AMUZAJ DIALOGOJ
                                    Verkis: Albert Lienhardt
  Dialogo 17    Sinjorino Adek(A) renkontas sinjorinon Diss(D)
  A: Malbela vetero, hodiaŭ. Ĉu ne, sinjorino Diss?
  D: Jes, sinjorino Adek. Aĉa vetero! Vera diluvo.
  A: Pluvis dum la tuta nokto.
  D: Kiam mi dormas, mi ne aŭdas la pluvon, eĉ se
      pluvegas.
  A: Ankaŭ mi ne aŭdus, se mi povus dormi.
  D: Ĉu vi suferas pro maldormeco?
  A: Tute ne. Normale, mi dormas kiel marmoto. Sed mia edzo vekas min preskaŭ ĉiu-hore.
  D: Ho...! Ĉu li estas malsana?
  A: Mi ne volas diri, ke li havas malsanon. Sed li ne povas dormi, pro la nervoj.
  D: Ĉu, eble, li estas neŭrastenia?
  A: Ne estas tiel grave. Sed li estas terure nervoza. Daŭre, li plendas pro
      siaj kapo-nervoj, siaj koro-nervoj, kaj siaj stomako-nervoj.
  D: Tio estas malagrabla afero... Pri mia edzo, mi havas alian malfacilaĵon:
      Matene, mi preskaŭ ne sukcesas veki kaj ellitigi lin.
  A: Mi kredas, ke la stato de la mia rezultas de lia "vegetaro-manio".
  D: Kio estas tio?
  A: Li estas vegetarano. Li manĝas nur vegetare: Ĉiam nur krudajn
      legomojn, salatojn kaj fruktojn; matene, tagmeze kaj vespere.
  D: Se estas tiel, vi havas bon-ŝancon... Vi ne bezonas kuiri.
  A: Bon-ŝancon, vi diras?!... Vi devus pensi pri la preparado de la diversaj
      legomoj!... Tio kaŭzas laboron!
  D: Ha, jes. Mi komprenas.
  A: Krome, mi tamen devas kuiradi, por mi kaj la infanoj. Ĉar mi kaj ili ne
      volas manĝi nur krudajn karotojn, rafanojn, brasikon, kaj tiel plu.
  D: Ankaŭ mi ne ŝatus manĝi ĉiam nur tiajn krudaĵojn.
  A: Escepte de mia edzo, mi konas neniun, kiu estas tiel vegetarema. Mi
      ofte diras al li: "Adolfo", mi diras, "vi devus manĝi kiel normala homo.
      Se ne, vi perdos ĉiujn viajn fortojn."
  D: Kaj kion li respondas?
  A: Li iĝas furioza; ĉar li tute ne toleras, ke mi parolas kontraŭ lia opinio.
  D: Estas kurioze, ke certaj viroj havas tiajn strangajn ideojn...
  A: Vi vere pravas, sinjorino Diss.
  D: De kiam li kondutas tia-maniere?
  A: Jam de kelkaj monatoj, kiam li aŭdis radioprelegon pri natura nutrado
      kaj viantaj nutraĵoj.
  D: Ha, jes. Mi ankaŭ aŭdis ĝin, kvankam per nur unu orelo.
  A: Poste, li aĉetis plurajn librojn, kies aŭtoroj skribas pri biologio, animo-
      acidoj, proteinoj, lipidoj, glikogeno, enzimoj, vitaminoj, kaj tiel plu.
  D: Mia edzo ĉiam diras: "La vitaminoj estas tre gravaj en la nutrado. La
      plej bonaj kaj bongustaj troviĝas en la planto-manĝantaj bestoj, nome:
      la bovoj, la ŝafoj kaj la porkoj."
  A: Li estas viro bon-humora, via edzo. Li tute ne estas kiel la mia, kiu
      daŭre timas ekhavi sango-toksiĝon, aŭ tumoron, aŭ kanceron, aŭ
      infarkton, aŭ iun alian gravan malsanon.
  D: Ĉiu homo havas sian temperamenton. Kiam mi admonas mian edzon:
      "Viktoro, vi, manĝas tro bone, tro multe, tro riĉe", li respondas
      trankvile: "Se oni manĝas bone, oni mortos; se oni ne manĝas bone,
      oni ankaŭ mortos; logika konkludo: Oni manĝu bone!"
  A: Li vere ĝuas la vivon... Kaj, verŝajne, li ne diktas al vi, kion vi manĝu
      aŭ ne manĝu.
  D: Ne. Neniam... Li nur diris foj-foje: "Julietta", li diras, "atentu pri via
      linio! De kelkaj monatoj, certaj el viaj rondaĵoj iĝas pli kaj pli rondaj!"
  A: La mia, male, estas vera tirano. Kiam li vidas min manĝi peceton da
      viando aŭ kolbaso, li perdas la prudenton, kaj sakras kiel brutar- gardisto.
  D: Se mi ne intervenus tre energie, mia edzo manĝus po tri bifstekojn,
      tag-meze kaj vespere.
  A: ... kaj li tamen estas en bona sano, ĉu ne?
  D: Li? En bona sano?? En sano eĉ tro bona, mi devas diri... Imagu: li
      pezas 104 kilogramojn!
  A: Kiom vi diras? 104 kilogramojn??... Ĉu vi ne timas, ke li riskas ekhavi  apopleksion?
  D: Tion mi predikas al li ĉiu-tage.
  A: Kiam mi pensas, ke mia edzo pezas nur 54 kilogramojn kaj duonon...Kia diferenco!
  D: Oni povas diri: Unu tro, la alia maltro.
  A: Vi pli ol pravas... Sed nun, mi devas ankoraŭ rapide iri en frukto-
      vendejon. Mia edzo volas manĝi, hodiaŭ vespere, specialan frukto-
      kaĉon, laŭ la recepto de la svisa doktoro Bircher.
  D: Ĉu tio estas bon-gusta?
  A: Ho jes!... Ankaŭ mi manĝas iom da ĝi, ĉar ĝi ebligas sveltiĝi aŭ resti svelta.
  D: Tio interesas min... Ĉu la recepto estas komplika?
  A: Tute ne. Vi simple metas 50 gramojn da aveno-flokoj en grandan tason
      kaj aldonas iom da malvarma akvo. Post kelkaj horoj, kiam la flokoj
      ŝveliĝas, vi aldonu miksaĵon de hakitaj fruktoj, ekzemple: pomoj, vin-
      beroj, prunoj, mirteloj, oranĝoj, bananoj, ananasoj, fragoj, framboj,
      nuksoj, aveloj, migdaloj..., laŭ-plaĉe. Antaŭ ol sur-tabligi la kaĉon,
      aldonu citrono-sukon, pulvoran sukeron kaj, se vi volas, surmetu
      batitan lakto-kremon.
  D: Vi venigas "akvon" en mian buŝon...
  A: Tio ne mirigas min. ! En Svislando, multaj homoj ege ŝatas tiun
      frukto-kaĉon. Oni povas tie, en kafejoj kaj restoracioj, facile ricevi
      porcion da "Bircher", kun aŭ sen kremo.
  D: Tion ankaŭ mi volas provi... Mi estas sciema vidi la vizaĝon de mia
      edzo, kiam mi ŝovos tion, anstataŭ ŝafo-kotleton, sub lian nazon.
  A: Eble, li manĝos ĝin pli facile, ol la mia manĝus hungaran gulaŝon.
  D: Aŭskultu, sinjorino Adek! Ni, edzinoj, ni povas diri, ke niaj viroj ofte
      kaŭzas al ni kap-doloron.
  A: Tio estas tute vera. Sed kion fari? Estas la malĝoja sorto de la virinoj.
  D: Nu... Ni tamen foj-foje estas kontentaj havi ilin, ĉu ne vere?
  A: Evidente... Mi sincere demandas vin: Kiel ni vivus, sen ili?
  D: Ankaŭ mi demandas min... Oni ja ne povas vivi sam-tempe kun ili kaj sen ili, ĉu ne?

                                       念匯仁    和匯仁     卦指朕村