Ĉe Kuracisto

  Viro venis ĉe kuracisto kaj diris, ke li estas malsaneta.

  “Ĉiam, kiam mi estas malsana, mi iras al kuracisto.”

  “Tre bone!” diris la kuracisto.

  “Jes, mi opinias, ke la kuracisto ja devas vivi, kaj ricevinte la recepton, mi iras al la apotekisto, ĉar ankaŭ la apotekisto devas vivi,” diris la viro. “Sed reveninte hejmen, mi malfermas la fenestron kaj forĵetas la kuracilon.”

  “Kial vi faras tion?” demandis la kuracisto mire.

  “Ĉar ankaŭ mi volas vivi!” respondis la viro.

      下一则                 返回目录