Donaco

  Nova direktoro de fabriko estis tre malmulte ŝatata kaj pri tio li estis treege malkontenta. Iun tagon li havis okazon paroli kun la plej maljuna oficisto de la entrepreno kaj klopodis iom bonigi sian reputacion.

  “Eble vi ne volas kredi tion, Jones,” lid iris, “sed kiam mi forlasis mian antaŭan oficon, la laboristoj donacis al mi arĝentan cigaredujon.”

  “Ĝuste,” diris Jones, “Ni donacos al vi oran, se vi ree foriros.”

    下一则              返回目录