: Tute ne.
  L: Kaj ĉi tie?
  B: Ankaŭ ne.
  L: Vi na havas hepato-dilaton, nek alian misformaĵon.
  B: Ĉu, do, mi ne havas ion gravan, sinjoro doktoro?
  L: Certe ne. Via malbona sano-stato tre probable estas speciala kazo de toksologio.
  B: Mi ne komprenas; pri kio vi parolas?
  L: Ĝi estas simpla! Via sango enhavas toksinojn.
  B: Kio estas tio?
  L: Toksinoj estas venenaj substancoj, sekreciitaj fare de mikrobo.
  B: Ĉu vi kredas, ke mi havas mikrobon??... Kian?... De kie??
  L: Mi jam diris al vi: Iam, vi havis vualitan pneŭmonion aŭ pleŭrito. La
      mikrobo aŭ, pli bone, la viruso, kiu kaŭzas tiujn malsanojn, produktas
      danĝerajn toksinojn.
  B: Kaj tiam?
  L: La sango-fluo kondukis ilin tra la tuta organismo. Iom post iom, tiuj
      venenaj substancoj penetris en viajn delikatajn digesto-organojn: la
      stomako, la galo, la lieno, la duondeno, la pankreaso kaj la intestoj.
  B: Sed... estas terurige!
  L: Ne havu timon, pro tio, sinjorino Boll. Se vi havas paciencon, mi
      kuracos vin sukcese kaj definitive.
  B: Falas granda ŝtono de sur mia koro, doktoro... Ĉu mi prenu medikamentojn?
  L: Ha, jes. Kompreneble... Mi preskribos al vi ses specialajn farmaciajn
      produktojn: pilolojn, pulvoron, gutojn, ampolojn, serumon kaj supozitoriojn.
  B: Estas multe. Ĉu ne estas danĝere preni tro da medikamentojn?
  L: En tiu kazo, ne estas iu danĝero... Vi devas scii, ke mi preskribas nur
      homeopatiajn specialaĵojn.
  B: Kiu avantaĝo estas en tio?
  L: La avantaĝo estas la jena: En tiuj preparaĵoj, la kemiaj substancoj
      ekzistas en kvantoj nur tre malgrandaj, eĉ infinitezimaj. Tial, oni povas
      diri: Se homeopatia medikamento ne efikas, ĝi ankaŭ ne kaŭzas domaĝon.
  B: Mi estas vere tre kontenta, ke mi konsultis vin, doktoro. Kiom mi pagu
      por la konsultado?
  L: Tridek kvin frankojn. ! Jen via recepto. Bonvolu reveni post sep tagoj.
      Ĝis revido, sinjorino Boll!
  B: Ĝis revido, sinjoro doktoro. Kaj... multan dankon!

                                念匯仁     和匯仁    卦指朕村