AMUZAJ DIALOGOJ
                                    Verkis: Albert Lienhardt
  Dialogo 18   Francisko Adek(A), 20-jara, alparolas junulinon(J) en la urbo-parko
  A: Pardonu, fraŭlino! Ĉu estas libera loko sur ĉi tiu benko?
  J: Estas loko, tie, por pluraj personoj...
  A: Ĉu vi permesas, ke i eksidu apud vi?
  J: Faru, kiel vi volas... Sed atentu pri mia hundo!
  A: Ha...! Ĉu la pudelo sub la benko apartenas al vi?
  J: Jes. Estas evidente.
  A: Simpatia besto... Ĉu ĝi estas mordema?
  J: Povas okazi... Precipe, se iu provas tedi min.
  A: Nu, kun mi, vi riskas nenion... Mi ne permesus tion al mi.
  J: Ankaŭ mia pudelo ne permesus tion.
  A: Estas kredeble, ke vi estas bone protektata, fraŭlino.
  J: Nuntempe, estas ofte necese havi fidindan protektanton.
  A: Prudenta rimarko. ! Cetere, bonvolu pardoni, ke mi ne prezenti min!
      Mia nomo estas Francisko Adek...
  J: ... studento pri sociologio, se mi ne eraras.
  A: Efektive. Vi ne eraras. Kiel vi povis diveni tion?
  J: Mi jam aŭdis mian fraton paroli pri vi.
  A: Kiu li estas? Kiu estas lia nomo?
  J: Eriko Hernandez.
  A: Ho, jes! Mi bone konas lin. Li estas unu el miaj studo-kamaradoj. Ĉu,
      do, vi estas la fratino de Eriko?
  J:  Ĉar li estas mia frato, mi efektive estas lia fratino...
  A: Hm... Kompreneble!... Tio estas amuza koincido. Mi vere ĝojas konatiĝi
      kun vi, fraŭlino... Hernandez.
  J: Mia antaŭ-nomo estas Julia.
  A: Ĉarma nomo. Tre konvena por ĉarma fraŭlino.
  J: Ŝajnas al mi, ke vi ŝatas fari komplimentojn.
  A: Kiam estas favora okazo, mi ne preter-lasas ĝin!
  J: Kiu tro flatas, tiu... ! Vi certe komprenas.
  A: Mi ĉiam parolas tiel kiel mi pensas kaj sentas, fraŭlino Julia. ! Ĉu vi permesas demandon?
  J: Demandu!
  A: Kion interesan vi legas?
  J: Vi povas rigardi... Mi apenaŭ eklegis.
  A: Ha...! Poemoj de Carducci. Mi multe ŝatas tiun aŭtoron.
  J: Ne tre moderna, ŝajnas al mi.
  A: Certe. Tre sento-plena klasikulo. ! Ĉu vi preferas aŭtorojn modernajn?
  J: Mi multe ŝatas certajn nun-tempajn teatro-aŭtorojn, ekzemple Cocteau kaj Ionesco.
  A: La dua estas iom avangarda, laŭ mia vid-punkto.
  J: Eble... Sed liaj komedioj havas multan sukceson.
  A: Pariza bulvardo-teatro... Estas afero de modo. ! Alia demando: kiel vi rilatas al sporto?
  J: Mi estas iom sportema. En somero, mi ŝatas naĝi; kaj en vintro, mi praktikas skiadon.
  A: Ĉu vi ludas tenison?
  J: De temp' al tempo. Mi ne ofte havas okazon.
  A: La nov tenisejo, apud la urba naĝo-baseno, estas nun tre taŭge aranĝita.
  J: Mi jam aŭdis pri tio.
  A: Mi ludas, tie, preskaŭ ĉiun ĵaŭdon, post-metene. Ĉu estas permesate
      vin? Ĉu vi konsentus iam veni tien?
  J: Mi venus volonte. Sed, nuntempe, mi tute ne povas, ar mi preparas ekzamenon.
  A: Se mi ne estas tro maldiskreta... Kion vi studas?
  J: Flegistino, speciale por sanatorioj.
  A: Bela profesio por fraŭlino... Flegistinoj ege mankas, nuntempe. ! Ĉu
      temas pri via fina ekzameno?
  J: Jes. Feliĉe.
  A: Supozeble, vi konas profesoron Rokosta, la specialiston pri infekto-malsanoj.
  J: Jes. Li prelegis plur-foje en mia klaso, inter-alie pri tuberkulozo,
      difterito, variolo kaj angino.
  A: En la fako de la imuno-terapio, li estas tre renoma. Liaj eltrovoj estas
      "fenomenaj". Ili, cetere, multe helpis al doktoro Chris Barnard, kiam
      ĉi tiu transplanti novan koron al Philip Blaiberg.
  J: Ha, jes?!... Nun, mi komprenas, kial profesoro Rokoska montris al ni
      unikan kolor-filmon pri tiu ekster-ordinara operacio. Sed li ne diris
      eĉ unu vorton pri siaj personaj laboroj tiu-rilataj.
  A: Ne estas mirige. Li estas homo tre modesta.
  J: Estas ofte konstateble, pri alte instruitaj personoj: Ju pli klera, des pli fiera.
  A: Jen, subite, mi devas demandi min...
  J: Pri kio?
  A: Pri via "cerbero"(infera gard-hundo laŭ la antikva grekoj), tie, sub la benko...
  J: Kio estas pri ĝi?
  A: Ŝajnas al mi, ke tiu respektinda reprezentanto de la hundo-specio ne
      estas tiel timinda, kiel vi asertis antaŭe.
  J: Kial vi kredas tion?
  A: Ĉar, jam plur-foje, ĝi amikeme lekis mian manon.
  J: Ĉu vere? Tio estas la unua fojo, ke ĝi amikiĝas kun fremdulo.
  A: Tio enorme honoras min, fraŭlino Julia... Kaj faras multan plezuron al mi.
  J: Kiam mi pensas, ke mi fidis al tiu besto, por esti protektata.
  A: Kredeble, ĝia instinkto malkaŝis al ĝi, ke, nun-momente, via vivo ne estas en danĝero...
  J: Povas esti...
  A: Tio pruvas, ke ĝi estas tre inteligenta pudelo.
  J: Jes, tia ĝi vere estas... Ho...! Kion mi vidas?... Estas jam la sesa horo.
  A: Ĉu vi devas for-iri?
  J: Jes. Mi devus jam esti for.
  A: Estas domaĝe... Ĉu mi esperu iam revidi vin, fraŭlino Julia?
  J: Kion diri?... Mi ne scias.
  A: Ĉu eble morgaŭ, ĉi tie, je la sama horo?
  J: Mi promesas nenion...
  A: Mi treege ĝojus, Julia... Ĝis revido! Ĝis morgaŭ!
  J: Eble... Mi vidos... Ĝis revido, Francisko!

                                        念匯仁    和匯仁     卦指朕村