Aĉeti Ĉapelon

  Amerika vilaĝano eniris ĉapelobutikon en iu granda urbo, por aĉeti pajlan ĉapelon. Belega panama ĉapelo, kiun li supozis pajla ĉapelo, altiris lian atenton. Li demandis pri la prezo.

  “Dek dolaroj,” respondis la vendisto. Ruze la vilaĝano diris: “Kie do estas la du truoj?”

  “Nova ĉapelo ne havas truojn,” respondis la vendisto. Sed la vilaĝano certigis: “Ĉi tiu ĉapelo nepre devas havi du truojn, pork e la azeno, kiu volas pagi dek dolarojn por ĝi, povu meti tra ili siajn orelojn!”

      下一则               返回目录